Enhavo:



Katolika Sento si rinnova

All'inizio dello scorso anno, Katolika Sento, si è presentata ai lettori nel suo nuovo formato destando generale apprezzamento. Quest'anno, come già anticipato nel numero scorso, stiamo tentando un rinnovamento nei suoi contenuti per rendere la nostra rivista sempre più vicina alle esigenze del lettore e più rispondente ai suoi scopi istituzionali. Per questo abbiamo introdotto delle nuove rubriche che vorremmo far diventare un appuntamento fisso con i lettori.

Katolika Sento renoviĝas

Komence de la pasinta jaro, Katolika Sento, sin prezentis al la legantoj en sia nova formato, vekante ĝeneralan aprecadon. Ĉi jare, kiel jam antaŭdirite en la pasinta numero, ni klopodas ĝin renoviĝi en ĝiaj enhavoj por igi nian gazeton ĉiam pli proksima al la postuloj de la legantoj kaj pli responda al ĝiaj instituciaj kialoj. Pro tio ni enigis novajn rubrikojn kiujn ni volus igi fiksa rendevuo kun la legantoj.
 

Saluto de la prezidanto de IKUE por la nova jaro 2004

Tre karaj gefratoj - IKUE-anoj, komence de la nova jaro 2004 akceptu miajn la plej korajn kaj fratajn salutojn. Rapide transportis nin la tempo el la pasinta jaro 2003 en la novan jaron 2004. La jaro 2003 nereveneble malaperis, historiiĝis kaj kun ĝi ankaŭ ĉiuj pasintjaraj aktivadoj en diversaj landoj. Sendube inter ili la plej grava estis la 16a Ekumena E-Kongreso, okazinta omaĝe al Honora Prezidanto de IKUE Pastro Duilio Magnani en Rimini, en paroĥo de sanktaj Johano kaj Paŭlo. Profunden en la menson kaj koron enskribiĝis belaj kongresaj tagoj, travivitaj kune de IKUE- kaj KELI-anoj en frateca amo.
Kaj en la viva memoro ankoraŭ restas Kristnaska Mesaĝo de la Papo (same kiel tiu Paska Mesaĝo) „Urbi et Orbi - Al Urbo kaj Mondo“, dum kiu la Papo konkludis la bondezirojn en tri lingvoj: Esperanta, pola kaj latina. Kaj danke al oferema ĉeestanta esperantista grupo sur la Placo Sankta Petro, la tuta mondo pere de mondovizio legis la panelan surskribon "Esperanto. Danke al ĝia iniciatinto - frato Giovanni Conti kaj la tuta esperantista grupo - la mondo povis konvinkiĝi, ke Esperanto plu ekzistas kaj vivas.
Menciindaj estus pluaj gravaj okazintaĵoj de la pasinta jaro, kiujn vi, karaj gefratoj, aranĝis, partoprenis aŭ legis pri ili en niaj katolikaj E-gazetoj aŭ revuoj. Kun ĝojo mi povas konstati, ke pasintjare reguliĝis aperado de la revuo Espero Katolika kun tre interesa enhavo ne nur aktuala, sed ankaŭ historia, tuŝanta nian movadon. Jes, estas bone almenaŭ koncize konatiĝi kun historiaj eventoj de nia IKUE-movado, por trovi modelojn kaj inspirojn por niaj nuntempaj aktivadoj. Tial niajn sincerajn dankojn meritas ĝia redaktoro kaj sekretario de IKUE frato Carlo Sarandrea, kiu sendube plej streĉe laboras prospere al nia IKUE-movado. Liamerite plu ekzistas trifoje dum la semajno elsendoj de Vatikana Radio en Esperanto. Tre mi ĝojas pro tio, sed en profundo de la koro mi ankaŭ sentas certan amarecon pro apatia sinteno de la katolikaj esperantistoj rilate al la elsendoj. Laŭ ricevitaj korespondaĵoj la kompetentuloj de Radio Vatikana pritaksas gravecon kaj utilecon de la elsendoj. Ĉiu IKUE-ano ne nur planu, sed fakte realigu intencon aŭskulti la esperantlingvajn elsendojn de la Vatikana Radio kaj sendi almenaŭ mallongan korespondaĵon al ĝia redakcio. En ĉiu numero de Espero Katolika aperas detalaj informoj pri aŭskultebleco de E-programoj de Vatikana Radio. Ne forgesu do!
Karaj gefratoj, niajn dankojn prave meritas ĉiuj, kiuj iamaniere per sia agado kontribuis al daŭrigo de la katolika aŭ ekumena E-movadoj en la pasinta jaro. Sed unuavice la dankegon kaj dankemon meritas Dio, nia bona ĉiela Patro, ĉar sen lia beno estus vana nia peno. Kaj la dankon meritas ankaŭ nia Patrino, la Virgulino Maria, ĉiela protektantino de la katolikaj esperantistoj. Tial, kiel dankesprimo por ĉiuj akiritaj benoj kaj gracoj dum la jaro 2003 kaj por elpeti ilin por IKUE en la jaro 2004, okazis en paroĥa preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en loĝloko de IKUE-prezidanto la Sankta Meso. Mi, la IKUE-prezidanto, reprezentanta ĉiujn IKUE-anojn, alportante la oferdonojn al la Plejsankta Ofero de nia Sinjoro Jesuo Kristo, metis sur la oferpatenon dankojn pro ricevitaj benoj en la pasinta jaro kaj petojn pri novaj benoj kaj gracoj en la jaro 2004. Mi estas profunde konvinkita, ke pro la Sankta Ofero de Jesuo Kristo en la unua tago de la nova jaro - en la festotago de Dipatrino Maria, pro viaj preĝoj kaj memoroj dum la Sanktaj Mesoj, atendas nin benota la tuta jaro 2004.
Karegaj, kun espero travivi belegajn kaj spirite riĉajn momentojn, ni kun vervo kaj arda elano eklaboru prospere al nia movado. Nunjare, krom aliaj diversaj aranĝoj, atendas nin la plej grava IKUE-aranĝo - la 57-a IKUE-Kongreso en Litovio, en urbo Kretinga, kiu iĝis la ĉefurbo de la katolikaj esperantistoj en la jaro 2004. Ne hezitu, karaj, partopreni la kongreson en bela lando, kies popolo spite de longjara subpremado konserviĝis profundan katolikan kredon. Mi persone tre ĝojatendas tiun kongreson, dum kiu mi esperas renkonti multajn, ĝis nun konatajn, gefratojn, sed mi tre deziras ankaŭ persone interkonatiĝi kun multaj ĝis nun nekonataj gefratoj. Tre ĝojiga informo venis el Litovio, ke la Litova Episkopa Konferenco agnoskis oficiale IKUE-movadon kaj benas la kongresajn laborojn. Tial, karegaj, ne prokrastu vian kongresan aliĝon.
Tre karaj gefratoj, ek al la laboro prospere al la IKUE-movado en la jaro 2004! Tre kore vin salutas kaj Dian benon al vi deziras via frato –
prezidanto 
Miloslav Šváček

EL LE HOMILIOJ DE MONS. BALCONI

In questa nuova rubrica si riportano brevi pensieri estratti dalle omelie lette dal nostro assistente ecclesiastico, mons. Giovanni Balconi, durante le S.Messe in esperanto celebrate ogni terzo sabato del mese a Milano. Nel limite del possibile si cerca di rispettare il ciclo liturgico delle letture. Quest'anno ricorre il ciclo C, quindi ci si rifà alle omelie del precedente ciclo C (anno 2001). En ĉi tiu nova rubriko estas mallongaj pensoj ĉerpitaj el la homilioj legitaj de nia eklezia asistanto, monsinjoro Giovanni Balconi, dum la S.Mesoj en Esperanto celebrataj ĉiun trian sabaton de la monato en Milano. Laŭeble, oni klopodas respekti la liturgian ciklon de la legaĵoj. Ĉi jare estas la vico de la ciklo C, do oni reprenas el la homilioj de la antaŭa ciklo C (jaro 2001-a).

El la homilio de la 3.a dimanĉo de la Jaro  (20-01-2001)
El la evangelio laŭ Luko:  "Hodiaŭ ĉi tiu profetaĵo plenumiĝas antaŭ viaj okuloj"

La renkontiĝo kun Jesuo estas sperto viva kaj konsola, kaj ĝi plenigas nian ekzistadon. Ni estas kaptitoj, kiuj bezonas liberecon, blinduloj, kiuj serĉas vidpovon, malriĉuloj, kiuj atendas la favorjaron de la Sinjoro.
Princino Klotilda, el familio Savoja, post la morto de sia edzo, fariĝis dominikana triaordinanino.
Ŝi skribis: "Mi ne plu estas de la mondo; mi estas plene de Jesuo kaj por Jesuo. Mi mem miras, kial estas tiel: ĉio estas faro de Jesuo; mi tion komprenas, mi tion vidas. Kiam mi pensas pri mia vivo,
mi demandas min mem, kial - bedaŭrinde - mi ne estis ĉiam tia? Vi devus vidi rnian hodiaŭan vìvon por kompreni ĉi tion."
Hodiaŭ signifas, ke la Sinjoro plenumis sian amon kai sian deziron savi la homojn, ke la arbo de la savo ekburĝonis, kaj, ke ni povas ĉerpi la fruktojn, ke ni povas ĉeesti ĉe la rivero de la akvo de vivo, hela kiel kristalo, eliranta el la trono de Dio, kiu fluas en la ĉiela Jerusalemo.
Tamen, hodiaŭ signifas ankaŭ ke en ĉi tiu momento, nun, Li atingas nin kune kun Sia vorto.
Fido ne estas informo, sed formado; la Evangelio ne estas nur koni, sed eduki, eduki la koron, la menson, la konsciencon.
Kial prokrasti ĉion al la morgaŭo? Kial ne decidi tuj?
[…]
***
El la homilio de la 7.a dimanĉo de la Jaro  (17-02-2001)
El la evangelio laŭ Luko:  "Estu kompatemaj kiel kompatema estas via Patro"
[…]
La hodiaŭa paĝo de la Evangelio nin portas en la koron de Jesuo. Άγαπάτε = Amu vi.
Ĉi tiu estas kategoria imperativo. La Sinjoro ordonas al ni la amon, ne la nian, sed Sian amon.
La Sinjoro estas kompatema, Li ne volas kondamni, sed savi kaj redoni al ni la mezuron, kiun ni uzis al la aliaj, sed mezuron premitan, superabundan.
Amu vi, ĉar mi estas la amo, ĉar mi amis kaj tutkore mi vin amas, ĉar la amo estas la lumturo de via vivo, ĉar ne ekzistas kristano, kiu ne amas.
Dum la monato Februaro, kelkfoje suno ne granda sed klara alridetas kun granda pureco; blovas dolĉa venteto; kaj, ankaŭ se la printempa sezono estas malproksima, oni flaras printempajn odorojn.
Amo al niaj malamikoj estas la signo, kiu nin distingas de la pekuloj kaj nin similigas al la Patro, la Plejaltulo, Kiu estas kompatema ankaŭ al la sendankemuloj kaj al la malbonuloj.
[…]
Laŭ la hebrea Talmud, Dio ekjuĝas komence de la Novjartago kaj kompletigas la juĝon post dek tagoj, dum la festa de Kippur. Dio havas por ni tri librojn: la libro de la justuloj, la libro de la maljustuloj, la libro de tiuj, kiuj estas meze, inter la bono kaj la malbono. La justuloj ricevas tuj la premion; la maljustuloj la punon; por la tria homgrupo, Dio prokrastigas la decidon ĝis la festo de Kippur. Dum la dek tagoj, la homo devas pruvi, ke li kapablas pardoni, ĉar neniu ricevos pardonon, ne pardoninte antaŭe.
Ni ĉiuj devas serĉi pentosenton en la koro, ĉar ni apartenas al la tria kategorio.
Kial kelkfoje ni ne estas sufiĉe humilaj kaj ne havas koron mildan kaj kompateman?
Mons. Giovanni Balconi

Pri la statuo de S.ta Patro Pio en Rimini


Il signor Leszek H. Łęgowski, polacco, ha scritto una poesia dedicata alla statua di Padre Pio posta presso la chiesa "esperantista" dei Santi Giovanni e Paolo in Rimini, e ne ha spedito la traduzione in esperanto a Serio Boschin sperando di vederla pubblicata su Katolika Sento. In realtà le traduzioni sono due; ecco il tutto: Sinjoro Leszek H. Łęgowski el Pollando, verkis poemon pri la statuo de S.ta Patro Pio lokata apud la  "esperanta" preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini, kaj sendis ĝian tradukon en Esperanto al Serio Boschin esperante ke ĝi aperu en Katolika Sento. Fakte la tradukoj estas du;  jen ĉio:
 
Dio benu!                                                          
Pollando-Bydgoszcz
la 4-an de novembro 2003
Kara kaj Estimata Amiko Serio Boschin!
Ekde nia Ekumena E.Kongreso en Rimini pasis iom da tempo. Alvenis jam aŭtunaj monatoj. Tamen en miaj rememoroj daŭras la valoraj kristanaj kaj amikecaj travivaĵoj. Kompreneble, ke en miaj okuloj kaj koro vivas la belega kaj plensuna italia lando!
Hodiaŭ mi kuraĝas sendi al vi la plej novan versaĵon sub titolo: Statuo de l' Sankta Patro Pio en Rimini, kiun afable esperantigis S-ino Zofia Kamieniecka. Ankaŭ tute neatendite kaj memvole tradukis ĝin nia amiko Bogusław Sobol. Do, mi sendas ambaŭ tradukojn. Mi esperas, ke iu de ĝi aperos en la "Katolika Sento", ĉu?
Mi estos dankema!
Esperante, ke mia letero trovos Vin en bona sanstato, mi salutas Vin elkore kaj amike, dezirante Dian benon.
    Via,
        Leszek H. Łęgowski


Leszek Henryk Łęgowski

Statuo De L' Sankta
Patro Pio En Rimini

Por P. Duilio Magnani
Leszek Henryk Łęgowski

Statuo De L' Sankta
Patro Pio En Rimini

Por P. Duilio Magnani
En verda ombro de l'arboj
kaj de l'arbustoj akutfoliaj
malhelbruna statuo
de l' Sankta Patro Pio
en preĝema enpensiĝo,
de l' homo spertanta
la Kristajn vundojn.
Li rigardas ĉiutagajn eventojn
de l' brua strato Zavagli,
rapidanta al la renkonto
kun maro...
En verda ombro de arboj
kaj akraj folioj de arbustoj
malhel-bruna statuo
de Sankta Patro Pio
en la preĝa meditado
homo spertinta
vundojn de Kristo
rigardas ĉiutagan bruon
de la strato Zavagli
rapidantan al renkontiĝo
kun maro...
La preterpasantojn,
kiuj transiras kun korpreĝo
la sojlojn de l' ruĝeta preĝejo
al Sanktaj Johano kaj Paŭlo,
li benas
per man'alte levanta,
li -nuntempa Stigmatigita Sanktulo -
"Viktimo kaj Sacerdoto".
Preterirantojn
transpaŝantajn kun preĝa koro
sojlon de ruĝiĝanta preĝejo
Sankta Johano kaj Paŭlo
benas
per alte suprenlevita mano
Stigmatulo de nia jarcento
"Viktimo kaj Sacerdoto".
En templ' de multkoloraj mozaikbukedoj,
en kiuj dominas oro --
lazuro kaj verdo --
en ĉefaltarejo Kristo
krucumita, aŭskultanta
dulingvan preĝon:
privatan - gepatran,
ekumenan - Esperanton.
En la sanktejo de multkoloraj mozaikaj bukedoj
kun supereco de oro
lazuro kaj verdo
Kristo en altaro
pendigita sur la kruco
aŭskultanta dulingvan preĝon:
privatan -gepatran
Ekumenan -Esperantan.
Bydgoszcz, la 30-an de septembro 2003
Esperantigis Zofia Kamieniecka -Gdansk
Bydgoszcz, 30.09.2003
Esperantigis: Bogusław Sobol


LETEROJ AL REDAKTEJO

Questa rubrica è a disposizione dei lettori perchè possano esporre le loro esperienze, opinioni, proposte, suggerimenti. L'esperienza di uno può essere di stimolo o di esempio ad altri, un'opinione espressa può aprire un dibattito chiarificatore, segnalare una difficoltà può aiutare a risolverla, in ogni caso, intervenire con spirito fraterno e collaborativo, ci aiuta a conoscerci reciprocamente.
Inaugura la rubrica Silvia Garnero che, essendo da poco tempo entrata a far parte nella nostra associazione, ha così l'opportunità di presentarsi. La ringraziamo per questo suo contributo.
(Per intervenire spedire al presidente UECI)
Ĉi tiu rubriko estas je dispono de la legantoj por ke ili povus priskribi siajn spertojn, opiniojn, proponojn, sugestojn. La sperto de iu povas esti instigo kaj ekzemplo al aliaj, opinio esprimita povas malfermi klarigan diskutadon, atentigi pri malfacilaĵo povas helpi al ĝia solvo, ĉiukase, interveni kun frateca kaj kunlaborema animo, nin helpas konatiĝi unu la alian.
Inaŭguras la rubrikon Silvia Garnero kiu, ne de longe enveninta nian asocion, havas tiel la ebleco sin prezenti. Ni dankegas ŝin por ĉi tiu ŝia kontribuaĵo.
(Por interveni sendu al la  prezidanto de UECI)

Kiam, kiel, kial mi esperantistiĝis.

Mi ekkonis Esperanton en mil naŭcent naŭdek kvar, kiam du el miaj amikoj proponis al mi ĝin lerni. Multe ŝatante la lingvojn kaj lingvistikon ĝenerale, mi tuj akceptis la proponon de miaj amikoj aliĝante al la unuagrada kurso.
En tiuj jaroj I.E.F. havis sian sidejon en Torino, proksime de mia urbo, sed mi jam ne povis paŝi, tial miaj amikoj petis al la instruistino de la kurso, Sinjorino Ursula Grattapaglia, ĉu ŝi povis korekti miajn ekzercojn ankaŭ se mi ne partoprenis en la lecionoj. Mi faris regule la ĉiusemajnajn taskojn hejme kaj la ĝentila instruistino korektis ilin, poste mi iris ĉe la lernejon nur okaze de la ekzameno en kiu mi bone sukcesis.
Unu jaron poste miaj amikoj kaj mi aliĝis al la duagrada kurso. Mi jam amis la belan kaj facilan Zamenhofan Lingvon. Post unu jaro de lernado mi rezignis la ekzamenon ĉar miaj amikoj sin kaj min malkuraĝigis dirante ke la ekzameno estis tro malfacila, kaj ke ni certe ne sukcesos en ĝi.
Mia amo al Esperanto ne ĉesis kreski, kaj, post pli ol dudek jaroj, dum kiuj mi devis iom ĝin forlasi, legante la gazeton “La Stampa” mi eksciis ke ekzistas retkurso de Esperanto. Tuj mi aliĝis al la kurso, kaj per la helpo kaj ĉiama kuraĝigo de mia retinstruistino, mi finis ĝin bone. Poste mi pensis ke mi devis fari ion por pli bone lerni kaj disvastigi la Lingvon Internacian. Komputile mi atingis la retpaĝon de I.I.E. (www.esperanto.it) , kaj aĉetante la librojn tie indikitajn, mi komencis min prepari hejme kaj aŭtodidakte por pasi la duagradan ekzamenon. Fakte, je la dekkvina de junio pasintjare la ekzamenkomisiono venis ĉe min dank’ al la ĝenerala direktoro de I.I.E. kiu aranĝis eksterordinaran ekzamensesion. Mi pasis mian duagradan ekzamenon tre bone rilate la skriban parton, sed ne tro bone rilate la parolan parton, ĉar mi neniam povis paroli Esperanton, sed mi tre ĝojis ĉar mi havis tre bonan poentaron laŭ la mezvaloro de miaj verkoj kaj parolado.
Mi nun estas preparanta mian triagradan ekzamenon, kaj vere deziras ĉiutage plibonigi mian lernadon kaj paroladon; ĉi jare mi povis partopreni en mia unua esperanto aranĝo; temis pri la printempa kunveno de UECI en Karavaĝo, kie mi renkontis multajn samideanojn kaj amikojn. Mi bone konscias ke la triagrada ekzameno tre malfacilas, sed mi havas tempon kaj volon, kaj tio jam multe gravas por atingi kiun ajn celon.
Mi sincere kredas je la utilo de la Lingvo Internacia kiel pontlingvo inter la diversaj popoloj ankaŭ nivele de la liturgio kiel nova “latino” de la eklezio. Multaj jaroj devos ankoraŭ pasi, sed mi opinias ke finfine la registaroj de la mondo komprenos ke nur Esperanto povas taŭgi por rekte kaj facile kontaktiĝi la homoj diverslandaj sen forpeli siajn gepatrajn lingvojn, dialektojn kaj kutimojn.
Silvia Garnero

INFORMOJ EL LA LOKAJ GRUPOJ

La rubrica è a disposizione dei gruppi locali. Le motivazioni sono le medesime della rubrica "Leteroj al redaktejo", con la differenza che qui l'attore non è l'individuo, ma il gruppo. Chiunque viva l'esperienza in un gruppo locale, anche se non ufficialmente costituito, può farci pervenire notizia delle sue attività. La rubrica può anche servire per invitare a quelle iniziative aperte ai soci esterni al gruppo; in questo caso segnalatecelo per tempo, tenendo conto che la rivista è bimestrale e che la spedizione non sempre risulta puntuale..
(Per intervenire spedire al presidente UECI)
La rubriko estas je dispono de la lokaj grupoj. Ĝiaj celoj estas kiuj de la rubriko "Leteroj al redaktejo", la nura malsameco estas che ĉi tie la rolanto ne estas la individuo sed la grupo. Ĉiu ajn kiu spertas la apartenado al iu loka grupo, ankaŭ se ne oficialigita, rajtas alvenigi al ni sciigojn pri ĝia agado. La rubriko estas usebla ankaŭ por inviti la ne-grupanojn al la malfermitaj iniziatoj de la grupo; tiuokase sciigu ĝin al ni ĝustatempe, konsiderante ke temas pri dumonata revuo kaj ke ne ĉiam la elsendo estas akurata.
(Por interveni sendu al la  prezidanto de UECI)

Trento, domenica 23 novembre 2003.
Incontro del gruppo di Trento con quelli di Brescia e Bolzano.

Il gruppo di Trento, prosegue il suo progetto di instaurare maggiori contatti, personali e in rete, fra i gruppi. Nel comune spirito di amicizia, tramite le visite delle vicine associazioni, viene approfondita la conoscenza della propria storia, arte e tradizioni e nello stesso tempo vengono confrontati i progetti e le iniziative.
Per i nove amici di Brescia, l’incontro, organizzato a Trento fa seguito a quelli delle precedenti settimane nella sede di Mompiano e a Milano; per i quattro amici di Bolzano è un consueto ritrovarsi.
Nel castello del Buonconsiglio, ci soffermiamo in particolare, di fronte agli affreschi del pittore bresciano Romanino. Sulla volta della loggia l’immagine del carro di Fetonte scorre nel cielo verso il sole e spazia nel tempo: di un giorno o di una stagione, fra immagini mitologiche, musicali, bibliche e di storia romana. Visitiamo poi gli affreschi dei “ Mesi” nella torre dell’Aquila, capolavoro del gotico internazionale, del periodo in cui il latino stava perdendo il carattere di lingua universale e l’arte diventava fattore di unità L’atmosfera di sogno ci avvolge mese dopo mese; fra lavori dei campi e attività cortesi, i colori della natura si mescolano a quelli delle vesti dei nobili, con il fascino delle antiche miniature.
Il clima continua amichevole anche al ristorante mentre gustiamo il menu locale. Accanto ai merli ghibellini delle antiche mura della città si respira già l’aria natalizia; attraverso un grande stella cometa appaiono alberi di Natale e casette in legno che accolgono prodotti d’artigianato trentino e altoatesino, mentre l’aria è impregnata dell’odore delle caldarroste e del vin brulé.
Nella sede del gruppo di Trento, Lea Fabbri distribuisce copie del libro, appena uscito, ”1981-2002: Diario dell’attività della Cattedra di Esperanto di Bolzano”, da lei curato, con foto e notizie degli avvenimenti esperantistici della città. Nell'ambito della "Settimana della creatività" è stato proposto all'Istituto comprensivo Bolzano II - Don Bosco, per la prima volta, un corso di esperanto, con molto successo ed adesioni.
 Sono presenti anche Segalla e Behman, che con i loro articoli hanno rinverdito, attraverso i giornali locali, l’interesse per la lingua internazionale; a Bolzano è stata da poco intitolata la via “Esperanto” e in primavera ci sarà la cerimonia ufficiale di inaugurazione.
Si avvicina la Zamenhofa Tago e, prima della conclusione, con un rinfresco ed affettuosi arrivederci, vengono dedicati piccoli flash agli anni giovanili di Zamenhof, e letti alcuni brani delle sue poesie.
Maria Lucchi
***

Milano

Corsi di Esperanto

Mercoledì 20 Ottobre sono iniziati a Milano dei corsi di Esperanto per principianti tenuti da Giovanni Daminelli. Si tratta di due corsi pomeridiani uno presso l'Università della Terza Età (inizio ore15.50) e l'altro Circolo Esperantista Mlanese (inizio ore 18) più un corso serale sempre al CEM (con inizio ore 21) per un totale 11 allievi. Sempre a Milano, nel medesimo giorno è iniziato un analogo corso alla Scuola Comunale di Lingue di via Casati tenuta dal prof.Taccani.
    Giovedì 21 Ottobre sono iniziati i corsi tenuti da Giovanni Conti presso le Università della Terza Età di Cormano e di Paderno Dugnano.
    Martedì 25 Novembre, presso il Circolo Esperantista MIlanese, sono iniziati i corsi per la preparazione all'esame di terzo grado tenuti dal prof. Glauco Corrado con la partecipazione di quattro allievi.

S. Messa in Esperanto,

    come noto, ogni terzo sabato del mese, a Milano, nella chiesa di S.Tomaso (via Broletto 29), alle ore 16.45, viene celebrata una S.Messa in esperanto. Sabato 17 aprile, saremo tutti a Brescia per il Printempa Kunveno, quindi detta Messa non sarà celebrata a Milano, ma a Brescia nei tempi stabiliti dal programma.
Giovanni Daminelli
***

Torino

"Nova Sento in Rete" ci informa che è nata STELO
(Studenta Eŭropa-Esperanta Ligo)

STELO, è una associazione studentesca internazionale, sotto l'egida del Consiglio d'Europa e con sede legale a Torino, che si propone i seguenti fini:
- associare gli studenti esperantisti
- divulgare l'Esperanto in ambito universitario
- promuovere attività culturali di matrice esperantista con (auspicabile) finanziamento degli atenei
- accedere ai fondi europei, stanziati dall'Unione Europea e dal Consiglio d'Europa, destinati alle attività culturali e agli scambi culturali tra studenti europei.
Il nostro consigliere Diego Fiumarella (delegato giovanile), si è inserito in questa associazione, assumendo l'incarico di delegato locale per Torino; ciò è in coerenza con l'invito del nostro presidente di portare la nostra testimonianza anche con la partecipazione attiva nelle organizzazioni esperantiste laiche. Ci auguriamo il successo della neonata iniziativa, tanto più perchè è rivolta al mondo giovanile.
Giovanni Daminelli    

Kurtaĵoj tra ŝercaĵoj kaj seriozaĵoj

En la oktobra 2003 “Esperanto”, p. 207, oni legas, en bonega artikolo de M. R. Ferreira, recenzanta pri Bahaan verketon: “… la Bahaa kredo estas sendependa monoteisma religio… sendogma”. Kion tio signifas? Ĉu eble ke la Bahaanoj profesas monoteismon senmonoteisman? Ĉu dogmo ne estas kredvero konfesata? Ĉu ili profesas religikredon sen kredi? Eble la recenzanto intencis diri ke Bahaanoj neniam proklamis koncile tion. Sed tio ne karakteriziĝus per “sendogma”, nome per manko de tiu punkto de ilia kredo. Ho fascino de vorto kiu iluzie plukreskigas sendependo-senton en la parolanto!
Oni diras, foje senhezite, ke la unua dogmo en la kristana eklezio datiĝas je 325, do el la Nicea Koncilio, kie estis dogme asertata la diecon de Jesuo Kristo, nome, ke la kristana kredo inkluzivas fundamente tian kredpunkton. Ĉu la kristanoj, antaŭ la Nicea proklamo, ne kredis je la dieco de Jesuo? En iliaj kredoj kaj preĝoj kaj dokumentoj ktp, ĉu ili unuanime ne montris firme kredi je la dieco de la Difilo? Se jes, ili havis dogmon, nome devigan kredo-punkton!
***
Pasaĝero vojaĝis trajne. Sidiĝis antaŭ li mezaĝa virino belegeta kaj simpatia. Fatale liaj okuloj senvole krozadis sur ŝia vizaĝo kaj plurfoje interkruciĝis kun la ŝiaj, dum liaj lipoj montris emon al rideto. Ŝi, scivolemigita de tia insisto, fine ĝentile demandis: “kial vi, tiom insiste, rigardas min ridete?”. Kaj li:” Se ne estus pro la lipharoj vi tute similus al mia edzino”.
“Sed mi ne havas lipharojn”, ŝi kolerete reagis.
“Jes, ĝuste, ĝentila sinjorino. Sed ilin havas mia edzino!”
***
Oni aŭdis, dum itala (la7) televida elsendo “l’infedele” (la mafidelulo) de sabato 18/10/03, ke oni, menciante la egiptan diecaĵon IRISA-on, trovis ke tiu ĉi kaj la Virgulino Maria multe similas unu al la alia, kvazaŭ du diecaĵoj. La kristanaj feministinoj, animantaj tiun “doktan” konversacion, hezitis emerĝigi la diferencojn. Jen unu el tiuj forgesitaj diferencoj, la plej decida: kristanoj diras al Maria “preĝu por mi”; preĝi al kiu? Evidente, al iu supera, al Dio, al kiu Maria sin proklamas servistino. La IRISA-fideluloj preĝas kvazaŭ al iu Superegaĵo, vera Diecaĵo de kiu ĉion dependas. Maria helpas helpe de Dio, IRISA helpas per si mem! La unua sin montras akcepta ĉe Dio, la dua agas siapotence. Laŭ mi, tiuj kristanaj feministinoj dormetis. Kiu ilin vekos?
***
Mi havas amikon en granda kaj popola kaj moviĝema urbo. Kiam hazarde aŭ komunkonsente ni renkontiĝas, jam de fore li eksalutas kaj komplimentas, kaj min brakumante tre simpatie manpozas sur miaj ŝultroj. Babilado lia, preskaŭ tute lia, bremsiĝas nur por inviti min ion trinki; kaj se mi hezitas li pli insistas kaj malavare frapetas sur mia ŝultro dirante ke nia sekigita gorĝo rajtas sin bani. Kiam mi cedas al la invito de sojfanta babilanto, li decide min enkondukas… Se vi, leganto, scivolemas pri la plezurejo kien li min enkondukas, sciu ke ni iras frate al la publika fontaneto!
***
Proverbo de Ueci-anoj. Okazas, jes, ke la vivo aperas larmebla, sed guteto da esperanto ĝin igas amebla!
Spikumanto

“LA PARAGRAFO 32”

Sarà la rubrica fissa di Giovanni Conti, che conosciamo soprattutto per la sua attività nell'organizzazione dei nostri convegni, congressi e manifestazioni varie, così come per il suo giardino esperantista e per la fantasia dei suoi interventi teatrali. Non gli basta: ha voluto un suo  piccolo spazio anche qui; glielo abbiamo concesso perchè è stato il consigliere UECI più votato. Ĉi tiu estos la konstanta rubriko de Giovanni Conti, kiun multaj el ni konas pro lia agado en la organizo de niaj kunvenoj, kongresoj kaj pluraj aliaj manifestadoj, tiel kiel pro lia esperanta ĝardeno kaj pro la  fantazio de liaj teatraĵadoj. Tio al li ne sufiĉis: li postulis sian malgrandan spacon ankaŭ ĉi tie; ni konsentis pri tio ĉar li estis la plej voĉdonata el la konsilianoj de UECI.

URBI ET ORBI n. 5

Dopo i brillanti risultati delle quattro volte precedenti, il gruppetto dei soliti fedelissimi, che ora si è ingrossato, non ha mancato l’appuntamento in Piazza S. Pietro a Roma per l’Urbi et Orbi n. 5.
Anche quest’anno è stato un grande successo; la parola Esperanto, su nove pannelli verdi (con scritta bianca e gialla), è stata ripresa più volte in mondovisione, ed il fatto che siamo stati subissati da messaggi di congratulazioni provenienti da ogni parte del globo (perfino dalla Mongolia e dall’Australia) è la riprova che siamo stati visti da milioni di persone!
Qualcuno ci ha detto "sta bene che avete voluto ringraziare il Papa per i suoi saluti in Esperanto, non ha senso però il voler continuare a riproporlo due volte all’anno e per tutte queste volte". La risposta è semplice: vista la salute precaria del Papa, se dovesse venire a mancare, il suo successore senz’altro continuerebbe a fare gli auguri nelle varie lingue, così come ha fatto finora Papa Giovanni Paolo 2° (continuando una tradizione iniziata da Paolo 6°), ma non siamo per nulla sicuri che continuerà a farli anche in Esperanto. Stando a quanto si dice, questo Papa lo ha voluto aggiungere alla lista perchè pure Lui lo ha studiato, da giovane, in Polonia. Quindi è indispensabile il nostro accanimento nella presenza in Piazza S. Pietro, se non altro per renderci il più possibile visibili agli organizzatori della cerimonia, affinché un domani non possa venire depennata dalla lista questa nostra (strana!?) lingua!.
Perciò ĝis revido a Pasqua 2004 per la 6.a Urbi et Orbi.
Johano el Kor-mano

17° PRINTEMPA KUNVENO

Sabato 17 e domenica 18 Aprile 2004
Presso il “Centro Mater Divinae Gratiae”

(Suore di Santa Dorotea di Cemmo)
Via S. Emiliano 30 - 25127 BRESCIA -Tel. 030 384721


Cari Amici,
questo freddo inverno sta per passare e il Printempa Kunveno sta bussando alla porta.
Che ne dite di trascorrere due giorni spensieratamente con i vecchi e nuovi amici, uniti dalla gioia di risentire le dolci note di “Quel dolce nostro parlar?
Come ormai da un po’ di tempo a questa parte, il Centro Esperantista Cattolico di Milano, sceglie ogni anno un posto diverso dove tenere il suo:
Printempa Kunveno
così da stuzzicare la nostra voglia di scoprire sempre nuovi posti.
Ebbene, quest’anno abbiamo fatto una scelta importante: “La casa Mater Divinae Gratiae” di Brescia.
Perché è importante? In primo luogo perché è una struttura nuovissima, moderna e accogliente, dove tutto brilla di pulito ed efficienza ed è attorniata da un grande parco, dove tra l’altro troverete una bellissima “Via Crucis” che sale dolcemente su una di quelle belle collinette che circondano Brescia.
In secondo luogo, siamo a Brescia, città meravigliosamente servita sia dal treno sia da linee automobilistiche e con un autobus della linea urbana (PD) si può raggiunge comodamente, dalla stazione FS, questa casa di accoglienza.
Quest’anno, i temi che andremo a trattare, sono:
- Quello religioso: < Don Guanella >
- Quello culturale: <Le lingue internazionali dal 1600 ai giorni nostri>
Quest’anno, però, vorremmo organizzare un Kunveno in un modo nuovo, dinamico: non più lunghe e monotone letture in Esperanto, che fanno addormentare, ma brevi brani intercalati da proiezioni di lucidi, così da rendere piacevole e divertente l’ascolto.
Però la cosa più straordinaria di questo Kunveno, sarà la presentazione, in anteprima mondiale, di uno strumento inventato negli Stati Uniti che risolverà enormi problemi, specie nel campo delle traduzioni.
Quindi, come potete indovinare, sarà un Kunveno pieno di novità, al quale non dovete assolutamente mancare.
 
Il costo completo a testa, con
- Pernottamento sia in camera singola che doppia
- Due pranzi
- Cena
- Colazione al mattino
è di 63 Euro, quasi come l’anno scorso a Caravaggio ( ma quest’anno siamo ospiti in un ambiente di lusso).
È pure possibile limitare la permanenza solo diurna.
A quelli che hanno partecipato al “ la 16° Kunveno de Caravaggio” ed a chi ne farà richiesta, spediremo unitamente al programma del Kunveno anche il dettaglio di come raggiungere questo centro.

Vi preghiamo però di una cortesia, dateci l’assenso alla vostra partecipazione il più presto possibile per bloccare i posti.
Potete servirvi del :
- Telefono : 02 66301958
- Posta elettronica : < cont.giovanni x@x tiscalinet.it >
Ĝis revido en Brescia

57° congresso IKUE di Kretinga (Lituania)
3-10 Luglio 2004

Tema del congresso: ‘‘Venku malbonon per bono’’ (Rom 12,21)

Come già anticipato, al fine di favorire la partecipazione dei soci italiani al congresso IKUE di quest'anno, ci assumiamo l'incarico di raccogliere le adesioni in Italia, auspicandoci che siano numerose.
Per questo qui accanto trovate l'aliĝilo con le informazioni necessarie. Potete ritagliarlo, oppure fotocopiarne la prima pagina, compilarla e spedircela insieme alla quota d'iscrizione come indicato.
Per ragioni di spazio, rimandiamo al prossimo numero una descrizione della città di Kretinga. Aggiungiamo qui solo alcune informazioni utili:

Kongresejo

Il Kongresejo è presso l'Instituto Sankta Antonio pri religiaj studoj dove c'è un salone per 250 persone che fungerà da sala conferenze.  Ivi ci sono camere a 2-3-4 letti (con il solo lavandino), in grado di ospitare 60 persone. Servizi igienici e docce sono nel corridoio. Ulteriore possibilità di alloggio per 150 persone in camere a quattro letti sono disponibili presso la  Agrikultura Lernejo, che dista solo 5 minuti a piedi dal Kongresejo. Nel vicino convento dei francescani c'è la possibilità di alloggio per sei sacerdoti. Per coloro che desiderano un alloggio più confortevole (e più costoso) presso l'Hotelo Gelme sono disponibili sette camere a due letti delle quali due sono di lusso.
La mensa per i congressisti sarà presso il Kongresejo.

Antaŭ- kaj post- kongresoj

Antaŭkongreso: Vilnius (ĉefurbo) - Klapeida (survoje vidindaĵoj laŭ rivero Nemunas) - Juodkrante - Nida - Kretinga
Postkongreso: Kaunas (Paĵaislis-monaĥejo kaj malnova urbo), Vilnius (malnova urbo, Pordego de Aŭroro kaj Vilnius-Kalvario).
Ambedue le escursioni, della durata di  due giorni ciascuna, non sono comprese nella quota congressuale e si effettueranno solo se richieste da almeno 30 persone.

Come postkongreso è anche possibile partecipare ai Baltiajn E-Tagojn (BET-40), che si terranno in Lituania dal 10 al 16 luglio.

PREMI RISERVATI AI GIOVANI

L'UECI ha ancora a disposizione la somma di 774,68 euro per n° 3 importi ciascuno di euro 258,22 da assegnare a giovani italiani di ambo i sessi, di età compresa tra i 18 e 30 anni, iscrit-ti all' UECI o all'IKUE che conseguano il diploma di esperanto di terzo grado.
***
L'UECI, su mandato del gruppo esperanti-sta "Giorgio Canuto" di Parma, gestisce premi per ricordare il missionario Padre Francesco Andreoni. Sono disponibili ancora 620,00 euro per n° 4 premi da 155,00 euro cia-scuno da assegnare a giovani di ambo i sessi, di età compresa tra i 16 e 40 anni, che consegua-no il certificato di studio di secondo grado di esperanto. Non è richiesta l'iscrizione ad asso-ciazioni esperantiste.
Condizioni: I premi saranno erogati quale contributo per la partecipazione a un congres-so dell'UECI (Unione Esperantista Cattolica Italiana) o dell'IKUE (Unione Esperantista Cattolica Internazionale) o a un congresso ecu-menico in lingua esperanto.
***
Gli interessati si rivolgano al presidente UECI: Giovanni Daminelli - via Lombardia, 37 - 20099 - Sesto S.Giovanni  (Milano);  tel.02.2621149;  giovanni.daminelli x@x libero.it.

57a Kongreso DE IKUE – Aliĝilo
sendota al doc. Laurynas Algimantas Skupas

str. A. Stulginskio 4-13, LT-2001 Vilnius, Litovio

aŭ, nur por la italoj, al:

Giovanni Daminelli   via Lombardia, 37   20099 Sesto S.Giovanni (MI)

Mi aliĝas al la 57-a Kongreso de IKUE 2004 en Kretinga, Litovio
Plena nomo: S-ro, S-ino, ________________________________________
Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan nomon minuskle
Adreso: _____________________________________________________
___________________________________________________________
Poŝtkodo: ___________ Lando (en Esperanto): ______________________
Naskiĝdato: ___________ Sekso (signu per kruceto): _ ina ԯ, vira ԯ
Telefono: ___________ Fakso: ____________ Retadreso: _____________
Mi deziras dividi la ĉambron kun: _________________________________
Mi/ni planas alveni je (dato kaj horo, se eblas): _____________________
Mi/ni planas foriri je (dato kaj horo, se eblas): _____________________
Mi/ni planas alveturi per:
aŭtomobilo ԯ, trajno ԯ, buso ԯ, aviadilo/ŝipo/trajno ԯ
Loĝado:
Mi/ni mendas en la kongresejo:
ԯ Tranokton en plur-lita ĉambro (dulitaj ĉambroj estas rezervitaj nur por geedzoj)
_Ni estas geedzoj kaj petas ԯ du-litan ĉambron en la kongresejo.
_Mi/ni mendas en Hotelo Gelme: ԯ 1-litan ĉambron,
ԯ 2-litan simplan ĉambron ԯ 2-litan luksan ĉambron
_Mi/ni ne mendas tranoktadon: 
_Mi/ni mendas en la kongresejo nur manĝojn:
matenmanĝojn ԯ, tagmanĝojn ԯ, vespermanĝojn 
Mi/ni estas vegetaranoj ԯ
Mi proponas jenajn kontribuojn al la kongresa programo:
Prelegon pri jena temo: ________________________________________
Programerojn por distra vespero: _________________________________
Alian programon: ____________________________________________

La aliĝo validas post pago de minimume la aliĝ-sumo.
Pagmaniero: Mi pagis (sendis) la sumon de ___________ je la _____________
ԯ al banka konto de Laurynas Algimantas Skupas (kontnumero 10014558095,
bankokodo 73000, Hansa LTB, SWIFT: HBALT22; tra banko korespondento
DEUTSCHE BANK AG, Frankfurt/Main SWIFT: SEUTDEFF BLZ 50070010
ԯ al "skup-y"-konto de UEA; ԯ per poŝtmandato, ԯ perletere al s-ro
Laurynas Skupas, str. A. Stulginskio 4-13, LT-2001 Vilnius, Litovio

Aŭ, nur por la Italoj:
ԯ al CC postale  N. 47127675   intestato a UNIONE USPERANTISTA CATTOLICA ITALIANA U.E.C.I.

Dato: _________________ Subskribo: __________________________
Kongresaj kotizoj  (ĉiuj esprimitaj en eŭroj EUR)
Tarifo A: ĉiuj landoj ne en Tarifo B
Tarifo B: Eŭropa Unio (stato 2003), Skandinavio, Nord-Ameriko.

1.  Aliĝkotizo (nerepagebla) por ĉiu persono, pagenda antaŭ la Kongreso:

limdato Tarifo A Tarifo B
ĝis 2004.03.31
ĝis 2004.05.31
ĝis 2004.06.01
10,00 EUR
15,00 EUR
20,00 EUR
20,00 EUR
30,00 EUR
40,00 EUR
Gejunuloj malpli ol 25-jaraĝaj ĝuas 50% rabaton de la koncerna kotizo laŭ grupo/periodo.

2.  Kongresa kotizo pagenda en la kongresejo
(inkluzivas tranoktojn, manĝojn kaj ekskursojn. ĝi ne inkluzivas antaŭ- kaj post- kongresojn).

Tarifo A:    100,00 EUR    gejunuloj: 70,00 EUR
Tarifo B:    150,00 EUR    gejunuloj 100,00 EUR

Nur manĝoj (sen tranoktoj)

Tarifo A:    50,00 EUR
Tarifo B:    80,00 EUR

3. Prezoj en Hotelo Gelme por 7 noktoj
(pagendaj en la kongresejo, alkalkulu eblan inflacion)

luksa ĉambro dulita:    360,00 EUR
simpla dulita ĉambro:    280,00 EUR

Grava atentigo! La menciitaj kotizoj inkluzivas neniun asekuron.
Ĉiu kongresano por la kongresaj tagoj prizorgu por si la asekuron (precipe sanitaran) en sia lando.
La aliĝon oni traktos kiel validan post ricevo de la aliĝkotizo.

Aliĝkotizon oni povas sendi al:
banka konto de Laurynas Algimantas Skūpas: kontnumero 10014558095, bankokodo 7300, Hansa LTB, SWIFT HBALT22; oni devas sendi ĝin tra banko-korespondento DEUTSCHE BANK AG. Frankfurt/Main SWIFT: SEUTDEFF BLZ 50070010
aŭ al  UEA-konto: skup-y
aŭ per  poŝtmandato je nomo kaj adreso:
Laurynas Algimantas Skūpas,
str. A. Stulginskio 4-13,
LT-2001 Vilnius, Litovio.
Al jena adreso sendu la aliĝilojn kaj (kun ebla risko de la sendinto) oni povas sendi la aliĝkotizon en bone pakita kaj registrita leterkoverto.

Al la supra adreso sendu la aliĝilojn kaj (kun ebla risko de la sendinto) oni povas
sendi la aliĝkotizon en bone pakita kaj registrita leterkoverto.
Retpoŝtaj adresoj: <skupasl@yahoo.fr> <aidute x@x mail.lt>

aŭ, nur por la Italoj:
 C/C.postale  N. 47127675   intestato a UNIONE USPERANTISTA CATTOLICA ITALIANA U.E.C.I.
kaj sendu la aligilon al:  Giovanni Daminelli via Lombardia,37 20099 Sesto S.Giovanni (Mi)
Retpoŝta adreso: <giovanni.daminelli x@x libero.it>


Pastro Bernard Eichkorn chiede aiuto

Comunicazione del Comitato Centrale UECI
    Pastro Bernard Eickorn, è il vicepresidente della "Ekumena Komisiono de IKUE/KELI", per intenderci, è colui che ha organizzato e gestito l'ultimo congresso ekumenico di Rimini (chi vi ha partecipato lo conosce bene). Egli ha inviato a tutti gli iscritti a quel congresso una lunga lettera nella quale si compiace per la buona riuscita del congresso, ma alla fine li informa che, finanziariamente, il congresso si è concluso con un deficit di poco più di 3550 euro. Ciò è dovuto al fatto che si è voluto facilitare la presenza dei giovani con le loro famiglie, perchè essi sono il nostro futuro. Infatti, grazie ai bassi costi, la loro partecipazione è stata più numerosa del previsto, con le conseguenze dette. Per ripianare il deficit, basterebbe il contributo di 15 euro da parte di ogni partecipante o anche meno, visto che un amico generoso ha già contribuito con 500 euro e lui stesso è disposto ad aggiungerne altri 500; in conclusione si accontenterebbe anche di soli 5 euro a testa, nella speranza che qualcuno offra di più.
    Anche se non lo dice, dovrebbe aspettarsi qualcosa almeno dagli italiani, perchè il loro era il gruppo occidentale più numeroso. D'altra parte noi ne abbiamo approfittato per l'elezione del nostro comitato centrale, quindi, con questa nota, ci permettiamo di estendere la sua richiesta anche a chi non ha partecipato al congresso; ognuno si senta libero di aderire o meno. Poichè è economicamente insensato spedire individualmente piccole somme, potete disporre del conto corrente dell'UECI che gli trasmetterà la somma totale (potete cogliere l'occasione della spedizione delle quote d'iscrizione, aggiungendo nella causale la quota che si vuol destinare con l'indicazione: PRO CONGRESSO). Per correttezza amministrativa, l'elenco delle offerte verrà pubblicato su Katolika Sento, senza nomi, per salvaguardare la riservatezza, ma con la sigla che ognuno ci indicherà: in mancanza metteremo le iniziali del nome in modo che ognuno si possa riconoscere.

QUOTE E NORME ASSOCIATIVE ANNO 2004
Per l'anno 2004 le quote rimangono uguali a quelle del 2003:

Associato ordinario con Katolika Sento (SO) 16,00  €
Associato giovane (SG) 8,00  €
Associato familiare (SF) 8,00  €
Associato ordinario con Espero Katolika (SOE) 37,00  €
Solo abbonamento a Katolika Sento (AK) 9,00  €
Solo abbonamento a Espero Katolika (AKE) 21,00  €
Associato sostenitore (SS) 32,00  €
Associato sostenitore con Espero Katolika (SSE) 74,00  €

Il periodico Katolika Sento viene inviato a tutti gli associati, tranne che per i familiari.
E' associato giovane chi non ha superato i 25 anni.
E' associato familiare chi convive con altro associato.
Per l'abbonamento all'estero aggiungere 6 euro per spese di spedizione.
Specificare nella causale del versamento la categoria dell'associato, l'anno di nascita dei giovani, l'esatto indirizzo per il recapito del periodico K.S., la destinazione di eventuali offerte.
I gruppi locali con almeno 10 soci trattengono 2,10 euro per l' associato ordinario e 1,05 per l'associato giovane o familiare, mentre la quota dei soci individuali va interamente all'UECI.

I versamenti vanno fatti sul C.C. Postale n. 47127675
Unione Esperantista Cattolica Italiana U.E.C.I
Tale numero di conto corrente è evidentemente disponibile anche per contributi a favore delle altre attività UECI.
Attenzione! Il vecchio numero di C/C Postale, dal Novembre 2003 non è più valido. Usare il numero sopra indicato.


AMUZE

Come ogni periodico serio,  anche il nostro vuol finire con l'angolino del buonumore. Chiunque può contribuirvi mandandoci le sue battute, purchè siano in esperanto. Non è detto che verranno  pubblicate le migliori. Kiel ĉiu serioza gazeto, ankaŭ la nia volas finiĝi kun la angulo de la spritaĵoj. Ĉiu ajn povas kontribui sendante al ni siajn humoraĵojn, kondiĉe che ili estu en Esperanto. Ne estas certe ke estos eldonataj la plej amuzaj.

Ĉe la kuracisto:

- Ĉu vi konsultadis iun alian antaŭ veni al mi?
- Jes, doktoro, la sanigisto de la vilaĝo.
- Ha! Kaj kian stultan konsilon li donis?
- Ke mi iru al vi kun granda hasto!  
***
Konstato:
- Ni homoj estas mirindaj! Ankaŭ se niaj aferoj tute ne prosperas, post dudek jaroj ni diros: "He, kiel bele estis antaŭ dudek jaroj!".
***
Ĉe la mekanikisto:
- Via problemo estas pli serioza ol tio, kion mi pensis. - diras la mekanikisto al la kliento - Via baterio bezonas novan aŭtomobilon!
***
Nuntempe:
Renkontiĝante surstrate:
- Saluton, www.Marcelo.it!
- Saluton, www.Georgo.it!
***
Matena penso.
- Ĉu eblas, ke ne ekzistas pli bona maniero komenci la tagon... sen la devo ellitiĝi?

Amuzoj senditaj de Glauco Corrado

COMITATO CENTRALE U.E.C.I.

Presidente: Giovanni DAMINELLI, via Lombardia 37, 20099 Sesto S.Giovanni (MI) – tel. 02.2621149
Vice presidente: Paola AMBROSETTO, via Emo 9/C, 30173 Mestre (VE) – tel. 041.5341532 – fax 041.612516
Segretario generale: Armando ZECCHIN, corso Trapani 112, 10141 Torino, tel. 011.3852449 
Consiglieri:
don Duilio MAGNANI (segretario per l'informazione), viale C.Zavagli 73, 47900 Rimini, tel.-fax 0541.26447
Giovanni CONTI (cassiere e organizzazione congressi), via F.Filzi 51, 20032 Cormano (MI) – tel. 02.66301958 – fax 02.66302110
Diego FIUMARELLA (delegato giovanile), Corso Italia 11, 10090 Castagneto Po (TO) – tel. 011.9132048
Ionne DE ANGELI BERTOZZI, via Quercioli 114, 54100 Massa (MC) – tel. 0585.792066
Silvia GARNERO, Via Cavour 40, 10036 Settimo Torinese (TO) – tel. 011.8000078 oppure 0118012635
Assistente Ecclesiastico: mons. Giovanni BALCONI, p.zza Duomo, 16, 20122 Milano, tel. 02.878014 (ab.) - 02.8556274 (Curia);
Nota bene: Tutte le comunicazioni alla redazione di Katolika Sento, vanno spedite al presidente UECI.
Responsabile stampa di Katolika Sento: Mario GUlLLA, via Benadir 62, 13100 Vercelli, tel. 0161.259397