Unione Esperantista Cattolica Italiana (UECI)

Biblioteko Glauco Corrado

La Biblioteko Glauco Corrado estas precipe kolekto de esperantaj libroj kaj revuoj arigitaj dum la pasintaj jardekoj ĉe KEC (Katolika Esperanto Centro) en Milano.
Post la fermo de sia sidejo, KEC transdonis sian bibliotekon al UECI, kiu provizore lokis ĝin en magazeno ĉe la loĝejo de Gianni Conti en Cormano (MI).
La subaj katalogoj ne estas perfekte detaligitaj, ĉar mankas al ni tempaj kaj homaj rimedoj, tamen ili estas utilaj por ekscii, kio estas en la biblioteko.

Temas pri kvin katalogoj:

  • Libroj: Listo de preskaŭ dumilo da libroj ordigitaj laŭ katalog-numero
  • Binditaj Revuoj: Pli ol ducento da binditaj aroj de jarkolektoj de E-revuoj lokalizeblaj per katalog-numero
  • Skatoloj: Revuo-kolektoj aŭ aliaj Esperantaĵoj ne binditaj, stokitaj en unu cento da skatoloj kaj lokalizeblaj per skatol-numero
  • Dosierujoj: Disaj revuoj, arigitaj en pli ol ducento da numeritaj paperujoj enŝovitaj en trideko da dosierujoj kaj lokalizeblaj per dosieruj-litero
  • Diskoj: Kelkaj malnovaj sonkasedoj aŭ diskoj arigitaj en ununura skatolo.