CER.ES
Centro Esperantista Rimina
Ekumena Solidara

Prezidanto: Giancarlo Sormani
Sidejo: via Birolini, 48 - 47900 Rimini
Retejo: www.ceresonlus.it

Katolikaj Esperantistoj en Rimini ĉeestas ekde la jaro 1908 dank' al iniciato de pastro Alberto Mignani.
En 1913 patro Modesto Carolfi ofm fondas la "Grupo Esperantista Rimina" (GER).
Je lia forpaso, sukcesis al li lia kunfrato patro Albino Ciccanti kiu fondis C.E.R. (Centro Esperantista Rimina) kiu poste iĝis la dioceza grupo de UECI.
En 2004, pro iniciato de lia posteulo pastro Duilio Magnani C.E.R. estas refondita kaj nomumita CER-ES (Centro Esperantista Rimina - Ekumena Solidara), asocio de volontuloj “ONLUS” (organizo senprofita celo), kies celo estas la antaŭenigo de internaciaj rilatoj kaj solidara agado pere de la Internacia Lingvo Esperanto.