LA FAMILIO EN LA EKLEZIAJ DOKUMENTOJ
Resumo de la prelego de Giovanni Daminelli

    La Eklezio montris ĉiam apartan intereson por la familio, sed en la lastaj jardekoj, fronte al atakoj kontaŭ la origina konceptado de familio, oni intensigis la ekleziajn intervenojn pri ĉi tiu temo.
    De la pluraj paroladoj al geedzoj fare de papo Pio la 12.a oni atingas la duan Vatikanan Koncilion kie en la dogma konstitucio "Lumen Gentium" pri la Eklezio, la familio estas nomita hejma eklezio kaj en la dekreto "Apostolicam Actuositatem" pri la apostolagado de laikoj, estas precizata la funkcio de la kristana familio, sed estas en la konstitucio "Gaudium et Spes", pri la Eklezio en la nuntempa mondo, kie tiu temo estas detale pritraktata. En ĝia dua parto titolita "Kelkaj urĝaj problemoj", la unua ĉapitro estas titolita "Digno de la Geedziĝo kaj de la Familio kaj ilia valorigo", do la unua urĝa problemo koncernas la familion.
    Sekvas la encikliko "Humane vitae" de papo Paŭlo la 6.a kiu en 1973 starigis specifan "Komitato por la Familio" havantan la taskon pristudi la problemojn tiorilatajn.
    Sed estas dum la regado de papo Johano Paŭlo la 2.a ke la temo estis pli insiste pritraktata. Jam kiel kardinalo, ĉefepiskopo de Krakovo, li pliprofundigis la temon en la libro "Amo kaj respondeco", kaj tuj post sia papiĝo li pritraktis tiun temon en la merkredaj semajnaj aŭdiencoj.
    Estas memorindaj la "Mesaĝo al familioj" de la 6.a Episkopa Sinodo (1980) kaj la du homilioj okaze de ties malfermo kaj konkludo fare de papo Johano Paŭlo la 2.a.
    En 1981, la papo anstataŭis la "Komitato por la Familio"-n starigita de Paŭlo la 6.a per "Pontifika konsilio por la familio" estrata de kardinalo. En la sama jaro li promulgis la apostolan alvokon "Familiaris Consortio" pri la taskoj de la kristana familio en la nuntempa mondo.
    En la jaro 1994, nomita de Unuiĝintaj Nacioj "Internacia jaro de la Familio", li verkis kaj disdonigis "Leteron al la Familioj"; temas pri longa letero en kiu li klare prezentas al la familioj la penson, la prizorgojn kaj la esperojn de la Eklezio rilate al ĉi tiu institucio. La letero komencas montrante kiel jam de la komenco, la Kreinto enigis la homon en familion: en la unua ĉapitro de la Genezo oni legas (1,27): "Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj de virino Li kreis ilin"; je la lumo de Nova Testamento do, la duopo viro-virino unuigitaj de la amo estas bildo de Dio triunua, kie la Patro kaj la Filo estas unuigitaj de la Sankta Spirito. Pro tio, en Genezo (2,4) oni legas: "Tial viro forlasos sian patron kaj patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno" kaj pro tio la geedziĝo estas deklarata nedisigebla. La letero pludaŭras parolante pri la malfermo al la vivo, la filoj, la sociaj interligoj kaj la danĝeroj kiuj nuntempe minacas ĉi tiun institucion.