Enhavo
De vendredo la 4a ĝis mardo la 8a de Junio, okazis en Tossignano, vilaĝeto apud Imola (Bologna), ĉe “Villa Sankta Maria” la 24a Kongreso de UECI, al kiu aliĝis entute 63 kongresanoj de diversaj italaj regionoj, sed nur 59 el ili efektive partoprenis. Aliĝis ankaŭ tri sacerdotoj kiuj garantiis la celebron de la ĉiutaga meso. En la kongresejo estis je nia dispono, krom la dormoĉambroj, ĉapelo kaj granda salono ekipita de ĉiuj modernaj aparatoj por niaj prelegoj. Bedaŭrinde ankaŭ ĉijare ne povis partopreni nia eklezia asistanto mons-ro Giovanni Balconi, pro liaj gravaj taskoj ĉe la Diocezo de Milano. Ĉijare oni reprenis la kutimon de du temoj: la unua religia kaj la dua kultura. La religia temo estis: “Sacerdota Jaro - la malsamaj karismoj en la Elezio” kaj la kultura temo estis: “Esperantidoj - la reform-klopodoj de Esperanto”. La unuan temon sugestis la Sacerdota Jaro establita la Papo, kaj la ideo de la dua temo alvenis okaze de la forpaso de nia dumviva membro Pietro Dao el Trento, kiu vane kopklopodisceli sian projekton de esperantido: Esperanto 2000. La elekto de la loko ne estis tute hazarda. Ĝi estas sur la supro de monteto, kiu alrigardas la Padan Ebenaĵon mezvoje inter Bolonjo kaj Rimini. En Bolonjo antaŭ 90 jaroj okazis la fondo de UECI fare de la franciskano patro Modesto Carolfi, kaj Rimini estis grava centro por nia katolika esperantismo: tie patro Carolfi mem fondis la unuan Esperanto-grupon, postsekvis la agado de lia kunfrato patro Albino Ciccanti kaj fine de nia pastro Duilio Magnani, kiu mortis, neantaŭvideble, antaŭ du monatoj. La kongreso komenciĝis
vendredon la 4an de Junio posttagmeze kun la alveno de
la kongresanojLa sekva tago, sabato, komenciĝis per la Matenaj Laŭdoj, kaj, post la matenmanĝo, je la naŭa kaj duono, okazis la oficiala malfermo, al kiu tuj poste sekvis la unua prelego pri la unua temo “Sinjoro al kiu ni iros?” fare de frato Pierluigi Svaldi, sekvis, ankoraŭ pri la unua temo, la dua prelego “La Sankta paroĥestro de Ars” fare de Norma Cescotti. Sankta Meso honore de sankta Johano Maria Viaenny, sankta paroĥestro de Ars, fermis la matenon. Post la tagmanĝo oni pritraktis la duan temon per la prelegoj: “Esperantidoj: unuaj klopodoj” de Giovanni Daminelli, “Ido” de Tiziana Fossati, “Esperantidoj: de post Ido” ankoraŭ de Giovanni Daminelli kaj “Pietro Dao: Esperanto 2000” fare de Norma Cescotti. Kiel kutime, por malpezigi iomete la kunvenon, sekvis la skeĉo de Gianni Conti, ĉijare titolita: “21a de decembro 2012: Eble la mond-fino”. Fermis la posttagmezon Sankta Rozario antaŭ la “Groto de Lurdo” sub la montopinto. Post la vespermanĝo profesoro Giordano Formizzi, rilate la unuan temon, recitis itallingve la interparolon de Kardinalo Federigo kun Pastro Abbondio el “La Gefianĉoj” de Alessandro Manzoni. En la ĉapelo frato Pierluigi provigis al ni la kantojn de la dimanĉa Meso kaj oni finis la vesperon per la recito de kompletorio. Dimanĉon matene, post la matenaj laŭdoj kaj la matenmanĝo okazis la Jara Asembleo de UECI. Komence de la asembleo profesoro Giordano Formizzi transdonis la salutojn de la Itala Esperanto Asocio. poste, laŭ la tagordo, la prezidanto legis la protokolo de la asembleo de la pasinta jaro kaj prezentis la la moralan kaj financan raportojn, kiuj post mallonga pridiskuto estis unuanime aprobitaj tiel, kiel estis aprobita ankaŭ la proponita budĝeto de la venonta jaro. Oni decidis kongresi la venontan jaron en Veneto kaj oni donis al la estraro la taskon trovi la taŭgan lokon. La mateno finis en la kapelo per la Sankta Meso honore de la Korpo kaj Sango de Kristo (festo de Korpus Domini). Posttagmeze okazis ekskurso en Imola okaze de la konkludo de la semajno “Imola en Muziko”, tradicia ĉiujara manifestacio dum kiu, dise en la urbo, okazas ĉiaspecoj de muzikaj eventoj. La ekskurso komenciĝis per la vizito de la nobela palaco Tozzoni akompanataj de juna kaj lerta ciceronino. Post la vespermanĝo okazis la kutima vespera renkontiĝo, dum kiu Gianni Conti montris per interreto sian Ĝardenon kaj Carlo Sarandrea montris eblecojn kaj kuriozaĵojn en Interreto. La tago finiĝis en ĉapelo por la kompletorio. Lundo, la 7a de Junio, komencigis kiel kutime per la matenaj laŭdoj kaj matenmanĝo poste, daŭris la prelegoj pri la unua temo. Komenciĝis Carlo Sarandrea per “En esperanto oni ne diras nur pastro” pri kuriozaĵoj rilate al la klerikaraj nomigoj, tuj poste, prof-ro Giordano Formizzi parolis pri patro Aldo Bergamaschi kaj legis lian rakonton “La Manifesto de la Infanoj”. Giovanni Daminelli enkondukis aktualan temon: “Enketo pri la pedofilio en la Eklezio”. Sekvis Memorigo deeeeeee pastro Duilio Magnani fare de Giovanni Daminelli, Carlo Sarandrea kaj Renato Berti, la testamenta ekzekuciisto de pastro Magnani. La memorigo daŭris ankaŭ en la Sankta Meso celebrita por la UECI-anoj forpasintaj. Dum la tagmanĝo, tute ne atendite, vizitis nin la episkopo de Imola mons. Tommaso Ghirelli, kiu restis iomete kun ni en neformala interparolado.
Vespere, antaŭ la kompletorio, okazis la kutima, amuza adiaŭa vespero kondukata de Carlo Sarandrea. Mardo la 8a de Junio estis la tago de la foriro. Kelkaj foriris matene aliaj post la tagmanĝo. La plenkompleta estraro profitis de la libertempo por fari ilian renkontiĝon. Ĝis revido la venontan jaron.
Giovanni Daminelli
Lastjare, la 19an de junio, tago
tradicie dediĉita al la preĝado por la
sanktigo de sacerdotoj, Papo Benedikto la dek-sesa,
inaŭguris la sacerdotan jaron memorante la 150an
datrevenon de la morto de Sankta Jean Baptiste Marie
Vianney, pli bone konata kiel “paroĥestro de
Ars”Alproksimiĝante la fermo de la Paŭla jaro, la Papo, dum sia inaŭgura prelego, volis kunigi la vivojn de la du Sanktuloj, tre malsamaj unu de la alia pro la diversaj travivaĵoj, sed ambaŭ modeloj pri Evangelizado. Jean Marie Vianney naskiĝas la okan de majo 1786 en Dardilly, vilaĝo distanca je malmultaj kilometroj de Lion. La patro, terkulturisto, prizorgas sian bienon, persone, helpata de sia edzino, kaj pli malfrue de siaj sep gefiloj. Estis tempo de franca revolucio, ĝuste de la Teroro, kiam en Parizo la gilotino funkcias preskaŭ ĉiutage senĉese. La pastroj devas submetiĝi al la nova reĝimo kaj la membroj de Konvencio subpremas ian ajn ribelon. La rifuzantaj pastroj estas mortkondamnataj kaj tiuj, kiuj sukcesas eviti la kapton, vivas kaŝe ĉe la loĝantoj, kiuj riskas ĉiutage sian vivon kaj tiun de siaj familianoj. En Dardilly la preĝejo estas ŝlosita, tamen, hejme, la familio Vianney, riskante, preĝadas kiel sia kutimo, kaj ankaŭ la eta Jean Marie, kiu ĉiutage paŝtas gregon, pasigas la tutan tempon preĝante senĝene kaj libere. En la jaro 1795 oni malfermas la preĝejon kaj la maljuna paroĥestro, siatempe submetiĝinta al la reĝimo, reprenas sia oficon. La rifuzintaj sacerdotoj taksas lin “skismulo” kaj la klerikaro disiĝas. La familio Vianney rifuzas sekvi la celebradojn de la paroĥestro, male, ĝi preferas gastigi siahejme kaŝitajn pastrojn. Jean Marie faras la unuan konfeson kun iu el ĉi-lastaj, kiu, sekve, konsilas la geedzojn Vianney sendi la filon al la najbara vilaĝo, Ecully, ĉe la onklon, kie li povas ricevi la unuan instruadon pri katekismo, skribado kaj legado ĉar, jam dektrijara, la knabo estas tute analfabeta kaj konas nur la lokan dialekton. Tie Jean Marie aliĝas al grupeto da knaboj, kiujn kuraĝa misiisto kaŝe pretigas al la unua komunio. La knabo restas tuj forte impresita de la fervorego de tiu sacerdoto kiu, de tago al tago, endanĝerigas sian vivon pro la plenumo de sia pastra ofico. Iom post iom li sentas naskiĝi en si mem la deziro pastriĝi. Li ricevas sian unuan komunion en ĉambro, kies fenestro estas kaŝita je la vido per fojnoĉaro tien tiucele metita kaj kies pordo estas gardata de iuj kamparanoj. Kiam la oktobra revolucio ĉesas la pastra situacio normaliĝas. Alvenas al Dardilly nova paroĥestro Jacques Fourner, inteligenta, klera, dinamika, kiu tuj prizorgas la instruadon de knabaro kaj sukcesas malfermigi lernejon funkciantan po kvar monatoj jare, dum la tempo kiam necesas haltigi la kamparan laboron. Jean Marie povas, fine, jam deksepjara, eniri lernoĉambron por daŭrigi sian lernadon kaj ekparoli franclingve. Li estas ravita eĉ de ĉi-tiu paroĥestro kaj ju pli li sentas kreski la deziron pastriĝi. Li petas de la patro la permeson eniri la seminarion sed tiu- ĉi ne konsentas ĉar la kamparo nepre bezonas la firmajn brakojn de la filo kaj la pagenda kotizo estas al li tro peza. Tamen, antaŭ la persisto de la knabo, la patro akceptas ke li iru, ne en seminarion, sed ĉe la paroĥestro de Ecully, la abato Balley, ĉar tie la elspezoj estas pli elteneblaj. Tamen Jean Marie ne havas sufiĉan memorkapablon, li lernas malrapide kaj la rezultoj estas preskaŭ ĉiam malabundaj. Aliflanke, en la jaro 1809 li estas rekrutata kaj devas interrompi la studadon. La armeoj de Napoleono estas okupitaj kontraŭ Hispanio, Prusio, Aŭstrio, krome ili invadis la Papajn Ŝtatojn kaj arestis Papon Pio la sepa. Kaŭze de tio la imperiestro estas ekskomunikata. Multenombraj katolikaj junuloj, pli kaj pli rifuzas la rekrutadon aŭ dizertas de la armeo ĉar ili sentas neniun devon servi sakrilegian reĝon. Jean Marie, je milda karaktero, ne kontraŭas la rekrutadon sed, tuj kiam li komencas la militservon, malsaniĝas kaj estas enhospitaligita. Kiam, tute resanigita forlasas la hospitalon kun alia kuŝinta kamarado, devas kiel eble plej frue atingi sian taĉmenton jam alveturintan al Hispanio. La kamarado, tamen, konvinkas lin eskapi el la armeo por rifuĝi en sendanĝera loko, de li bone konata. Jean Marie tiel alvenas al montara farmo-bieno, kie vidvino kun pluraj gefiloj gastigas lin. Post ne longe li fariĝas por ŝi la pli aĝa filo, kiu prizorgas la etulojn, ilin instruante legi kaj skribi. Aliaj knaboj el la ĉirkaŭaĵoj aliĝas al ili tiel ke Jean Marie vintre instruas kaj somere helpas la vidvinon en la farma laboro. Ĉiam pli ofte la ĝendarmoj enrompas en la teritorion de Vianney. Cele elnestigi la dizertinton ili eltordas noticojn el la vilaĝanoj, kiuj, tamen, tute silentas ĉar patro Vianney daŭre elpoŝigas sumojn da mono por eviti domaĝon al la filo. Por ĉesigi la danĝeron, la malpli aĝa frato de Jean Marie decidas rekrutiĝi anstataŭante lin. Li estas tuj sendata al Germanio kie, post ne longe mortas pro nekonitaj cirkonstancoj. Dum sia vivodaŭro Jean Marie priploros tiun sinoferantan fraton. Nun, dudeksepjara, li povas fine eniri la seminarion en Lion kie tuj devas cerbumi pro malfacilaj studobjektoj pri filozofio kaj teologio eĉ komplikigitaj de latinlingve skribitaj tekstoj el kiuj li komprenas nenion. Kaŭze de tiu malbonega rezulto li revenas al la paroĥestro de Ecully kaj, konsternite ekkonscias ke neniel li povos pastriĝi. Tamen la pasinta revolucio draste malpliigis la pastraron kaj la nova naskiĝanta societo nepre bezonas pastrojn. Tiu solvo helpas la paroĥestron Balley, kiu, konvinkita pri la bonega vokiĝo de la junulo opinias, ke firma religia kredo anstataŭas mankon de kulturo. Li, do, klopodas ĉiamaniere por ke Jean Marie superu ĉiujn obstaklojn. Li obtenas la anstataŭigon de la latinaj tekstoj kun tiuj franclingvaj, obtenas ke la ekzamenoj, gvidataj de ununura ekzamenanto, okazu en la pastrejo de Ecully. Li sekvas konstante la junulon ĝis la fina rezulto kaj, post lia pastriĝo obtenas lian nomumon kiel vikarion de sia paroĥo. La abato Balley jam de longe estras ĝin uzante antikvajn metodojn. Jan Marie konformiĝas al tiu situacio persistante kun li en longdaŭraj preĝadoj, en oftaj fastoj, en krudaj pentofaroj kaj korpaj humiliĝoj, laŭ la tiama adoptita vivsistemo de la religiuloj. Granda malfacilaĵo dum la dimanĉa predikado devigas lin eltondi selektitajn pecojn de diversaj aŭtoroj kaj, ĉar li ne kapablas bone legi, lernas ĉion parkere kun grandega streĉo kaj nesufiĉa rezulto. En la jaro 1817 la abato Balley forpasas kaj oni atribuas al pastro Jean Marie la paroĥon de Ars-en-Dombe. En ĉi tiu vilaĝo la preĝejo estas en malbona kondiĉo. La sonoriloj estas konfiskitaj kaj la preĝejturo detruita. Vizitas la preĝejon nur foj-foje kelka maljunulino. La paroĥanoj vivas kiel bestoj, nur la bapto taksas ilin kristanoj. Ili laboras intense, eĉ la dimanĉon, pasigas la malmultan disponeblan libertempon en la multenombraj tavernaĉoj, ebriiĝante, ludante, vetante la malmultajn monerojn utiligotajn por la familia bezono. Ofte, post pluraj trinkadoj ili interdisputas, interbatiĝas, iafoje ĝis la mortigo. La gejunuloj frekventas la vilaĝajn festojn, kie oni dancas ĝis profunda nokto, kie la malĉastecoj, la geedziĝaj perfidoj, la tipaj dancoj sekson mimantaj ne invitas al kristanaj virtoj. Knabaro kaj plenkreskuloj estas analfabetoj ĉar en la vilaĝo ne ekzistas lernejo. Antaŭ tiu malgaja situacio la paroĥestro ne kondamnas, ne eliras el la paroĥejo surstrate por skui la indiferentecon de la paroĥanoj aŭ por revekigi iliajn konsciencojn kiel, ekzemple, farintus Sankta Paŭlo. Li ne havas tian kapablon. Li restas daŭre genuanta antaŭ la tabernaklo, profundiĝanta en la preĝado, krome li fastas kaj dormas tre malmulte sur la nuda pavimo de la preĝejo. De tago al tago la loĝantoj, kvankam senatentaj kaj sensentemaj, ekinformiĝas pri la vivmaniero de sia paroĥestro. La malmultaj vizitantinoj de la preĝejo alproksimiĝas al la pastro, eniras en lian loĝejon, gvatas la kuirejon kaj ekkonscias ke tiu maldika, soleca viro, kun ordonvesto tro larĝa kaj senkolora, travivas tre mizere. Ili disigas la noticojn tra la loĝantaro vekante la atenton de la paroĥanoj. La plej scivolemaj el ili, diskrete, ekeniras la preĝejon, vidas la paroĥestron genuantan kaj ankaŭ ili respekte, ekgenuas kaj preĝas kun li. Iuj eĉ prenas kuraĝon por peti de li konsilon, sekvataj, poste de aliaj ĉar la sugestoj de la pastro estas tiom persvadaj ke ili sentas sin ŝovitaj al plena konfeso. Temas pri liberiga, edifa konfeso, kiu levas la spiriton ĝis la plej altaj suproj, jam de longe forgesitaj. La paroĥestro ekkonscias, ke la vilaĝo iom post iom ŝanĝas aspekton kaj komprenas, ke siaj paroĥanoj estas nur perdiĝintaj ŝafoj bezonantaj bonan paŝtiston, ke pli ol la fastoj, la pentofaroj, la korpaj humiliĝoj necesas, ke li elverŝu sur ilin tutan sian fratan amon. Li nun volas koni ilin unuope, retenas ilin en preĝejo per longdaŭraj predikoj. Iafoje li konfuziĝas, kortuŝiĝas, interrompiĝas sed parolas uzante ilian dialekton, utiligas iliajn komparojn, malkaŝas vervon kaj strukturon de lingvaĵo vekante miregon. Li ne prunteprenas konvenciajn vortojn, male li parolas per tiuj elfluantaj el profundo de sia animo. Tio frapas la aŭskultantojn, tiel ke ili, elirante el la preĝejo komentas “Neniu pastro parolis pri Dio kiel faras nia paroĥestro.” Nun, akirinte ilian fidon, li klopodas ordigi la vivsistemon en la vilaĝo. Li petas kaj obtenas de la bienuloj la ĉesigon de la dimanĉa laboro, obtenas de la komunumaj aŭtoritatuloj la fermon de kelkaj tavernaĉoj, la nuligon de noktaj dancoj dum la vilaĝaj festoj. Inter la paroĥanoj estas iuj vivantaj en la plej nigra mizero. Li dividas kun ili sian malmultan nutraĵon, gastigas la senhejmulojn, kiuj frapas ĉe lia pordo, li iras de farmo al farmo almozpetante panon, tritikon, monon por ilia vivtenado. Iuj paroĥanoj alflankiĝas al li en tia solidareca agado. Li interesiĝas precipe pri la infana instruado. Li obtenas de la Komunuma Konsilio la ĉeeston en la vilaĝo de preteriranta instruisto, kiu lernigu la unuajn rudimentojn de legado, skribado kaj kalkulo al knaboj kaj plenkreskuloj. La urbestro metas je lia dispono remizon somere utiligitan kiel proviantan magazenon kaj vintre uzeblan kiel lernoĉambron. La paroĥestro, mense havas grandan planon: malfermi porvirinan lernejon ĉar la knabinoj, iom pli ol dekjaraj, estas sendataj je servo de familioj al aliaj vilaĝoj aŭ urboj, kie plurfoje ili riskas fali en danĝeron ĉar ilia naiveco ne estas de ĉiuj respektata. Li opinias ke la virino ege influas sur la bona disvolviĝo de familio. Kvin jarojn post lia alveno en Ars, lia revo realiĝas. Li elektas la plej promesplenajn kaj aktivajn knabinojn, sendante ilin ĉe instruantajn monaĥinojn por ellernado. Dank’ al helpo de iuj bonhavuloj li aĉetas duetaĝan dometon kaj inaŭguras virinan lernejon sub la titolo “La providence” La novaĵo disvastiĝas kaj, baldaŭ, alvenas junulinoj de apudaj vilaĝoj tiel ke necesas estigi dormejon. Kelkajn jarojn poste la Providence iĝas virina orfejo. Tamen la eduka agado de la paroĥestro de Ars manifestiĝas per la konfesprenoj. Tiu agado markas la komencon de lia spirita dramo, kiu instigas lin al tia konsidero: “Kiom multe malfeliĉa estas pastro kiu, mankante je interneco, prenas sian oficon kiel ordinaran metion”. Samtempe li juĝas sin mem “hipokritulo”, ĉar li akceptis gravegan taskon ne sin oponante kaj sen merito je malavantaĝo de aliaj ĝuste pli indaj. Li eĉ ne kuraĝis kontraŭparoli, kiam la episkopo supertaksis lin. Aliaj paroĥestroj malkaŝe, ne perdas okazon por rimarkigi tion al li, aliaj eĉ predikas kontraŭ li Sed li ne ofendiĝas, male li sentas, ke li pli multe amas ilin, ĉar ili memorigas al li lian hipokritecon. Intertempe la famo pri lia sankteco disvastiĝas de regiono al regiono. Alvenas pilgrimuloj de apudaj vilaĝoj, por konfesi: komence po dudeko tage, sed poste ili pliiĝas je po tridekmil jare, alvenintaj de ĉiu franca loko ĝis, en la lastaj tempoj, la atingo de centmil vizitantoj dumjare. Necesas starigi ĉiutagan veturilservon de Lion al Ars kaj malfermi apartan giĉeton ĉe la starto-stacio por la vendo de irrevenaj biletoj longdaŭraj ok tagojn ĉar oni devas atendi tutan semajnon por konfesi. Nun komencas la intensa misio de la paroĥestro de Ars, la de li konsiderata “Martiriĝo de konfesejo”. Dum la lastaj dudekjaroj de sia vivo, li pasigas en konfesejo po dek-sep horojn tage, blokita de senĉesa homamaso petanta esti aŭskultata. Somere premega, sufoka varmego kaŭzas ŝvelaĵojn laŭ lia tuta korpo, vintre kruda malvarmo frostigas liajn krurojn kaj piedojn. Ĉi tio tamen, estas por li tolerebla sufero. Des pli peniga estas la ondego da pekoj, da malbono, kiuj elverŝiĝas sur lin kvazaŭ subprema maro de koto. Li aŭskultas la pentantojn, legas ĝis la profundo de iliaj animoj kiel en malfermitaj libroj. La tempo por interbabili estas mallonga, malmultaj estas la vortoj, lia voĉo, lastatempe ĉiam pli mallaŭtiĝas, tamen la pekulo eliras taŭzita el la konfesejo. Iafoje, iuj pekuloj ne konscias pri la graveco de siaj pekoj, kaj tiam la pastro ekploras, ĉar li sentas sin nekapabla konvinki ilin pripenti. Okazas nu io eksterordinara. La pekulo, konsternita travidas en tiuj larmoj la suferon de Dio mem enkarnigitan en la vizaĝo de la pastro pro siaj kulpoj. Aliflanke la paroĥestro de Ars, pli kaj pli konstatas ke Dio utiligas lin, humilan pastron senkulturan por plenumi grandegan planon: obteni la konvertiĝon de kiom eble plej multaj pekuloj. Dio transigas iliajn kulpojn sur la konfesprenanton, de kiu Li petas tutan sinoferon por la savo de siaj “gefiloj”. La paroĥestro konvinkiĝas ke, laŭ tiu celo, devas, li mem, punpagi iliajn kulpojn kaj pro tio proponi al Dio sian tutan humanecon: dormi malmulte kaj malbone, treege fasti, sin skurĝi ĝis la sveno. Al li ne pezas la fizika sufero, se tamen Dio helpas lin esti bona paŝtisto, kiu sukcesas konverti amason da pekuloj. Tiu vivkonduto, tamen minas lian jam malfirman sanon. Ĉiam pli ofte dolorigaj kolikoj lin ŝancelas ĉe la eliro el la konfesejo. Pulmaj kongestoj trafas lin, kiu, kontraŭvole nepre bezonas trankvilecon kaj ripozon. Tial li devas translokiĝi ĉe sia frato, al apuda vilaĝo, sed eĉ tio neniel utilas ĉar amaso da pilgrimuloj ŝoviĝas antaŭ lia nova loĝejo. La Episkopo ordonas lian revenon al Ars sendante tien helpantan vikarion kaj iujn diocezajn misiistojn. Malgraŭ tio lia farto ne pliboniĝas, tiel ke li prenas decidon forlasi la paroĥon provante kaŝe foriri dumnokte. La vilaĝanoj, ĝustatempe, informitaj pri tio amase baras al li la vojon preĝpetegante lin ne esti forlasitaj. Por ne perfidi siajn fidelulojn la paroĥestro revenas al sia paroĥejo, kie li restas ĝis la morto kiu okazas la kvaran de aŭgusto 1859. Papo Pio la dek-unua kanonigas lin la 31an de majo 1925. Lastjare, okaze de la inaŭguro de la sacerdota jaro, la nuna papo Benedikto la dek-sesa finas sian paroladon parafrazante la titolon de itala romano, sed laŭ kontraŭ senco: “Kristo haltis en Ars en la tempo kiam estis paroĥestro Jean Marie Vianney. Tien Li vidis amasojn da homoj elĉerpitaj kiel perdiĝintaj ŝafoj sen paŝtisto. Bona paŝtisto estas la plej granda trezoro, kiun Dio povas konfidi al paroĥo. Ĝi estas unu el la plej multvaloraj donacoj de la Dia Mizerikordo!” -
![]()
Śwista Woda -Sankta Akvo
Maria Sanktejo proksima de Bjalistoko la 20 majo 2010 Estimata S-ro Prezidanto! Mi informas vin, ke mi partoprenis la solenaĵon okaze de la 100 jariĝo de IKUE kaj 100 jaroj de la Esperanto Movado en Bjalistoko. Jen ĉirkaŭ 40 esperantistoj el la tuta Pollando partoprenis la solenan fondon de du krucoj fonditaj de pola esperantistaro. Post la s-ta Meso en E-o, kiun celebris tutlanda pola animzorganto pastro Roman Gmyrek, en la Maria Sanktejo en Sankta Akvo en loko Wasilków proksima al Bjalistoko estis inaŭgurita katolika kruco en Monto de Krucoj. Samtage ni inaŭguris solene la duan krucon ortodoksan en la ortodoksa sanktejo: Sankta Monto Grabarka (en distanco ĉirkaŭ 100 km de Bjalistoko). Eble la informo povas esti interesa.
Salutas amike – Dio benu! Bohdan Wasileski. ![]()
Dal 30 luglio, Serio Boschin inizierà un corso di esperanto a casa sua. Ha contattato cinque persone fra cui due giovani, una del gentil sesso.
Nei mesi di luglio e agosto verrà sospesa la celebrazione della messa mensile in esperanto. Si riprenderà sabato 18 settembre. Dal mese di giugno il Circolo Esperantista Milanese è aperto ogni mercoledì dalle 17 alle 19 per conversare in esperanto. L'incontro, del tutto informale, è aperto a chiunque voglia esercitarsi nella conversazione o anche solo ascoltare. Lo scopo è anche quello di avvicinare al circolo, esperantisti isolati, o curiosi che semplicemente vogliono sentire come suona la lingua. Durante gli incontri è vietato l'uso di altre lingue. I primi incontri, iniziati in via sperimentale e senza troppa propaganda, hanno avuto un discreto successo (in media sei partecipanti, tutti esperantisti) per cui verranno ripresi a settembre dopo la chiusura estiva. Animatori degli incontri sono Carla Sfardini e Giovanni Daminelli. Con la ripresa autunnale dei corsi si confida nella partecipazione anche degli allievi.
![]()
(el: www.gioba.it - sendis Tiziana Fossati)
***
En Paradizo Pia kristano mortas kaj atingas Paradizon. Tuj li komencas promeni por miri la lokon kaj eble renkonti siajn mortintajn parencojn kaj konatojn. Iumomente, kun sia granda surprizo li vidas sian maljunan paroĥestron, kiu amindumas kun juna belulino sidanta sur liaj genuoj. Iom mirigite li diras: - Reverendo, mi gratulas vin pro la granda rekompenco, kiun vi meritis pro via ĉasta vivo! - Ne! Ŝi ne estas mia rekompenco. Male: mi estas ŝia puno.
***
Riĉuloj Plurmilionulo, reveninte en sian vilaon, rimarkas, ke lia hejmo estis priŝtelita. Lia konato, ankaŭ li milionulo, diras: - Vi devas trovi la ŝteliston kaj severe puni lin! - Lasu lin trankvila. Ni ĉiuj iam komencis malgrandaj!
***
Malriĉuloj Dumnokte en hejmo de malriĉuloj la edzino vekiĝas pro bruo el la alia ĉambro kaj komprenas, ke tie estas ŝtelisto. Ŝi vekas la edzon kaj flustras: - Vekiĝu, ŝtelisto estas en nia hejmo! - Jes, ankaŭ mi aŭdis lin, sed mi ŝajnigas estis dormanta, ĉar mi hontas, ke li devos forlasi nian hejmon kun malplenaj manoj.
***
Patroj - Sinjoro policisto, venu tuj! mia paĉjo estas batita de iu. La policisto alvenas kaj vidas du uloj, kiuj sovaĝe batas unu la alian. - Kiu estas via paĉjo? - Mi ne scias! Estas ĝuste pro tio, ke ili interbatiĝas!
***
Kirurgia interveno Sinjorino revekiĝinte el anestezo, sin turnas al blanke vestita sinjoro, kiu ridetas al ŝi: - Doktoro, kiel iris la operacio? - Verdire mi ne estas doktoro, mi estas Sankta Petro.
***
Miskompreno Du sinjorinoj sonorilas ĉe pordo de loĝejo kaj viro malfermas ĝin. - Ni estas volontulinoj de la maljunulejo “Vilao Sankta Maria”. Ĉu vi havas donacon por ni? - Jes, atendu momenton, mi donos al vi mian bopatrinon.
***
El la lernejo - Brava Peĉjo! mi vidas, ke vi revenas hejmen kontenta. Ŝajnas al mi, ke vi ŝatas iri al la lernejo. - Ne konfuzu la aliron kun la revenon.
***
Ŝtelita mono Fama financisto, suspektas havi kelkajn korajn problemojn, tial iras vizitigi sin de fama kardiologo sia amiko. Post kelkaj tagoj li ricevas koverton kun la honorario. Li surpriziĝas rimarkinte, ke temas pri 5000 eŭroj. Do li subskribas ĉekon por tiu sumo kaj sendas ĝin al kirurgo en koverto aldonante bileton kun ĉi tiuj vortoj: - Kara profesoro, mi sendas al vi kiom vi petis. Sed konsentu, ke mi diras al vi, ke ĝi estas mono ŝtelita. La kirurgo resendas kvitancon kun bileton: - Dankon por la mono. Mi scias, ke vi ŝtelis ĝin, sed ne gravas, al mi ĝi estas egale bona.
(sendis Johano)
|