Malfermo kaj enkonduko al la temaro
de la prezidanto Giovanni Daminelli


Kial Printempa Kunveno kaj ne UECI-kongreso?

 Ĉi-jare en Trento okazos la Ekumena Esperanto-kongreso (EEK), pro tio UECI ne organizis sian kutiman kongreson, sed nur Printempan Kunvenon, laŭ la modelo de la Printempaj kunvenoj organizitaj en la pasinteco de la milana grupo.

 La celo de la jara renkontiĝo estas precipe la jara asembleo de UECI. Oni ne volis organizi ĝin ene de la EEK, ĉar tie jam okazos la asembleoj de IKUE kaj de KELI, kaj ne ŝajnis oportune fare du kongresojn en unu jaro. Pro tio jen la solvo en la nuna printempa kinveno.

 Kompreneble, vi ĉiuj estas varme invitataj al la Ekumena Kongreso. Fine ni prezentos ĝian programon kaj kolektos la aliĝojn.

La pasintan jaron ni havis regulan kongreson en la diocezo de Bergamo.

Tiam estis du gravaj datrevenoj: 50 jaroj de la malfermo de la koncilio kaj 1700 jaroj de la Edikto de Milano, pro tio la du temoj estis:

 tiu religia: “La Jaro de la Fido” starigita okaze de la 50a datreveno de la Koncilio, pro tio ni kongresis ĉe la naskiĝloko de Papo Johano la 23a, iniciatoro de la Koncilio,

 tiu kultura estis : “La edikto de Milano”.

Ĉi-jare ni havas aliajn du eventojn:

 la nova Papo publikigis sian apostolan alvokon, Evangelii Gaudium (La ĝojo de la Evangelio), per kiu li manifestas sian penson pri la Eklezio, siajn intencojn kaj la programon de sia agado; pro tio nia religia temo estas “Evangelii Gaudium”.

 Ĉiuj tuj rimarkis, jam de la komenco, la sinteno de papo Francisko, tute simpla, pli konforma al paroĥestro ol al papo. Liaj vortoj estas simplaj, sed trafaj. Tia estas ankaŭ la stilo de lia alvoko. Sed tiu stilo ne estas tute nova, ĝi estas enkondukata de siaj antauŭloj precipe de du, hodiaŭ sanktuloj: Johano la 23a kaj Johano Paŭlo la 2a. Pro tio ni enkondukos la temon pri la Evangelii Gaudium per kelkaj prikonsideroj pri la agado de ĉi tiuj du papoj.

 La alia evento estas de la venonta jaro, sed ni, almenaŭ en Milano, jam estas laborantaj pri ĝi. Temas pri la Expo 2015. Oni pretigas en interreto kelkajn paĝojn por helpi la esperantistojn, kiuj venos en Milano. La temo de Expo estas “Nutri la Planedo, energio por la vivo”, pri tio ankaŭ la episkopo de Milano kardinalo Angelo Scola publikigis siajn pensojn. Pro tio la kultura evento estas:

“Esperanto en EXPO 2015”.

 Por EXPO, la grupo de Milano decidis organizi ion por helpi la esperantistojn, kiuj venos al Milano. Pro tio Tiziana kreis paĝojn en retejo kaj daŭre aldonas informojn en ilin.

 Pri la temo de EXPO – Nutri la Mondon – parolos Gianni Conti, kaj poste estos remuno de la parolado, kiun la episkopo de Milano Card. A. Scola alparolis al la Milana estraro okaze del a festo de sankta Ambrozio.

 Dum nia kunveno, en sabato, okazos la “Nokto de la Muzeoj”: de la horo 21 ĝis la 24 oni povas eniri libere al pluraj muzeoj de Vicenza, specife:Teatro Olimpico, Pinacoteca civica di Palazzo Chiericati, Museo Naturalistico Archeologico, Museo del Risorgimento e della Resistenza, Gallerie d’Italia - Palazzo Leoni Montanari, Museo Diocesano, Palladio Museum, aliro al teraso de la Basilica Palladiana. Pro tio, post la vespermanĝo tiuj, kiu volas povas eliri por muzeumi, la aliaj povas resti en kongresejo por la vespera interkona renkontiĝo.

 La mateno de la dimanĉo estos dedicita al la jara asembleo de UECI.

 Dankon pro via partopreno. Bonan kaj fruktodonan restadon al ĉiuj.