La virino en la islama mondo
de Norma Cescotti Covelli

   Mi havas iranan nevon, nome Gialal, naskiĝintan en Teherano antaŭ iom pli ol kvindek jaroj. Kiam li estis ankoraǔ universitata studento, li elmigris al Eǔropo kaǔze de revolucio estigita de ajatolo Khomeini, kiu celis havigi al si la suverenecon de la lando. La studentoj, tutunue, kolektiĝis surplace por protesti kontraǔ lia ekposedo, sed ili pagis la konsekvencojn, iuj eĉ per ekzekuto, aliaj per eksterlanden forkuro kun la neprobableco de baldaǔa reveno al patrujo.
   Gialal transiris limojn kaj ŝtatojn, alfrontante malfacilaĵojn kaj danĝerojn ĝis kiam li sukcesis atingi Germanion kie li restadis dum kelka tempo. Ĝuste en Munkeno li havis okazon renkonti mian nevinon Renata-n, rezidantan, tiutempe de mallonge, en tiu urbo por perfektigi germanlingve la studadon. Kiam ŝi decidis reveni al Italio, Gialal akompanis ŝin kaj enloĝiĝis definitive en mia urbo. Post kelkaj jaroj la du geknaboj geedziĝis kaj mi, tiel, akiris novan nevon kiu, interalie, faris al mi bonan impreson ek de la unua momento de nia konatiĝo, kvankam li tiam ne konis eĉ unu vorton de nia lingvo. Lia afabla, respektoplena prezentiĝmaniero kaj lia edukata, ĝentila konduto atingis ankaǔ la aprobon de miaj familianoj. Nia amika rilato, dum la pasado de jaroj, fariĝis ĉiam pli kora kaj eĉ amsenta..
   Dum niaj renkontiĝoj mi havis okazon ekscii de li noticojn pri la moroj de lia lando kaj, precipe, pri la vivkondiĉo de virinoj en muzulmana mondo.
   Ĝenerale parolante, Islamo ne rekte proponas precizan leĝoskemon, egalan por ĉiuj islamaj landoj. La sankta libro Korano kolektas vivregulojn, kiuj povas ŝanĝiĝi de unu al alia lando, laǔ la reganta konstitucia sistemo, kaj sugestas al ĉiu kredanto la justan sekvotan vojon, indikitan de lia propra konscienco.
   Tiel okazas ke, en la landoj gvidataj de laika reĝimo, la virino ĝuas grandan liberecon. Oni ne devigas ŝin kovri kapon per vualo aǔ eĉ surmeti partikularajn vestojn, kiuj, tamen, ne prezentas religian simbolon sed utilas por kaŝi, aǔ plibone, konfuzi la virinan silueton antaǔ la okuloj de viroj ne apartenantaj al ŝia familio. En la landoj, laike gvidataj, la virino povas libere labori eksterhejme, studadi, doktoriĝi, stiri aǔtomobilon, praktiki liberan profesion.
   Tre malsama estas la kondiĉo de virino en landoj regataj de religia reĝimo. Tie, oni devigas ŝin al la submetiĝo de pli aǔ malpli rigora aplikado de regularo, laǔ la impono de la regantoj.
   Tamen, en ĉiu islama lando, sub ĉiaspeca reĝimo, ne ekzistas egaleco inter viro kaj virino. Nenie kaj neniel la virino ĝuas la samajn rajtojn de la viro, eĉ en la landoj en kiuj oni konsentas al ŝi larĝan liberecon. Ŝi ne povas okupi altrangajn oficojn aǔ estrajn poziciojn en agadsektoroj, ĉu politikaj aǔ administraj, ĉu publikaj aǔ privataj, ĉar tiaj specialaĵoj estas nur privilegioj por viroj.
   En Irano, ekzemple, dum la lasta monarka reĝimo, tio estas laika, la Ŝaho volis enkonduki en la landon morojn kaj civilizacion de Okcidento. La junaj inaj generacioj, facile kaj rapide konformiĝis al la novaj vivreguloj, kiuj permesis al ili ian liberecon de moviĝo kaj de moro. La junulinoj flanken metis la ĉadoron kaj sekvis la pli praktikan, okcidentan modon, ekfrekventis lernejojn kaj universitatojn, eniris la laborfakojn, ekster la hejmaj muroj, por sin liberigi, almenaǔ parte, de vira supereco. Sed la matur-aĝulinoj, jam de longe alkutimiĝintaj al difinita vivnivelo, ne akceptis tian aliiĝon, des pli tiel neatenditan, sed ili tenis sian fidelon al la antikva islama tradicio. Ili eĉ taksis malutile elŝiri centjarajn kutimojn de popolo el individuaj konsciencoj.
   Post la falo de la Ŝaho, ajatolo Khomeini alprenis la komandon fariĝante religia kaj politika estro de la lando. Li kaptakiris ĉiam pli la regpovon ĝis kiam li obtenis la tutan kontrolon de leĝoj, de ŝtataj organoj, kaj fariĝis religie-politike gvidosigno de integrismaj grupoj en ĉiuj islamaj landoj. Li revenigis en Iranon, la malnovajn regulojn kaj klopodis por subigi la virinojn al la antikva submetiĝo, devigante ilin, per leĝo, surmeti publike la ĉadoron. Sed li ne tute sukcesis, ĉar la nova bloveto de libereco estis jam intime enlokiĝinta en la junecaj konsciencoj, tiom ke li ne povis obteni plenan revenon al la pasinteco.
   Ankaǔ la sekvantoj de Khomeini kiuj, post li, regadis la landon, ne havis sukceson kaj limiĝis sin je nura trudo de vualo al la virinoj, krude punante, per aresto, la neobeemajn.
   Eĉ nun la iranaj junulinoj, loĝantaj en la ĉefurbo, faras aĉetojn ĉe urbaj modbutikoj, elektante, interalie, koloran vualon, harmonie kun la vesto. Ili surmetas ĝin, nodante ĝin sub la mentono, strange aǔ ĉarmmaniere, ĉar ili konsideras ĝin akcesoraĵo al sia virina vestaro pli ol limigado al sia libereco
   Mi ekkonsciis pri tio, kiam mi konatiĝis kun la patrino de Gialal, alveninta Italien por restadi kelkajn semajnojn ĉe la filo. Eksciinte pri ŝia alveno, mi kaj miaj familianoj invitis ŝin kaj la geedzojn ĉe ni por vespermanĝo.
   La antaǔan tagon mia nevino Renata, iom maltrankvila, telefonis al mi por sugesti kiel plej bone akcepti sian bopatrinon, por ke ŝi ne sentu sin embarasita aǔ, pli malbone, ŝi ne aperu malafabla rilate al ni.
Renata rakontis ke tiu virino devenis de nobela irana familio, ke, ek de la plej frua infanaĝo ŝi ricevis tre rigoran edukadon, ĉu pri konduto, ĉu pri la observemo de islamaj leĝoj. Pro tio, ĉiu nia malatento estus kaǔzanta ian miskomprenon.
   La tri viroj de mia familio, mia edzo, mia filo kaj mia bofilo, renkontante ŝin, ne devintus premi ŝian manon, alparoli rigardante ŝin en la vizaĝon kaj flugtuŝi ŝin eĉ nevole. Ili devintus saluti ŝin, leĝere klinante la kapon kaj la okulojn, kunigante samtempe la manojn en signo de respekto. Mi devintus elimini de menuo la viandon de iuj bestoj, la alkoholajn trinkaĵojn, iujn kondimentojn kaj aliajn ingrediencojn, kiujn nun mi ne memoras. Tiumomente mi estis tentata opcii por la plej simpla plado: malmole kuiritaj ovoj kun boligitaj legomoj. Poste mi ŝanĝis opinion kaj elektis prilaboritajn manĝaĵojn.
   La sekvantan tagon, atendante la eventon, ni refreŝigis la sugestojn de mia nevino. Kiam la gasto kun la geknaboj atingis la doman ŝtuparon, mi iris renkonte al ili. Antaǔ mi aperis malgranda virina figuro, envolvita de kapo ĝis piedoj en larĝa griza ĉadoro, kiu travidigis la aspekton de subtila virina korpo . Ĝi lasis nur liberaj la blankajn, graciajn manojn kaj maldikan vizaĝon mallevitan teren, tiel kiel estis la duonfermitaj okuloj. Subite mi sentis min en embaraso, ne sciante kion fari kaj kiel konduti.
   Cetere ni estis du virinoj preskaǔ samaĝaj, eble kun la samaj familiaj zorgoj, la samaj alfrontotaj problemoj, proponataj ĉiutage de la vivo, la samaj amsento kaj angoro por niaj gefiloj. Malsama estis nia ekstera apero: ŝia ĉadoro malbone akordiĝis kun mia leĝera, senmanika negliĝeto, ŝia rideto, laǔŝajne devigita, eble pro la emocio de momento aǔ ĉar jam de longe trudita de rigora edukado, ne harmoniis kun mia rideto malkaŝe senartifika, ĉar elfluanta de mia karaktero kaj vivmaniero. Ŝi restis senmova, levante kaj adresante al mi sian rigardon el kiu mi kaptis ian plezuresprimon pro tiu renkontiĝo. Instinkte mi etendis al ŝi la brakojn kaj ŝi akceptis mian brakumon, silente kaj ridetante. Mi enirigis ŝin en la salonon demandante noticojn pri ŝia longa vojaĝo kaj ŝi kapjesis, kvankam ne komprenante kion mi estis diranta, fine ridetis, ĉifoje memvole.
   La filo ekrimarkis nian malfacilaĵon kaj alproksimiĝis, helpante nin kiel interpretanto por vivigi la dialogon . Nur tiam ŝi ekparolis, per mallaǔta kvieta voĉtono, sin esprimante kun diskreta afableco. La voĉtono flamiĝis, kvazaǔ kreskigita de fiereca flagro, kiam ŝi ekparolis pri sia malproksima lando. La vespero agrable forpasis kaj, kiam la gasto adiaǔis nin, ni klopodis por sekvi egalpaŝe la antaǔan riton.
   Poste mi havis pluajn noticojn de mia nevino Renata pri tiu virino. Hejme, oni pretigis al ŝi ĉambron kun morbida komforta lito, sed ŝi preferis kuŝiĝi sur la tapiŝon, eble nur pro pentofero. Sur tiu tapiŝo ŝi surgenuiĝis, kuntiriĝinta, kun la frunto tuŝanta la pavimon, po kvin fojoj tage, je fiksitaj horoj, kaj ĉi tie restis dum difinita tempo, profundiĝinta en la preĝo. Ŝi estis sobra dum la manĝado kaj atentis por ne preni manĝaĵojn malpermesitajn de sia religio. Ŝi respektis rigore la faston de Ramadano kaj, preskaǔ ĉiujare, ŝi pilgrimis al Meko. Kiom da penado, verŝajne, kostis al ŝi, je tiu aĝo, la longaj lacigaj vojaĝoj, tamen ŝi neniam fieris pro tio aǔ plendis. Ŝi juĝis ilin urĝa, plenumiĝonta devo, tiel kiel la dumhorajn preĝadojn, la faston, la abstinojn.
   Antaǔ tri jaroj mi eksciis ke ŝi mortis kaj mi sentis grandan ĉagrenon. Al mi fariĝis jam preskaǔ familieca la imago de tiu silueto, grize vestita, de tiu magra, olivbruna vizaĝo, de tiu delikata rideto, ĝentila kaj sincera.
   Iafoje la memoro de tiu malgranda, granda virino prezentiĝas al mia menso. Mi imagas ŝin, tien supren, surgenuiĝantan, proksime de Tiu, kiun ŝi vokis Alaho, kiun mi vokas Dio. Du nomoj malsamaj sed ununura Persono, la Kreinto de ĉiuj estaĵoj, kiu gvidas la sortojn de viroj kaj de virinoj, ĉu islamaj, kia ŝi estis, ĉu kristanaj, kia estas mi.