Sankta Paŭlo en la katekizoj de Benedikto la 16a
prelego de Giovanni Daminelli

Mi ne estas teologo, nek specialisto pri Sankta Paŭlo, do, mi preferis elpreni el la vortoj de papo Benedikto la 16a.
Fakte Benedikto la 16a dum la merkredaj aŭdiencoj dediĉis al li dek naŭ katekizojn, de la 2a de Julio 2008 ĝis la 4a de Februaro 2009.
Mi eluzis tri tagojn de mia vivo por relegi ĉiujn el ili. Tre interesa legado, sed pro la amaso da informoj kaj da teologiaj prikonsideroj, mi decidis pluki nur kelkajn interesajn punktojn, eble eĉ ne la plej gravajn. Mia celo ne estas tedi vin, sed montri la gravecon de la apostolo Paŭlo por la konstruo de la naskiĝanta Eklezio.
  1. En la unua renkontiĝo, tiu de la 2a de Julio, la Papo prikonsideris la medion, en kiu Paŭlo vivis.
    En la romia imperio la hebreoj estis preskaŭ 10 procentoj de la loĝantaro, kaj la plejmulto ne loĝis en Palestino. En Romo ili estis preskaŭ tri procentoj. Ilia kredo kaj ilia vivmaniero distingiĝis nete de la ĉirkaŭa medio. Tio alportis du malsamajn rezultojn: tiun de prirido ĝis al netoleremo, kaj tiun de simpatio kaj admiro.
    Du faktoroj subtenis la agadon de Paŭlo:
    Unue, la helena kulturo disvastiĝinta en la sudorienta parto de la imperio.
    Due, la politika-administra strukturo de la romia imperio, kiu garantiis pacon kaj stabilecon de Britio ĝis la suda Egiptujo. En ĉi tiu spaco oni povis moviĝi sufiĉe libere ankaŭ dank'al eksterordinara sistemo de stratoj.

  2. En la dua renkontiĝo, de la 27a de Aŭgusto, la Papo rakontis la vivon de Paŭlo. Ni jam parolis pri tio ĉi matene, do plu mi ne rerakontos tion.

  3. En la tria renkontiĝo, de la 3.a de Septembro, la Papo prikonsideris la sperto de Paŭlo sur la vojo de Damasko. Paŭlo plurfoje en siaj leteroj rememoras ĉi tiun epizodon.
    La Papo sin demandas, kial Paŭlo en siaj leteroj, neniam interpretas tiun momenton kiel konvertiĝo. Laŭ li, la kialo estas evidenta: ne temis pri konvertiĝo. Konvertiĝo formiĝas dum longa psikologia proceso de maturiĝo; en ĉi tiu kazo la transformiĝo estiĝis de la renkontiĝo kun Kristo, en kiu Paŭlo mortis je lia antaŭa ekzisto kaj li renaskiĝis nove kun Kristo Resurektinta.

  4. En la kvara renkontiĝo, de la 10a de Septembro, la Papo priskribas la novan vivon de Paŭlo, en kiu li konsideras sin Apostolo. Kompreneble li agnoskas apartan rangon en la Eklezio al tiuj, kiuj estis elektitaj apostoloj antaŭ li, tamen li konscias esti apostolo.
    En siaj leteroj aperas tri precipajn karakterojn de la apostoleco:
    Unue: esti vidinta la Sinjoro kaj esti de li alvokita.
    Due: esti sendita. La greka vorto apóstolos signifas sendita.
    Trie: anonci la Evangelion kaj fondi novajn Ekleziojn.

  5. Temo de la kvina renkontiĝo, de la 24a de Septembro, estas la rilatoj de Paŭlo kun la Apostoloj.
    Malgraŭ li estis samtempulo de Jesuo de Nazaret, Paŭlo neniam havis la eblecon renkontiĝi kun li dum lia tera vivo. Pro tio li sentis la bezonon konsulti la unuajn disĉiplojn de la Majstro.
    En la letero al Galatoj, li raportas unue pri lia renkontiĝo kun Petro, nomata Kefas, poste kun Jakopo, la frato de la Sinjoro, kaj kun Johano. Li agnoskas ilin kiel kolumnojn subtenantajn la Eklezion. En sia apostola agado li insistos pri la fideleco al tio, kiun li ricevis, per ĉi tiuj vortoj “Mi transdonas al vi tion, kion ankaŭ mi ricevis”.

  6. En la sesa renkontiĝo, tiu de la unua de Oktobro, la papo alfrontis la temon de la vera kristana Libero, pere de du epizodoj rakontataj en la letero al Galatoj.
    La unua rilatas la tiel nomatan Koncilion de Jerusalemo. Tio estis kaŭzo de tensio en la Eklezio. Paŭlo prezentas sian evangelion de liberigo el la leĝo pri la cirkumcido kaj el la reguloj pri la manĝaĵoj kaj la sabato. Fine Jakopo, Petro kaj Johano konsentas kun li. Mi jam parolis pri tio ĉimatene.
    La dua rilatas la tielnomatan Okazaĵon de Antioĥio, en kiu Paŭlo eniris en kolizio kun Petro. Kio okazis? Petro estis vizitanta la komunumo de Antioĥio. Tie kutime li prenis manĝaĵojn kun ĉiuj kristanoj, kun la cirkumciditaj, kaj kun la ne cirkumciditaj. Sed kiam venis en Antioĥion kristanoj de Jerusalemo, Petro plu ne volis manĝi kune kun la necirkumciditoj por ne skandali la alvenintojn, kiuj estis fidelaj al la antikvaj leĝoj, kiuj malpermesis al hebreoj manĝi kune kun la ne cirkumciditaj. Ekestis kontrasto inter Paŭlo kaj Petro. Paŭlo akuzis publike Petron pri hipokriteco.
    La perspektivoj de la du estis malsamaj. Petro, kies agado estis precipe ĉe la hebreoj, ne volis perdi la judojn, kiuj aliĝis al Evangelio, male Paŭlo, kies misio estis precipe ĉe la nacianoj ne volis malgrandigi la savan valoron de la morto de Kristo, kiu mortis por ĉiuj kredantoj.
    La Okazaĵo de Anitoĥio, montriĝis utila leciono ĉu por Petro ĉu por Paŭlo. Ni devas lerni vivi en libero fondita en la fido en Kristo, efektivita en la servo al la fratoj. Post kelkaj jaroj Paŭlo mem troviĝis en simila situacio kaj petis la plej fortajn spiritojn ne skandali la plej malfortajn. Li skribas en la letero al la Romanoj: “Estas bone ne manĝi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendiĝas.”

  7. En la sepa renkontiĝo, de la 8a de Oktobro, la papo parolis pri la rilatoj de Paŭlo kun la historia Jesuo.
    En la Dua Letero al Korintanoj li skribas: “...eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas”.
    Ankaŭ hodiaŭ estas malsamaj manieroj de kono: estas kleruloj, kiuj konas Jesuon en liaj multaj detaloj, kaj simpluloj, kiuj ne konas lin en tiuj detaloj, sed konas lin en lia vero: “la koro parolas al koro”. Paŭlo volas diri, ke li konas Jesuon per la koro, lian personon en lia vero, kaj nur poste en la detaloj.

  8. En la oka renkontiĝo, de la 15a de Oktobro, la papo prikonsideris la ekleziologian dimension de la penso de Paŭlo.
    La vorto Eklezio, en la Antikva Testamento, indikis la asembleo de la popolo de Israel kunvokata de Dio. En la Nova Testamento, tiu vorto aperas nur en la leteroj de Paŭlo. La unua leteron al Tesalonikanoj komenciĝas per la vortoj: “Paŭlo, Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj”. Aliloke li preferas diri “Eklezio de Dio” ĉar ĝi estis kunvokata de Dio. La lokaj Eklezioj konsistigas ununuran Eklezion, kiu efektiviĝas en ili. Paŭlo prezentas la unikan Eklezion kiel “edzinon de Kristo”, ununura korpo kaj ununura spirito kun Kristo.
    Alia eksklusive paŭla koncepto estas: Eklezio kiel “Korpo de Kristo”.

  9. En la naŭa renkontiĝo, de la 22a de Oktobro, la papo prikonsideris la kernecon de Kristo Resurektinta en la mistero de la savo.
    Por Paŭlo la Resurekto ne estas disigita de la morto. La identeco de la Resurektinto kun la Krucumito, evidentiĝis al Paŭlo sur la vojo al Damasko. Tiam li komprenis, ke la kruco estas oferado por nia elaĉeto. Li kontemplas ravita la kaŝitan sekreton de la Krucumito resurektinta: de la eterna ekzisto, en kiu Li estas unuaĵo kun la Patro, al la suferoj elprovitaj de Kristo en lia humaneco: “Kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton”.

  10. En la deka renkontiĝo, de la 29a de Oktobro, la papo reprenas la temon por paroli pri la teologio de la kruco en Sankta Paŭlo.
    Antaŭ la malfacilaĵoj kaj skandaloj en la Eklezio de Korinto, Paŭlo sin prezentas, ne per sublimaj vortoj de saĝeco, sed per la anonco de Kristo krucumita, skandalo por la Judoj, stulteco por la paganoj, ĉar la Kruco estas esprimo de amo, kaj la amo estas la vera potenco, kiu montriĝas en tiu ŝajna malforteco. La Kruco malkaŝas unuflanke la malfortecon de la homoj, aliflanke la potencon de Dio. Dio elektis tion, kio estas malforta por konfuzi la fortulojn.

  11. En la dek unua renkontiĝo, de la 12a de Novembro, Benedikto la 16a alfrontis la temon de la parusia, t.e. de la reveno de Jesuo, komentante la leterojn al Tesalonikanoj, al la Filipanoj kaj al la Korintanoj.
    Pro tio estas tri la sintenoj, kiujn ni devas havi:
    - Unue, la certeco ke Kristo resurektis, pro tio ni devas ne timi.
    - Due, la certeco ke Kristo estas kun mi, pro tio ni devas esperi.
    - Trie, la Jugisto kiu revenos, estas kune juĝisto kaj savanto.

  12. En la dek dua renkontiĝo, de la 19a de Novembro, la papo parolis pri la “pravigo”, kiu estis centro de kontrastoj dum la jarcento de la Reformacio.
    En la letero al Galatoj ni legas: “...ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo...”, kaj en la letero al Romanoj: “...homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo”. Lutero tradukis “...homo praviĝas per la nura fido”. Sed pri kia leĝo temas? Por Paŭlo kaj iliaj samtempanoj, la Lego estas la Toraho, t.e. la kvin libroj de Moseo, farisee interpretata. En la leĝismo juda-kristana, Lutero identigis la leĝon kondamnitan de Paŭlo. La Koncilio de Trento trovis en la katolika tradicio la sintezon inter la leĝo kaj la Evangelio.

  13. En la dek tria renkontiĝo, de la 22a de Novembro, la papo reprenas la temon de la pravigo por substreki, pere de la leteroj al Galatoj kaj al Korintanoj, ke la fido iĝas amo kaj esprimiĝas en la amo.
    En unua letero al Korintanoj Paŭlo verkis la tielnomata himno al la amo: “Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo, ..., Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas maldece, ne celas por si mem ...”. Do, en ĉi tiu perspektivo la fido esprimiĝas en la amo.

  14. En la dek kvara renkontiĝo, de la 3a de Decembro, la papo haltis sur la rilato inter Adamo kaj Kristo, skizita en la letero al Romanoj en kiu Paŭlo alfrontas la doktrinon pri la Origina Peko.
    Sed kio estas la Origina Peko? Oni devas distingi du vidpunktoj:
    Unue, la empiria vidpunkto, t.e., la konstato de fakto: estas kontraŭdiro en ni, Paŭlo skribas: “la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas ”.
    Due, la mistereca vidpunkto. La fido diras al ni, ke estas ununura principo, Dio, kaj ĉio, kio venas de li estas bona. La malbono ne venas de li, ĝi venas de libero kreita kaj misuzata. Kiel tio povis okazi? Tio estas mistero. La malbono ne estas logika, nur Dio kaj la bono estas logikaj. La malbono restas mistera. Tamen ĝi devenas de fonto subordigita, tial Dio estas pli forta, do la homo estas sanigebla kaj fakte sanigita de Dio mem pere de Kristo.

  15. En la dek kvina katekizo, de la 11a de Decembro, la papo pritraktis la instruojn de Sankta Paŭlo pri la sakramentoj. Precipe pri du el ili, la Bapto kaj la Eŭkaristio.
    El la letero al la Romanoj la papo rimarkas tri aferojn:
    Unue: la frazo “ni estis baptitaj” estas pasiva. Neniu povas bapti sin mem. Nur de aliulo ni povas fariĝi kristanoj, kaj tiu aliulo estas la Eklezio.
    Due: la Bapto estas pli ol purigado. Ĝi estas morto kaj resurekto.
    Trie: la materio estas parto de la Sakramento. La Kristanismo ne estas realaĵo pure spirita.
    Pri la Eŭkaristio, Paŭlo skribis: “Ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano”. Do, pere de la eŭkaristio, Kristo kunigas nin al si mem kaj ni ĉiujn inter ni.

  16. En la dek sesa katekizo, de la 7a de Januaro, la papo pritraktis la kulton.
    En la letero al la Romanoj, Paŭlo skribas: “...prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio”. Jen la paradokso: la ofero postulas la morton de la viktimo. Ĉi tie ĝi estas vivanta, sankta kaj plaĉanta al Dio: oni devas honori Dion en la plena ĉiutaga vivo.

  17. En la dek sepa katekizo, de la 14a de Januaro, la papo analizas la du leterojn al Kolosanoj kaj al Efesanoj.
    Nur en ĉi tiuj leteroj oni donas al Kristo la titolon “kefalé” (ĉefo). Tiu titolo estas uzata laŭ du niveloj:
    Unue, li estas la reganto, la estro, la respondeculo, kiu gvidas la kristanan komunumon.
    Due, li estas kiel la kapo de la korpo, organe kunligita kun ni, de kiu ni prenas la forton por agi.

  18. En la dek oka renkontiĝo, de la 28a de Januaro, la papo analizas la du paŝtistaj leterojn al Tito kaj al Timoteo. En ili oni alfrontas la ekapero de novaj doktrinaj eraroj. Pro tio la apostolo invitas unue, al la legado de la Sankta Skribo, sin metante en spiritan interparolon kun la Sankta Spirito. Due referenci al la bona “konfiditaĵon” (deposito), tio estas al la apostola Tradicio, kiu estas necesa por la kompreno de la Skribo.

  19. En la dek naŭa kaj lasta renkontiĝo, de la 4a de Februaro, la papo parolis pri la morto kaj eredaĵo de Paŭlo.
    En la dua letero al Timoteo li skribas: “Mia sango jam estas elverŝota kvazaŭ verŝofero (libagione), kaj venis la horo de mia foriro”.
    La unuaj atestoj pri la fino de Sankta Paŭlo alvenas de la letero al Korintanoj de Klemento la unua, episkopo de Romo, verkita en la naŭdekaj jaroj. Pri Paŭlo oni legas “Arestita sep fojojn, ekzilita, priŝtonita, li estis heroldo de Kristo en la Oriento kaj la Okcidento, kaj pro sia Fido li ricevis la puran gloron. Instruinte la justecon al la tuta mondo kaj atinginte la limojn de la Okcidento, li subtenis la martiron antaŭ la regantoj”.
    Lia martiro estas rakontata unuafoje en la “Agoj de Paŭlo” verkitaj je la fino de la dua jarcento, en kiuj oni rakontas, ke Nerono kondamnis lin, kaj tuj poste li estis senkapigita. Tamen oni ne estas citita la daton.
    Eŭsebio el Cezarea en la kvara jarcento, parolante pri Nerono skribas: “Dum lia regno, Paŭlo estis senkapigita ĝuste en Romo, kaj Petro estis krucumita. La rakonto estas konfirmata de la nomoj de Petro kaj Paŭlo, ankoraŭ nun skribitaj sur iliaj tomboj en tiu urbo”.