Unione Esperantista Cattolica Italiana (UECI)
ĝisdatigo: 2007/06/10
(traduko - oficiala teksto en la itala)

Statuto

TITOLO I - NOMO KAJ CELOJ

ART. 1

La Itala Katolika Esperantista Unuiĝo (UECI) estas asocio, fondita en Bolonjo en Oktobro 1920, kiu antaŭenigas:

  1. la homan kaj kristanan formadon de sia membraro laŭ la principoj de la katolika Eklezio;
  2. la apostolan agadon kaj la ateston de la Evangelio, ĉefe kadre de la esperanta movado, ĉu nacia, ĉu internacia, plenumante la mizerikordajn farojn, precipe tiujn pri la gastigado;
  3. la partoprenon en la ekumena dialogo laŭ la oficialaj indikoj de la katolika Eklezio;
  4. la utiligon de la internacia lingvo Esperanto, subtenante ankaŭ ĝian adopton kiel simplan interkomunikilon, sendependan kaj ekumene taŭgan por la homa promocio.

ART. 2

UECI sin rekonas kiel nacia fako de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), internacia, privata asocio de fideluloj, je papa rajto, rekonata de Papa Konsilio por la Laikoj per Dekreto n° 196 /92/S -61/B -25 de la 11a de februaro 1992. Pro tio la Membroj de la Unuiĝo estas rekonataj ankaŭ kiaj IKUE-anoj kun ĉiuj implikoj kiuj povas de tio deveni.

TITOLO II - SIDEJO

ART. 3

La laŭleĝa sidejo de UECI estas fiksita ĉe la adreso decidita de Centra Komitato de la Unuiĝo.

La laŭleĝa sidejo de UECI estas fiksata ĉe la rezidejo de la Prezidanto(1).

TITOLO III - MEMBRARO

ART. 4

Membroj de la Unuiĝo povas esti la italaj katolikoj, kiuj akceptas la jenan Statuton kaj pagis la jaran asocian kotizon.

ART. 5

Oni perdas la membrecon pro sin eksigo aŭ eksigo fare da la Centra Komitato, kiam la membro malplenumas siajn devojn aŭ kulpiĝis pro fagado kontraŭa al la celoj de la Unuiĝo. Perdas sian membrecon ankaŭ tiu, kiu ne pagis sian kotizon.

ART. 6

La Membroj pagas jaran kotizon, kies sumo estas fiksita de la Centra Komitato kaj malsamas laŭ la diversaj kategorioj. La aliĝ-kategorioj estas la jenaj:
ORDINARA MEMBRO (SO): tiu kiu aĝas pli ol 25 jarojn;
SUBTENANTA MEMBRO (SS): tiu, kiu, sendepende de la aĝo, pagas almenaŭ la duoblon de la kotizo de la ordinara Membro;
DUMVIVA MEMBRO (SV): tiu kiu aĝas pli ol 25 jarojn kaj pagas la dudekoblon de la kotizo de la ordinara Membro;
JUNA MEMBRO (SG): tiu kiu ne finis sian 25an jaron. Lia asocia kotizo sin komparas kun la duono de la ordinara asocia kotizo;
FAMILIA MEMBRO (SF): tiu kiu jam dudekkvinjaraĝa estas familiano kunvivanta de ordinara aŭ subtenanta Membroj;
MERITPLENA MEMBRO (SB): personoj aŭ institucioj subtenantaj finance aŭ alimaniere UECI-n. La agnosko de meritplena Membro koncernas la Centran Komitaton.

Ĉiuj Membroj , escepte de la familiaj Membroj, rajtas ricevi periodan informilon de UECI.

La Asembleo de la Membroj povas fiksi pli altan procentan mezuron por la kotizoj de subtenaj, junulaj kaj dumvivaj Membroj.

ART. 7

La Membroj aliĝas al UECI unuope aŭ laŭ peto de Grupoj loke konstituiĝintaj.

TITOLO IV - HAVAĴO

ART. 8

UECI proponas al si senprofitajn celojn. La kotizoj kaj ĉiu alia enspezo estigas la havaĵon de la Unuiĝo.

TITOLO V - ORGANIZO

ART. 9

La organizo de UECI konsistas en:

  1. la Asembleo de la Membroj;
  2. la Centra Komitato;
  3. la lokaj Grupoj;
  4. la regionaj kaj provincaj Delegitoj.

TITOLO V - sekcio I - ASEMBLEO DE LA MEMBROJ

ART.10

La Asembleo de la Membroj estas unufoje dumjare kunvokata de la Centra Komitato. La invitiloj al la Asembleo devas esti disendataj almenaŭ unu monaton antaŭe kaj ili devas enteni la pridiskutotajn temojn.

La Asembleo decidas pri:

  1. la morala kaj financa raportoj de la Unuiĝo kun la havaĵa situacio kaj la priskribo de la administrado rilate la financan pasintjaron, prezentita de la Centra Komitato;
  2. La proponoj pri aliaj temoj koncernantaj la agadon de la Unuiĝo kaj enmetitaj en la tagordon.

La Asembleo, krome, elektas ĉe la templimo, la membrojn de la Centra Komitato.

ART.11

En la kazo ke oni ne povus kunvoki la Asembleon de la Membroj,la Centra Komitato estas devigata informi la Membrojn per cirkulletero sendota al ĉiuj Membroj havantaj voĉdonrajton, letero entenanta moralan kaj financan raportojn sur baze de kiuj estas farota la perletere voĉdono.

En tia eventualeco oni prizorgos sammaniere la perletere voĉdonon kiam estos necese reelekti la membrojn de Centra Komitato aŭ kiam oni devos voĉdoni sekve de montritaj proponoj aŭ modifoj al la jena Statuto.

ART.12

La Centra Komitato decidas la pridiskutotajn temojn ankaŭ sur baze de la proponoj alvenintaj al la Centra Komitato almenaŭ tri monatojn antaŭ la dato de la asemblea kunveno, in forma scritta e motivata.

16 jarojn, kaj estas jam aliĝintaj kaj regule pagis la kotizon ekde almenaŭ tri monatoj.

La membroj de Centra Komitato ne havas voĉdonrajton en la aproboj de la morala kaj financa raportoj kaj en tiuj koncernantaj sian individuan respondecon.

Tiu kiu maleblas ĉeesti povas sin anstataŭigi, per celforma delego de ĉeestanta Membro .Neniu Membro povas esti alportanto de pli ol kvin delegiloj.

La Membroj neintervenintaj kaj nedonintaj delegon, povas voĉdoni perletere pri la morala kaj financa raportoj kaj pri la elekto de Centra Komitato. Oni konsideras ilin partoprenantaj en la asembleo nur rilate la supremenciitajn decidojn.

ART.14

La Centra Komitato povas kunvoki eksterordinarajn asembleojn per propra iniciato aŭ laŭ peto de almenaŭ kvarono de Membroj havantaj voĉdonrajton.

La decidoj pri kiuj kompetentas la eksterordinaraj Asembleoj povas ankaŭ esti adoptataj sekve de perletere voĉdono.

ART.15

La Prezidanto de la Unuiĝo prezidas la Asembleon de la Membroj.

La ĉeestantaj Membroj elektas la Sekretarion de la Asembleo kaj maksimume kvin Skrutiniantojn.

La Asembleo valide decidas kun ajna nombro da partoprenantoj persone ĉeestantaj aŭ reprezentataj. Por la eksterordinaraj Asembleoj estas petata la ĉeesto de almenaŭ triono de Membroj havantaj voĉdonrajton, kalkulante en la nombro eĉ la Membrojn per regula delegilo reprezentatajn.

Oni prenas decidojn je plimulto de voĉdonoj escepte de aliaj petataj plimultoj pri specifaj argumentoj de la Leĝo aŭ de la jena Statuto. La konkludo de la voĉdonoj rezultas el protokolo redaktita de la Sekretario kaj kontraŭsubskribita de la Prezidanto kaj de la Skrutiniantoj.

TITOLO V - sekcio II - CENTRA KOMITATO

ART.16

La centra komitato konsistas el ok membroj elektitaj de la Asembleo de Membroj sur baze de listo de kandidatoj kaj de la Eklezia Asistanto, nomita de la religia Aŭtoritato, laŭ propono de la Centra Komitato (2).

Ĉiu voĉdonanto povas voĉdoni por ne pli ol ses kandidatoj. (3).

Estas elektitaj la kandidatoj kiuj ricevis la plimultan nombron da voĉoj. Okaze de egala nombro oni pluiras per lotado.

Por la elektebleco oni postulas ke ĉiu kandidato:

  1. aĝu almenaŭ 16 jarojn;
  2. estu proponata de Prezidanto de Grupo aŭ de tri membroj de la eliranta Centra Komitato aŭ de almenaŭ dek Membroj havantaj voĉdonrajton;
  3. estu proponata de Prezidanto de Grupo aŭ de tri membroj de la eliranta Centra Komitato aŭ de almenaŭ dek Membroj havantaj voĉdonrajton.

Laŭ Regularo estas fiksitaj la prezentmanieroj de la kandidatiĝoj kiuj, tiel ajn devas atingi la Ĝeneralan Sekretarion de UECI almenaŭ du monatoj antaŭ la dato de la elktadoj.

La Centra Komitato restas oficanta tri jarojn kaj ĝiaj membroj estas ĉiam reelekteblaj. La Eklezia Asistanto restas oficanta, escepte de rezigno aŭ revoko pere de religia Aŭtoritato, ankaŭ okaze de demisioj aŭ renoviĝo de la Centra Komitato.

ART.17

La Centra Komitato kunsidas laŭ la kunvoko de la Prezidanto aŭ sekve de peto skribita kaj pravigita de la duono de ĝiaj membroj. La Centra Komitato kunsidas tamen okaze de la asembleo de Membroj kaj kadre de Kunvenoj organizitaj de la Unuiĝo por la Membroj.

La Centra Komitato estas kunvokata almenaŭ dum dek tagoj antaŭ la kunsido per invito entenanta la ekzamenotajn temojn.

ART.18

La membroj de la Centra Komitato kiuj, dum la jartrio ĉesigas la oficon pro iu ajn kialo, estas anstataŭigataj, ĝis la jartria fino, de la sekvantaj Kandidatoj laŭorde de la akiritaj voĉoj.

En la kazo ke ne estas Kandidatoj disponeblaj, la Centra Komitato prizorgas per kooptado, kondiĉe ke la plimulto de siaj elektitaj membroj estu ankoraŭ oficantaj : alimaniere la pli maljunaĝa oficanta membro kunvokas la Asembleon de la Membroj por la elekto de nova Centra Komitato.

ART.19

La Centra Komitato gvidas la Unuiĝon sur baze de la direktivoj aprobitaj de la Asembleo,decidante pri la aktiveco de UECI por la realigo de la statutaj celoj kaj pri la administrado.

ART.20

La centra Komitato elektas, el siaj elektitaj membroj, la Prezidanton, la vic-Prezidanton, la Ĝeneralan Sekretarion, la Kasiston, la Junularan Komisiiton, la Sekretarion pri la Informiĝo.

La Centra Komitato krome konfidas specialajn taskojn al siaj membroj aŭ al specifaj Komisionoj apertaj al la Membroj, kiam estus videbla tia neceso.

La Centra Komitato povas ĉiutempe, pro gravaj kialoj, revoki la konfiditajn taskojn ; pro tio kaj aliokaze de ĉesigo ĝi prizorgas la novajn atribuojn laŭ la suprecititaj manieroj.

ART.21

La Prezidanto reprezentas ĉiucele la Unuiĝon, subskribas la asociajn aktojn, prezidas la Asembleon de la Membroj,sed ankaŭ la kunvenojn de Centra Komitato, prizorgas la plenumon de la decidoj, raportas al la Centra Komitato pri la rimarkindaj faktoj koncernantaj la esperantan katolikan movadon, kontrolas la kompiladon de la raportoj de Centra Komitato kaj plenumas kiom alian specife fiksitan de la jena Statuto.

La Prezidanto povas akcepti ke la membroj de Centra Komitato voĉdonu perletere pri specifaj temoj. La manieroj de perletere voĉdonado estas fiksitaj per celforma Regularo.

La Prezidanto rajtas efektivigi ĉiujn bankajn operaciojn ĉu pri debito, ĉu pri akredito de ordinara kaj eksterordinara administrado, sed ankaŭ li rajtas atribui delegmandaton al laŭ li fidindaj personoj aliĝintaj alItala Katolika Unuiĝo Esperantista (UECI)(4).

ART.22

Il La vic-Prezidanto anstataŭas la Prezidanton okaze de liaj neĉeesto aŭ malebligo aŭ per komisio de ĉi-lasta, prenante sur sin ĉiujn liajn funkciojn.

ART.23

La Ĝenerala Sekretario kunhelpas la Prezidanton, prizorgas la ordinaran administradon, la konservadon de la registroj kaj de la dokumentoj, la komunikadojn inter la centraj kaj la periferiaj organoj kun la Membroj kaj la Grupoj, kolektas la raportojn de la diversaj komisiuloj.

ART.24

La Kasisto mastrumas la disponeblajn fondusojn kaj la havaĵon de la Unuiĝo sur baze de la decidoj de Centra Komitato kaj de la dispozicioj de la Prezidanto, prizorgas la tenadon de kontregistroj kaj de dokumentoj pravigintaj la kontmoviĝoj, redaktas la administran jarbilancon kaj la sekvontjaran budĝeton.

ART.25

LaJunulara Komisiito kunordigas la aktivadon de la Junulaj Membroj kaj, laŭ mandato de Centra Komitato reprezentas la Unuiĝon ĉe la eksteraj junulaj asocioj.

ART.26

La Sekretario pri Informado prizorgas la realigon de la UECI-eldonaĵoj, kunhelpata de personoj de li elektitaj; respondas al la petoj rilate la katolikan esperantan movadon ; havigas la aliĝon kaj la interesiĝon de la katolika gazetaro al la celoj de la Unuiĝo ; donas indikojn por la propagando de la internacia lingvo Esperanto kaj plifaciligas, per taŭgaj indikoj, la eblecon por elekti kaj aĉeti la necesan materialon.

ART.27

LaEklezia Asistanto gvidas la moralan kaj religian vivon de la Unuiĝo.

La Eklezia Asistanto, kiam ne estas indikita de la religia Aŭtoritato, povas esti nomumita de la Centra Komitato.

ART.28

La Centra Komitato valide decidas kun la ĉeesto de la plimulto de membroj. La decidoj estas alprenitaj je plimulto de voĉoj; en okazo de egaleco superas tiu de la Prezidanto.Al ĉiuj membroj estas sendataj kopioj de la decidoj.

De kiam estas kunvokita la Asembleo de la Membroj por la voĉdonoj, la membroj de la Centra Komitato plurestas en sia ofico por la ordinara administrado ĝis la reuniĝo de la nova Centra Komitato, kiu devas okazi en la daŭro de du monatojekde la voĉdonoj.

Ĉiu membro responsas unuope pri propra agado antaŭ la Centra Komitato.

TITOLO V - sekcio III - LOKAJ GRUPOJ

ART.29

La Grupoj reprezentas UECI-n , je loka nivelo, praktikante la aktivecon en la respektiva Komunumo kaj en la najbaraj lokoj ankoraŭ ne havantaj propran Grupon.

La lokaj Grupoj konsistas el la Membroj de la Unuiĝo, kiuj prezentas rilatan postulon kaj loĝas en teritorio koncernanta la Grupon.

Ĉiu nova starigo de Grupo devas esti petata de la Membroj iniciatoroj al la Centra Komitato kiu decidas pri tio. La Centra Komitato ne povas rajtigi la starigon de nova Grupo en loko kie jam ĉeestas UECI-Grupo

ART.30

La loka Grupo nepre devas:

  1. observi la jenan Statuton kaj sekvi la direktivojn de la Unuiĝo;
  2. antaŭenigi kaj kreskigi la religian formadon de siaj Membroj per taŭgaj iniciatoj kaj eble kun la gvidado de Eklezia Asistanto;
  3. informi la Centran Komitaton pri la plenumita aktiveco, per jara raporto;
  4. kolekti kaj deponi en la Unuiĝon la asociajn kotizojn, la kolektitajn abonojn kaj ĉiun alian enspezon specife asignitan al la Unuiĝo;
  5. sin devigi al transigo, en okazo de dissolvo, de propra neta havaĵo al UECI

La lokaj Grupoj kiuj reunigas almenaŭ dek Membrojn, retenas de la kotizoj indikitaj en la sesa artikolo procentan mezuron fiksitan de la Centra Komitato.

ART.31

UECI agnoskas plenan aŭtonomion al la lokaj Grupoj pri iliaj aktivecoj, kondiĉe ke ĉi-lastaj ne kaŭzu devojn al la Unuiĝo kaj ne kontrastu kun la jena Statuto.

La Grupo estas oficiale reprezentata de sia Prezidanto kiu devas certigi la kunligon kun la centraj organoj kaj la funkcian regulecon de la Grupo mem, pri kiu li rekte respondas al la Centra Komitato.

La Grupo estas aŭtoritatece eksigita de Centra Komitato sekve de kontrastanta aktiveco kun la Statuto aŭ pro aliaj kialoj kiuj povas malkreditigi la Unuiĝon, kun la klara fakto ke la Centra Komitato rajtas kompensiĝon de la membroj de la eksigita loka Grupo.

TITOLO V - sekcio IV - REGIONAJ KAJ PROVINCAJ DELEGITOJ

ART.32

La Centra Komitato, petinte opinion de la lokaj Grupoj, povas nomunumi Delegiton por ĉiu Regiono, kun dujara komisio.

La nomunumo povas rilati, laŭ peto de la koncernato, nur unu aŭ pli da Provincoj de la Regiono, tiakaze la Centra Komitato nomumas ankaŭ la Delegitojn por la ceteraj Provincoj.

ART.33

La Delegitoj prizorgas la celojn de UECI en la teritorio al si konfidita, kunordigante la agadojn de la lokaj Grupoj, entreprenante la starigon de aliaj novaj, utiligante ĉiujn ilojn taŭge taksatajn por helpi la evoluon de la Unuiĝo. De tempo al tempo ili prezentas raporton pri sia agado.

ART.34

La kunordigo de formiĝa agado, de apostoleco, de propagando, kaj ankaŭ la kontrolo pri la laborevoluo de la Delegitoj estas taskoj de la Centra Komitato, kiu rajtas anstataŭigi la ne sufiĉe aktivajn Delegitojn.

TITOLO VI - SENPAGECO DE LA TASKOJ

ART.35

Ĉiuj oficoj de la Unuiĝo estas senpagaj, krom la repago de la elspezoj eksplicite rajtigitaj kaj agnoskitaj de la Centra Komitato.

TITOLO VII - DISSOLVO KAJ LIKVIDADO

ART.36

Por decidi la dissolvon de UECI kaj la asignadon de ĝia havaĵo necesas la aprobo de almenaŭ tri kvaronoj de la Membroj havantaj voĉdonrajton. En okazo de dissolvo de UECI la neta havaĵo estos donata favore al IKUE aŭ, konsiderante ĝia foresto, al katolikaj bonfaraj institucioj, ekskluzive tamen ĉiu dispartigo inter la Membroj.

TITOLO VIII - ŜANĜO KAJ PLENUMO DE LA STATUTO

ART.37

Por modifi la jenan Statuton necesas la partopreno en la voĉo de almenaŭ du trionoj de la rajtigitoj kaj la favora voĉdono de la plimulto de partoprenantoj.

La modifoj al la jena Statuto povas esti deciditaj de la Asembleo de la Membroj kunvokita sekve de proponoj regule enskribitaj en tagordon aŭ per poŝtsendita Referendumo.

ART.38

Por la plenumo de la jena Statuto la Centra Komitato de UECI decidas la regularajn antaŭfiksitajn dispoziciojn kaj tiujn kiuj aperas necesaj, eĉ en malsamaj tempoj.

Pri tio de ĉi-tiu Statuto ne konsiderata, oni resendas al la normoj de la Civila kaj Kanona Kodoj sed ankaŭ al la Ŝtataj Leĝoj.

* * *

Notoj:

(Noto 1) La dua alineo de la tria artikolo aprobita per decido de la Centra Komitato la 4.an de decembro 1998.

(Noto 2) La kunmeto de Centra Komitato de ses al ok membroj (unua alineo de la 16a artikolo) estas aprobita de la ordinara asembleo de UECI en Armeno la 10,an de septembro 1994.

(Noto 3) La maksimuno de la kanditatoj elekteblaj de ĉiu voĉdonanto estis ŝanĝita de kvar al ses per aprobo de la ordinara asembleo en Sestri Levante la 3-an de Julio 2007. Il numero massimo di candidati che ogni elettore può votare è stato portato da quattro a sei con approvazione dell'assemblea ordinaria di Sestri Levante del 3/7/2007.

(Noto 4) La tria alineo de la 21a artikolo estas aprobita per decido de la Centra Komitato la 4.an de Decembro 1998.