Vivo de sankta Paŭlo Apostolo
prelego de Giovanni Daminelli


Biografiaj fontoj

La fontoj pri la biografio de Paŭlo estas precipe du:
   - unue, la leteroj, en kiu Paŭlo skribas pri si mem, precipe la sep leteroj, kiuj estas sendube iliaj: al la Romanoj, la 1a kaj 2a al la Korintanoj, al la Galatoj, al la Filipianoj, la 1a al la Tesalonikanoj kaj tiu al Filemono.
   - due: la “Agoj de la Apostoloj”, en kiu Luko, de la ĉapitro 9a ĝis la fino raportas pri la agoj de Paŭlo, ekde lia vokiĝo sur la vojo de Damasko ĝis ilia konkludo en Romo.


Tarso
(mal)-montru mapon

   La apostolo Paŭlo naskiĝis en Tarso (nun Tarsus en la orienta Turkio) ĉefurbo de la romia provinco Kilikio, antikva kaj grava havena urbo sur la rivero Cidno. Kiam Paŭlo naskiĝis, la urbo estis en la pinto de sia grandiozeco, dank'al la graveco de sia haveno, la fekundeco de sia kamparo, la tekstila industrio kaj la reto de stratoj, kiuj kunligis ĝin kun la plej gravaj urboj. Tiam Tarso havis preskaŭ tricent mil loĝantojn kaj estis centro de greka kulturo, sidejo de lernejoj pri filozofio kaj retoriko.
   Oni ne konas la naskiĝdaton de Paŭlo, sed preskaŭ certe li naskiĝis inter la jaroj 5 kaj 10, konvencie oni elektis la jaron 8 kiel lian naskiĝjaron. Li naskiĝis en hebrea familio de la diasporo. Laŭ la kutimo ĉe la hebreoj de la diasporo, oni donis al li du nomojn: biblian nomon, Saŭlo, kaj romanan nomon, Paŭlo. Lia patro akiris la roman civitanecon, pro tio ankaŭ Paŭlo estis roma civitano. Sed pri si mem li skribis en la letero al Romanoj: «Mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen» kaj en la letero al Filipianoj li aldonas «…cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la leĝon, Fariseo».
   En la urboj grek-romanaj la familioj estis arigitaj en klanoj, kiuj siavice estis grupigitaj en frataroj kaj ĉi tiuj en triboj de la sama religio, al kiuj la civitanoj aliĝis je la aĝo de 18 jaroj. Do Saŭlo aliĝis al juda tribo de Tarso.
   La hebreoj de la diasporo parolis en la loka lingvo, tial Saŭlo parolis en la greka, nome en dialekto de la klasika greka lingvo, nomata koinè (rimarku, ke tiam ankaŭ en Romo oni parolis en tiu lingvo, kaj en tiu lingvo estis verkitaj la libroj de la nova Testamento), sed certe li, kiel judo, ne estis edukita en helenaj lernejoj, sed en hebrea lernejo, en kiu la unika teksto uzata estis la Biblio, nome ĝia greka traduko, la tiel nomata traduko de la “sepdek”, ĉar oni diris, ke sepdek spertuloj tradukis ĝin en la grekan por la hebreoj de la diasporo, kiuj plu ne komprenis la hebrean. Sed, vivante en helena urbo, li akiris ankaŭ la helenajn kulturon kaj pensmanieron. De tio la komplekseco de lia figuro: li estas plene izraelido, roma civitano kaj kreskita en helena medio. Oni tuj rimarkas la diferencon inter la paroladoj de Jesuo el palestina kamparo kaj de Paŭlo el helena urbo. Jesuo parabolas pri la kamparanoj, la fiŝistoj, la paŝtistoj, la hejmaj laboroj, la nupto-festoj, la floroj de la kampo, la birdoj de la ĉielo, la vito kaj la vinberoj, la tritiko k.t.p., dum Paŭlo parabolas pri la homa vivo (naski, naskiĝi, morti) aŭ pri la sporta agado (la stadiono, la bokso, la vetkuro, la premio, la krono) aŭ pri la komerco (la debeto kaj la kredito, la gajno, la aĉeto, la elaĉeto) aŭ pri la militaj aferoj (la kiraso, la milito, la paco, la armiloj) aŭ pri la urba vivo (la teatro, la tribunalo, la templo).

Jerusalemo
(mal)-montru mapon

   Sed Saŭlo, ne ĉiam restis en Tarso; por perfektigi lian edukon li translokiĝis en rabena lernejo de Jerusalemo, disĉiplo de la rabeno Gamaliel. En la agoj de la Apostoloj oni raportas liajn vortojn: «Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo».
   (Interkrampe: Gamaliel estis nepo de la fama Rabbi Hillel, kies verkoj inspiris Zamenhofon pri lia Homaranismo.)
   Tie li iĝis fariseo, do rigora observanto de la Leĝo. En tia rolo ni renkontas lin unuafoje en la Agoj de la Apostoloj dum la martiro de la diakono Stefano: «...kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo»; tuj poste la verkisto de la Agoj aldonas «Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo» kaj poste «Saŭlo atakis la Eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon» do Saŭlo iĝis aktiva persekutanto de la kristanoj.

Damasko (jaron 32/35)
(mal)-montru mapon

   Sed okazis la epizodo de Damasko, kiun ni ĉiuj konas. Saŭlo estis iranta al Damasko por kapti la tieajn Kristanojn kaj alkonduki ilin katenitajn al Jerusalemo. Jen la rakonto el la Agoj de la Apostoloj:
   «Dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo; kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: “Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?” Kaj li diris: “Kiu vi estas, ho Sinjoro?” Kaj tiu diris: “Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari”. Liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun. Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon. Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.»
   En Damasko estis disĉiplo, nomata Ananias, kiu, inspirita de la Sinjoro, iris viziti Saŭlon, redonis al li la vidpovon kaj baptis lin. Lia vivo tute ŝanĝiĝis. Li restis dum kelka tempo en Damasko, kun la disĉiploj de Jesuo li vizitis la sinagogojn, kie li proklamis, ke vere Jesuo estas Filo de Dio. Pro tio, kelkaj Judoj volis lin mortigi kaj metis gardistojn ĉe la pordegoj de la urbo por lin kapti. Sed la disĉiploj dumnokte, metis lin en korbego, kaj mallevis ĝin de la urba muro. De tie li iris al Jerusalemo por aliĝi al la tieaj disĉiploj. Kompreneble ĉi tiuj timis lin, sed Barnabas rakontis al ili, kio okazis en Damasko, kaj prezentis lin al la Apostoloj. Saŭlo komencis iri en Jerusalemo sentime, predikante en la nomo de la Sinjoro. Sed ankaŭ tie kelkaj Judoj entreprenis mortigi lin, pro tio la fratoj forsendis lin al Tarso. En Tarso li reprenis sian metion de konstruanto de tendoj kaj proklamadis sian fidon en la sinagogo.
   La fakto, ke la Judoj plurfoje entreprenis mortigi Saŭlon, pensigas, ke Saŭlo ne nur estis fariseo se ankaŭ zeloto, t.e. ano de partio de ekstremistoj batalantaj kontraŭ la romanoj, sed ankaŭ senindulgaj kontraŭ siaj perfiduloj.
   En la letero al Galatoj, Paŭlo rakontas:
   «Tiam, post tri jaroj (de lia konvertiĝo), mi supreniris al Jerusalemo, por viziti Kefason (t.e. Petro), kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.»
   Supozeble Petro transdonis al li la instruojn de Jesuo kaj la kristologian interpreton de la profetoj, ĉar li neniam renkontis Jesuon (rimarku, ke tiam la Evangelioj ne estis ankoraŭ skribitaj).
   Poste li reiris al Tarso kaj restis tie ankoraŭ dek kvar jarojn, dum kiuj li maturiĝis, primeditis la vortojn kaj la vivon de la Sinjoro kaj relegis la profetojn laŭ la nova vidpunkto.

Antioĥio
(mal)-montru mapon

   Nun komenciĝas lia misia aventuro.
   La Eklezio de Jerusalemo, sendis al Antioĥio, ĉefurbo de Sirio, Barnabas por estri la tiean Eklezion, fonditan de helenaj misiistoj forpelitaj de Jerusalemo. De tie Barnabas iris al Tarso por peti helpon de Saŭlo, kiu pro tio translokiĝis en Antioĥion, kie li komencis evangelizi sukcesoplene. En Antioĥio la Sinjoro Jesuo estis predikata ankaŭ al la Grekoj. Tio estis grava, ĉar ĝis nun la vorto de Kristo estis predikata nur en la sinagogoj al la hebreoj. De nun la komunumo de la disĉiploj disiĝas de la hebreismo por estigi novan religion. En Antioĥio la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj. La Eklezio de Antioĥio iĝis centro de disvastigo de la Evangelio, kaj de nun ĝi vivos sendepende de la Templo, de Jerusalemo kaj de la juda vivo.

La unua misiista vojaĝo
(mal)-montru mapon

   Inspiritaj de la Sankta Spirito, Saŭlo kun Barnabas forlasis Antioĥion por komenci sian unuan misiistan vojaĝon. De ĉi tiu momento, en la Agoj de la Apostoloj, Luko ne plu nomas lin Saŭlo, sed Paŭlo. De Antioĥio unue ili ŝipiris al Kipro, kie ili trairis la insulon predikante la Evangelion. De tie ili enŝipiĝis por atingi la sudan Anatolion, kie ili predikis en la sinagogoj de Perga en Panfilio, de Antioĥio en Pisidio, de Ikonio, Listra kaj Derbe en Likaonio, kaj ĉie ili fondis kristanajn komunumojn, ne sen kontrastoj, ĉar ĉie ili trovis judojn, kiuj, ĵaluzaj pri iliaj sukcesoj, klopodis persekuti ilin. Fine ili revenis en Antioĥio en Sirio.

La Koncilio de Jerusalemo (jaron 49)
(mal)-montru mapon

   Tie ekestis problemo. Kelkaj Kristanoj venintaj el Judujo, instruis la fratojn, ke por esti savitaj, ĉiuj devas esti cirkumciditaj laŭ la leĝo de Moseo. Paŭlo kaj Barnabas ne konsentis pri tio, kaj naskiĝis kvereloj inter ili. Tial ili decidis iri al Jerusalemo por konsulti la apostolojn kaj la presbiterojn. Paŭlo, Barnabas kaj aliaj fratoj, inter kiuj la greka frato Tito, iris al Jerusalemo, kie okazis la tielnomata Koncilio de Jerusalemo, en kiu Paŭlo kaj Barnabas raportis pri kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj. Petro kaj Jakopo, konstatinte, ke Dio donis la Sankan Spiriton al ĉiuj, proklamis, ke la savo alvenas nur per la graco de la Sinjoro Jesuo, do ke ne necesas la cirkumcido. Pri tio la apostoloj kaj la presbiteroj skribis leteron por trankviligi la antioĥianoj. La delegacio de Paŭlo kaj Barnabas reiris al Antioĥio kun tiu letero akompanataj de du atestantoj senditaj de Jerusalemo, Judas kaj Silas kun la tasko raporti ankaŭ voĉe la apostolajn decidojn, kiuj estis ĝoje akceptitaj de la antioĥianoj.

La dua misiista vojaĝo (jarojn 51-52)
(mal)-montru mapon

   Paŭlo decidis ekvojaĝi denove por renkonti la komunumojn de li fonditajn dum la unua vojaĝo kaj anonci ankaŭ al ili la decidojn de la apostoloj. Temas pri lia dua misiista vojaĝo; ĉi foje akompanis lin Silas. Ili atingis Derbeon kaj Listron, kie ili renkontis disĉiplon nomata Timoteo. Paŭlo volis, ke li akompanu ilin en la vojaĝo. Ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionojn, sed la Sankta Spirito volis, ke ili iru en Eŭropo: dumnokte vizio aperis al Paŭlo: viro Makedona petegis lin iri al Makedonio. Tial ili pluiris nord-okcidente ĝis Troas, kie ili enŝipiĝis al Samotrake en Makedonio. De tie ili atingis Neapolison kaj Filipion. Ĉi tie ili renkontis Lidian, purpuro-komercistinon, kiu sin baptigis kun sia tuta familio kaj gastigis ilin en sia hejmo. La domo de Lidia iĝis centro de kristana komunumo rapide disvastiĝanta. Sed baldaŭ Paŭlo kaj Silas estis akuzitaj pri prozelitismo, pro tio ili estis kaptitaj, batitaj kaj enprizonigitaj. Noktomeze, dum ili preĝis en karcero, okazis tertremo, kiu liberigis la kaptitojn. La malliberejestro, vidinte tion volis sin mortigi, sed Paŭlo haltigis lin dirante: «Nenian malbonon faru al vi, ĉar ni ĉiuj estas ĉi tie». Pro tio la li konvertiĝis, kondukis ilin en sia hejmo, lavis iliajn vundojn, donis al ili por manĝi kaj estis baptita li kun la tuta familio. La postan tagon la juĝistoj sendis la ordonon liberigi ilin, petante, ke ili forlasu la urbon.
   De tie ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo, en kiu, laŭ sia kutimo, Paŭlo eniris dum tri sabatoj por paroli pri Jesuo kaj multaj konvertiĝis. Sed ankaŭ ĉi tie estis Judoj, kiuj instigis la popolon kontraŭ ili. La fratoj por ilin savi forsendis dumnokte Paŭlon kaj Silason al Berea. Ankaŭ tie estis sinagogo, en kiu Paŭlo povis paroli pri Kristo kaj multaj iĝis kredantoj. Sed Paŭlo devis baldaŭ forfuĝi ankaŭ de ĉi tie, kaj lasinte en Tesaloniko Silason kaj Timoteon, li atingis Atenon. Ateno estis urbo plena je idoloj, tiam li, ne nur vizitis la tiean sinagogon, sed li renkontis ankaŭ Epikurajn kaj Stoikajn filozofojn en Areopagon. Ili aŭskultis lin scivoleme, ĝis kiam li ekparolis pri la resurekto de la mortintoj. Tiupunkte ili mokis lin kaj foriris. Sed kelkaj iĝis kredantoj.
   De Ateno li iris al Korinto, urbo kosmopolita. Tie li renkontis du judajn geedzojn, Akvila kaj Priskila, kiuj gastigis lin en sia hejmo por labori kune, ĉar ankaŭ ili estis tendofaristoj kiel Paŭlo. Intertempe atingis lin ankaŭ Timoteo kaj Silas. Li restis tie unu jaron kaj duonon atestante ĉe la Judoj en la sinagogo kaj disvastigante la kristanan komunumon ankaŭ inter la Grekoj. En ĉi tiu periodo li verkis la du leterojn al Tesalonikanoj, kiuj estas la du unuaj skribaĵoj de la Nova Testamento.
   Ankaŭ ĉi tie estiĝis kontrastoj kun la estroj de la sinagogo, do li forlasis Korinton akompanata de Akvila kaj Priskila; li lasis ilin en Efeso por estri la tiean komunumon, kaj de kie li ekŝipiĝis al Cezareo por reveni sola en Antioĥion, eble pasinte antaŭe al Jerusalemo.

La tria misiista vojaĝo (jarojn 53-57)
(mal)-montru mapon

   En Antioĥio li restis nur la tempo por pretigi kaj plani sian trian vojaĝon.
   Dum la tria vojaĝo li intencis precipe reiri al Efeso, kie li lasis la geedzojn Akvila kaj Priskila. Ĉe ili li povis praktiki sian metion de tendofaristo, ĉar li ĉiam sin vivtenis per sia laboro. Efeso estis haveno malfermita al Grekio kaj al la mondo, do de tie li povus repreni kontaktojn kun la kristanaj komunumoj de la regiono. Ĉi foje li ne iris tie per ŝipo, sed piede por viziti dumvojaĝe la ekleziojn, kiujn li fondis en Anatolio. Li restis en Efeso preskaŭ kvin jarojn, kun oftaj vojaĝoj en Makedonion kaj en la apudajn landojn.
   Dum ĉi tio periodo li verkas la plejmulton de siaj leteroj: la du leterojn al la Korintanoj, la leterojn al la Galatoj kaj al la Romanoj, kaj eble, sed ne estas certe, tiujn al la Filipianoj, al la Kolosanoj kaj al Filemono
   Ankaŭ en Efeso ne ĉio iris glate ankaŭ pro tio, ke en Efeso estis la plej fama templo de Artemis, kiu alportis al la urbo gravajn enspezojn, kiuj nun estis minacataj de la agado de Paŭlo. Tio okazigis plendojn kaj tumultojn kontraŭ li.
   Pro tio li estis devigita forlasi Efeson. Li do decidis iri viziti la Kristanoj de Makedonio kaj poste iri al Jerusalemo. Dum la vojaĝo li haltis plurfoje por saluti la Kristanojn de diversaj lokoj por fine elŝipiĝi en Tiro de kie, pasante per Cezareo, li atingis Jerusalemon.

En Jerusalemo (jarojn 58-60)
(mal)-montru mapon

   En Jerusalemo li raportis al Jakobo, ĉefo de tiu eklezio, kaj al la presbiteroj pri sia misio ĉe la paganoj kaj ili ĝojis pro tio. Tamen, ne ĉiuj estis tiel entuziasmaj; kelkaj influaj kristanoj diris al li: «Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la leĝo; kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas ĉiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn. Kio do estas? nepre ili aŭdos, ke vi venis». Pro tio ili devigis lin montri al ĉiuj, ke li estas bona Judo: li devas iri al la Templo por sin purigi kune kun kvar aliaj viroj kaj pagi la elspezojn por ĉiuj. La sepan tagon, la lastan de la purigado, aziaj Judoj, vidinte lin en la Templo, incitis la popolon kontraŭ li. Li estis kaptita kaj portita ekster la templon, kaj oni batis lin. Bonŝance romanaj soldatoj savis lin kaj lin kondukis en la fortikaĵon Antonja. Tie li eltenis lian unuan proceson antaŭ la Sinedrio, tamen li evitis la skurĝadon estante roma civitano. Estiĝis komploto de pli ol kvardek zelotoj por mortigi Paŭlon, sed la ĉefkapitano, sciinte pri tio, sendis lin dumnokte al fortikaĵo de Antipatris eskortita de ducent soldatoj, sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj kaj la postan matenon li estis sendita al Cezareo eskortita de la kavaliroj. En Cezareo li eltenis la duan proceson antaŭ la prokuratoro Felikso, kiu timante la judojn, ne liberigis Paŭlon. Post du jaroj Felikso estis anstataŭata de nova prokuratoro, Festo, kiu, konstatinte ke temis pri religiaj aferoj, pri kiuj li nenion komprenis, volis sendi Paŭlon al la juĝo de la Sinedrio. Sed tio signifus por li la morton, do li, estante roma civitano apelaciis al Cesaro. Post kelkaj tagoj la reĝo Agripo la dua venis al Cezareo kun sia fratino Berenike kaj vizitis la prokuratoron Festo, kiu, sciante, ke ili estas spertuloj pri la judaj leĝoj, proponis al ili ekzameni la situacion de Paŭlo. Do Paŭlo eltenis kvaran proceson antaŭ Agripo, kiu rekonis lian senkulpecon, tamen, ĉar li apelaciis al Cesaro, oni ne povis liberigi lin, sed li devis esti sendata al Romo por esti juĝata de la imperiestro.

La kvara vojaĝo: al Romo (jarojn 60-61)
(mal)-montru mapon

   La lastaj du ĉapitroj de la Agoj de la Apostoloj, la 27a kaj 28a, estas dediĉitaj al la rakonto de la aventura vojaĝo al Romo. Paŭlo kun aliaj malliberuloj gardataj de centestro eniris en ŝipon veturonta al marbordo de Azio. En la haveno de Mira en Likio, la centestro trovis ŝipon veturontan al Italio kaj ili enŝipiĝis. Baldaŭ la vojaĝo fariĝis danĝera. Estis aŭtuna, nuba vetero. La ŝipestro povis orientiĝi nek per la suno nek per la steloj, do ili praktike drivis dum dek kvar tagoj en la mediteranea maro. Kiam ili estis proksime de la insulo Malto, okazis granda ŝtormo. Estis danĝero de ŝippereo. Paŭlo trankviligis ĉiujn certigante, ke neniu el la 276 homoj sur la ŝipo pereos. Fine la ŝipo grundis kaj frakasiĝis. La soldatoj volis mortigi la malliberulojn, por ke ili ne forfuĝu, sed la centestro, kiu volis savi Paŭlon, ne permesis tion. Ili ĉiuj iamaniere atingis la teron kaj estis bone akceptitaj de la tiea loĝantaro, des pli ke, Paŭlo, klopodante ekflamigi fajron, estis mordita de vipuro, sed li ĵetis ĝin en la fajro sen senti doloron, pro tio la barbaroj taksis lin dio. Interalie Paŭlo sanigis multajn malsanulojn metante sur ilin la manojn, pro tio ili estis multe honoritaj de la insulanoj. Post tri monatoj ili ekveturis en ŝipo, kiu travintris ĉe la insulo. Ili atingis Sirakuzon, kie ili restis tri tagojn kaj poste alvenis al Puteolo, kie ili elŝipigis por daŭrigi la vojaĝon al Romo teren.

En Romo (jarojn 61-64/67)
(mal)-montru mapon

   Paŭlo estis tre konata de la Kristanoj de Romo: antaŭ tri jaroj ili ricevis de li lian grandan leteron, tial li estis ĝoje akceptita. En Romo li devis atendi du jarojn en loĝejo gardata de soldato, sed li estis sufiĉe libera por ricevi vizitojn kaj skribi leterojn. Dum tiu periodo li verkis la leteron al Efesanoj, kaj eble ankaŭ tiujn al Kolosanoj, al Filipanoj kaj al Filemono (la tielnomatajn leterojn de la kaptiteco).
   Finfine la proceso plu ne estis farita pro manko de akuzantoj.
   Pri la postaj okazintaĵoj, pro la manko de dokumentoj certaj, estas almenaŭ du hipotezoj.
   Laŭ la tradicio li estis liberigita en la jaro 63. Tuj poste la imperiestro Nerono faris persekuton kontraŭ la Kristanoj. Pro tio li estis kaptita kaj senkapigita en la jaro 64.
   Laŭ alia hipotezo, li post la liberigo, iris al Hispanujo kaj estis mortigita per senkapigo reveninte en Romo en la jaro 67. Ĉi tiu hipotezo fondiĝas precipe sur la fakto, ke, en la Letero al Romanoj, Paŭlo manifestis la intencon iri en Hispanujon, kaj survoje viziti ilin.
   Iamaniere, laŭ la historiaj dokumentoj li estis senkapigita en Romo kaj lia sepultejo estis en strato Ostiense. Nun lia korpo estas en la Baziliko de Sankta Paŭlo ekster la muregoj en Romo.