La ĉiutaga vivo en Trento dum la Koncilio
prelego de Norma Cescotti Covelli

   Je komenco de la deksesa jarcento, Bernardo Cles, princepiskopo de Trento, havis ambician projekton: kunvoki en sia urbo la plej gravan koncilion, kiun la historio memoras.
   En norda Eŭropo la katolikismo estis en danĝero pro la disvastigo de minacantaj misdoktrinoj. Martin Lutero instigadis la fidelulojn por ke ili kontraŭstaru la koruptiĝon de la klerikaro, sin liberigu de la hegemonio de tradiciaj povoj, papo kaj imperiestro, kaj starigu, sen perantoj, rektan rilaton kun Dio.
   De Svislando Giovanni Calvino kaj la humanisto Huldreich Zwingli malmilde kritikadis la papon kaj la roman kurion. Ili persvadis la kredantojn malakcepti eĉ la ideon de Sakramento kaj postuli la liturgian modifon. En Britio la reĝo Enriko la oka proklamis sin mem estro de anglikana Eklezio. Tiaj herezaj doktrinoj jam trairis la Alpojn invadante la tutan trentlandan diocezon kaj minacante etendiĝi al aliaj regionoj.
   Jam de la januaro 1524 la tiama papo Clemente la sepa, vigle ekindignis kontraŭ Bernardo Cles, ĉar li ne sukcesis malhelpi la komercon de herezaj eldonaĵoj en lia princolando. En posta tempo la princepiskopo kolektigis ĉiujn danĝerajn skribaĵojn disajn en sia teritorio kaj bruligis ilin surplace je la ĉeesto de la tuta loĝantaro. Poste li informis la papon pri tio, proponante al li ununuran rimedon por ĉesigi la etendiĝon de la protestantismo, tio estas: antaŭaranĝi ekumenan koncilion, cetere plurfoje petitan eĉ de Martin Lutero. Li indikis, kiel laŭcelan lokon, la urbon Trento, ĉu pro ĝia geografia situo je limo kun centra Eŭropo, ĉu pro ĝia submetiĝo tere kaj spirite al episkopa regado. Li aneksis al sia letero kelkajn skizojn de la urba mapo, indikante la plej taŭgajn lokojn por la disvolviĝo de tiu evento.
   Bedaŭrinde Bernardo Cles ne sukcesis ĉeesti la malfermon de koncilio de li forte dezirita. La 13an de marto 1545 papo Paolo la tria sendis al Trento tri kardinalojn, por ke ili konstatu la adegvatecon de la proponitaj lokoj.
   La kardinalo Cristoforo Madruzzo, posteulo de Bernardo Cles, pretigis por ili plenparadan akcepton. Eĉ ne petinte la papan rajtigon, li promesis trijaran kaj trikvarantenan indulgencojn al la ĉeestontoj dum ilia alveno. Li starigis imponan triumfarkon, planis solenan procesion tra la urbo ordonante al la loĝantaro ornami domojn per drapoj kaj insignoj.
   La legatoj, post la plenumo de sia inspektado donis favoran takson kaj ricevis papan buleon kun la ordono malfermi la koncilion la dektrian de decembro 1545. Sekve oni antaŭaranĝis la gastigadon.
   Al la membroj de konsula Magistrato prezentiĝis grave solvotaj problemoj: provizi la partoprenontojn per provianto kaj brutaro nepre necesaj. Oni interesigis la komunumojn ĉe dekstra bordo de rivero Adige pri loĝeblecoj, staloj por ĉevaloj kaj muloj, pri la utiligo de ĉaroj da aveno kaj pajlaĵo necesaj al brutara nutrado. La urba statuto anoncis, ke la vendistoj de buĉobestoj trairantaj la Trentlandon vendu la kvinonon de ili al la buĉejo de Trento. La Konsuloj antaŭaranĝis la ŝtonpavimon de la ĉefaj stratoj kaj enlokigis grandan horloĝon sur la urban turpinton per kiu skandigi la tempon dum la konciliaj kunsidoj.
   Du dungitoj, deĵorantaj po dekdu horoj estis devigataj supreniri la turpinton, batsonorigi mane ĉiun horon, krii laŭte ĝin suben al la civitanaro, gvati por ke ne estu bruldanĝero en la ĉirkaŭaĵoj kaj, tiuokaze sonorigi alarmon.
   Oni entabeligis la disponeblajn loĝejojn kaj brutejojn, la provianton, la hejman kaj personan tolaĵojn. Oni fiksis lupagojn por loĝejoj kun meblaruzado kaj apartajn kompensojn al tiuj disponigontaj propran domon al konciliaj Patroj.
   Estis nomataj “Cride” la publikaj proklamoj, kiujn heroldo laŭtkriadis trairante la urbajn stratojn por kunigi la loĝantaron ĝis la granda placo. Dum la irado li martelis ĉiun vorton je intertempa tamburado aŭ triobla trumpetsignalo.
   Atendante la koncilion oni promulgis nombrajn “cride” por protekti la publikan ordon, la moralecon kaj la decon.
   La almozuloj kaj vagabondoj estis forpelataj el la teritorio kaj, se okaze iu el ili estus tentata reeniri urben, li estus tujtuje mortigita de kiu ajn kaj ĉiamaniere. La malriĉuloj estis izolataj en la kvartalo Piedicastello, vivtenataj je elspezoj de princepiskopo kaj de la civitanaro. Oni estigis gardistaron el 250 soldatoj. Estis malpermesite kunporti armilojn enurben kaj eĉ tiuj rajtigitaj ne povis uzi la glavon je minaco de tri ŝnurtiroj. Estis neeble draŝi grenojn, sterni surstrate netanitajn felojn, bredi silkraŭpojn kaj trairi la urbon kun ŝafaroj. Oni rajtigis tranĉi la manon al tiu, kiu bastonis aŭ bastonigis iun alian. La nutraĵvendistoj estis devigataj oferti ĉiutage parton de sia varo al la episkopa rento.
   En malvarma nokto de la dekunua de decembro 1545 heroldo kunvokis per “crida” la civitanojn, en la ĉeesto de notario, por anonci la baldaŭan malfermon de koncilio. Oni instigis ilin multe preĝadi, iri konfesi, fasti dum tri tagoj kaj komuniiĝi je celo atingi plenan sukceson de tia grava evento.
Ĉiu plenumonta tion estus obteninta, interŝanĝe, plenan indulgencon.
   La sekvantan matenon la urbo vekiĝis inter grandaj ĝojoplenaj manifestacioj. La nutraĵvendistoj eksponis antaŭ siajn vendejojn la tipe lokajn produktojn, de neniu, tamen, aĉetatajn pro respekto al la deviga fasto.
   Kardinalo Madruzzo, siaparte, klopodis, por ke la koncilio ne aperu, laŭ lia diro, modesta kunveno de mekanikistoj. Pro tio li dekoraciigis la konciliajn lokojn per altvaloraj drapoj, tolaĵoj kaj satenoj. Li meblis la kunvenejojn per orizitaj foteloj por la papo kaj la imperiestro, per remburitaj altseĝoj purpurruĝe velurtegitaj por la konciliaj patroj, per lignaj benkoj kun dorsapogiloj arte ĉizitaj por la akompanantoj. Tiamaniere li aperigis la katedralon de Trento kiel riĉegan specimenaron pri teksaĵoj, brokatoj, brodaĵoj, stoloj kaj sacerdotaj drapiraĵoj okultire elfinitaj per oro kaj arĝento.
   Rimarkinde estis la krucifikso de koncilio, ligne skulptita, kun ambaŭflanke, la statuoj de la Virgulino kaj de Sankta Johano, hodiaŭ ankoraŭ elmontrita en la katedralo. Dum la tuta koncilio ĝi tronis fronte de konciliaj Patroj lumigante iliajn mensojn dum la decidoj de gravaj dekretoj.
Popola legendo rakontas, ke tiu kristostatuo, je fino de koncilio, klinis iomete la kapon donante sian lastan aprobon.
   Jen, kiel aperis la urbo antaŭ la okuloj de la unuaj alvenintoj. La tagpriskribanto de koncilio, episkopo Angelo Massarello kaj la hispano Andrea Vega prinotis tion:
   “Trento estas urbo kun malpli ol 10.000 loĝantoj, regata tere kaj spirite de sia episkopo. La grafo de Tirolo estas tie reprezentata de sia kapitano. Estas 1000 domoj, belegaj konstruaĵoj, regulaj stratoj, larĝaj placoj, multaj palacoj el kiuj mastras pro beleco kaj imponeco tiu episkopa. Ekster la loĝata areo fluas torento Fersina, kies akvo, devojigita kaj disbranĉigita en kanaletoj, laŭ la ĉefaj urbstratoj estas utiligata de la loĝantoj por kuiradi, mastrumadi, kaj por iliaj personaj necesoj.
   En la urbo kunvivas du etnaj grupoj: itala kaj germana. Ĉiu loĝas en sia kvartalo, viroj kaj virinoj surmetas siajn tradiciajn vestaĵojn, frekventas sian preĝejon kaj aŭskultas la predikistojn per propra lingvo. Plejfoje, tamen, oni aŭdas paroli germane.
   La urbo, lokita ĉe alpaj piedoj, je limo inter Italio kaj centra Eŭropo, ofertas agrablan ripozon al tiu devenanta de nordo kiu transpasas altegajn montojn. La teritorio produktas bonan vinon, bonegan panon kaj ĉion necesan al nutrado. La civitanoj, ĉu Italoj, ĉu Germanoj estas afablaj, honestaj kaj bonedukaj. Karakterizaj estas la ĉarmaj domoj kun fasadoj verve freskitaj.”
   Ne ĉiuj opinioj, tamen, estis favoraj. En la rimarkoj de la toskana Torello Fola, ekzemple, oni legas:
   “Trento estas kaŝejo por Germanoj kaj rifuĝejo por Italoj ĉi-tien alkurintaj por eviti siajn misfortunojn. Somere la klimato estas sufoke varma kaj, pro la nombraj kanaletoj fluantaj laŭ la stratoj, la aero estas malseka kaj ne salubra. Vintre neĝo kaj glacio igas la urbon neloĝebla ĉar la kanaletoj frostiĝas kaj la civitanaro restas senakvo. La loĝantoj estas krudaj, suspektemaj kaj la virinoj ne estas belaj. Ĉiuj, viroj kaj virinoj ŝatas supermezure la vinon kiun ili trinkadas neniam miksitan kun akvo”.
   Post la malfermo de la koncilio ekaperas iom post iom la unuaj eminentuloj. Alvenas la dekokjara dukido de Savoia, Emanuele Filiberto, kun sekvantaro da dekdu paĝioj kaj tridek korteganoj, ĉiuj rajdantaj sur purrasaj ĉevaloj. Estas luksega parado de mikskolore elegantaj kostumoj, malakordiĝantaj kun la ŝtrumpo-gainoj kaj la modestaj tuniketoj de popolanoj spalirantaj ĉe ilia paso. Alkuras virinoj de la tuta Trento allogataj de tioma pompo.
   Malgraŭ la intence elmontrita riĉaĵo tiu juna princo ne havas eĉ unu moneron en sia poŝo, pro tio li tre volonte akceptas la oportunegan sumon da 2000 eskudoj donacitan de kardinalo Madruzzo kiel koncilian memoraĵon. Tiu sumo permesas la daŭrigon de lia vojaĝo al Vormes, kie li renkontiĝos kun sia promesita edzino. Per tiu sumo oni povus satigi la tutan loĝantaron de la episkopa princlando.
   Alvenas la reĝo de Hispanio, Filippo la dua, kun sia pompa sekvantaro, tiel same ankaŭ kardinaloj kaj episkopoj, denaskaj nobeloj aŭ tiuj karierintaj, je servo de kortegoj, jam de longe apartenantaj al la renesanca papŝtato kaj al ĝia profana pompo. Ĉiu el ili kuniĝas kun konsiderinda sekvantaro kunmetita el sekretarioj, konsilistoj, ĉambristoj, koĉeroj k.t.p. La kardinalo Gonzaga, ekzemple, kunportas 160 sekvantojn kaj la duko de Guisa alvenas kun 80 personoj inkluzive sia preferita nano.
   La ĉeesto de tiel varia partoprenantaro modifas la klerikan karakteron de koncilio kaj similigas ĝin la grandajn laikajn kortegojn, en kiuj la ĉiutaga vivo estas markita de festoj, ludoj, bankedoj, amintrigoj, iafoje kun mortigaj konsekvencoj.
   La 25an de julio kaŭzas multe da bruo la notico pri la transiro en Trento de la potenca pontifika armeo sendita de la papo por helpo al Karlo la kvina. La kardinalo Madruzzo kun sia moltnombra kortego el prelatoj kaj legatoj iras renkonte al ĝi al la kamparo de Mattarello por eviti ĝian eniron en la urbocentron. La Trentanoj, enfermiĝintaj siahejme, baras pordon kaj fenestrojn dum la konciliaj Patroj, teruritaj, sin konfidas al preĝado, al fasto, al procesioj por obteni la Dian protekton. Bonŝance la impona armeo transiras norde pasante sub la urbaj murpiedoj, tiel ke Trento estas ekster danĝero.
   La princepiskopo Cristoforo Madruzzo, kaj, pli poste, la nevo Ludoviko, lia posteulo, laŭ la tiama politiko de nepotismo aplikata de iuj religiuloj, estas ambaŭ el nobela familio. Eĉ atinginte la kardinalan oficon ili ne forlasas siajn aristokratajn kaj mondumajn kutimojn. Ili sin vestas princmode kaj, ĉiufoje, kiam alvenas aŭ foriras ia grava eminentulo, ili aranĝas, ĉe la festsalonego de princa palaco, abundajn bankedojn, kiujn sekvas dancoj pludaŭrantaj ĝis mateniĝo. Por igi pli agrabla la restadon de la eminentaj gastoj, ili planas ĉasbatuojn en la cervoĉasejo, apud la episkopa palaco, loko ankoraŭ hodiaŭ nomata “Cervara”. Ofte ĉiun festenon sekvas piroteknaĵoj kaj, tiucele oni konstruas liliputajn kastelojn el ligno ekipitajn de ŝtuparo, loĝio, balkonoj kaj statuoj. La interna parto funkcias kiel scenejo por teatraĵoj, je kies fino oni bruligas la tutan kastelon eksplodigante miriadon da fajroj kun granda lumefekto.
   La Trentanoj estas nelacigeblaj dancantoj. Je ĉia okazintaĵo ili sin ellasas al senbrida ĝuo kaj sin fordonas al popolaj dancoj celantaj amindumadon aŭ favorakiron. Ili deziras tiel forgesi la ĉiutagajn zorgojn. Estas ankaŭ tradicia moro, ke ĉiuj partoprenantoj la festenojn, sen ia ajn distingo, estu devigataj al dancado, kaj ke la plej honorinda gasto, unue, malfermu ĝin. Ĉe la kortego de Madruzzo same okazas tion, eĉ la kardinalo intencas, tiamaniere, pli soleni la ĉeeston de siaj invititoj. Aliflanke li opinias, ke la danco estas taŭga rimedo por iom deturni ilin de la pezaj oficoj.
   Tamen la plejmulto el liaj gastoj estas kardinaloj aŭ episkopoj, kiuj, malgraŭ siaj altrangaj oficoj, ne povas malrespekti la lokan tradicion por ne ofendi sian gastiganton. Pluraj klerikaluloj, travivintaj ĉe kortegoj, kaj de longe alkutimigitaj al mondumeco sentas neniun embarason. Sed aliaj, jam vivantaj en spirito de katolika reformo, konsideras tiajn laikajn amuzojn nekonvenaj al graveco kaj seriozeco de klerikaro. La kardinalo de Sankta Kruco, Marcello Cervini, ekzemple, malgaje konsideras:
   “Kion povas esperi la episkopoj kuniĝintaj ĉi-tempe kaj ĉi-loke por korekti la moliĝintajn morojn de popolo kaj doni ekzemplon de bona vivregulo kiam ili, unue, pasigas la tempon saltetante kaj dancante?”
   La koncilio daŭras preskaŭ dudekon da jaroj, subdividita, fojfoje, per ia paŭzo. La Trentanoj travivas ĝian tutan daŭron en eŭforia stato, certe tre malsame ol sia antaŭa vivsistemo. Eĉ la malriĉuloj, izolitaj en kvartalo Piedicastello, fine rajtas sin nutri sufiĉe kaj ĉiutage per la abundaj restaĵoj de la episkopa manĝotablo, aŭ de aliaj bankedoj ĉiam pli ofte sinsekvantaj ĉe la disaj vilaoj en la teritorio.
   Enurbe oni aŭdas paroli malsamajn lingvojn, plejfoje nekonatajn, cirkulas ĉiaspecaj moneroj, pli aŭ malpli valoraj, kaj pliiĝas la laboro de la monŝanĝistoj. Kreskas okulvide ankaŭ la prezoj de porvivaĵoj kaj de la lupagoj. La princepiskopo, siaflanke, estas tre malavara al siaj gastoj. Al ĉiu el ili forlasanta la koncilion, li donacas, kiel “memoraĵeto” abundan monsumon aŭ ian altvaloran objekton, precipe potaron aŭ pentraĵon kiuj dekoracias la episkopan palacon
   Pro logika konsekvenco kreskas ankaŭ la ŝteloj, la hazardludoj, la sorĉaĵoj kaj la laboro de monfalsistoj. Ĉiam pli ofte armitaj viroj partoprenas la dancvesperojn, kaŭzante, laŭ influo, danĝeran rivalecon inter korteganoj kaj Trentanoj. Sekve de tio estas necese malpermesi la dancojn dum ĉiuj festoj provokante la koleron de la tuta loĝantaro.
   Por urĝe eviti pli aĉajn sekvojn la princepiskopo promulgas pli severajn “cride”.
   “La ŝtelistoj pro ŝteloj je valoro de pli ol 100 liroj, se viroj estos pendigataj, se virinoj, bruligataj. Pro ŝtelo je pli malalta valoro la kulpulo estos publike vipbatata. Se li obstinas en sia eraro, estos forpelata de la teritorio sed, antaŭe oni tranĉos lian orelon por ke li estu ĉie rekonata kiel ulo ne akceptebla.”
   Oni sankcias punojn kontraŭ sorĉistinoj, krimuloj pri incesto kaj sodomio, konfesprenantoj, kiuj absolvos kunkulpulojn pri ŝtelo, hommortigo kaj ĉia formo de voluptamo. La blasfemuloj estos mergitaj en la riveron Adige, puno nomata “tonca”, la adultuloj estos publike vipfrapataj, la monfalsistoj, se nobeloj, estos senkapigataj, se plebanoj, bruligataj. Iu ajn, kvankam religiulo, kiu gastigos aŭ kaŝos kulpulon dum kontumaco, suferos pezan monpunon, aŭ tri ŝnurtirojn.
   En la jaro 1563 la koncilio estas proksima al la fino. Dum la lasta kunsido la kardinalo de Lorena, en la nomo de ĉiuj, ekkantas kelkajn aklamojn. Li bondeziras longan vivon al la papo, al la imperiestroj Karlo kaj Ferdinando, al la reĝoj protektintoj la koncilion, al la legatoj kaj kardinaloj. Al ĉiu li deziras feliĉan revenon al sia lando. Neniun apartan aklamon al kardinalo Madruzzo, kiu tiom klopodis ke ĉio funkciu en la plej bona maniero. Neniun etan aludon al la Trentanoj longe devigitaj al toleremo de 255 elstaruloj, kiuj, de ĉiam ĝuantaj ĉiun vivkomforton ne penis konformiĝi al la modesta ekonomia kondiĉo de la regiono, male, senĉese ili plendis pro ĉio kaj ĉiuj.
   La kvaran de decembro, post la kanto de la danka Tedeumo kaj la forveturo de la lasta gasto, oni ekforprenas la altvalorajn drapojn kaj velurojn, aŭ pli ekzakte, la malmulte restantajn, ĉar la plimulto el ili forflugis kiel “memoraĵeto”.
   Kvin jaroj poste, la Trentanoj ankoraŭ klopodas por ensorbi la malŝparojn, nuligi la ŝuldojn kaj alfronti la pliiĝantan senlaboron. Post longa ebriiĝo pro amuzoj, post daŭra alternado de gajaj karavanoj, de mallaboremaj kavaliroj nur okupiĝantaj pri amindumado de belaj virinoj, nun necesas reveni al la simpla, teda, laborema vivsistemo, rimarkinte kiom oni fariĝis malriĉaj!
   Tamen la koncilio ne havis nur negativajn konkludojn. Dum la tuta tempo Trento ĝuis grandan ekonomian plialtiĝon, kadre de minejoj, manifakturaĵoj kaj komerco. La ĉeesto enurbe de nombraj kleruloj, precipe itallingvanoj, kontribuis al la disvastiĝo de renesancaj idealoj kaj de la itala kulturo.
   La enkonduko de la kontraŭreformo, aldone, provokis grave lingvajn sekvojn. La Koncilio estigis inversigo de tendenco pro la vasta diskonigo de la itala lingvo kun malavantaĝo de la germana, antaŭe adoptita ne nur de la klerikaro sed ankaŭ plejparte de la teritoria loĝantaro.