La Familio en "La Gefianĉoj"
Mons. Giovanni Balconi

  Se Manzoni devus skribi hodiaŭ sian romanon, li troviĝus en reala malfacilo; li bezonus trovi alian malsaman manskribaĵon.
  "Kiu eltenos la penadon tralegi" historion tro ordinaran!?
  Hodiaŭ estas laŭmode la malobservo. Laŭ la raporto de "Instituto de la politiko familia" ĉiun tridektri sekundojn rompiĝas unu eŭropa familio. Ni havas unu milionon da divorcoj ĉiun jaron.
  La hodiaŭa kutimo estas tre transformiĝinta.
  En Milano unu triono de geedziĝoj okazas inter italoj kaj fremduloj. Milano fariĝis urbo pluretna. Ĉu ĉi tio estas signo de integriĝo inter malsamaj popoloj? Ĉiun jaron en Milano estas milkvincent malpli da geedziĝoj ol antaŭ unu jardeko. En ĉi tiuj monatoj, el milkvar geedziĝoj nur ducentdu estis celebritaj en la Eklezio. Ĉu la ombro de la sekularigo etendiĝas ankaŭ sur la geedziĝoj?
  Eble ni adoltoj ne plu kapablas atesti la belecon de la religia geedziĝo. La familio estas fundamento de la socio; sed ne sammaniere pensas la amas­komunik­iloj, kiuj transdonas de la familio krizan imagon, ĝin mallegitimas, ne kuraĝigas la gepa­trojn eduki la gefilojn, ne priparolas pri la beleco de la fidela amo inter la geedzoj.
  La familio ne estas reduktebla al iu privata institucio kaj ne estas prinegocebla kiel kelkaj aliaj asociiĝoj. La politiko devus prizorgadi pri la familio laŭ la ekonomika vidpunkto, antaŭen­puŝi helpojn por ĝin subteni kaj antaŭeviti la deviojn de la junuloj.
  La tuteco de ĉi tiuj faktoroj eksplikas kial "La Gefianĉoj" amata estas ne nur de "dudekkvin legantoj", sed ĝi estas popola romano. Se ĝi estus eksplikata de la instruantoj, la lernantoj legus ĝin volonte.
  Manzoni puvus havi skandalan materialon, laŭ la koncepto de Balzac. Pensu ni al la rigardoj, ne reale ĉastaj, kiujn don Rodrigo turnis al Lucia kaj por kiuj Lucia ruĝiĝis pro honto. Pensu al la aventuroj de la bravulaĉoj aŭ al la nokto de Lucia en la kastelo de la Nenomito. Ĉiuj estas motivoj por komponi aŭdaĉetan verkon; Manzoni, kontraŭe, preferis doni al ni la poezion de la familio.
  Renzo kaj Lucia sin reciproke amis je vera tenereco; tamen Lucia konservis grandan pudoron, elverŝis sian koron al sia patrino, sciante ke la geedziĝo estas la sakramento de la amo, de io santa, io rilatanta la Sinjoron.
  La homa amo estas spegulo de la dia amo; kaj la spegulo devas esti pura por reflekti la radiojn de la lumo.
  La Ĝefianĉoj similas al ŝajno de revo.
  "Mi konas - konfidis amike la Malgranda Princo de Saint Exupéry - planedon sur kiu vivas iu sinjoro Chermisi; li neniam flaris unu floron; neniam li rigardis unu stelon; neniam li amis iu ajn homon; ĉiun tagon li kalkulas kaj ĉiun tagon li ripetas: mi estas viro serioza; kaj senĉese brustoŝvelis. Tiam li ne estas homo, li estas fungo".
  Malgraŭ pluraj oponoj, la bono, simile la geedziĝo, finfine triumfas. Agnese estas konsilantino de la du gefianĉoj. Ŝi prezentas la popolan penson, sciante ke la ministroj de la geedziĝo estas la du gefianĉoj kaj ke la pastro estas nur la atestanto de la Eklezio. Senĝene Agnese konsilas al la du gefianĉoj eniri en la domon de don Abbondio, prononci surprize ilian "jes". Tiamaniere ili iĝus geedziĝintaj.
  Agnese estas la bona popola virino, kiu akompanas la filinon en ĉiuj eventoj belaj kaj malbelaj; ŝi estas simbolo de la popola saĝeco el kiu hodiaŭ ni multe bezonus. Ŝin unu konvinko animis. "Ne diru tiaĵojn, pro amo de Dio", haste reparolis Agnese mallaŭtigante la voĉon. "Ĉu vi ne memoris kiom da bravuloj tiu viro havas sub sia komando? kaj eĉ se... Dio forigu... Kontraŭ la malriĉuloj oni ĉiam faras justecon". Laŭ Agnese, kiu helpas al si mem al tiu ankaŭ Dio helpas. Ŝi kunigas la fidon en la Porvidenco kaj la homan ruzecon.
  Renzo kaj Lucia havas du karakterojn kontraŭajn. Renzo havas flamigeman temperamenton, li amas kaj volas la justecon. Lucia estas milda. Post la vizito de Patro Kristoforo Lucia diris: "Ĉu vi aŭdis, kion li diris pri io... pri fadeno, kiun li havis, por nin helpi? Konvenas fidi al li; li estas homo tia, ke kiam li promesas dek..." "Babilaĵoj! Mi mem ĝin finos; ĝin finos mi" interrompis ĉi foje Renzo, irante tien kaj reen tra la ĉambro, kun tiaj voĉo kaj mieno, ke tute ne restis dubo pri la senco de tiuj vortoj. "Ho Renzo!" ekkriis Lucia. "Kial necesus diri? Mi mem ĝin finos. Eĉ se li havus cento aŭ mil diablojn en la animo, fine eĉ li konsistas el karno kaj ostoj..." "Ne, ne, pro amo de Dio..." komencis Lucia; sed la ploro interrompis ŝian voĉon. La vortoj de Renzo estis aŭdacaj kaj ne molaj. La hororo, kiun Lucia sentis je ĉi tiuj vortoj, haltigis ŝian ploron, kaj havigis al ŝi forton por paroli, levante el la manplatoj la larmoplenan vizaĝon, ŝi diris al Renzo, kun voĉo afliktita, sed rezoluta: "Al vi do ne plu gravas havi min edzino. Mi promesis min al Dio-tema junulo"
Renzo kriis: "Mi ne havos vin; sed eĉ ne li vin havos..." "Mi ne povas rigardi vin tia" alkriis Lucia plorante, petegante, kunmetinte la manojn.
  Lucia fidas sin plene je la Providenco; ŝi konkeros la Nenomiton per sia boneco kaj simpleco. Ĉu vi memoras la faman frazon "kion do povus postuli mi, mizera, krom ke vi mizerikordu al mi? Dio pardonas multe da aferoj, pro unu mizerikorda faro!". Kaj, renkontante la patrinon, Lucia respondis: "Al la Sinjoro apartenas zorgi; al la Sinjoro kaj al la Madono. Mi konfidis min en iliajn manojn: ĝis nun ili ne forlasis min; ili ne forlasos min, nun, kiam... Tiun tagon... en tiu kaleŝo... la santega virgulino! tiuj viroj!... kiu do al mi dirus, ke ili kondukos min al la viro, kiu morgaŭ kondukos min al vi?..."
  Dio uzas la homojn por akiri siajn celojn.
  "Kuriozaj tiaj ĉi sanktuloj" - dume pensis don Abbondio. Kaj al kardinalo Federigo li respondis "Ne eblas al si doni kuraĝon, se oni ĝin ne havas".
  La Sinjoro agas per la fendoj de lumo, kiel la radio de la lumo "eniranta tra alta fenestro, desegnis kvadraton el pala lumo, ŝak-tabule tranĉita per la dikaj ferkradoj, kaj tajlita pli partete per la vitralo-fakoj".
  Lucia simbolas la lumon brilegan, ankaŭ se la Nenomito dubis por ne akcepti la provokon, kiun Dio al li sendis. "Ian diablon ŝi havas siaflanke" Jen ankaŭ la komento de La Milvo: "Mi volos diri ke dum tiu tuta tempo, dum tiu tuta tempo... ŝi kaŭzis al mi tro da kompato... Ploradi, preĝadi, kaj tiel mieni per la okuloj, kaj fariĝi tute blanka, kiel morta, kaj poste singulti, kaj denove preĝi, kaj certaj vortoj..."
  La familio baziĝas sur la sentoj kaj sur la fido kaj sur la preĝo. Se ĉio ĉi mankas la familio kliviĝas, kiel mortas la arbo sen limfo.
  "Dum la granda vespera operacio", kiam la gefianĉoj kuniĝintaj estis en la trinkejo, antaŭ surprize eniri en la studejon de don Abbondio "virinoj revenis el la kampoj, brak-portante la infanojn, kaj man-kondukante la grandetajn, al kiuj ili recitigis la vesperajn preĝojn".
  La valoro de la familio resumita estas de Patro Cristoforo en unu frazo: "omnia munda mundis". "La sakristiano ne plu eltenis, kaj vokinte la patron aparten, komencis al li flustri ĉe-orele: sed patro, dumnokte... en preĝejo... kun virinoj..." kaj frato Fazio balancis la kapon.
  La familio protektata estas de la dia anĝelo.
"Antaŭ ol vi eliros, diris Patro Cristoforo, ni ĉiuj preĝu kune la Di-Sinjoron, ke li akompanu vin dum ĉi vojaĝo kaj ĉiam, kaj ĉefe li donu al vi la forton, li donu al vi amon por voli tion kion li mem volis".
  La familio estas la kadro de la sentoj, la plej delikataj.
  Dum la fuĝo, dum la leĝera ondumado de la lumo, "Lucia direktis la rigardon laŭ la deklivo ĝis sia vilaĝeto, malkovris sian dometon, la fenestron de sia ĉambro, kaj ŝi metis la brakon sur la randon de la boato, metis la frunton sur la brakon, kvazaŭ por dormi, kaj ŝi ploris sekrete". Ĉi tie Manzoni interpretas la sentojn sin konfidante al la poezio, kiun ĉiuj konas. "Adiaŭ, montoj elstaraj, kaj levitaj ĉielen".
  La familio submetita estis al elprovo: la pesto kaj al la elprovo, la plej malfacila: la pardono.
  Dum la pesto Manzoni priskribas la bildon memorindan de la patrino de Cecilia. Ĉu vi memoras? "Desupris de la sojlo de unu el tiuj pordoj, kaj venis direkte al la ĉararo, virino, kies aspekto montris maturan, sed ne forpasintan junecon. Ŝi portis surbrake knabinon eble naŭjaran, mortintan, sed tute ordigitan, kun la hararo dividita surfronte, kun blankega vestaĵo, kvazaŭ tiuj manoj estus ornamintaj ŝin por festo promesita delonge, kaj donita premie". La amo de la patrino kaj ŝia sufero inspiras grandan respekton. "Fia monito aliris por preni la knabineton el ŝiaj brakoj, sed kun speco de nekutima respekto, kun senvola hezitemo. Sed ŝi sin retirante, ne tamen esprimante indignon aŭ malŝaton, “ne!” ŝi diris: “vi ankoraŭ ne tuŝu ŝin; mi mem demetu ŝin sur la ĉaron: prenu.” La patrino, kisinta ŝin surfronte, kuŝigis ŝin tien, kvazaŭ surliten, ordigis ŝin, suretendis blankan tukon, kaj diris la lastajn vortojn: Adiaŭ, Cecilia! ripozu en paco. Preĝu dumtempe por ni; kaj mi preĝos por vi kaj la ceteraj"
  Ĉi tiu estas kortuŝa epizodo. Tamen la provo, la plej malfacila, estas la pardono.
  Antaŭ la ekiro Patro Cristoforo preĝis ankaŭ "por tiu kompatindulo, kiu nin kondukis al tiu ĉi elpaŝo. Ni ne meritus vian mizerikordon, se ni ne petegus ĝin elkore por li".
  La renkonto de Renzo kun don Rodrigo okazis dum la pesto, kiu estas, samtempe puno kaj purigo.
  "Vi ja vidas, diris Patro Cristoforo, kun mallaŭta kaj gravtona voĉo. Povas esti puno, povas esti mizerikordo. La senton kiun vi havos nun rilate tiun ĉi viron, kiu vin ja ofendis; la saman senton en tiu tago havos por vi Dio, kiu ankaŭ vi mem ofendis. Benu lin, kaj vi estos benata. Eble la Sinjoro pretas donaci al li pent-momenton; sed li volas ke vi mem preĝu por li. Eble li rezervas la gracon nur al via preĝado, al la preĝo de afliktita kaj rezignacia koro... nun dependas de vi, de via pardono, via kompato... via amo!".
  Eksilente ni devas aŭskulti tiajn vortojn.
  En la familio ne estas antagonistoj, sed nur komuneco; kaj estas por ĉi tio ke la rito de la geedziĝo kuntrenas, laŭ loka kutimo, la eblecon de la koronado de la geedzoj. La pastro metas sur ilian kapon la nuptan kronon dirante: "Sinjoro, nia Dio, kronu ilin je gloro kaj honoro". La amo estas gloro kaj honoro, gloro kaj honoro homa kaj dia.   La geedziĝo povus kaj devus fariĝi lumturo en nia mondo.
  Kion vi pensas?
  Ĉu ĉi tio estas nur pia deziro aŭ bela aŭspicio, ne responda al la hodiaŭa realaĵo?