Enhavo
De vendredo la 23.a, ĝis mardo la 27.a de Majo, okazis
en Càdine (Trento) ĉe “Centro
Mariapoli” la 22a UECI-Kongreso, al kiu aliĝis
entute 72 kongresanoj alvenintaj de diversaj italaj regionoj, kaj
ankaŭ el eksterlando. Kiel okazas kutime, ne ĉiuj
aliĝintoj povis partopreni dum la tuta periodo, sed
preskaŭ sesdeko da personoj daŭre ĉeestis.
Aliĝis ankaŭ ses sacerdotoj, kiuj garantiis la celebron
de ĉiutaga meso en Esperanto.Ĉijare la temo estis: “De la Trenta Koncilio al ekumena ekiro”. Ĉi tiu temo estis pritraktita, en perspektivo ĉu religia ĉu kultura, do ĉijare, la kutimaj du malsamaj temoj (religia kaj kultura) estis unuigitaj. La programo tre intensa (eble tro), kuntrenis la kongresanojn ekde ilia alveno, la vesperon de la 23a, pere de projekciado de dokumenta filmo pri la Trenta Koncilio, klere prezentita de ĝia reĝisorino, sinjorino Lia Beltrame. La sekvan matenon okazis la oficiala malfermo fare de la prezidanto, doktoro Daminelli el Milano. Ĉeestis ankaŭ la vicurbestro de Trento, doktoro Andreatta, kiu esprimis siajn saluton kaj bondeziron al ĉeestantoj pro la sukceso de nia renkontiĝo. Dum la tuta tago sinsekvis la diversaj intervenoj, inter kiuj estigis plej grandan intereson tiu de de monsinjoro Iginio Rogger, de la episkopa kurio de Trento, pri la Historia perspektivo de la Koncilio kaj tiu de monsinjoro Giovanni Balconi, de la milana kurio, pri la kontribuo de sankta Karolo Borromeo al la postkonciliaj reformoj. Vespere, la muzika ensemblo “Il Tamburo del Sole” kondukis la ĉeestantojn en la ciganan mondon de la orienta Eŭropo. Dimanĉon la 25an, matene, en la Katedralo de Trento, niaj pastroj kuncelebris Sanktan Meson en Esperanto preziditan de monsjnioro Balconi. Komence de la Meso intervenis la ĉefepiskopo de Trento, monsinjoro Luigi Bressan, kiu en sia parolado salutis kaj kuraĝigis nin en nia agado. Malgranda ĥoro, subtenata de la notoj de orgeno, akompanis la Meson per kantoj en Esperanto. Ĉeestis la Meson ankaŭ diversaj scivolemaj turistoj, kiuj estis en Trento okaze de la “Festo de la Popoloj”. Dimanĉon posttagmeze, okazis la deviga jara asembleo de UECI, kaj vespere, patro Pierluigi Svaldi, parolis pri la Sanktejo de Piné, kien oni estos pilgrimontaj la postan tagon. Kiel ĵus dirite, lundon la kongresanoj iris pilgrime al Sanktejo de Montagnana de Piné. Tiu tago estis la festotago de la Sanktejo, pro tio estis multnombraj pilgrimantoj kaj estis enprogramitaj Mesoj en pluraj lingvoj. La Sankta Meso en Esperanto estis kuncelebrita de niaj pastroj tuj post la Meso en la Germana. Ankaŭ en ĉi tiu okazo, ĉeestis la meson neesperantistoj, kiuj estis scivolemaj scii ion pli pri nia lingvo. Je la fino de la Meso pastro Duilio Magnani donacis al patro Pierluigi Svaldi, franciskano kaj novbakita Esperantisto, la Meslibron en Esperanto utiligitan dum la Meso por kuraĝigi lin persisti laŭ la entraprenita vojo. Post la Meso kaj la tagmanĝo en restoracio ĉe la bordo de “Lago delle Piazze”, la kongresanoj pluveturis por ekskurso en “Val Sella” por viziti ties tipajn vegetalajn artaĵojn , inter kiuj, la faman “Vegetala Katedralo”. La belega promenado inter herbejoj kaj arbaroj ĉirkaŭataj de altaj montĉenoj, kun milda klimato kaj serena ĉielo, estis tre ŝatata de ĉiuj partoprenantoj, kiuj povis admiri specimenon de la tipa trentina pejzaĝo. Mardon la kongreso estis fermita, kaj la kongresanoj pogrupe rehejmeniris. Salutojn, ĉirkaŭbrakojn, kaj en ĉiuj la deziro kune renkontiĝi denove la venontan jaron aliloke en Italio, por konvinki la skeptikulojn, ke Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ ilo por sin koni reciproke, dialogi kaj amikiĝi. Norma Cescotti Covelli
Je komenco de la deksesa jarcento, Bernardo Cles, princepiskopo de Trento, havis ambician projekton: kunvoki en sia urbo la plej gravan koncilion, kiun la historio memoras. En norda Eŭropo la katolikismo estis en danĝero pro la disvastigo de minacantaj misdoktrinoj. Martin Lutero instigadis la fidelulojn por ke ili kontraŭstaru la koruptiĝon de la klerikaro, sin liberigu de la hegemonio de tradiciaj povoj, papo kaj imperiestro, kaj starigu, sen perantoj, rektan rilaton kun Dio. De Svislando Giovanni Calvino kaj la humanisto Huldreich Zwingli malmilde kritikadis la papon kaj la roman kurion. Ili persvadis la kredantojn malakcepti eĉ la ideon de Sakramento kaj postuli la liturgian modifon. En Britio la reĝo Enriko la oka proklamis sin mem estro de anglikana Eklezio. Tiaj herezaj doktrinoj jam trairis la Alpojn invadante la tutan trentlandan diocezon kaj minacante etendiĝi al aliaj regionoj. Jam de la januaro 1524 la tiama papo Clemente la sepa, vigle ekindignis kontraŭ Bernardo Cles, ĉar li ne sukcesis malhelpi la komercon de herezaj eldonaĵoj en lia princolando. En posta tempo la princepiskopo kolektigis ĉiujn danĝerajn skribaĵojn disajn en sia teritorio kaj bruligis ilin surplace je la ĉeesto de la tuta loĝantaro. Poste li informis la papon pri tio, proponante al li ununuran rimedon por ĉesigi la etendiĝon de la protestantismo, tio estas: antaŭaranĝi ekumenan koncilion, cetere plurfoje petitan eĉ de Martin Lutero. Li indikis, kiel laŭcelan lokon, la urbon Trento, ĉu pro ĝia geografia situo je limo kun centra Eŭropo, ĉu pro ĝia submetiĝo tere kaj spirite al episkopa regado. Li aneksis al sia letero kelkajn skizojn de la urba mapo, indikante la plej taŭgajn lokojn por la disvolviĝo de tiu evento. Bedaŭrinde Bernardo Cles ne sukcesis ĉeesti la malfermon de koncilio de li forte dezirita. La 13an de marto 1545 papo Paolo la tria sendis al Trento tri kardinalojn, por ke ili konstatu la adegvatecon de la proponitaj lokoj. La kardinalo Cristoforo Madruzzo, posteulo de Bernardo Cles, pretigis por ili plenparadan akcepton. Eĉ ne petinte la papan rajtigon, li promesis trijaran kaj trikvarantenan indulgencojn al la ĉeestontoj dum ilia alveno. Li starigis imponan triumfarkon, planis solenan procesion tra la urbo ordonante al la loĝantaro ornami domojn per drapoj kaj insignoj. La legatoj, post la plenumo de sia inspektado donis favoran takson kaj ricevis papan buleon kun la ordono malfermi la koncilion la dektrian de decembro 1545. Sekve oni antaŭaranĝis la gastigadon. Al la membroj de konsula Magistrato prezentiĝis grave solvotaj problemoj: provizi la partoprenontojn per provianto kaj brutaro nepre necesaj. Oni interesigis la komunumojn ĉe dekstra bordo de rivero Adige pri loĝeblecoj, staloj por ĉevaloj kaj muloj, pri la utiligo de ĉaroj da aveno kaj pajlaĵo necesaj al brutara nutrado. La urba statuto anoncis, ke la vendistoj de buĉobestoj trairantaj la Trentlandon vendu la kvinonon de ili al la buĉejo de Trento. La Konsuloj antaŭaranĝis la ŝtonpavimon de la ĉefaj stratoj kaj enlokigis grandan horloĝon sur la urban turpinton per kiu skandigi la tempon dum la konciliaj kunsidoj. Du dungitoj, deĵorantaj po dekdu horoj estis devigataj supreniri la turpinton, batsonorigi mane ĉiun horon, krii laŭte ĝin suben al la civitanaro, gvati por ke ne estu bruldanĝero en la ĉirkaŭaĵoj kaj, tiuokaze sonorigi alarmon. Oni entabeligis la disponeblajn loĝejojn kaj brutejojn, la provianton, la hejman kaj personan tolaĵojn. Oni fiksis lupagojn por loĝejoj kun meblaruzado kaj apartajn kompensojn al tiuj disponigontaj propran domon al konciliaj Patroj. Estis nomataj “Cride” la publikaj proklamoj, kiujn heroldo laŭtkriadis trairante la urbajn stratojn por kunigi la loĝantaron ĝis la granda placo. Dum la irado li martelis ĉiun vorton je intertempa tamburado aŭ triobla trumpetsignalo. Atendante la koncilion oni promulgis nombrajn “cride” por protekti la publikan ordon, la moralecon kaj la decon. La almozuloj kaj vagabondoj estis forpelataj el la teritorio kaj, se okaze iu el ili estus tentata reeniri urben, li estus tujtuje mortigita de kiu ajn kaj ĉiamaniere. La malriĉuloj estis izolataj en la kvartalo Piedicastello, vivtenataj je elspezoj de princepiskopo kaj de la civitanaro. Oni estigis gardistaron el 250 soldatoj. Estis malpermesite kunporti armilojn enurben kaj eĉ tiuj rajtigitaj ne povis uzi la glavon je minaco de tri ŝnurtiroj. Estis neeble draŝi grenojn, sterni surstrate netanitajn felojn, bredi silkraŭpojn kaj trairi la urbon kun ŝafaroj. Oni rajtigis tranĉi la manon al tiu, kiu bastonis aŭ bastonigis iun alian. La nutraĵvendistoj estis devigataj oferti ĉiutage parton de sia varo al la episkopa rento. En malvarma nokto de la dekunua de decembro 1545 heroldo kunvokis per “crida” la civitanojn, en la ĉeesto de notario, por anonci la baldaŭan malfermon de koncilio. Oni instigis ilin multe preĝadi, iri konfesi, fasti dum tri tagoj kaj komuniiĝi je celo atingi plenan sukceson de tia grava evento. Ĉiu plenumonta tion estus obteninta, interŝanĝe, plenan indulgencon. La sekvantan matenon la urbo vekiĝis inter grandaj ĝojoplenaj manifestacioj. La nutraĵvendistoj eksponis antaŭ siajn vendejojn la tipe lokajn produktojn, de neniu, tamen, aĉetatajn pro respekto al la deviga fasto. Kardinalo Madruzzo, siaparte, klopodis, por ke la koncilio ne aperu, laŭ lia diro, modesta kunveno de mekanikistoj. Pro tio li dekoraciigis la konciliajn lokojn per altvaloraj drapoj, tolaĵoj kaj satenoj. Li meblis la kunvenejojn per orizitaj foteloj por la papo kaj la imperiestro, per remburitaj altseĝoj purpurruĝe velurtegitaj por la konciliaj patroj, per lignaj benkoj kun dorsapogiloj arte ĉizitaj por la akompanantoj. Tiamaniere li aperigis la katedralon de Trento kiel riĉegan specimenaron pri teksaĵoj, brokatoj, brodaĵoj, stoloj kaj sacerdotaj drapiraĵoj okultire elfinitaj per oro kaj arĝento. Rimarkinde estis la krucifikso de koncilio, ligne skulptita, kun ambaŭflanke, la statuoj de la Virgulino kaj de Sankta Johano, hodiaŭ ankoraŭ elmontrita en la katedralo. Dum la tuta koncilio ĝi tronis fronte de konciliaj Patroj lumigante iliajn mensojn dum la decidoj de gravaj dekretoj. Popola legendo rakontas, ke tiu kristostatuo, je fino de koncilio, klinis iomete la kapon donante sian lastan aprobon. Jen, kiel aperis la urbo antaŭ la okuloj de la unuaj alvenintoj. La tagpriskribanto de koncilio, episkopo Angelo Massarello kaj la hispano Andrea Vega prinotis tion: “Trento estas urbo kun malpli ol 10.000 loĝantoj, regata tere kaj spirite de sia episkopo. La grafo de Tirolo estas tie reprezentata de sia kapitano. Estas 1000 domoj, belegaj konstruaĵoj, regulaj stratoj, larĝaj placoj, multaj palacoj el kiuj mastras pro beleco kaj imponeco tiu episkopa. Ekster la loĝata areo fluas torento Fersina, kies akvo, devojigita kaj disbranĉigita en kanaletoj, laŭ la ĉefaj urbstratoj estas utiligata de la loĝantoj por kuiradi, mastrumadi, kaj por iliaj personaj necesoj. En la urbo kunvivas du etnaj grupoj: itala kaj germana. Ĉiu loĝas en sia kvartalo, viroj kaj virinoj surmetas siajn tradiciajn vestaĵojn, frekventas siajn preĝejon kaj aŭskultas la predikistojn per propra lingvo. Plejfoje, tamen, oni aŭdas paroli germane. La urbo, lokita ĉe alpaj piedoj, je limo inter Italio kaj centra Eŭropo, ofertas agrablan ripozon al tiu devenanta de nordo kiu transpasas altegajn montojn. La teritorio produktas bonan vinon, bonegan panon kaj ĉion necesan al nutrado. La civitanoj, ĉu Italoj, ĉu Germanoj estas afablaj, honestaj kaj bonedukaj. Karakterizaj estas la ĉarmaj domoj kun fasadoj verve freskitaj.” Ne ĉiuj opinioj, tamen, estis favoraj. En la rimarkoj de la toskana Torello Fola, ekzemple, oni legas: “Trento estas kaŝejo por Germanoj kaj rifuĝejo por Italoj ĉi-tien alkurintaj por eviti siajn misfortunojn. Somere la klimato estas sufoke varma kaj, pro la nombraj kanaletoj fluantaj laŭ la stratoj, la aero estas malseka kaj ne salubra. Vintre neĝo kaj glacio igas la urbon neloĝebla ĉar la kanaletoj frostiĝas kaj la civitanaro restas senakvo. La loĝantoj estas krudaj, suspektemaj kaj la virinoj ne estas belaj. Ĉiuj, viroj kaj virinoj ŝatas supermezure la vinon kiun ili trinkadas neniam miksitan kun akvo”. Post la malfermo de la koncilio ekaperas iom post iom la unuaj eminentuloj. Alvenas la dekokjara dukido de Savoia, Emanuele Filiberto, kun sekvantaro da dekdu paĝioj kaj tridek korteganoj, ĉiuj rajdantaj sur purrasaj ĉevaloj. Estas luksega parado de mikskolore elegantaj kostumoj, malakordiĝantaj kun la ŝtrumpo-gainoj kaj la modestaj tuniketoj de popolanoj spalirantaj ĉe ilia paso. Alkuras virinoj de la tuta Trento allogataj de tioma pompo. Malgraŭ la intence elmontrita riĉaĵo tiu juna princo ne havas eĉ unu moneron en sia poŝo, pro tio li tre volonte akceptas la oportunegan sumon da 2000 eskudoj donacitan de kardinalo Madruzzo kiel koncilian memoraĵon. Tiu sumo permesas la daŭrigon de lia vojaĝo al Vormes, kie li renkontiĝos kun sia promesita edzino. Per tiu sumo oni povus satigi la tutan loĝantaron de la episkopa princlando. Alvenas la reĝo de Hispanio, Filippo la dua, kun sia pompa sekvantaro, tiel same ankaŭ kardinaloj kaj episkopoj, denaskaj nobeloj aŭ tiuj karierintaj, je servo de kortegoj, jam de longe apartenantaj al la renesanca papŝtato kaj al ĝia profana pompo. Ĉiu el ili kuniĝas kun konsiderinda sekvantaro kunmetita el sekretarioj, konsilistoj, ĉambristoj, koĉeroj k.t.p. La kardinalo Gonzaga, ekzemple, kunportas 160 sekvantojn kaj la duko de Guisa alvenas kun 80 personoj inkluzive sia preferita nano. La ĉeesto de tiel varia partoprenantaro modifas la klerikan karakteron de koncilio kaj similigas ĝin la grandajn laikajn kortegojn, en kiuj la ĉiutaga vivo estas markita de festoj, ludoj, bankedoj, amintrigoj, iafoje kun mortigaj konsekvencoj. La 25an de julio kaŭzas multe da bruo la notico pri la transiro en Trento de la potenca pontifika armeo sendita de la papo por helpo al Karlo la kvina. La kardinalo Madruzzo kun sia multenombra kortego el prelatoj kaj legatoj iras renkonte al ĝi al la kamparo de Mattarello por eviti ĝian eniron en la urbocentron. La Trentanoj, enfermiĝintaj siahejme, baras pordon kaj fenestrojn dum la konciliaj Patroj, teruritaj, sin konfidas al preĝado, al fasto, al procesioj por obteni la Dian protekton. Bonŝance la impona armeo transiras norde pasante sub la urbaj murpiedoj, tiel ke Trento estas ekster danĝero. La princepiskopo Cristoforo Madruzzo, kaj, pli poste, la nevo Ludoviko, lia posteulo, laŭ la tiama politiko de nepotismo aplikata de iuj religiuloj, estas ambaŭ el nobela familio. Eĉ atinginte la kardinalan oficon ili ne forlasas siajn aristokratajn kaj mondumajn kutimojn. Ili sin vestas princmode kaj, ĉiufoje, kiam alvenas aŭ foriras ia grava eminentulo, ili aranĝas, ĉe la festsalonego de princa palaco, abundajn bankedojn, kiujn sekvas dancoj pludaŭrantaj ĝis mateniĝo. Por igi pli agrabla la restadon de la eminentaj gastoj, ili planas ĉasbatuojn en la cervoĉasejo, apud la episkopa palaco, loko ankoraŭ hodiaŭ nomata “Cervara”. Ofte ĉiun festenon sekvas piroteknaĵoj kaj, tiucele oni konstruas liliputajn kastelojn el ligno ekipitajn de ŝtuparo, loĝio, balkonoj kaj statuoj. La interna parto funkcias kiel scenejo por teatraĵoj, je kies fino oni bruligas la tutan kastelon eksplodigante miriadon da fajroj kun granda lumefekto. La Trentanoj estas nelacigeblaj dancantoj. Je ĉia okazintaĵo ili sin ellasas al senbrida ĝuo kaj sin fordonas al popolaj dancoj celantaj amindumadon aŭ favorakiron. Ili deziras tiel forgesi la ĉiutagajn zorgojn. Estas ankaŭ tradicia moro, ke ĉiuj partoprenantoj la festenojn, sen ia ajn distingo, estu devigataj al dancado, kaj ke la plej honorinda gasto, unue, malfermu ĝin. Ĉe la kortego de Madruzzo same okazas tion, eĉ la kardinalo intencas, tiamaniere, pli soleni la ĉeeston de siaj invititoj. Aliflanke li opinias, ke la danco estas taŭga rimedo por iom deturni ilin de la pezaj oficoj. Tamen la plejmulto el liaj gastoj estas kardinaloj aŭ episkopoj, kiuj, malgraŭ siaj altrangaj oficoj, ne povas malrespekti la lokan tradicion por ne ofendi sian gastiganton. Pluraj klerikaluloj, travivintaj ĉe kortegoj, kaj de longe alkutimigitaj al mondumeco sentas neniun embarason. Sed aliaj, jam vivantaj en spirito de katolika reformo, konsideras tiajn laikajn amuzojn nekonvenaj al graveco kaj seriozeco de klerikaro. La kardinalo de Sankta Kruco, Marcello Cervini, ekzemple, malgaje konsideras: “Kion povas esperi la episkopoj kuniĝintaj ĉi-tempe kaj ĉi-loke por korekti la moliĝintajn morojn de popolo kaj doni ekzemplon de bona vivregulo kiam ili, unue, pasigas la tempon saltetante kaj dancante?” La koncilio daŭras preskaŭ dudekon da jaroj, subdividita, fojfoje, per ia paŭzo. La Trentanoj travivas ĝian tutan daŭron en eŭforia stato, certe tre malsame ol sia antaŭa vivsistemo. Eĉ la malriĉuloj, izolitaj en kvartalo Piedicastello, fine rajtas sin nutri sufiĉe kaj ĉiutage per la abundaj restaĵoj de la episkopa manĝotablo, aŭ de aliaj bankedoj ĉiam pli ofte sinsekvantaj ĉe la disaj vilaoj en la teritorio. Enurbe oni aŭdas paroli malsamajn lingvojn, plejfoje nekonatajn, cirkulas ĉiaspecaj moneroj, pli aŭ malpli valoraj, kaj pliiĝas la laboro de la monŝanĝistoj. Kreskas okulvide ankaŭ la prezoj de porvivaĵoj kaj de la lupagoj. La princepiskopo, siaflanke, estas tre malavara al siaj gastoj. Al ĉiu el ili forlasanta la koncilion, li donacas, kiel “memoraĵeto” abundan monsumon aŭ ian altvaloran objekton, precipe potaron aŭ pentraĵon kiuj dekoracias la episkopan palacon Pro logika konsekvenco kreskas ankaŭ la ŝteloj, la hazardludoj, la sorĉaĵoj kaj la laboro de monfalsistoj. Ĉiam pli ofte armitaj viroj partoprenas la dancvesperojn, kaŭzante, laŭ influo, danĝeran rivalecon inter korteganoj kaj Trentanoj. Sekve de tio estas necese malpermesi la dancojn dum ĉiuj festoj provokante la koleron de la tuta loĝantaro. Por urĝe eviti pli aĉajn sekvojn la princepiskopo promulgas pli severajn “cride”. “La ŝtelistoj pro ŝteloj je valoro de pli ol 100 liroj, se viroj estos pendigataj, se virinoj, bruligataj. Pro ŝtelo je pli malalta valoro la kulpulo estos publike vipbatata. Se li obstinas en sia eraro, estos forpelata de la teritorio sed, antaŭe oni tranĉos lian orelon por ke li estu ĉie rekonata kiel ulo ne akceptebla.” Oni sankcias punojn kontraŭ sorĉistinoj, krimuloj pri incesto kaj sodomio, konfesprenantoj, kiuj absolvos kunkulpulojn pri ŝtelo, hommortigo kaj ĉia formo de voluptamo. La blasfemuloj estos mergitaj en la riveron Adige, puno nomata “tonca”, la adultuloj estos publike vipfrapataj, la monfalsistoj, se nobeloj, estos senkapigataj, se plebanoj, bruligataj. Iu ajn, kvankam religiulo, kiu gastigos aŭ kaŝos kulpulon dum kontumaco, suferos pezan monpunon, aŭ tri ŝnurtirojn. En la jaro 1563 la koncilio estas proksima al la fino. Dum la lasta kunsido la kardinalo de Lorena, en la nomo de ĉiuj, ekkantas kelkajn aklamojn. Li bondeziras longan vivon al la papo, al la imperiestroj Karlo kaj Ferdinando, al la reĝoj protektintoj la koncilion, al la legatoj kaj kardinaloj. Al ĉiu li deziras feliĉan revenon al sia lando. Neniun apartan aklamon al kardinalo Madruzzo, kiu tiom klopodis ke ĉio funkciu en la plej bona maniero. Neniun etan aludon al la Trentanoj longe devigitaj al toleremo de 255 elstaruloj, kiuj, de ĉiam ĝuantaj ĉiun vivkomforton ne penis konformiĝi al la modesta ekonomia kondiĉo de la regiono, male, senĉese ili plendis pro ĉio kaj ĉiuj. La kvaran de decembro, post la kanto de la danka Tedeumo kaj la forveturo de la lasta gasto, oni ekforprenas la altvalorajn drapojn kaj velurojn, aŭ pli ekzakte, la malmulte restantajn, ĉar la plimulto el ili forflugis kiel “memoraĵeto”. Kvin jaroj poste, la Trentanoj ankoraŭ klopodas por ensorbi la malŝparojn, nuligi la ŝuldojn kaj alfronti la pliiĝantan senlaboron. Post longa ebriiĝo pro amuzoj, post daŭra alternado de gajaj karavanoj, de mallaboremaj kavaliroj nur okupiĝantaj pri amindumado de belaj virinoj, nun necesas reveni al la simpla, teda, laborema vivsistemo, rimarkinte kiom oni fariĝis malriĉaj! Tamen la koncilio ne havis nur negativajn konkludojn. Dum la tuta tempo Trento ĝuis grandan ekonomian plialtiĝon, kadre de minejoj, manifakturaĵoj kaj komerco. La ĉeesto enurbe de nombraj kleruloj, precipe itallingvanoj, kontribuis al la disvastiĝo de renesancaj idealoj kaj de la itala kulturo. La enkonduko de la kontraŭreformo, aldone, provokis grave lingvajn sekvojn. La Koncilio estigis inversigo de tendenco pro la vasta diskonigo de la itala lingvo kun malavantaĝo de la germana, antaŭe adoptita ne nur de la klerikaro sed ankaŭ plejparte de la teritoria loĝantaro.
Monsinjoro Iginio Rogger, estas unu el la plej elstaraj spertuloj pri la Trenta Koncilio. Li faris sian longan kaj treege interesan prelegon je la malfermo de nia kongreso. Li parolis en la itala kaj ni sukcesis transskribi lian surdiskigitan prelegon. Kaŭze de ĝia longeco ni disigis ĝin en tri partoj; nun ni prezentas ĉi sube la unuan parton, la aliajn ni eldonos en la venontaj du numeroj. Ĉar pro manko de spaco, ne eblas alflankigi la esperantan tradukon, ni donos ĉi tie nur malgrandan resumon: HISTORIOGRAFIA PREMISO
Eble la plej taŭga ejo por pritrakti la Trenta Koncilio
estus la Dioceza Trenta Muzeo, kie estas ĝiaj fundamentaj
ikonografiaj elementoj. Tiuj, kiuj volas retrovi en Trento tion,
kio memorigas la Koncilio, estas oportune, ke ili vizitu
ĝin. Unue oni devas diri, ke la vid-perpektivo de tiu
Koncilio, ekde la dua duono de la pasinta jarcento, ege
ŝanĝis, ĉar en la pasinto la historiistoj ne havis
la eblecon konsulti la dokumentojn, kiuj estis sekretigitaj tuj
post la Koncilio, enŝlositaj kaj ĵaluze gardataj en la
fortikaĵo de Castel Sant'Angelo en Romo. Nur je la
fino de la 19.a jc., papo Leono la 13.a, metis ilin je dispono de
ĉiuj historiistoj kaj, por faciligi ilian taskon, ekde la
komenco de la 20.a jc., oni ekpublikigis ilian kritikan
eldonon. |
| Il Concilio di
Trento in prospettiva storica di mons. Iginio Rogger |


Domenica 15 giugno alle ore 18,
presso il cimitero di Limbiate, cinque soci del Centro
Esperantista Cattolico Milanese hanno presenziato alla cerimonia
di traslazione della salma di don Ferdinando Longoni che fu
presidente dell'IKUE dal 1971 al 1975 anno della sua morte. La
traslazione è avvenuta dal “Cimitero
Monumentalino” (cimitero privato ormai abbandonato
perché lontano, isolato e un po' fatiscente) al nuovo
famedio della cappella del “Cimitero Maggiore” di
Limbiate, appena restaurata. Don Lorenzo fu parroco della
parrocchia di S.Giorgio in Limbiate dal 1958 alla morte. Con la
sua furono traslate anche le salme del suo predecessore, mons.
Lorenzo Radaelli, primo parroco di S.Giorgio e di una suora (suor
Sabina). Accanto alla sua bara sono state poste le ossa di sua
madre.
| Via mesaĝo alvenis al mi en la momento
kie mi pretigis min enmigri el mia lando (Ruando) al najbara
lando (Demokrata Respubliko Kongolando), celante trovi laboron.
Nun mi loĝas en DRKongo en la distrikto el
Rutshuru. |
Il suo messaggio mi è giunto nel momento in cui mi preparavo ad emigrare dal mio Paese (Ruanda) verso il vicino ( Rep. Democratica del Congo) per cercare lavoro. Ora mi trovo in Congo nel Distretto di Rutshuru.(*) |
| Mi laboras ĉe la orfejo de S-ro EMMANUEL MUCHUTI Rafiki Kunordiganto de E.S.M. (Esperanta Samideano por Mutualismo), kiu funkcias en D.R.Kongo. | Lavoro presso l'orfanotrofio del sig. EMMANUEL MUCHUTI Rafiki, il coordinatore di E.S.M.(associazione di esperantisti per il Mutuo soccorso) (**) che è attivo in Congo. |
| Mi tenas la respondecon, kiu okupis s-ino JUSTINE TUMAINI, la edzino de la Kunordiganto de ESM en tiu orfejo. | Occupo il posto di responsabilità della signora JUSTINE TUMAINI, la moglie del coordinatore di ESM nell'orfanotrofio. |
| Antaŭ ne longe mi estis vokita de la s-ino Justine, kiun mi konis dum la lasta seminario, kiu okazis en Rusthuru la lastan jaron, organizita de anoj de ESM kaj iliaj estraroj . Nun Justine cedis al mi ŝian lokon, ĉar ŝi ekstudis ĉe la universitato. | Poco fa sono stata chiamata dalla signora Justine, che avevo conosciuto durante il seminario di studio a Rutshuru un anno fa ed organizzato dall'associazione ESM e dai suoi responsabili. Ora Justine mi lascia il posto perché lei inizia a studiare all'Università. |
| En tiu orfejo, estas 66 gelernantoj. La plej aĝa el ili estas 17jaraĝa. Tiuj, kiuj estas lernej-aĝaj lernas ĉe diversaj lernejoj unuagradaj aŭ duagradaj loke. | In quest'orfanotrofio ci sono 66 bambini/e. Il più grande di loro ha 17 anni. Chi ha l'età di studiare frequenta le scuole di primo o di secondo grado sul posto. |
| Mi estis interesita pri la maniero kiel la kunordiganto kadras la georfoj. Krom la francalingvo, kiujn ili lernas ĉe iliaj lernejoj, post la studado, la responsulo S-ro Emmanuel Muchuti okupas sin pri ĉiuj geinfanoj kaj instruas al ili Esperanton duon-horon tage. | Io sono interessata al modo col quale il responsabile guida gli orfani. Oltre allo studio del francese nelle rispettive scuole, dopo l'orario di scuola il responsabile Sig. Emmanuele Muchuti si occupa dei ragazzi/e e insegna loro anche l'Esperanto per mezz'ora al giorno. |
| En Rutshuru estas malmultaj orfejoj sed multaj georfoj kaŭze de la triba kaj etna milito. La milito lasis malamikecon inter la homaroj de tiu regiono. | A Rutshuru ci sono pochi orfanotrofi ma molti orfani per causa della guerra tribale ed etnica. La guerra ha lasciato inimicizie fra la gente della regione. |
| Estas necese doni fidon por refortigi kaj kadri infanojn devenintajn de diversaj malamikaj familioj kaj grupigi ilin en UNU. Tial mi ĉiam gratulas S-ron Emmanuel Muchuti por lia sincereco al la homaroj. Ama signo, kiu mankas malplej. | E' necessario infondere fiducia e formare i giovani provenienti da famiglie nemiche e raggrupparli in uno solo. Per questo sono grata al sig. Emmanule Muchuti per la sua sincera apertura all'umanità. E' un gesto d'amore che manca quasi sempre. |
| DIO benu... kaj sincere via PERANTINO Mediatrice MUTUZO | Dio benedica...e sinceramente (la saluta) la sua Mediatrice (***) MUTUZO. |

| Eldono de la unua numero de Katolika Sento | |
| Forpaso de patro Modesto Carolfi (ofm), pioniro de la katolika Esperantismo en Italio. En 1913 li fondis “GER” (esperanta grupo en Rimini) kaj en 1920 estis unu el la fundintoj de UECI. Prezidanto de “IEF” de 1917 ĝis 1920. | |
| La rusa cenzuristo allasas permeson presi la “Unua Libro”-n sub la titolo “D-ro Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro [por rusoj] | |
| Eldono de la “Unua Libro”. Oni povas diri, ke ĝi estas la naskiĝdato de E-o. | |
| Mortigo en Dachau de beata Titus Brandsma, membro de IKUE kaj ĝia ĉiela protektanto. |
| 04-08-1899: | Naskiĝo en Gerona (Hispanio) de pastro Juan Font y Giralt. Li estis ĝis sia tragika morto IKUE-prezidanto, ekde 1927, kaj redaktoro de E.K., ekde 1932. |
| Elektado de papo Pio la 10.a. | |
| 05-08-1884: | Naskiĝo de patro Modesto Eugenio Carolfi |
| 09-08-1887: | Edziĝo de L.L.Zamenhof kun Klara Zilbernik. |
| 13-08-1975: | Papo Paŭlo la 6.a salutas la E-istoj okaze de la 36.a IKUE-kongreso. |
| 14-08-1941: | Martirigo en Auschwitz de patro Maksimiliano Kolbe, ĉiela protektanto de IKUE. |
| 14-08-1991: | Papo Johano Paŭlo la 2.a salutas ankaŭ en E-o dum la 6.a Tutmonda Junulara Kunveno en Ĉestokovo, ĉi tiu estis la unua fojo, ke papo parolis en E-o. (EK 8/1991) |
| 15-08-1962: | Papo Johano la 23.a salutas la IKUE-anoj kongresantaj en Romo |
| 15-08-1996: | Inaŭguro de la E-mozaikoj en la preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo |
| 17-08-1936: | Mortigo de pastro Font Giralt. Li estis martirigita dum la interna milito en Hispanio. |
| 20-08-1914: | Forpaso de papo Pio la 10.a, ĉiela protektanto de IKUE. |
| 20-08-1920: | Papo Benedikto la 15.a sendas sian Apostolan Benon al E.K (EK 2003 p.163) |
| 21-08-1913: | Forpaso de pastro Austin Richardson, unua prezidanto de IKUE (EK 2003 p.186) |
|
RINNOVO DEL COMITATO CENTRALE UECI
Si ricorda
durante il congresso del prossimo anno, ci sarà le elezione
del nuovo Comitato Centrale UECI. Invitiamo fin da ora gli
associati pensare ad una loro eventuale candidatura con spirito
di servizio. Stando all'articolo 16 del nostrro statuto, per
candidarsi si deve aver compiuto il 16° anno di età,
essere iscritti all'UECI da almeno due anni consecutivi (compreso
quello in corso), essere presentati da almeno 10 soci, o da tre
membri del consiglio direttivo o da un Presidente di Gruppo. La
presentazione delle condidature deve pervenire almeno due mesi
prima della data delle elezioni.Poichè, nella situazione attuale, per il singolo socio è difficile raccogliere le firme di presentazione necessarie, chi si vuol candidare mandi comunque la sua richiesta al segretario, tre membri del comitato provvederanno alla sua presentazione formale. Salvo disdetta dell'interessato, gli attuali membri del Comitato Centrale si considerino candidati. Il Presidente Giovanni Daminelli
|

| Tutte le comunicazioni alla redazione di
Katolika Sento, vanno spedite al presidente UECI: Giovanni
DAMINELLI, via Lombardia 37, 20099 Sesto S.Giovanni (MI) - tel.
02.2621149 - katolika.sento@ueci.it. Per i versamenti in denaro utilizzare il c.c.p. n. 47127675 intestato a UNIONE ESPERANTISTA CATTOLICA ITALIANA (U.E.C.I.) ricordando di mettere sempre la causale del versamento. |
|
MULTE DA DANKOJ
Alfabetiĝo:
(per motivi di riservatezza diamo solo la sigla del nome e la provincia)
|