Enhavo:



17.a Kunveno de Milana Katolika Esperanto-Centro

Meze de Aprilo (17-18.an) okazis en Briksio – ĉe "Centro Mater Divinae Gratiae", kiu situas piede de la montoj norde de la urbo – la 17.a Renkontiĝo organizita de la Milana Katolika Esperanto-Centro.
Je la dua horo posttagmeze, Luciana Branchi, prezidanto de Briksia Esperanto-Grupo, zigzagigis nin tra sia urbo pere de diapozitive fotokopiitaj folioj, prelude al vizito antaŭvidita por la posta tago.
Renkontiĝo senpretenda, kiu celis kunvenigi amikojn iamajn kaj novajn, spertajn kaj mal-pli spertajn parolantojn de la internacia lingvo, renkontiĝo spirita kaj kultura por paroli kaj aŭskulti la lingvon kaj por travivadi serenajn momentojn meditante pri temo religia kaj preĝante kune. Se diri la veron, ankaŭ ĉi-foje ni konstatis, ke la tempo je dispono estas tro limigita.
Enkondukis Glauco Corrado, kiu ankaŭ kunordigis la laborojn.
La kultura temo rilatis la artefaritajn lingvojn: la lingvojn filozofiajn prezentis Maria Lucchi el Trento; tuj poste intervenis Giovanni Daminelli, kiu kun senlima pacienco estis kolektinta el interreto rilatajn informojn kaj kuriozaĵojn, kiujn li lerte komentariis. Ĉu la unuaj du intervenoj ĉu la postaj estus meritintaj longan debaton.
Sekvante ian pli-malpli logikan linion, oni aŭskultis la intervenojn preparitajn de Norma Covelli pri Volapük, de Tiziana De Filippo pri Ido, de Glauco Corrado pri Sol-Re-Sol. Oni ne povis forgesi la grandan matematikiston Peano, kiu skribis siajn verkojn en Latino sine flexione, kiun sekvis Interlingua kaj poste Glosa, zorgis pri tio Giorgio Rosada. Por doni ideon pri la aro da elpensitaj lingvoj ekzistantaj, Daminelli kaj Conti pretigis liston kun 1000 el ili. En la menciitaj mil lingvoj enestas kelkaj preparitaj por filmoj. Kaj Maria Teresa Lodi, ankaŭ se ŝi ne povis ĉeesti persone, prezentis "Klingon en la filmoj de Star Trek". Oni ne povis ne mencii Tolkien, enamiĝinton de la antikvaj lingvoj, de ties sonoj, de la runaj signoj. Li diris: "ne povas ekzisti lingvo sen popolo". Kaj ĝuste tiucele li kreis la dikan libron "La mastro de l' ringoj".
Klingon kaj la lingvoj de Tolkien havas siajn proprajn gazetojn kaj kongresojn: emo al scio. Sed Esperanto, naskita pro idealo, nun, post pli ol cent-jara sperto parolata de "popolo" dise en la tuta mondo, estas io alia.
Boschin volis memorigi advokaton Janus Di Censo, de multaj el ni konatan, forpasinta antaŭ nelonge, kiu prilaboris la projekton "Trasermo" cele al "pliperfektigo"de Esperanto: ekzemplo de la nuntempa fermento rilate prilingvajn proponojn. Ni aldonu, tamen, ke la genia Zamenhof iniciatis sian lingvon enmetante en ĝin – konscie kaj eble ankaŭ ne plenkonscie – multegajn malkovrotajn riĉaĵojn. Tio estu invito al ĉiuj pliprofundigi la konatiĝon kun la lingvo.
Gianni Conti per sia "Eble ni eraris ĉion!", kreis "frandan" parentezon. Trafa la elpenso de la kuzo el Bostono, de la serĉado fare de japanaj scienculoj ĉe M.I.T. kaj la malkovro de la kateska lingvaĵo kun disdonado de la eksterordinara traduk-aparato.
Ni ridis kaj amuziĝis... sed ni devas ankaŭ prikonsideri kiom nia simpatia burleskulo, kiu laboris, laboregis kaj laboradis. Gratulojn!
Post la Sankta Rozario kiun gvidis P. Luigi Alfano kaj la vespermanĝo, dum kiu ĉiu havis sian mandiblan rolon, denove sursceniĝis Luciana Branchi.
Temis pri trivoĉa kunlaborado: Branchi (estis taŭga vespero por ŝi, kiun la milananoj ŝatis regali per bela bukedo!) brilege komentariis la projekciadon de humuraj diapozitivoj pri la historio de Briksio; Corrado legis en Esperanto la italajn klarigojn kaj Enzo Franzoni – -briksiano purrasa – proponis la dialektajn intervenojn kun sekva traduko.
Dimanĉon la 18.an, por-spirita mateno kun la religia temo: "Don Guanella". Kaj inter ni estis ties sekvanto, kiu memorigis, ke en ĉi tiu sama tago okazas, ĉe la sanktejo de Lurdo, la inaŭguro de granda portreto de nia sanktulo.
Sur ekrano oni vidigis diapozitivojn pri don Guanella, dum la voĉoj de Dori kaj Felice komentariis la bildojn. P.Alfano parolis pri la vivo de la fondinto de la Institucio al kiu li apartenas, pri personaj memoraĵoj, pri la instruoj de don Guanella, kiu estas aktuala hodiaŭ, kiom aŭ eĉ pli ol en la pasinteco.
La rolo de preleganto pasis poste al Mons. Balconi, nia spirita gvidanto, al lia natura sento de poezi-plena esprimiĝo: instruo profunda eldirita kun eleganta svelto, vortoj meditigaj kiuj vastiĝas de literaturo al liturgio.
Kion diri - sin demandis, Mons. Balconi - post kompleta rakonto de P. Alfano?
"Mi faros kiel la vento de la aŭroro, kiu flugante inter la epizodoj de la vivo de don Guanella transformas la faktojn en dolĉan muzikon. Tiamaniere, la simfonio de la vento miksiĝas kun la simfonio de la sunradioj kaj ravas niajn animojn.
Don Guanella estis ĝardeno de rozoj kun ĉielaj nuancoj, de arboj kun diaj fruktoj, de rozo plivalorigita per mil koloroj de bonaĵoj, de larmoj sekigitaj fariĝintaj perloj altvaloraj."
Momentoj de pripenso, momentoj internecaj, mallongedaŭraj haltoj dum nia ĉiama kurado, kor-pliapudiĝo, ama komuna sinbrakumo, dum tostado … per la bona vino de la briksia monteto Sankta Jozefo, kompleze donacita de la Esperanta grupo el Briksio.
Ĝìs revido, ĝis la venonta primtempo!
DUOPO


La spiriteco de don Guanella
Prelego de Mons. Giovanni Balconi okaze de 'l printempa kunveno en Briksio je la 18.a de Aprilo.

La spiritualità di don Guanella
Conferenza di Mons. Giovanni Balconi in occasione del "printempa kunveno" di Brescia del 18 Aprile.


1) Servanto de la karitato

"Se en  ĉi tiu momento ni petus de la pastro kies mortinta korpo estas antaŭ ni: Kio estas via nomo?
mi opinias ke li respondus: Servanto de la Karitato". Per ĉi vortoj enkondukis la homilion Kardinalo Andrea Ferrari dum la funebra cerimonio.
Al mi vi donis la taskon rekonstrui la spiritecon de don Guanella, taskon ne facilan, ĉar li havis kompleksan personecon. Mi faros kiel la vento de la aŭroro, kiu flugante inter la epizodoj de la vivo de don Guanella transformas la faktojn en dolĉan muzikon. Tiamaniere, la sinfonio de la vento miksiĝas kun la sinfonio de la sunradioj kaj ravas niajn animojn.
Don Guanella estis ĝardeno de rozoj kun ĉielaj nuancoj, de arboj kun diaj fruktoj, de rozo  plivalorigita per mil koloroj de bonaĵoj, de larmoj sekigitaj fariĝintaj perloj altvaloraj.

1) Servo della carità

"Se in questo momento chiedessimo al prete il cui corpo morto si trova davanti a noi: Qual'è il tuo nome?  penso che risponderebbe: Servo della Carità" Con queste parole il Cardinal Andrea Ferrari iniziava l'omelia durante la cerimonia funebre.
Mi deste l'incarico di ricostruire  la spiritualità di don Guanella, incarico non facile, perchè ebbe una personalità complessa. Farò come il vento dell'aurora, che volando tra gli episodi della vita di don Guanella  trasforma i fatti in dolce musica. In questo modo, la sinfonia del vento si mescola con la sinfonia dei raggi solari e rapisce i nostri animi.
Don Guanella era un giardino di rose con sfumature cielesti, di alberi con frutti divini, di una rosa impreziosita da mille colori di atti di bontà, di lacrime asciugate che si fanno perle di gran valore.

2) La kredo en la patroneco de Dio

Don Guanella kredis en la patroneco de Dio. Li demandis sin mem: kiamaniere Dio agas kun la  malriĉuloj? Laŭ don Guanella, la malriĉuloj ne ekzistas por Dio; por Dio ĉiuj homoj estas filoj.
Don Guanella nomis la gastojn de siaj kadukulejoj "bonaj filoj". Li ilin konsideris la veraj proprietuloj de siaj kadukulejoj. "Ni estas iliaj servantoj", li kutimis komentarii; kaj parolante pri si li diris:"Mi estas  simpla sentinelo". "Tiu kiu donas al la malriĉulo ricevis de Dio. Ne sufiĉas helpi la mizerulon, oni devas tiun serĉi". "Pritondita vitarbo fortikiĝas kaj fariĝas fruktodona; tiel same por la oferaĵoj por la malriĉuloj ju pli oni disdonas des pli ni aliajn ricevas el neelĉerpebla fonto".
Foje, li knabeto kun sia fratino, amuziĝis miksante akvon kaj teron kaj li diris: "Kiam ni plenkreskuloj fariĝos, ni faros supon por malriĉuloj".

2) La fede nella paternità di Dio

Don Guanella credeva nella paternità di Dio. Si domandava: come agisce Dio con i poveri? Secondo don Guanella, per Dio i poveri non esistono; per Dio tutti gli uomini sono figli. Don Guanella chiamava gli ospiti dei suoi ospizi per derelitti "buoni figli". Li considerava i veri padroni dei suoi ospizi. "Noi siamo i loro servi", soleva commentare; e parlando di se ebbe a dire: "Io sono una semplice sentinella". "Colui che dà al povero riceve da Dio. Non basta aiutare il misero, lo si deve cercare". "Una vite potata si fortifica e si fa ricca di frutti; allo stesso modo per le offerte ai poveri più si distribuisce, più riceviamo dell'altro da una fonte inesauribile".
Una volta, da ragazzo con sua sorella, si divertiva a mescolare acqua e terra e diceva: "Quando diventeremo grandi, faremo una zuppa per i poveri".

3) Homo de la obeo

La animo de la sanktuloj unue fariĝas karitato, poste konkretiĝas la karitata kutimo en agadojn de  karitato. Maljunuloj, malsanuloj, blinduloj, surdmutuloj, malriĉaj studentoj, junuloj dezirantaj  fariĝi metiistoj, virinoj maljunaj kaj malkapablaj, seriozaj handikapuloj, orfoj je patro kaj patrino, knaboj bezonantaj nutraĵon, filoj de gepatroj malbonŝancaj: jen liaj amikoj. Li donis al ĉiuj panon kaj edukon;
li volis, ke ĉiuj kiuj kapablaj estas, lernu profesion kaj ke ĉiuj vivu en liaj institucioj kiel en granda  familio en kiu ĉiu faru laŭ sia propra kapablo. En la laboro li vidis la dignon de la homo. "Tio kio  necesas estas agadi kaj fari bonaĵon, tion fari tuj, nur tiamaniere oni povas ĝin fari."  Kiel ankaŭ Sankta Tereza, li opiniis, ke la plej granda avantaĝo kiun oni povas doni al la riĉuloj estas ilin puŝi, pro amo Dia, almozdoni al la malriĉuloj. Kiam li vidis bezonanton, li briligis lumeton en la ĉielo; tiel la  firmamento pleniĝis per la steloj de don Guanella. La Sinjoro estas granda bankiero, li ripetis; la Sinjoro donas al ni interezon pli-malpli laŭ nia respondado al Lia graco"
Don Guanella vokita estis de la episkopo. "Vi devas fondi novan Instituton en Ardenno, kaj … tuj"
Don Guanella respondis:"Via Ekscelenco diris al mi: vi ne devas fondi novajn Institutojn. klopodu vi  fermigi la ekzistantajn" La episkopo ridetis kaj don Guanella daŭrigis: "Kiam mi obeadas al mia  episkopo mi estas feliĉa. Ordonu kaj mi obeos". Ofte li enpoŝigis siajn manojn: ĉar liaj poŝoj … ne plenaj estis. Liaj amikoj opiniis ke lia karitato estis supermezura; tamen li, ne sciante kion oferi al iu malriĉulo, ĵetis tra la fenestro paron da novaj ŝuoj. Li loĝis en paroĥejo. Ĉiuj litoj okupitaj estis. Li donis sian propran; kaj … li pasigis la nokton … antaŭ la Tabernaklo.
La sanktuloj vivas dialogon senfinan kun Dio tra la tempo kaj la spaco. Ili estas samtempuloj de Kristo de kiu ili teksadas la spiritan itineron. Ili batalas kontraŭ la tempo, la estaĵoj, la vantemo, la laciĝo. Ĉiu sanktulo havas sian lumon; tamen sama estas la fonto: Dio. La dia lumo trapasas tra la prismo de lia personeco kaj malkunmetiĝinte atingas diferentajn tonojn, nuancojn, intensecojn. Sanktulo maturiĝas en la silento de Dio; tiamaniere restadas la sankteco ĉiam freŝa kaj ĉiam nova.

3) Uomo dell'obbedienza

L'anima dei santi in primo luogo si fa carità, poi l'abitudine alla carità si concretizza in azioni di carità. Vecchi, malati, ciechi, sordomuti, studenti poveri, giovani desiderosi di diventare artigiani, donne vecchie e incapaci, handikappati gravi, orfani di padre e madre, ragazzi bisognosi di cibo, figli di genitori sfortunati: ecco i suoi amici. Donava a tutti pane ed educazione; voleva che tutti coloro che ne erano capaci, imparassero un mestiere e che tutti vivessero nei suoi istituti come in una grande famiglia in cui tutti operassero secondo la propria capacità. Nel lavoro vedeva la dignità dell'uomo. "Ciò che è necessario, è agire e fare opere buone, e farle subito, solo così si possono fare". Come santa Teresa, egli  pensava che il più grande favore che si poteva fare ai ricchi era di spingerli, per amore di Dio, a fare l'elemosina ai poveri. Quando vedeva un bisognoso, egli faceva brillare una piccola luce nel cielo; così il firmamento si riempiva delle stelle di don Guanella. Il Signore è un grande banchiere, egli ripeteva; il Signore ci dà interessi maggiori o minori a seconda della nostra risposta alla Sua grazia.
Don Guanella fu chiamato del vescovo. "Devi fondare un nuovo istituto in Ardenno, e … subito" Don Guanella rispose: "Vostra Eccellenza mi aveva detto: non devi fondare nuovi Istituti. Pensa a far  chiudere gli esistenti." Il vescovo sorrise e don Guanella continuò: "quando obbedisco al mio vescovo io sono felice. Comandi ed io obbedirò".  Spesso metteva le mani in tasca; perchè le sue tasche … non erano piene. I suoi amici erano del parere che la sua carità era sopra ogni misura; tuttavia egli, non sapendo cosa offrire a un povero, gettò dalla finestra un paio di scarpe nuove. Alloggiava in canonica. Tutti i letti erano occupati. Cedette anche il proprio; e … passò la notte .. davanti al Tabernacolo.
I santi vivono in dialogo ininterrotto con Dio attraverso il tempo e lo spazio. Essi sono  contemporanei di Cristo del quale essi tessono il percorso spirituale. Essi combattono contro il tempo le cose, la vanità, la stanchezza. Ogni santo ha una sua propria luce; tuttavia la fonte è la medesima: Dio. La luce divina passa attraverso il prisma della personalità e scomponendosi assume diverse tonalità, aspetti, intensità. Il santo matura nel silenzio di Dio; in tal modo la santità rimane sempre fresca e sempre nuova.

4) Homo kosmopolita

Sanktulo fariĝas amiko de ĉiuj, senlime. La deksesan de Novembro 1912 Papo Pio la Deka ricevis aŭdience la fidelulojn de Como. Kiam li vidis don Guanella, la Papo diris ŝerce: "Ĉu ankaŭ vi ĉi tie? Ĉu ankaŭ vi estas el Como? Vi estas kosmopolito!"
La kredo elradiadis el liaj okuloj. "Kredu, kredu!". Ĉi tia estas la frazo kiun li ripetis en la malfacilaĵoj. Kiam oni petis de li novan fondaĵon, li demandis: "Ĉu vi preĝis?". Se oni respondis jese, li plenumis la peton, kontraŭe li diris: "Iru kaj preĝu" Don Guanella estis montarano; kaj lernis de la montaranoj la firmecon, la obstinemon, la persistemon, la konstantecon. La sanktuloj estas nebremseblaj, ili vivas la maltrankvilecon de Dio. Por don Guanella oni devas fari la bonon, sed bone. En 1850 en Saronno estis fondita Seminario por eksterlandaj misioj. Don Guanella, en sia granda abnegacio, sin deklaris preta iri al Hindujo; tamen la episkopo diris al li: "Ĉi tie estas via Hindujo".

4) Uomo cosmopolita

Il santo si fa amico di tutti, senza limitazioni. Il 16 novembre 1912, Papa Pio X ricevette in udienza i fedeli di Como. Quando vide don Guanella, il Papa disse scherzando:"Anche tu qui? Anche tu sei di Como? Tu sei cosmopolita!"
La fede irradiava dai suoi occhi. "Credi, credi!". Questa era la frase che ripeteva nelle difficoltà. Quando lo si richiedeva di una nuova fondazione, domandava:"Hai pregato?", se la risposta era affermativa, egli soddisfaceva la richiesta, altrimenti diceva:"Va' e prega". Don Guanella era un montanaro; e imparò dai montanari la fermezza, l'ostinazione, la persistenza, la costanza. I santi sono irrefrenabili, essi vivono l'agitazione di Dio. Per don Guanella si deve fare il bene, ma bene. Nel 1850 in Saronno è stato fondato il Seminario per le missioni estere. Don Guanella, nella sua grande abnegazione, si dichiarò pronto ad andare in India; tuttavia il vescovo gli disse: "La tua India è qui".

5) Homo de la Providenco

La providenco ludis kun li, kaj li ludis kun la Providenco. Komence liaj bonfaraj fondaĵoj kontraŭataj estis de pastraro, de superuloj, de civilaj administrantoj. Li kuraĝis tro multe; li konstruis sen mono. Ĉu tio estis frenezaĵo? La prefekto de Como vokis don Guanella kaj demandis: "Kion vi volas fari en Como?" "Mi volas konstrui kadukulejon por enmeti tiujn malfeliĉulojn kiuj estas taksataj balaaĵo". "Ĉu vi zorgos ankaŭ pri la servistinoj?" "Jes, respondis don Guanella, mi volas eduki bonajn servistinojn" "Via ideo plaĉas al mi, - eksklamis la prefekto - baldaŭ venu en Como por ekstarigi vian Institucion!". Kial la publika aŭtoritato ŝanĝis opinion?
Al siaj monaĥinoj don Guanella postulis kvar votojn:  ĉastecon, malriĉecon, obeemon kaj asistadon al kontaĝaj malsanuloj. Li volis kristanan heroecon, soifon al sinofero, avidon oferi sian vivon al Dio. La episkopo Monsinjoro Valfrè rekomendis al don Guanella singardemon. "Faru tion kion vi volas: neniu povas kontraŭstari la sanktulojn" Dum la aŭdienco Papo Pio la deka volis scii:  "Don Guanella, kiom da domoj havas vi?" "Tridek, Via Sankteco" "Vi estas tre riĉa, ĉar la Providenco ĉiam vin helpas" "Ĉu vi dormas nokte?" "Jes, jes, kelkfoje tre multe. Okazis ankaŭ ke tramo min kondukas ĝis la finhaltejo, ne ĝis la placo de la  katedralo" "Kaj tiam?" "Tiam, tre konfuzita sed ripozita mi venis returne, nenion dirante al iu ajn ĉar mi ne volis esti mokita. Ĝis noktomezo mi pensas; poste prizorgas la Sinjoro". La Papo plenguste ridis kaj lin benis.

5) Uomo della Provvidenza

La provvidenza giocava con lui e lui giocava con la Provvidenza. All'inizio le sue fondazioni di beneficienza erano contrastate dai preti, dai superiori, dagli amministratori civili. Egli osava troppo; costruiva senza denaro. Non era forse una pazzia? Il prefetto di Como convocò don Guanella e chiese: "Cosa vuoi fare in Como?" "Voglio costruire un ospizio per occogliere quegli infelici che sono considerati spazzatura". "Ti occupi anche delle serve?" "Si – rispose don Guanella – voglio educare delle buone serve" "La tua idea mi piace  – esclamò il prefetto –  vieni presto in Como per mettere in piedi il tuo Istituto". Perchè la pubblica autorità cambiò opinione?
Alle sue suore don Guanella  richiedeva quattro voti: castità, povertà, obbedienza e assistenza ai malati contagiosi. Voleva una eroicità cristiana, una sete all'offerta di se, un'avidità nell'offrire la propria vita a Dio. Il vescovo Monsignor Valfrè raccomandava a don Guanella di riguardarsi. "Fa ciò che vuoi: nessuno può contrastare i santi" Durante l'udienza, Papa Pio X voleva sapere:"don Guanella quante case hai?" "Trenta, Santità" "Sei molto ricco, perchè la provvidenza ti aiuta sempre" "Dormi di notte?" "Sì, sì, talvolta molto. È accaduto anche che il tram mi portasse fino al capolinea e non alla piazza della cattedrale" "E allora?" "Allora, molto confuso ma riposato sono tornato indietro, senza dir nulla a nessuno per non venire beffeggiato. Fino a mezzanotte penso io; dopo si preoccupa il Signore" Il Papa rise di gusto e lo benedì.

Konkludo

La sanktuloj estas grandaj revemuloj. Kaj ni? Ĉu ni estas kapablaj alrigardi la malvastecon de la  mondo? Kial ni malebligas ke la plej bona parto de ni manifestiĝu, ĝin forpelante en la profundon de la koro? Ĉiuj, ankaŭ la malriĉuloj, estas niaj gefratoj kaj niaj geamikoj. Ĉu povas la esperantistoj  konsideri sin bonaj samarianoj de nia tempo? Ĉu ni havas la koron, la animon, la manojn, la  sentemon de la bona Samarianino?
Faru mi la bonon, ĉiam mi faru la bonon, al ĉiuj mi faru la bonon, sed … bone. Kaj … se la vento de la karitato blovus en ni kaj ni estus la vento de la karitato blovanta milde forte    energie, elkardinigante la fenestrojn fermigitajn! Aŭdu ni ĉi tiun venton konstantan, ludantan, sorĉantan, dum la aŭroro de la historio, sed silente, preĝante, kredante. Tiel Dio trapasas de tento al tento, de urbo al urbo,
de koro al koro. La ondoj interplektiĝas, la maro krispiĝas, la lumo ondumas …, la animoj ekĝojas, la okuloj fermiĝas kaj la koro revas. Ĉu vi vidas la neapudan insulon, tie, meze de la oceano?

Conclusione

I santi sono dei gran sognatori. E noi? Siamo capaci di guardare la piccolezza del mondo? Perchè noi impediamo che si manifesti la parte migliore di noi, relegandola nel profondo del cuore? Tutti, anche i poveri, sono nostri fratelli e nostri amici. Gli esperantisti, si possono considerare i buoni samaritani del nostrio tempo? Abbiamo il cuore l'animo le mani  il sentimento del buon Samaritano?
 Che io facca il bene, che io sempre faccia il bene, a tutti devo fare il bene ma… bene. E… se in noi soffiasse il vento della carità e fossimo noi il vento della carità che soffia dolcemente con forza con energia, scardinando le finestre chiuse! Ascoltiamo questo vento costante, giocoso, coinvolgente, nell'aurora della storia, ma  silenziosamente, pregando, credendo. Così Dio passa di tentazione in tentazione, da città a città da cuore a cuore. La onde si intrecciano, il mare si increspa, il lume ondeggia, gli animi gioiscono, gli occhi si chiudono e il cuore sogna. Vedete l'isola lontana, là, in mezzo all'oceano?


EL LE HOMILIOJ DE MONS. BALCONI

El la homilio de la 6.a Paska Dimanĉon  (19-05-2001)
El la evangelio laŭ Johano:  "La Sankta Spirito rememorigos al vi ĉion, kion Mi diris al vi"


Ĉi tiu Evangelio similas al relegado de la parabolo de la semisto. La semoj, kiujn la semisto semas, tio estas, Jesuo Kristo resurektinta, estas la amo, la observado de la ĉielaj ordonoj, la ĉeesto de Jesuo, la Sankta Spirito, la rememoro, la paco. Jesuo esperas trovi en ni bonan grundon, cele, ke liaj semoj povu elkreski kaj doni multajn fruktojn.
Estis granda malabundo kaj malsatmizero. La abato de unu el la najbaraj monaĥejoj iris al la monaĥejo de la benediktanoj helpon sercante. Lin ricevis la provizadista monaĥo, kiu al li respondis: "Ni ne povas vin helpi; ni havas nur duonbotelon da oleo." Intertempe, alvenis el la kampoj Sankta Benedikto. Li bedaŭris konstatante la avarecon de siaj monaĥoj. Li prenis la botelon kaj ĝin ĵetis al krutaĵo. Mirinde, la botelo ne rompiĝs. Benedikto ĝin donis al la ne riĉa monaĥo. Kaj kio okazis al liaj monaĥoj? Irinte en la kelon, la provizadista monaĥo vidis ke la granda marmora kuvo plenis de oleo.

Ĉi tiu Evangelio estas ankaŭ klarigo de la mistero de la Kruco. La Kruco al ni donas amon, pacon, la Sanktan Spiriton, la ĉeeston de Jesuo. Kutime, la krucumito estas por ni signo de sufero. La evangeliisto Johano vidas en ĝi kontraŭe, la ĉeeston de la gloro. La Kruco estas la standardo de la venko. Sur ĝi brilegas la lumo de Dio, Kiu kondukis la popolon de Israelo tra la dezerto. Jesuo ĉirkaŭbrakas, per la brakoj de la Kruco, la mondon kaj la homaron, kaj tiujn enigas en la horizonton senfinan de la amo de Dio. La granda forto de la Kruco ĉiujn repacigas, kaj harmoniigas en la unueco kaj en la mildeco de Dio Patro.

El la homilio de la 12.a dimanĉo de la Jaro  (23-06-2001)
El la evangelio laŭ Luko:  "Vi estas Kristo de Dio … La Filo de la homo devas multe suferi."


Por vi, kiu mi estas? Ĉu vi kapablas doni por mi vian vivon, vian tempon, viajn energiojn? Kiom da tempo vi metas je mia dispono? sekundojn, minutojn, jardekojn, jarcentojn? Nia vivo plena estas je simboloj. Pensu vi pri tio, kion signifas unu rozo por ĝardenisto, kiu grandzorge ĝin kultivas, aŭ por ŝafo, kiu paŝtas en la gardeno, aŭ por filo, kju kun granda amo ĝin donaĉas al sia patrino. Ankaŭ la tempo estas signo; ĝi signifas amon. Se vi al Jesuo kredas, sentempe kaj senkondice lin vi amas.

"Vi, kion vi diras?" Akcepti Jesuon signifas maturigi nian grandanimecon per iu elekto, kiu engaĝigas nian tutan vivon. Ĉiu el ni devas konkretigi unu paĝon de la Evangelio. Ĉiu el ni havas sian paĝon. Ni ne povas rekomenci tion, kion aliaj gentoj diris pri Jesuo. Persone ni devas certiĝi pri Li. Al neniu Jesuo estas komparebla. Jen la signifo de la "adversa konjunkcio", kiu dividas la tekston en du partojn: "Sed vi, kion vi diras?" La Eklezio ne estas fariĝinta cedema, sed tre postulema. La Eklezio proponas la surmontan predikon, kiel tagan moralon por ĉiuj.

Enirante en muelilon, kato farunumiĝas; tamen, la faruno estas nur apogita sur la felo. Unu skuo. Kaj ĉio revenas al la stato normala. La kredo ne konsistas el surfaca farunumado. La kredo plenigas nian egoon, niajn talentojn, niajn donacojn, niajn eblecojn, niajn spiritajn intuiciojn, niajn supernaturajn sugestojn.  Kian ni volus tipa tago kristana? Kaj ĉu estas kristanaj niaj tagoj?

Mons. Giovanni Balconi


BIBLIA KULTURO


Ĉi tiu nova rubriko, konfidita al Armando Zecchin, celas pliprofundigi nian biblian kulturon. Ni komenciĝas eldonante lian recenzon pri la traduko en Esperanton de la duakanonaj libroj (Duakanonaj Libroj – tradukitaj de Gerrit Beverling – voll.2 – eld. Fonto 2001). La argumento alvenas tute oportune, ĉar la ĵusa reeldono de la Biblio en Esperanto entenas, inter la Malnova kaj la Nova Testamento, ankaŭ la dukanonajn librojn, kiel ĝi estis sugestata en ĉi tiu recenzo. Ĉar la teksto estas tro longa, ĝi estos eldonata popece, en kvar sinsekvaj partoj. Questa nuova rubrica, affidata ad Armando Zecchin, ha lo scopo di approfondire la nostra cultura biblica. Iniziamo pubblicando una sua recensione della traduzione in Esperanto dei libri deuterocanonici (Duakanonaj Libroj – tradukitaj de Gerri .Beverling – voll.2 – eld. Fonto 2001). L'argomento giunge a proposito, perchè la recente ristampa della Bibbia in Esperanto, ha inserito tra il Vecchio e il Nuovo Testamento, i libri deuterocanonici, come veniva auspicato in questa recensione. Poichè il testo è troppo lungo, verrà pubblicato in quattro puntate.

Ĉu la duakanonaj libroj biblie honorindaj?

Duakanonaj bibliaj libroj. Kio estas? Temas pri deko da libroj aŭ libraj fragmentoj samtempaj de la Malnova Testamento, foje cititaj en la Nova Testamento, utiligitaj de la ekleziaj patroj en la katekezo, ofte legitaj en praaj kristanaj komunumoj, sed ne de ĉiuj eklezioj tuj oficialigitaj kanonaj, kvankam fine praktike akceptitaj en la oficiala kanono ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj ĝis la naskiĝo de la protestantaj eklezioj. Tiuj ĉi, fakte, asociiginte ilin al speciala kategorio de apokrifaĵoj, ilin rifuzis kiel kanonaj kaj daŭrigas ilin nomi apokrifaj dum por la katolikoj, sekvante la fakistan sugeston de la unuaj dekoj de la XVI j., ilin kutimas epiteti deuterokanonaj (greke δευτερος = dua,  κάνον = leĝo). Esperantlingve nun G. Berveling por ili feliĉe uzas la terminon Duakanonoj: ili fakte neniam estis imagitaj kaj traktitaj, laŭ la plej komuna koncepto de la vorto apokrifo, kiel sekretaj libroj entenantaj sekretajn revelaciojn legotajn en iama estonteco.

I Libri deuterocanonici possono avere l'onore della Bibbia?

Libri biblici deuterocanonici. Cosa sono? Si tratta di una decina di libri o frammenti di libri contemporanei all’Antico Testamento, a volte citati nel Nuovo Testamento, utilizzati dai Padri della Chiesa nella catechesi, spesso letti nelle primitive comunità cristiane, ma non subito resi ufficialmente canonici da tutte le Chiese, benchè alla fine accettati praticamente nel canone presso  tutte le Chiese Cristiane fino alla nascita delle Chiese Protestanti. Queste ultime, infatti, dopo averli associati ad una categoria speciale di scritti apocrifi, li rifiutò come canonici e continua a chiamarli apocrifi, mentre i cattolici, seguendo un suggerimento degli specialisti dei primi decenni del XVI° secolo sono soliti chiamarli “deuterocanonici” (dal greco δευτερος = seconda,  κάνον = legge).
In Esperanto, ora, G. Beverling usa per essi con piena soddisfazione il termine deuterocanonici; essi, infatti, non sono mai stati immaginati e trattati, secondo il più comune concetto della parola apocrifo, come libri segreti, contenenti rivelazioni segrete, da leggersi in futuro.
Berveling, ilin tradukinte el la originalaj lingvoj, sin engaĝas justigi la okazigon de tiuj tradukaĵoj, espereble enkluzivotaj, eventuale post interkonsentoj pri enhavo kaj lingvo kaj eventuale kun aliaj similaĵoj kanonigitaj de diversaj kristanaj eklezioj, en estonta diversparte proponita nova eldono de la Biblio. Kaj tiel Biblio atingos pli ekumenismecajn ampleksojn kaj aspektojn, per kiuj oni ne pensis karakterizi la Londonan Biblion esperantigitan de Zamenhof mem (por la Malnova Testamento) kaj de la du bibliaj societoj Brita kaj Alilanda kaj Skota (por la Nova Testamento sen la duakanonoj). Multoble represita, tiu libro, estu kuraĝige dirate, estas la plej aĉetata ĝis nun en Esperantio. Beverling, traducendoli dalle lingue originali, si impegna  a rendere in modo esatto la successione di queste traduzioni, che si spera potranno essere incluse, eventualmente dopo accordi circa il contenuto e la lingua, ed eventualmente con altre cose simili, resi canonici da diverse Chiese Cristiane, in una futura nuova edizione della Bibbia proposta da più parti. Così la Bibbia raggiungerà ampiezze sempre più ecumeniche ed aspetti con cui non si pensò di caratterizzare la Bibbia di Londra, tradotta in Esperanto dallo stesso Zamenhof (per l’Antico Testamento) e dalle due associazioni bibliche, la Britannica con quella di altre Nazioni e quella Scozzese (per il Nuovo Testamento senza i deuterocanonici).Riedito più volte, questo libro, sia detto come incoraggiamento, è il più acquistato fino ad ora nella comunità esperantista.
Alia bona pravigo, malkaŝe deklarita de la tradukisto, kuŝas en la malfirmeco de la koncepto mem de biblio: rilate la Malnovan Testamenton, la biblio de hebreoj koincidas nek kun tiu de katolikoj nek tiu de katolikoj kun tiu de aliaj eklezioj; por la Nova Testamento, tiu protestanta diverĝas el tiu katolika kaj des pli el tiu ortodoksa aŭ etiopa aŭ kopta kaj tiuj ĉi ne koincidas inter ili, kpt. Krome, estas substrekate en la Antaŭparolo, tiuj duakanonoj influis figurativajn artojn kaj literaturojn, ne nur en Okcidento kaj ne nur inter kristanoj: tial seniĝo de scio pri ili malhelpus komprenadon de io de nia civilizo; kaj fine, kaj plej grave, dogmoj de diversaj eklezioj trovas skriban inspiron kaj apogon ĝuste el tiuj duakanonaj tekstoj. Un’altra buona giustificazione, dichiarata apertamentedal traduttore, sta nella anonimità del concetto stesso di Bibbia: per quanto riguarda l’Antico Testamento, la Bibbia degli ebrei non coincide con quella dei cattolici, né quella dei cattolici con quella delle altre Chiese; per il Nuovo Testamento, quella protestante diverge da quella cattolica ed ancor a di più da quella ortodossa o etiope o copta e queste non coincidono tra loro, ecc. Inoltre,è sottolineato nell’Introduzione, questi deuterocanonici hanno influenzato le arti figurative e le letterature non solo in Occidente e non solo tra i Cristiani; perciò la mancanza di conoscenza relativamente ad essi  impedirebbe la comprensione di qualcosa della nostra civiltà, infine ed in modo più importante, alcuni dogmi di diverse Chiese trovano ispirazione ed appoggio proprio in questi testi deuterocanonici.
Analizante recenzocele verkon esperantigitan, oni kutimas halti por priskribi la kvalitojn de la lingvo: ĉu ĝi stile adekvatas, ĉu la nomologio respektas tradicion, ĉu ĝi kompreniĝas trans ĉiu ebla duoblasenco kaj ĝis rimarko pri preseraroj… Kion vidis niaj okuloj kaj aŭdis niaj oreloj, ni aprobe konsentas kun la Esperanto de tiu traduko.  Kiel ni ne rimarkigu la lindan lingvon, ankaŭ se ĝi foje ne sekvas rigore le grekan periodadon, tio okazas kiel rimedo por mallongigi frazojn kaj plifaciligi la tujan komprenadon transdonante tamen ĉiam la ekzaktan sencon. Aldone ni konstatas ke ĉi tie estas serĉata Esperanto esenca, facile komprenebla jen por la meza leganto kiel por tiu sperta, kio rivelas en la translingvanto grandan kompetenton lingvan kaj biblisciencan. La tradukanto celas periodaranĝi svelte kaj kurte: kiam la enhavoj iom diverĝas, kompare kun aliaj samtekstaj etnaj tradukoj, tio okazas nur pro fido en konkurencaj antikvaj versioj: la vortaro sufiĉe tradicias en iomaj ennovigoj, al la propraj nomoj ĝenerale estas transkribe respektata la probabla originala sono, la inaj ne estas inigitaj per finaĵa “a”. Ĝenerale la lingvaĵo ŝajnas reprodukti la etoson de la verkoj. Analizzando a fini recensivi un’opera tradotta in Esperanto si è soliti soffermarsi a descrivere le qualità della lingua: se essa sia adeguata per lo stile, se la nomologia rispetti la tradizione, se  sia comprensibile al di là di ogni possibile doppio-senso, fino agli errori di stampa… Noi concordiamo nell’approvare l’Esperanto di questa traduzione, che i nostri occhi hanno visto e le nostre orecchie hanno udito. Come non possiamo non sottolineare la lingua piacevole, anche se a volte non segue rigorosamente il periodare greco, ciò per rendere più brevi le frasi e per facilitare maggiormente la comprensione immediata, riportando tuttavia sempre il senso esatto. Inoltre constatiamo  che qui si ricerca un Esperanto essenziale, facilmente comprensibile sia per il lettore medio che per quello esperto, cosa che rivela nel traduttore una grande competenza linguistica e nella scienza biblica. Il traduttore si prefigge  un periodare snello e breve: quando i contenuti divergono un po’, se confrontati con le altre traduzioni etniche dello stesso testo, ciò accade solo per fiducia nelle antiche versioni concorrenziali; il vocabolario è abbastanza tradizionale nelle poche innovazioni, nei nomi proprii in generale è rispettato nella trascrizione il probabile suono originale, i femminili non sono resi con la finale “a”. In generale il linguaggio sembra riprodurre l’atmosfera delle opere.
Sed tio marĝene interesos tiujn kiuj preferas meti akcenton kaj atenton sur la libraj enhavoj. Pro tio ni elektas ion diri pri unuopa verko por evidentigi la enhavon jen rilate pensmanierojn jen rilate epokajn cirkonstancojn, tuj antaŭmetante tamen ke tiuj duakanonaj verkoj lumigas, kvankam nur iomete, historian epokon. Sen tiuj literaturaj verkoj, ŝajnus ke hebreoj, dum la 400 jaroj ĉ. antaŭ Kristo, nek vivis nek pensis nek skribis. La duakanonoj ŝtopas tiun lakunon kaj samtempe permesas eniri en la teologiajn pensadojn tiuepoke ĉar ĉiu verko, krom celo, evidentigas sian religi-konceptadon kvankam en la komuna hebrea religi-kredemo. Ma ciò interesserà marginalmente quelli che preferiscono porre l’accento e fermare l’attenzione sul contenuto dei libri. Perciò noi scegliamo di dire qualcosa su ogni singola opera per evidenziare il contenuto sia  relativamente ai modi di pensare, sia relativamente alle circostanze delle varie epoche premettendo subito, tuttavia, che queste opere deuterocanoniche mettono in luce, benchè solo poco, un’epoca storica. Senza queste opere letterarie, sembrerebbe che gli ebrei durante i circa 400 anni avanti Cristo né siano vissuti, né abbiano pensato, né abbiano scritto. I deuterocanonici chiudono questa lacuna e contemporaneamente permettono di penetrare nei pensieri teologici di quell’epoca, poiché ogni opera oltre ad uno scopo, mette in evidenza la sua concezione religiosa benchè lo faccia secondo la comune credenza religiosa ebraica.
Eble al la leganto de la supraj linioj ne forfuĝis ke tiuj “ni” supozigas ke la konfekciantoj de tiu recenzo estas pluraj. Efektive ni estas areto de legantoj-analizantoj-opiniantoj, do publiko ne-specialista, kvankam ne entute sena je studa kaj erudiciema atento pri tiaspecaj verkoj, ludanta en akademieskaj rondoj sub gvido de pli kompetentulo: se licas laŭdi nin, ni konstatis ke niaj juĝoj kelkfoje anticipis tiun de legantaro aŭ de kritiko. Forse al lettore delle righe scritte sopra non è sfuggito che quei “noi” fanno supporre che i compilatori di questa recensione sono molti. Effettivamente siamo un gruppetto di lettori-analisti-opinionisti, quindi non specializzato, benchè non completamente privo di attenzione studiosa ed incline all’erudizione su opere di questo tipo, che partecipa a gruppi simili alle Accademie, sotto la guida di una persona  più competente: se è lecito lodarci, abbiamo constatato che i nostri giudizi qualche volta hanno anticipato quelli dei lettori e della critica.
La unua volumo entenas la historiajn librojn dum la dua la poeziajn kaj profetajn. Sekvante tiun ordon ni profitas por ilustri enhavojn kaj travivaĵojn intuiciigitajn de unuopulo kaj por aldoni ne ekstertemajn rezonadojn florintajn dum niaj tiucelaj rondtabloj. Il primo volume contiene i libri storici, mentre il secondo contiene i poetici ed i profetici. Seguendo quest’ordine approfittiamo per illustrare i contenuti e le vicende che ognuno ha intuito e per aggiungere  i ragionamenti, non fuori tema, che sono fioriti, durante i nostri incontri avvenuti a questo scopo.
Armando Zecchin
(la sekvon venontnumere)
Armando Zecchin
 (segue nel prossimo numero)


"Mentre stiamo andando in stampa ci giunge la notizia della improvvisa morte di Glauco Corrado, avvenuta domenica 6 Giugno a pochi passi dal rifugio di Aviolo (val Camonica). Molti di noi l'hanno avuto come insegnante di Esperanto e tutti noi lo conosciamo per il suo impegno nel mondo esperantista. In questo momento ci sentiamo particolarmente vicini alla moglie Elda, ai figli e a quanti hanno goduto finora della sua disponibilità. Ci mancherà.
Una più ampia nota biografica nel prossimo numero."


LETEROJ AL REDAKTEJO

Ĝentila Redakcio de Katolika Sento, mi estas abonantino de via belega revuo kie mi ĉiam legas interesajn artikolojn, precipe tiujn en la Internacia Lingvo; bedaŭrinde ĉifoje mi rimarkis ke plejparte la revuon oni redaktis verkante artikolojn en la itala, kaj mi havis la impreson legi itallingvan religian revuon, ne Esperantan Bultenon de UECI; mi esperas ke la venontaj numeroj de nia bulteno enhavu pli da artikolojn en Esperanto. Bonvolu pardoni min pro miaj rimarkoj kiuj intencas ne kritiki sed plibonigi nian belegan revuon. Korajn Salutojn.
Silvia Garnero

Vi pravas kaj ni dankas vin pro viaj rimarkoj. Tiaj estas la leteroj kiuj kontribuas al plibonigo de nia revuo. Vi povas konstati ke en la nuna eldono ni tuj reprenis la ĝustan vojon. Fakte K.S. estas legata ne nur de esperantistoj, ĉar ĝi estas sendata ankaŭ al bibliotekoj, kulturaj centroj, episkopoj, religiuloj, kleruloj ktp. kiuj ne konas E-on, sed pere de K.S. ili povus iĝi bonfavoraj al ĝi kaj ĝin subteni. Aliflanke la dudeko da esterlandanoj kiuj ricevas nian gazeton estas esperantistoj kaj malmultaj el ili komprenas la italan. Bona kompromiso estas enŝovi italan tradukon flanke de la esperanta teksto. En la pasinta numero ne estis spaco por tio kaj ni ne volis rezigni gravajn artikolojn kiuj favore prezentis nian agadon. En ĉi tiu eldono ni publikigas vian tradukon de la respondo de patro Riccardo Larini aperintan, la pasintan fojon, nur en la (originale) itala lingvo. Tio estas deviga ĉar la peto de klarigoj estis publikigata en ambaŭ la lingvoj.
la Redakcio


Contributi per il deficit del Congresso Esperantista Ecumenico di Rimini
Kontribuoj por la deficito de la Ekumena Esperanta Kongreso en Rimini

 Offerte pervenute nei bimestre Marzo-Aprile:
Donacojn kolektitajn en la monatduopo Marto-Aprilo:
Gruppo UECI
S.B.
L.Z.B.
L.T.
N.P.S.
B.R.
G R.
N.L.
M.N.C.N.
Treviso
Treviso
Treviso
Forlì
Villafranca
Portovenere
Venezia
Triggiano
Parma
10 €
10 €
5 €
15 €
20 €
25 €
13 €
7 €
50 €
che, sommati ai 275 euro raccolti in precedenza, danno un totale di 430 euro.
kiuj, sumigitaj al 275 euroj antaŭe kolektitaj, donas entute 430 eurojn

NI GRATULAS KAJ BONDEZIRAS

Ludovica e Vittorio ascoltano le prime parole in esperanto da nonno Armando
Finfine Armando Zecchin sendis al ni foton de sia lasta nepeto Vittorio kiu naskiĝis la 12an de Decembro de la pasinta jaro. Jen la nova naskito kun la fratineto. Gratulojn kaj bondezirojn de ni ĉiuj.

Katolikismo ekumena aŭ katolikismoj ekumenaj?

Kiel promesite en la lasta numero, jen la traduko de la klarigoj de patro Riccardo Larini al lia prelego.
(esperantigis Silvia Garnero)
La asertoj, kiujn oni atribuas al mi… ne estas miaj: povas ĉiam okazi ke oni estu miskomprenata kaj tio ne necese fontas el la aŭskultanto, sed povas fonti ankaŭ el la malmulta klareco de la parolanto.
Tio kion mi volis diri vi povas trovi ĉi sube:
1)    Neniu eklezio posedas ĉiujn eblajn respondojn al la problemoj starigitaj de la Kristana Revelacio, kaj, precipe, neniu eklezio posedas ĉiujn demandojn; pro tio ĉiam utilas renkonti iun kiu havas alian tradicion kaj opinias malsame ol ni por nin instigi al pliprofundiĝo de la aferoj.
2)    La kristana vero estas antaŭ ĉio unu homo, Jesuo Kristo, kaj ĝi en ĝia pleno estos konigata al ni ĉiuj nur je la tempofino, kiam , “gvidataj de la Sankta Spirito, ni ĉiuj estos en Kristo, aŭ, pli ĝuste, Kristo estos ĉio en ĉiuj.” Tio estas plua motivo por interparoli kun ĉiuj kiuj sin deklaras Kristanoj ( kaj eble ankaŭ por dialogi kun ĉiu homo kiu eble renkontiĝis kun la Paska mistero de Kristo  en “iu maniero kiun nur Dio konas”, kiel rememoras la Encikliko Gaudium et Spes).
3)    Tio tute ne signifas ke katolika homo devos estonte rezigni kelkajn esencajn “verojn” aŭ dogmojn kiujn li hodiaŭ  konfesas, sed tio signifas, pli ĝuste, ke li kune kun ĉiuj aliaj kristanoj devos daŭre kompreni ĉiam pli larĝe kaj profunde la misteron de Kristo, integrante la verojn kiujn li jam hodiaŭ posedas per aliaj veroj kiujn eble la aliaj kunportas.
4)     Tio tute ne signifas opinii ke neniu eklezio estas tiu kiun Kristo volis, aŭ, pli ĝuste, tio ne signifas aserti ke la kristana eklezio ekzistas en neniu ajn eklezio aŭ kristana konfesio. La dua Vatikana Koncilio en iu tre debatita parto de la “Lumen Gentium” asertas klare ke certe la eklezio kiun Kristo volis “subsistit in” t.e.”pluestas en” la Katolika Eklezio; la sama teksto rekonas ke multaj elementoj (vole ne detaligitaj) de la eklezio ekzistas ankaŭ en aliaj Eklezioj kaj Ekleziaj Komunumoj.
5) Estas tasko de la teologia dialogo determini ĉu aliaj eklezioj krom “la nia”estas vere tiaj. Ekzemple, laŭ luterano aŭ laŭ reformacia ekleziano estas vere eklezio ĉiu kristana komunumo kie la Evangelio estas rekte predikata, kaj la Sakramentoj estas taŭge servataj. Do, luterano opinias luteranajn ekleziojn kiel verajn, sed, normale, li opinias tiajn ankaŭ la reformaciajn anglikanan kaj ortodoksajn ekleziojn, kaj  ankaŭ (post la akordo pri la justigo) la katolikan eklezion. Por iu katolika aŭ ortodoksa homo, kontraŭe, la luterana duobla kriterio ne sufiĉas, kaj, do, la luteranaj komunumoj ne havas la plenan eklezian kvaliton (aŭ almenaŭ ni hodiaŭ ne povas diri ke ili havas tion).
6)    La pli grava tasko por ĉiu kristana homo apartenanta al ĉiu konfesio estas akcepti la aserton de la Apostolo Paŭlo:”Neniu ekleziano povas diri al alia:” Mi ne bezonas vin”. Kaj tio validas ankaŭ por ni Katolikoj, kiuj, por kontempli ĉiam plue kaj ĉiam pli bone la tutan misteron, bezonas aliajn kristanojn. Sed antaŭ ĉio, tio validas por ĉiuj kredantoj, ĉar neniu Kristano povas vere atesti la repaciĝon alportitan de Kristo, se li, antaŭe, ne repaciĝas ĉiutage kun siaj fratoj en la kredo. Tio estas kion mi volis diri, kiel katolika homo kiu malkonfesas neniun el la dogmoj, kiujn lia eklezio rekonas kiel siaj, sed ankaŭ kiu konscias ke, por kristano, la pleneco de la vero estas eskatologia akiraĵo. 
fr. Riccardo


INFORMOJ EL LA LOKAJ GRUPOJ

Rimini

    Il gruppo di Rimini ci spedisce in fotocopia mezza pagina di "Corriere Romagna – Cronaca di Rimini" del 30 marzo 2004 dedicata alla chiesa dei Santi Giovanni e Paolo di San Giuliano a Mare.
Si tratta di due articoli.
Il primo, firmato da Isabella Pascucci, prendendo spunto della presenza  ormai storica dell'esperantismo cattolico in Rimini, descrive la meritoria attività di don Duilio in questo campo per poi ampliare il discorso al rapporto tra Esperanto, Chiesa Cattolica istituzionale, ecumenismo. Non c'è spazio per riportare l'intero articolo, ne diamo solo l'incipit:
     La chiesa dei Santi Giovanni e Paolo è un caso nazionale  -"Una città esperantista"- Don Duilio Magnani è un'autorità internazionale - Iscrizioni in due lingue a San Giuliano - RIMINI - Rimini città espe-rantista? A testimoniarlo è una storia che prende le mosse agli inizi del '900 ad opera di don Alberto Migoni e di padre Modesto Carolfi, e della quale oggi si conserva una testimonianza tangibile nella chiesa dei Santi Gio-vanni e Paolo in via Zavagli a San Giuliano Mare.
L'interno della chiesa, edi-ficata nel 1952 e ristruttu-rata alla fine degli anni '60 ad opera dell'architetto Giorgio Franchini, presen-ta, infatti, un ricco apparato musivo con un'iconografia ricchissima e innovativa, dotata di una caratteristica che rende la chiesa un uni-cum a livello nazionale: il bilinguismo delle iscrizioni, in italiano e in esperanto, la lingua internazionale con-cepita nel 1887 dal polacco Leijzer Zamenhof. …
     Il secondo articolo, dal titolo: "Vaccaluzzo un grande maestro artigiano", è dedicato alla descrizione dei mosaici della chiesa, che sono opera appunto di Antonio Vacaluzzo, e riporta i commenti di un esperto, Padre Michele Piccirillo, che suggerisce anche qualche piccola modifica architettonica per esaltare la ricchezza degli stessi.

Rimini

    Messaggio da Gaston Houssou da Touzounné al gruppo di Rimini:
Ekde la pasinta lundo, la 15an de Marto 2004, la Flegejo de Tozounmé ricevas malsanulojn kaj virinojn gravedajn:  la 16an de Marto 2004, frue matene je la 4 h. kaj kvarono, naskiĝis la  bebo, ino, kies nomo estas BENEDIKTA (BENEDICTE ). La Patrino ricevis nian donacon por la bebo; tiu infano ricevos la bapton de Patro Duilio okaze de la inaŭguro de la Flegejo en JUNIO 2004.
La proksiman Dimanĉon, nia Parohestro diros Meson ĉe la Flegejo, kaj benos ĝin, kaj preĝos por gemalsanuloj.

Trento

    Maria Lucchi del gruppo di Trento ci segnala che il 7 marzo 2004, sul settimanale cattolico "Vita Tridentina" c'è una mezza pagina con un articolo su sei colonne dedicato all'Esperanto con particolare riferimento alle motivazioni e attività del movimento esperantista cattolico. Compaiono anche la solita foto di noi a Roma, del gruppo di Trento con gli amici dei gruppi di Brescia e Bolzano e della copertina di Espero Katolika.
Maria Lucchi ricorda inoltre che nei giorni 29 e 30 Maggio si terrà a Trento la "tria seminario pri interpretado" della cui organizzazione si sta occupando personalmente.

MULTE DA DANKO

Pro fondo alfabetizzazione

S.B.
N.L.
M.C.
Treviso
Triggiano
Grosseto
25 €
12 €
52 €


“LA PARAGRAFO 32”

LA  LUMTURO

Con un po’ di enfasi, ho chiamato il mio giardino: “LA UNUA ESPERANTA ĜARDENO”, sperando, nel mio subcosciente, di essere imitato da altri pazzoidi come me!
Alcuni anni fa , nell’operazione di potatura degli alberi, il giardiniere da me incaricato è stato troppo draconiano con un bellissimo albero di noce americana e, potandolo oltre il dovuto, ne ha causato la morte. Era un albero altissimo e maestoso e sinceramente me ne ero affezionato anche per la generosità dei suoi frutti saporitissimi anche se dai gusci molto duri. Passando accanto alla montagnetta dove una volta l'albero troneggiava e rivedendolo ora tutto spoglio tra il verdeggiare delle altre piante, mi prendeva come una fitta al cuore e pensavo che non era giusto che un albero così maestoso dovesse fare una fine tanto ingloriosa, perciò messa in moto la fantasia… ho pensato di realizzare …”La lumturo” (il faro).
Sul principio sembrava tutto semplice, ma con l’avanzare dei lavori, mi son trovato a risolvere un’enormità di problemi. Innanzi tutto ho dovuto tagliare l’albero a quattro metri d’altezza, poi armato di taglierini e spatole gli ho tolto tutta la corteccia. Ho creato poi nove oblò  in verticale per mettervi le lettere della parola: "E-s-p-e-r-a-n-t-o". Con martello e scalpello ho incavato in quel durissimo legno i vani per una finestra ed una porta, poi con pazienza certosina, ho rivestito la superficie esterna del tronco, incollando col silicone un migliaio di piccoli rettangoli di sughero ad imitare una muratura in mattoni. Un “lumturo” che si rispetti, naturalmente deve portare sulla sua sommità un faro di luce e per  questo vi ho installato una grossa boccia di vetro sulla cui superficie avevo precedentemente dipinto tutti i continenti del mondo. Vi ho inserito un forte lampeggiante, simile a quello delle auto-ambulanze, alimentato da un cavo elettrico ovviamente ricoperto dai mattoncini di sughero. Ho completato il lavoro mettendo alla finestra due piccole persiane con le relative tendine da dove troneggia il busto di Zamenhof, quale “guardiano del faro”, e all’entrata una bella porta massiccia con tanto di borchie e la dicitura
    “LUMTURO – ESPERANTO”.
Per dare l’ultimo tocco al faro, ho bloccato col cemento un bel numero di sassi bianchi attorno alle grosse radici dell’albero, come per raffigurare le bianche spumeggianti acque che si infrangono sullo scoglio del “LUMTURO”.
Johano el Kor-mano

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

Ni devas anonci la forpason de du gravaj eksterlandaj legantoj de Katolika Sento:

La 2an de aprilo, mortis en Germanio Adolf Burkhardt, luterana pastoro, de 1961 ĝis 1975 kaj denove de 1981 ĝis 2000 prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). La postan dekan de aprilo li estus atinginta sian 75-an jaraĝon. Li estis kuneldoninto de ‹‹Adoru Kantante›› kaj eldoninto de ‹‹Tero kaj Ĉielo Kantu››. La krono de tiu laboro estas ‹‹Adoru››, granda kristana kantlibro eldonita en 2001. Pro tiu verko kaj lia verkaro ĝenerale li ricevis, kune kun la aliaj du aŭtoroj, la esperantistaj pastroj Eichhorn kaj Kronenberger, la Esperanto-kulturpremion de la FAME-fondaĵo. Ekumenismo estis en lia koro, kaj li multe strebis por la dialogo kaj renkonto de la kristanaj esperantistoj: dek ses ekumenaj kongresoj ekde 1968 estis grave influitaj de lia senlaca strebado "por ke ĉiuj estu unu". Nur pro sia malsano li ne povis partopreni en la Ekumena Kongreso en Rimini de la pasinta jaro.
***
La 14an de aprilo, en la hospitalo en Osijek (Kroatio) mortis 72-jaraĝa, pastro Franjo Gruić, dum multaj jaroj landa reprezentanto de IKUE. Ĝis sia morto li estis prezidanto de la refondita E-societo en Slavonski Brod. Li estis poligloto kaj instruis la lingvojn germanan, latinan, grekan kaj francan en la Dioceza klasika gimnazio. Li esperantiĝis en 1950 kaj li kunredaktis kroat-esperantan vortaron kaj eldonis lernolibreton “Unuaj paŝoj en Esperanto”. La 30an de majo 1983 li eniris la IKUE-estraron, kaj estis elektita dua vicprezidanto, kun la tasko prizorgi la rilatojn kun porpastraj kaj religiaj institutoj. En la estraro li restis ĝis 1992. Poste la milito malebligis lian aktivan agadon. Li estis fidela leganto de Katolika Sento, tiel ke, kiam, la pasintan jaron, li sciis pri la nova prezidanto de UECI, sendis tuj al li leteron por lin gratuli kaj konfirmi sian deziron daŭre ricevi nian bultenon.
***
Il 24 marzo 2004, dopo lunga malattia, è deceduto Aldo Chiaruttini già abbonato a Katolika Sento.
Aldo Chiaruttini era nato a Udine il 19 aprile 1928. Venne a sapere dell'Esperanto il 7 novembre 1944 da Aristide Colussi mentre si trovavano nel campo di lavoro obbligatorio di Opacchiaselle (Gorizia). Finita la guerra, nel 1948 ebbe modo di contattare Angelo Zoratti e da lui fu indirizzato a Giovanni Della Savia, il quale gli procurò una grammatica dopo avergli parlato un po' della lingua. Nel 1949 Chiaruttini iniziò lo studio dell'Esperanto e nel 1950 partecipa al 23° Congresso del SAT a Torino. Dopo il Congresso, Chiaruttini partecipò ad un corso di Esperanto tenuto dalla Prof.sa Ada Rossi all'Istituto Tecnico "A. Zanon" di Udine. Quando il 27 maggio 1950 fu ricostituito il gruppo udinese, Chiaruttini è stato uno dei primi aderenti e nel 1953 assunse l'incarico di Cassiere della Sezione Giovanile, costituita l'anno precedente. C'era molta gente, nella Chiesa del Bearzi, a dargli l'ultimo saluto: esperantisti ma anche amici. E lo scrivente ha voluto ricordarlo a tutti tracciando un breve profilo sottolineando l'impegno e la dedizione di Aldo Chiaruttini agli ideali di pace e fratellanza che uniscono tutti gli uomini di buona volontà.
Giacomino Martinez

AMUZE

Ofic-lernanto

- La juna oficlernanto al la oficestro: -Sinjoro, mi opinias ke oni volas vin al la telefono!-
- Kion signifas "mi opinias" ?
- Mi ne estas certa: Mi respondis al la telefono kaj voĉo diris al mi: "Ĉu estas vi, maljuna idioto!"

Ĉe la stacidomo

Al pakaĵ-portisto: -Kiom da mono vi prenas por porti la valizojn?
- Unu eŭron por la unua kaj po duoneŭron por la aliaj
- Bone, do bonvolu preni la aliajn ĉar por la unua zorgas mi mem.
(sendis Dori Pozzi)

Logiko

Paŝtisto, kiu defendas sian ŝafaron, vidas en la ĉielo aglon. Li prenas sian pafilon, pafas kaj iras al la
loko, kie troviĝas la kompatinda rabobirdo.
Turisto, kiu vidis la tuton, sin turnas al la paŝtisto: -Amiko, estis neutile alpafi. Falante de tiom da alto ĝi estus ja same mortinta!

Vendistoj

Okaze de internacia ekspozicio vendisto de itala firmao interparolas kun angla kolego. Je certa punkto li demandas la anglon pri la rezulto de la negocoj.
– Bonege!  Mi ricevis multajn utilajn informojn, mi planis bonajn programojn, mi ekrilatis kun multaj
eblaj klientoj, mi kreis sufiĉajn novajn kontaktojn...
–Tia estas la situacio! -diras la italo- Ankaŭ mi vendis nenion!

Ŝi al li:

– Iam  ni estis ĉiam en bona harmonio, kiel marmalado kaj butero. Nun ni estas kiel papriko kaj bikarbonato.

Kanibaloj

En vilaĝo de kanibaloj infaneto eniras kabanon dum la patrino preparas la tagmanĝon.
-Mmmmm!... Kia parfumeto! Kiu estas?

Inter amikoj:

-Hieraŭ vespere, mia edzino kaj mi kverelegis: ŝi volis iri spekti operon kaj mi volis iri spekti filmon.
Poste, tamen ni trovis akordon...
-Ha!... Ĉu estis bela la opero?
 (sendis  Glauco Corrado)

COMITATO CENTRALE U.E.C.I.

Presidente: Giovanni DAMINELLI, via Lombardia 37, 20099 Sesto S.Giovanni (MI) – tel. 02.2621149
Vice presidente: Paola AMBROSETTO, via Emo 9/C, 30173 Mestre (VE) – tel. 041.5341532 – fax 041.612516
Segretario generale: Armando ZECCHIN, corso Trapani 112, 10141 Torino, tel. 011.3852449 
Consiglieri:
don Duilio MAGNANI (segretario per l'informazione), viale C.Zavagli 73, 47900 Rimini, tel.-fax 0541.26447
Giovanni CONTI (cassiere e organizzazione congressi), via F.Filzi 51, 20032 Cormano (MI) – tel. 02.66301958 – fax 02.66302110
Diego FIUMARELLA (delegato giovanile), Corso Italia 11, 10090 Castagneto Po (TO) – tel. 011.9132048
Ionne DE ANGELI BERTOZZI, via Quercioli 114, 54100 Massa (MC) – tel. 0585.792066
Silvia GARNERO, Via Cavour 40, 10036 Settimo Torinese (TO) – tel. 011.8000078 oppure 0118012635
Assistente Ecclesiastico: mons. Giovanni BALCONI, p.zza Duomo, 16, 20122 Milano, tel. 02.878014 (ab.) - 02.8556274 (Curia);
Grafica e impaginazione di Katolika Sento: Mario GUlLLA, via Benadir 62, 13100 Vercelli, tel. 0161.259397

Nota bene: Tutte le comunicazioni alla redazione di Katolika Sento, vanno spedite al presidente UECI.