Enhavo:




ANONIMA PREĜO
Mizerulo ekkonscias ke mem beatigas siajn fratajn helpantojn
PREGHIERA ANONIMA
Il miserabile procaccia la beatitudine ai suoi occorritori
BEATAJ ... BEATI ...
Beataj kiuj subtenas miajn malcertajn paŝojn, kaj miajn mallertajn manojn. Beati quelli che sostengono i miei incerti passi, e la mie mani impacciate.
Beataj kiuj komprenas ke miaj oreloj malbone aŭdas kion oni diras. Beati coloro che comprendono che le mie orecchie con difficoltà odono.
Beataj kiuj kompate perceptas, ke miaj okuloj apenaŭ travidas, kaj ke mia komunikkapablo ĉiam pli febliĝas. Beati coloro che con delicatezza avvertono che i miei occhi appena intravedono e la mia capacità di comunicare si fa sempre più debole.
Beataj kiuj, ridetante, trovas tempon por babili iomete kun mi. Beati quelli che, sorridendo, trovano il tempo per parlare un po' con me.
Beataj kiuj ne diras al mi. "Vi jam trifoje rakontis tion al mi!" Beati coloro che non mi dicono "E' già la terza volta che mi racconti questo!"
Beataj kiuj, vorte kaj kondute, min certigas, ke mi estas amata, respektata, kaj ke mi ne estas sola. Beali coloro che, a parole e negli atti, mi rendono certo che io sono amato, rispettato, e che io non sono solo.
Beataj kiuj amikece konstatas, ke miaj nunaj vivfortoj ne kapablas plu kunporti mian krucon. Beali coloro che amichevolmente prendono atto che le mie attuali forze vitali non sono più capaci portare la mia croce.
Beataj ĉar Dio pretas repagi ilin por tio, kion ili faras al mi. Beati perché Dio è pronto a ricompensarli per quello che fanno a me.
(Provo de esperantigo far la 2002-2003 Vercelaj unuagradaj kursanoj, kiuj interalie ekkonsciis kiel Esperanto, rilate la seksojn, certe pli neŭtralas ol la itala lingvo. Fakte la itala teksto donas impreson ke la meditanto estus masklo dum en la esperanta samgravece impresas vire kaj virine).


LA LASTA PAROLADO DE MARIO SOLA EN TORINO
    Por ne forgesi niajn epigonojn kaj plikompreni la konsiston kaj influon de ilia inspiro, jen, laŭ privata registrado de C. Geloso, la kernajn erojn de la prelego eldirita de la forpasinta Mario Sola en Torino okaze de la inaŭguro de la nova sidejo, la okan de Marto 1997.
    "Fronte al la neplena sukceso de Esperanto, estos tamen la konsolo, ke "ni elprovis", kaj, ke ni estis la iniciatintoj de io pozitiva, kaj, ke io bona rezultis ankaŭ danke al nia eta kaj modesta agademo dum niaj valoroj kaj idealoj estos konkerintaj pli vastan teritorion.
    Jen, mi estas - kaj mi esperas, ke mi ne tedis vin tro multe - doninta al vi ian panoramon de la futuro laŭ "mia" vidpunkto: antaŭvidoj, sed kune kun la antaŭvidoj miksiĝas esperoj kaj aŭspicioj! Kaj... rigardi al la morgaŭo optimisme, ekirante de situacio sufiĉe malbela, ekvidi futuron lumradian, brilan, kiam ankoraŭ estas nokto, estas unualoke konscii pri la alveno de la lumo post la plej profunda nokta obskuro, sed signifas ankaŭ sin konfidi al sia propra "kredo".
    Kaj mi ne povas flankelasi ĉi tiun kredon! Estas mia kredo, kio instruas al mi, ke la historio ne estas simpla kaj nura "hazardo", sed, ke ekzistas iu plano, "kiun ni ne konas, kiu venas sur nin", kaj, ke ekzistas, transe de la vibeblajoj, ia... Providenco. En tio mi kredas... mi ne povas tion ne diri! Ekzistas Providenco, kiu kelfoje nin lasas en la atendejo, sed poste...
    Kaj... jen psalmo venas helpe al ni: en ĝi enestas multaj belaj esprimoj, unu el ili mi ĉerpis "Stultiĝintaj pro sia fia konduto, ili suferis je siaj misfaritaĵoj. En la angoro ili alkriis al la Etemulo, kaj Li ilin liberigis de iliaj maltrankviloj. Li sendis sian..."Vorton" kaj Li ilin sanigis, ilin Li elsavis de la detruo!" (89-90)
    La ekonomikistoj diras, ke por atingi sukceson, en ekonomia societo, firmao..., fundamente rolas la psikologia ingredienco, nome la... fido. Kiam ĉeestas fido, la ekonomia procezo kreskadas kaj en tiu okazo oni rimarkas evoluajn fenomenojn rilate okupon, produktadon... plikreskon! Esenca estas la fido! Ni opinias, ke ankaŭ en la kampon socian ni povas transigi ĉi veron: "fidi helpas!"
Nu, ni devas por ni alpreni ĉi fidon. Ni esperantistoj povas riĉigi nin je ĉi tiu fido.
Registris kaj aranĝis
Carlo Geloso


Silvia Garnero, el sia ĉambro inter poestudaj libroj kaj retmesaĝoj, rubrike ekbabilas per kunUECI-anoj per Katolika Sento. Kaj KS. sin afable gastas
KION NI SEMAS TION NI RIKOLTOS
Proverbo de la popola sago reeĥiĝanta eĉ en la Evangelio

    Se oni legas tiun ĉi proverbon konsiderante ĝin laŭvorte, oni povas konstati, ke ĝi naskiĝis tra la kampara mondo, kie unu diras al la alia: "se vi semis terpomojn, ne pensu poste rikolti grenon, ĉar vi rikoltos nur kion vi semos".
    Sed ĉiu proverbo havas, laŭ mia opinio, du kaŝitajn senĉojn: unu rilatantan al la ĉiutaga vivo, la alian rilatantan al la spirita vivo.
    Konsiderante la ĉiutaga vivo laŭ ĉi tiu proverbo, ĝia aserto ŝajnas al mi tute malprava: ni fakte vidas ke la bonuloj en niaj mondaj socioj estas tro ofte neglektitaj.
    Ni vidas bonulojn, kiuj devas peni por vivi, dum malbonuloj kaptas la atenton de gazetoj, radio kaj televido per siaj ruzaĵoj, kaj eĉ per siaj trompoj.
    Se necesas pruvo ke la malbono triumfas sur la bono, oni konsideru kion faras gazetoj, radio kaj televido: preskaŭ ĉiutage ili dediĉas al detala priskribo de malbonaĵoj multe da spaco, dum nur malofte ili parolas pri bonaĵoj: krome ni povas vidi, eĉ inter niaj amikoj multajn boneagantojn, kiuj ricevas, kontraŭ sia bonfaro, multe da malbono, kaj tion nin malkuraĝigas.
    Tamen se oni konsideras la saman proverbon sub la lumoj de la spirita senco, ni povas vidi ke ĝi vere pravas: fakte, la tuta Evangelio, kiu alportas al ni la Diparolon, kuraĝigas ĉiun kristanon, kaj ankaŭ ĉiun homon ĝin legantan kun bona volo, al bona agado, ankaŭ meze de ĝravaj suferoj kaj insultoj; ĉar ĝuste Jesuo asertas, kvankam la tuta evangelio invitas boneagadi precipe pro amo al Dio, ke ju pli oni akceptas, luktante kontraŭ ĝi aparte se ĝenanta proksomulojn, la suferon kuraĝe kaj paĉienĉe surtere, des pli oni povos poste ĝui ĝrandajn kaj nedireblajn bonojn en la eterna vivo ĉe Dio kaj kun Dio. Tie la amasinformiloj ne plu rajtos misinformi kaj la ruzuloj ne plu mensogos,
    Pro tio ni daŭrigu en nia ĉiutaga vivo, atendante jes ja la belan premion por ni preparitan en la ĉiela regno, sed dume helpante amikojn kaj ĉiuspecajn proksimulojn en ĉiuspecaj iliaj bezonoj kaj laŭ niaj ebloj.
    Se reveni al la popolara saĝeco de la priskribita proverbo, ni devas ankaŭ rememori alian filozofian maksimon kiun, laŭ mi, bone klariĝas kaj rajtigas niajn dubojn pri la tutsaĝeco de tiu proverbo; temas pri la korektiĝa maksimo: "Faras pli da bruo folio falanta ol arbaro kreskanta": ĉi tie per folio falanta oni indikas malbonon, kaj per arbaro kreskanta oni indikas bonon: ankaŭ tiu filozofia maksimo invitas nin sekvi nur bonon kaj forlasi malbonon, eĉ se ni ne atingos iun ajn renomon, kaj vivi trankvile kaj ĝoje nian vivon tagposttaĝe kiel eble plej farante bonon al la aliaj.
Silvia Garnero


RADIO VATIKANA ELSENDOJ EN ESPERANTO

La elsendoj okazas en tri tagoj de la semajno, en la sama horo 21,20' MET (19,20 UTC).
Dimanĉe - daŭro 9' 20" - frekvencoj: mezonde 527 kaj 1530 kHz; kurtonde 4.005 (74.90 m.), 5.880 (51.00 m.) kHz.
Merkrede kaj Ĵaŭde - daŭro 9' - frekvencoj: mezonde 1611 kHz; kurtonde 7250 (41.37 m.) kaj 9645 (31.10 m.) kHz.
Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Skribu al: Radio Vatikana - Esperanto Redakcio, SCV - 00120 CITTA'  DEL VATICANO. 

La redazione, nell'augurare un sereno anno nuovo a tutti gli amici dell'UECI, chiede scusa per il ritardo con il quale viene inviato l'ultimo numero del 2002 di "Katolika Sento". E' evidente quanto sia determinante il lavoro di Serio Boschin, che è stato "bloccato" per motivi di salute. A Serio giungano da questa pagina gli auguri più belli da parte di tutti gli Esperantisti cattolici.


KURTAJ INFORMOJ

    Il prossimo congresso Ueci 2003 coinciderà, anzi, si fonderà, con quello ecumenico di Rimini con Ikue e Keli dal 30 agosto al 6 settembre. Insieme certamente si realizzerà un proficuo affinamento delle finalità dell'UECI per una più efficace azione apostolica per mezzo dell'Esperanto. La temo estos "Vi estos miaj atestantoj, salo kaj lumo por la mondo".

***
    Nia prezidanto Serio Boschin, jam feliĉe superinte la konvaleskan periodon post operacia ricevo de du koronariaj ĉirkaŭvojoj, pretas aktiviĝi kiel ĉiam. Pro lia saniĝo kaj liaj verkoj ni dankas la Donanton de ĉiuj bonaĵoj.
***
    Kard. Biffi, omaĝe ricevinte "Kontraŭ Majstro Ĉerizo"n, gratulas tradukinton kaj UECI/n pro ties kulturaj kaj apostolaj engaĝiĝoj pere de Esperanto.
***
    C'è che semina a Rimini e chi raccoglie a Milano.
    Anche quest'anno, come ogni anno, al Meeting di Rimini, grazie all'interessamento di Antonio Gambuti, era presente lo stand dei Cattolici Esperantisti.
    Questa presenza è un importante strumento per farci conoscere, se ne è avuto un riscontro anche a Milano.
    E' accaduto che un'insegnante di lettere del liceo scientifico di Busto Arsizio, dopo aver incontrato il sig. Gambuti al Meeting, si è positivamente incuriosita dell'argomento e ha pensato di approfondire le sue conoscenze interessando all'esperanto anche i suoi allievi. Ha richiesto quindi, via posta elettronica, a IKUE di poter contattare qualcuno nella zona di Milano.
    Carlo Sarandrea ha subito contattato Daminelli che, con Glauco Corrado, ha organizzato una lezione di due ore sull'esperanto. Tale lezione ha avuto luogo sabato 16 Novembre, presso il Liceo Scientifico "A. Tosi" di Busto Arsizio dalle 10.30 alle 12.30 alla presenza di 25 allievi che si sono dimostrati attenti e interessati all'argomento. Ad ognuno è stato distibuito matenale didattico e informativo, all'insegnante ed alla preside, che ci ha voluto conoscere personalmente, sono state consegnate copie di due libri di presentazione della nostra lingua. A fine lezione si sono fatti vivi anche insegnanti ed allievi di altre classi dimostrando il loro interesse: a lutti è stalo distribuito maeriale informativo.
***
     Kardinalo Tettamanzi si ricorda di Arenzano...
    Antaŭ la alveno de kardinalo Tettamanzi en Milano, la esperantistoj de la Katolika Esperanto Centro de Milano, memorinte ke li estis (aŭ estas) esperantisto, sendis al li leteron de bonveno.
    Jen la tekston de la letero:
Eminenza, i soci del Centro Esperantista Cattolico di Milano, unitamente al loro Assistente Ecclesiale Mons. Giovanni Balconi, riunuti per il loro incontro mensile, apprendono con gioia la notizia della nomina di V. E. ad Arcivescovo della Diocesi di Milano.
 Memori della benevolenza con cui V. E. ci accolse nella Sua diocesi in occasione del ns. Congresso Nazionale del 1998, siamo certi che continuerà ad apprezzare gli ideali ispiratori del nostro movimento, ideali in cui crediamo e intendiamo perseguire con spirito di servizio alla Chiesa.
    Assicurandole la ns. filiale dedizione, rivolgiamo a Dio una particolare preghiera per Lei e per la Sua nuova missione.
 Per il Centro Esperantista Cattolico di Milano  Giovanni DamineIli
    La kardinalo tuj respondis, per letero mane skribita, jene:
Stimat.mo Sig. Giovanni,
    grazie di cuore del vostro augurio e della vostra preghiera per il mio nuovo servizio alla Chiesa di Milano.
    Ricordo bene l'incontro di Arenzano del 1998. Sull'onda di quella Santa Messa (omelia compresa) celebrata in Esperanto, auguro che il vostro Centro si confermi sempre più nelle motivazioni profonde dell'esperanto - in un mondo così frantumato - e si diffonda.
    Con l'augurio, assicuro la preghiera per tutti e per ciascuno di voi.
 Con viva cordialità
+ Dionigi Card. Tettamanzi

(Estas interese noti ke en la letero al la kardinalo, ne estas aluditaj nek Arenzano nek la Meso kaj homilio en Esperanto ke li faris tiam, sed li remomoris ĉion precize).


Ŝercujo de Katolika Sento

1) Ĉu vi iam ajn trafis en tabakon neŭtralan?
    Ĉu vi trovis ŝtonon neŭtralan?
    Ĉu vi estis blovita de vento neŭtrala?
    Ĉu vi aŭdis privortaro neŭtrala?
    Ĉu vi aŭdis pri prelego neŭtrala?
    Ne, ne, kaj ne !!!
    Neŭtraleco statas en la menso, en la intencoj de homoj, ne en la aĵoj aŭ iliaj inĝeniecaĵoj!
    Tamen oni diras ke aperis lingvo neŭtrala!

2) L'ultima di Mantaut.
    Sai cosa fa il papa immerso nella vasca da bagno?
    Le bolle pontificie, certo!
    Non in Esperanto, però, perché buleo (bolla pontificia) kaj sapveziko (bolla di sapone) ne unusonas.

3) Il paziente al suo dottore:
    Kiel fartas, sinjoro kuracisto, mia malsano?
    Iom... Iom plibone, mi dirus.
    Ankaŭ mi tion diras. Fakte, mi fartas iom malplibone.



EGIPTOJ KAJ HELENOJ UNUAJ ANTISEMITOJ
JAM EN LA IV KAJ III JARCENTOJ AK. AGRESOJ KONTRAŬ HEBREOJ.
    Oni kredis, iam, ke la hebreofobio - aŭ moderna antisemitismo - ekĝermigis la unuajn spurojn dum la truda helenizado de hebreoj far greksiriaj Epifanoj en la dua jarcento aK., kiu provokis la reagojn rakontitajn en la Makabeaj libroj (vidu la katolikan Biblion). Tiuj persekutoj estigintus la tutan bukedon de akuzoj kontraŭ hebreoj kun sintenoj de miskompreno kaj malamo.
    Sed la duboj ke tiu estis la origino jam naskiĝis legante la hebrean Biblion kaj tiuspecajn literaturaĵojn, aparte tiujn erojn nomitajn dukanonajn (deŭterkanonajn) oldtestamentajn. La reĝino Hester, ekzemple, laŭ la samnoma libro, sukcesis savi sian popolon, la hebrean, baldaŭ ekstermotan pro imperiestra dekreto; ke lukto kontraŭ hebreoj estis akra ĝismorte pruvas la postulo, kontentigita, de la belega reĝino, kiu sukcese petegas de la imperiestro, sia edzo, almenaŭ duan tagon pro maĉadi kaj pendigadi ĉiujn malamikojn de la hebreoj: unusola tago ne sufiĉus!
    La fantazia nomo de la imperiestro (Aĥaŝveroŝ) kaj nedetermino de la epoko kun aliaj romanecaj elementoj pruvas ke la redaktoraro priskribis ne maloftan okazaĵon.
Ankaŭ alia midraŝo - la libro de Danielo, tiu kiu amike loĝis en la fosaĵo kun leonoj... malsatantaj - abunde informas pri la kontrastoj inter hebreoj kaj orientaj socioj. Kaj tio okazis jarcentojn antaŭ la eventoj raportitaj de Makabeoj.
    Tiuj duboj hodiaŭ fariĝas certecoj: la persekutoj originis jarcentojn antaŭe: pri tio nin ellernas la libro "Giudeofobia" (Judofobio) nun aperanta en librejoj. lia aŭtoro, Peter Schäfer, germano de Usono, fakulo pri hebraismo en Princeton, kiu jam publikigis similajn verkojn. Lia esploro limiĝas al la epokoj antaŭkristanaj, intence preterlasante fontojn nehebreajn kaj "nepaganajn".
    Laŭ li ne dubendas ke la origino de la fenomeno, plimalfrue dirita iom malprecize antisemitismo, naskiĝis en Egiptio, precize en Elefantina, kie pagana pastraro alertigadis sian popolon kaj politikajn regantojn pri danĝero de la nova religio alloganta erojn de popolo kaj nobelaj sociaj tavoloj. Kompreneble, Schafer tion dokumentas per skribaj atestaĵoj, aparte el la helena literaturo. El Egiptio, trakuras diversa kaj kontraŭa rakontado pri la eventoj de la Eliro (la hebreoj estus forigitaj pro sia malsocia konduto) kaj sekve la kliŝo de la akuzoj disvastiĝis tra la tuta mediteranea areo, en Sirio, en Grekio, en Romo kpt.
    Kaj tiupunkte la aŭtoro enŝutas tutan liston de tiuj persekutoj kun ek pogromaĵoj kaj antaŭjuĝoj, de la epokoj antaŭkristanaj.
     La aŭtoro enprofundiĝas en esploron pri la kaŭzoj de tiuj disvanstiĝintaj persekutoj. Li rezignas privilegii la religian akson (samkiel, male, faras la substancialistoj, kiuj lokigas en la hebrea religio la lastan kaŭzon de la malamoj), aŭ tiun politikan (privilegiitan de funkcionalistoj, emantaj redukti la fenomenon ene de konflikto de ekonomiaj interesoj). Li miksas diversajn elementojn, ĉiujn ĉeestantajn en la tipa pogromo (la unua en la historio) de Aleksandrio (38 aK.), tra kiuj elstaras ankaŭ la privilegio de civitaneco kaj la fiska malŝarĝo kaj aliaj ŝtataj favoroj, devenantaj certe el servoj ofertitaj kaj jugitaj al la ŝtatoj. En iliaj rilatoj kun la ŝtatoj okazis, ni dirus, samekiel hodiaŭ kiam religianoj de iu ajn religio povas subskribi, laŭ la itala leĝaro, la okpromilon avantaĝe de sia komunumo dum hebreoj povas subskribi sepprocenton. El tiu eksploda amasiĝo (privilegioj, envio, religiaj pretekstoj kaj nekonscia timo esti altirite kun perdo de sia identeco)
naskiĝintus la popolanaj ribelaĵoj kontraŭ judaj en Romo de 139 aK. kaj de 19 p.K., ne konsiderinte tiun sub Klaŭdo, kies aludoj troviĝas ankaŭ en la Nova Testamento.
    Tiuj amalgamoj de kaŭzoj originigis pogromojn kaj super ĉio kontribuis fiksi en la publikaj opinioj stereotipojn, kiuj plimalfrue akumuligis judojn kaj kristanojn sub sama amaso de akuzoj, kaj poste, kvankam modifitaj, eniris tra kristanoj. Tiuj ĉi tre spontane fariĝos almenaŭ tiom "kontraŭjudaj" kiom la judoj fariĝos "kontraŭkristanaj".
    Schäfer inventas por la tuta fenomeno la terminon "Judofobio", eble, laŭ li, pli taŭga ol "antisemitismo". ĉu pli taŭga ol "antijudismo", propra de la katolikaj ekleziaj dokumentoj, kiuj koncepte kaj historie distingas antisemitismon disde antijudismo? Kiel sciate, la sentoj kaj agoj inspiritaj de "antisemitismo" ne havas teologian kaj biblian pravigon: ili havas nur origino el historiaj rilatoj inter la du socioj. Eĉ la antjudismo mem ne havas teologian kaj biblian fundamenton, havas nur okazan historian, krom kulturaj originoj, disvolviĝon tristan.
    Ĉu taŭga kaj sufiĉe kompleta ekspliko? Eble ne, ĉar judofobio paralelas kun kristanofobio, kiu (sed tio ne estas esplorita de la aŭtoro) certe influis kaj malklarigis la rilatojn inter la du socioj kaj kunsekve ĉe la publikaj medioj. Ĉu ne estus interese esplori kiom tiu reciproka fobio influis ŝtatajn aparatojn kredi ke ambaŭ socioj minacu la ekzistadon kaj la funkciadon de la ŝtato mem? kaj sekve ili kondamnendas kaj persekutendas? Kiom el ĉiuspecaj nunaj laikismoj kaj sekularismoj eliris el la kontrastoj inter hebreoj kaj kristanoj ĉu ekzistas studesploroj pri tiu delikata temo? ...
Armando Zecchin


KOKINO KAJ GRAVA PEKO DE MIA PATRINO(1).
Pli noveleto ol rememoro?
    Okazis tiutempe, dum la longigita kaj seninforma forrestado de la patro, ke mia patrino, ekkaptite de senespero, plenumis gravan krimon kiun la mizera familio neniel akceptos rebaki sen simpatia orgojlo.
    Ĉar en la familio neniu sciis pri la dungiĝo kaj la mandato de Latina, cetere tro malfruaj, nome ne tuje taŭgaj malhelpi la malsatecan staton, mia patrino havis gravan tenton kaj falis en ĝin: ŝteli kokinon por, almenaŭ unufoje, satigi per delica nutraĵo siajn kvar filiojn, kiuj eble
ne memoris la guston de kokinaĵo ensaŭca, tiam taksata nutraĵo bongustega...
    Sed de kiu forŝteli? La ses ĉekortaj familioj estis malriĉaj preskaŭ kiom ni, krom unu kies patra membro ĝuis ŝtatan postenon sekurigantan la panon kun loĝejo kaj neĉifitaj vestaĵoj por la kvin gefiloj, kaj ankaŭ kun la senmalica envio de la najbaruloj.
    Mia patrino kaptis ĝuste ties kokinon, haste kaj iom senpiece por malhelpi ĉiel kriaĉajn bruojn ĝin sufokis kaj brogis en pelveto por ĝin senplumigi pli rapide kaj pli facile, akurate envolvis la plumaĵojn kaj internaĵojn en papersaketo kaj sendis min ĉion disperdi en malforan fluantan kanalan akvon.
    Tio okazis en la frua posttagmezo. Vespere ni ĉiuj estis manĝantaj kokinan viandon, taksatan tiam porriĉula nutraĵo, pri kies fabela odoro ni infanoj eĉ la memoron ne havis. Jen la patrino donis al ni ĉiuj po abundan kokinaĵon en plado kun maizkaĉo.
    Sed neatenditaĵo invadis nin ĉetable sidantajn, preskaŭ silentajn je tiu silento kiu eksuferas pro la interna lukto malebliganta ke oni provu kvietigi riproĉan konsciencon, almenaŭ en mi dekunujarulo kaj sendube en mia patrino. Jen la neatenditaĵo kiu en mi kaj en la patrino blokis la apetiton kaj suspiregis, ke pladoj kaj teleroj kun kokinaĵoj malaperu en nenion. Subite iu frapis je la pordo: estis nia najbarino kiu venis rakonti pri la malapero de unu el siaj ok kokinoj. "Se ĝi noktus subĉiele, estus kaptaĵo de noktaj animaloj!"
    Mia patrino tuj alpaŝis la sojlon eksteren de la porto, firme decidita retreti la pozicion por ne permesi al la fremdaj okuloj esplori la tablon kun senkaŝaj kokinaĵoj.
    Tra la duonmalfermita pordo, miaj oreloj aŭskultis la rakontadon, la bedaŭrindaĵon kaj la malbonfaraĵon de la ŝtelisto, kiu certe "ne malproksimas", dum trarampis en mi sento de malvenko kaj spirita frakasiĝo; mia patrino aŭskultadis elmetante, tempaltempe, kondamnajn frazojn miksitajn kun la aŭguro aŭ espero, ke la kokino morgaŭ eliru el heĝoj kaj kreskaĵoj kaj dume evitu hundojn kaj bestaĉojn avidajn vori eĉ plumojn. Ŝi pretus eliri por la serĉado laŭ heĝoj kaj kreskaĵoj, se "malbonŝance ĉi vespere la luno tute malĉeestas", ŝi hastis liberiĝe aldoni.
    Miaj gefratoj dume plu manĝis silente, je tiu plenĝoja silento, mi opinias, devenanta el la nova deziro perdi nenion el tiuj bongustaĵoj; mi, male, manĝis trorapide, kvazaŭ celante malaperigi manĝilaron kaj kokinaĵon el tablo, kie ĉio estis fariĝonta krimpruvo, tute premita de la senefika klopodo elprovi senkaptigi mian patrinon el tiu senprecedenca situacio.
Estis neeble, ke la karakteriza saŭca bonodoro ne elblovu el la tablomanĝo ĝis la nazo de nia najbarino kroĉiĝanta ĉe pordo.
    La babila turmentado daŭris dek minutojn ĉirkaŭ. Kia liberiga suspiro elmetis mia patrino, kiam nia najbarino rezignis la pozicion kaj la pordo fine fermiĝis! ĝi rekomencis manĝi silente, humiligata interne kaj ekstere, kvankam ne montrante vorte siajn sentojn, dum miaj gefratoj, jam altiritaj de la amiketaj voĉoj el la korto, estis, gaje, elhejmiĝantaj ne tro atentante, feliĉa naivo!, la rekomendojn ne aludi al la kokinaj delicoj de la vespermanĝo.
    Ni finis la jam kontraŭvolan manĝadon. Ni zorgis elimini ĉion restaĵan, rikoltis ostojn kaj kion ajn odorantan kokine. Kaj mi reiris al la kanalo.
    La fakto lasis en mi dumvivan stampon; precipe ĝi signis en mi sensan imagon pri iuj fundamentaj sentoj.
Ekzemple:
    Se mi volas, eĉ hodiaŭ, nociiĝi pri tio kio estas humiliĝo, mi vidas mian patrinon ĉesojle aŭskultanta nian najbarinon.
    Se iu min demandas kio estas rimorso, mi realkvokas la nekontroleblan ŝplitiĝon de pensoj kaj timoj kaj kulpo kaj honto de tiu vespermanĝo.
     Se mi volas konkrete senti kio estas kristana amo, mi revidas tiun najbarinon, kiu ĉion komprenis kaj nenion riproĉis kaj ĉiam konservis al ni la saman amikecon.
     Se mi volas priskribi la trajtojn de la transrimorsa pento, mi reaŭskultas la lastan preĝdediĉon de la vesperpreĝo de nia patrino: "Ni preĝu por la personoj, kiujn ni skandalis aŭ damaĝis". ...
Armando Zecchin
1 Jam aperinta ankaŭ en Monato 1998.


Ai margini del Congresso
LA CILIEGINA SULLA TORTA

    Naturalmente "la torta" è costituita dalle relazioni che ci hanno accompagnato nella "tre giorni" del Congresso e di queste viene data pubblicazione a parte. Ma la "ciliegina" vuole essere quello zuccherino di contorno, gradito al palato, che ha addolcito, per così dire, le nostre giornate versiliesi.
    Ricche di contenuti sostanziosi, le relazioni hanno toccato argomenti di spessore biblico-teologico-fìlosofico, che non mancheranno di essere sviluppati, meditali, approfonditi e anche ripresi nelle riunioni dei gruppi locali, perché la Parola di Dio è nutrimento fondamentale per il nostro spirito, soprattutto se incentrata nella liturgia della Messa, vissuta - come ha sottolineato Don Duilio Magnani nell'omelia conclusiva delle giornate - nella lode a Dio Padre, "per Cristo, con Cristo e in Cristo, nell'unità dello Spirilo Santo".
    Ma lasciamo che ognuno riviva e mediti nel suo intimo le note profonde del sapere e del pregare e veniamo a quel leggero frullo d'ali che sono le note ariose di siparietti turistici, vissuti in comune letizia. Una letizia "di fede", che ben traspariva nelle visite alle chiese versiliesi. Ci conduce a destinazione un "trenino" che pare uscito dal paese dei balocchi (splendida trovata del Presidente "fervojisto"!) e che ci fa provare, oltre al piacere di gustare lentamente e a tutto campo il percorso paesaggistico, la gioia infantile di scolaretti in vacanza.
     Si comincia dal bel duomo di Pietrasanta, la cui architettura, con la sua grazia romanica, si sposa alle morbidezze scultoree del pulpito. Il marmo, certo il marmo, ovunque il marmo. Del resto, dove trovarlo più bello, levigato, lavorato e splendente che ai piedi delle Apuane? Un vero trionfo marmoreo nell'oratorio di S. Martino, dove ben due Battisteri si presentano alla nostra ammirazione: uno esagonale, a vasca, del XIV secolo (e ripassiamo un po' di catechismo, con le virtù scolpite nelle formelle) e uno a tabernacolo, del XVI secolo, di lavorazione stupenda.
    Lasciamo Leopoldo II. nel monumento in cui è effigiato, a compiacersi del suo Granducato di Toscana e soffermiamoci il tempo che ci vuole a visitare la casa natale di Giosuè Carducci (no, non mi sono dimenticata l'accento; ci dicono che preferiva così). Qui il poeta rimase soltanto il tempo dei primi balbettii, perché in altre case, in altri contorni di spazio e di vita, è emersa la sua opera. C'è chi sussurra un verso, chi ricorda un episodio: reminiscenze scolastiche di felice memoria che ci ringiovaniscono un po'. Soprattutto condividiamo con il poeta la dolcezza di un tramonto su di un'antica Pieve, gustando questa Versilia "che nel cuor mi sta".
    Un po' di cuore ce lo porta via Lucca. Sembrano impenetrabili quelle mura, che si stagliano solide, compatte, formando un anello modulato intorno alla città. "Chiaramente" - ci dice l'autista con la sua "c" aspirata - furono costruite dai lucchesi per difendersi dai pisani, nemici secolari. E quel "chiaramente" la dice lunga sulla storia e sul suo convulso e incredibile dipanarsi nel corso dei secoli. "Chiaramente" Lucca si è difesa, si è sviluppata economicamente, ha attraversato alti e bassi, ma si è sempre contenuta nelle sue mura, dove anche una sovrana, Elisa Bonaparte, ha lascialo un soffio della sua presenza
    Altra presenza Femminile, più corposa, marmorea, dolcissima e insieme solenne è quella di Ilaria del Carretto nel famoso marmo scolpito da Jacopo della Quercia. Ilaria "dorme" il suo sonno secolare suscitando ammirazione e pietà nel Duomo dedicato a S. Martino, di cui tanto ci sarebbe da dire. Ma non è il caso, le guide turistiche sono doviziose di particolari e qui vogliamo solo cogliere alcuni spunti del nostro peregrinare. In comune con quello dei pellegrini transitanti nel Medioevo sulla famosa e vicina via Francigena, in comune con i catecumeni che venivano battezzati nello spazio mistico e maestoso dell'antica chiesa dei Santi Giovanni e Reparata, abbiamo la lede, ma da pellegrini del Duemila abbiamo qualcosa a loro sconosciuto: il desiderio di un'unità dei cristiani anche attraverso la lingua, oltre che al dono dello Spirito.
     La chiediamo, l'unità, riuniti per una celebrazione eucaristica nella chiesa di S. Frediano. La chiediamo con le profonde parole della liturgia tratte dalla lettera di Paolo agli Efesini (4, 1-6) e dal capitolo 17 del Vangelo di Giovanni, alle quali aggiungiamo la preghiera per l'unità dei cristiani suggerita dall'abate Paul Couturier, un moderno apostolo dell'ecumenismo.
    Sentiamo più forte il nostro spirito ecumenico, soprattutto pensando al futuro Congresso e ritorniamo a mescolarci alla folla eterogenea, che forse è di credo diverso dal nostro e che, in pittorica confusione di lingue - Babele e Pentecoste! - si snoda nelle vie di Lucca, di chiaro stampo medievale. Tra case e torri, l'originale pittoresco anfiteatro a forma ellittica brulica di gente che, forse senza avvertirlo, vive nel mistero di una comunione che risplende nella Chiesa: il corpo mistico di Cristo.
    Non dimentichiamo nessuno nelle nostre liturgie: i presenti, gli assenti e coloro che ci hanno preceduto nel segno della fede, cui è dedicata una particolare celebrazione eucaristica. Pensiamo soprattutto gli amici esperantisti, ma, di soppiatto, entrano certamente in tanti. C'è posto nei nostri cuori allietati da tanta ricchezza di fede. C'è posto anche per l'anticlericale Carducci, che ci ha regalato versi di suggestiva vitalità e per il compositore Puccini, nato proprio a Lucca, che ci sorprende a Torre del Lago con un'invisibile "presenza" Fatta di cimeli legati a melodie indimenticabili.
     A proposito di musica, un linguaggio che accorcia le distanze tra le persone e il tempo ed è caro agli esperantisti: non ne è mancata al Congresso. Ben due serata, una al Teatro S. Antonio e una a Villa Aurora, sono state dedicate a un concerto.
    E poi ... e poi ... ci sarebbe ancora molto da dire. Non possiamo lasciare nei tasti il "Volto Santo", un antico e emotivamente coinvolgente crocefisso nel Duomo di Lucca. E non ce ne voglia Santa Zita, il cui corpo è conservato in S.Frediano, se la citiamo solo di sfuggita; ci sostenga in quell'umiltà e carità che l'ha contraddistinta.
    Segni, presenze di una spiritualità ricca di sollecitazioni e sfaccettature che toccano i sentimenti e rimandano il pensiero alla ricchezza della fede alla quale possiamo attingere doni inesauribili.
    Nei tasti del computer restano ancora tante cose, notevoli e meno notevoli. Forse ci siamo dimenticati un angioletto, bello, bianco e levigato come quel marmo apuano di cui è fatto, che ci sorride in un angolo di una chiesa e che vorremmo ci dicesse "Gis revido". Forse dovremmo annotare tanti altri fatti, ridisegnare immagini e paesaggi, tutti gradevoli e variegaii, ma sono fissati nel ricordo di ciascuno, in quel particolare film della nostra vita che non abbiamo bisogno di strumenti per rivedere: basta il "bottone" della nostra memoria, che è un caleidoscopio personalissimo e meraviglioso.
Una congressista


QUOTE E NORME ASSOCIATIVE ANNO 2003

Associato ordinario (SO)       16 euro
Associato giovane (SG)       
euro
Associato familiare (SF) euro
Associato ordinario con Espero Katolika (SOE)
37 euro
Solo abbonamento a Katolika Sento (AK) 9 euro
Solo abbonamento a Espero Katolika (AKE)
21 euro
Associato sostenitore (SS) 32 euro
Associato sostenitore con Espero Katolika (SSE) 74 euro
Nota Bene: 1 euro = 1936,27 lire
Il periodico Katolika Sento viene inviato a tutti gli associati, tranne che per i familiari.
E' associato giovane chi non ha superato i 25 anni.
E' associato familiare chi convive con altro associato.
Per l'abbonamento all'estero aggiungere 6 euro per spese di spedizione.
Specificare nella causale del versamento la categoria dell'associato, l'anno di nascita dei giovani, l'esatto indirizzo per il recapito del periodico K.S., la destinazione di eventuali offerte.
I gruppi locali con almeno 10 soci trattengono 2,10 euro per l'associato ordinario e 1,05 per l' associato giovane o familiare, mentre la quota dei soci individuali va interamente all'UECI.
I versamenti vanno latti sul C.C.P. n. 11129475 UECI, viale C. Zavagli 73, 47900 RIMINI



MEMORE DE FRANKA CONCINA
    Ni akompanis ŝian korpan restaĵon al tombejo de Confienza (Pavia) kaj tiam ni povis vidi ŝian tombŝtonon gravurita per la esperanta vorto: ĜIS! Tio estas la saluta vorto esperanta ŝarĝita je espera estonteco, kiu por Ada estis certeco.
    Neniun embarason oni provas se paroli pri ŝi ĉar ŝia figuro vivas en nia memoro kaj lasis inter ni ankaŭ videblan vakuon.
    Animo de ĉio, en la kuirejo kiun ŝi prizorgadis kun la alia Ada kiu ne multe antaŭe antaŭĝis al ŝi en la sama sorto, en komitatoj enŝarĝiĝantaj pri io ajn, en Ueci-sekcio kiun ŝi kreis kaj organizis ĝin fortigante por ke ĝi post sia foriro sukcesu almenaŭ konservi aspektan vivon.
    Mi plurfoje vizitis ŝian hejmon por kune korekti miajn komencajn esperantajn skribaĵetojn kiuj ŝi legadis sen pretendi scii kie loĝigi la akuzativon kaj kiel funkcias la volitivo. Tiaĵojn mi komprenas hodiaŭ ankaŭ pere de la instruaĵoj ricevitaj de ŝi.
    La kvar ĉambroj de ŝi loĝitaj havis ion originalan: ĉio klara en sendistinga konturo, ĉio trovebla tra ŝajna kaoso, ĉio amasigata kaj enorda. Ĉu enorda? Jes, ĉio ordigita malgraŭ la okdek sediloj havis po unu altan stakon da libroj kaj folioj kaj ĵurnaltondaĵoj; tabloj kaj tabletoj prezentis apenaŭ unu spaceton por manĝi aŭ skribi aŭ... serĉi travortare: por krei lokon al samideanoj necesis, okaze de renkontiĝo, pacience deloki ĉiostakojn por ne malordigi. Kun ero de bonŝanco eblis funkciigi la printilon, la komputilo videblas pro ke sur la displejo brilis lumludaĵo, por uzi la fotokopiilon necesis moviĝi tra sidiloj kaj liberigi la supraĵon je la pasintaj restaĵaj fotokopiaĵoj.
    Kaj ĉie la gato, ŝia siama gato, libera, dorlotita, absoluta sinjoro, konversaciigita ĉiumomente kun ŝi, en ĉio partoprenanta ĝis dormi en ŝia lito.
    Tamen la registraj libroj de la societoj de ŝi prizorgataj estis ĉiam ĝisdatigitaj: taskita, pli bone taskiĝinta, de sia grupoj, ŝi fidele kaj tenace kaj efike engaĝiĝis. Tra tiu aspekta malordo, oni malfacile pensintus ke ŝi kasiste servis societon de ducent membroj ekslaboristoj de la sama firmao ĉe kie ankaŭ ŝi laboris tutvive, kiujn ŝi provizis je informoj kaj cirkuleroj kaj invitoj kaj programoj, ĝin kunigante eĉ finance. Lasttempe ŝi kaŝistinis ankaŭ por UECI.
    Dum la dua hospitalrestado (la unua okazintis du jaroj antaŭe, kiam al ŝi oni forportis karcinomon, el kiu ŝi esperis esti liberiĝinta por ĉiam), volis sekvi sian inspiron al poemoj: frazoj bildigantaj la parol- kaj agad-manieron de la kuracistaro kaj flegistaro, al kiuj la sekvan matenon ŝi verve recitis: la skipo, la sekvan matenon, enirante, petadis: kiel fartas la poetino? kiu nova inspiro?
    Iun matenon, kaj sekve, ŝi devigis respondi: mi suferas je brakoj kaj pro tio mi ne sukcesas skribi kaj longpensi. Morgaŭ! Ekis la dolorterapio, kiun ŝia vivvolo sukcesigis ŝin pensi preparo al nova pli efika kuracilo. Ŝi daŭrigis priskribi la lokojn kie trovi tiun aŭ alian dokumenton en sia ĉiokonservanta hejmo. Poste eĉ ne tion ŝi kapablis fari, kaj tio okazis kiam ŝi redisponigis ke sur sia tomboŝtono kampu tiu ĜIS. Fidago je ŝia nemorteco kaj espero en la estonteco de Esperanto.
    Kion ni perdis? Krom la samideanino, amikino de ĉiuj, ekmisfunkciiĝis la preparo de la perioda vespermanĝo, jam ŝanceliĝanta de post la foriro de Ada Sikorska-Fighiera. Vere energie provis ilin anstataŭi gejunuloj; sed post du jaroj ni restriktiĝis je la merkreda pico. Ni perdis ĉiufaran organizantinon kaj super ĉio popolaninon sciantan pli la idealojn ol la gramatikon: ŝia esperanto havis la tujecon de iu kiu celas kompreniĝi preterflugante sur la perfektecon de la ilo. Pro tio oni nomu ŝin vera popolanino de esperantujo.
    Tiu ĜIS estas portanto de pripensoj. Ŝi estis kristana, do, konvinkita ke, post la kruco de ŝia korpa detruiĝo, okazas la resurekto de ŝia korpo. Se ni demandintus al ŝi kiel estos ŝia korpo resurektinta, ŝi nenion respondintus ĉar pri tio nenion komunikis la revelacio, aŭ balbutintus kun Sankta Paŭlo ke temas pri korpo reala sed spiritizita, je similo de tiu de Kristo, kiu senseblis al la kontrolanta takto de Tomaso kaj samtempe trapasadis pordojn fermitajn. Sed ĉu vere eblas kaj necesas scii tiun kielon por diri ĜIS?...
Luciano Mantaut


COMITATO CENTRALE U.E.C.I.
Presidente: Serio BOSCHIN, via Eritrea 8, 31100 Treviso, tel.-fax 0422.235381
Vice presidente e incaricata giovanile: Paola AMBROSETTO, via Emo, 9/C, 30173 Mestre (VE), tel. 041.534132 - fax 041.612516
Segretario generale: Armando ZECCHIN, corso Trapani 112, 10141 Torino, tel. 011.3852449
Cassa: presso San Paolo IMI Filiale 2 - Stazione FS - Piazza Duca cTAosta, 18 – 31100 Treviso.
Consiglieri: don Duilio MAGNANI (Segretario per l'informazione), viale C. Zavagli 73, 47900 Rimini, tel.-fax 0541.26447
Ionne DE ANGELI BERTOZZI, via Quercioli 114, 54100 Massa (MC), tel. 0585.792066.
Ciovanni DAMINELLI, via Lombardia 37, 20099 Sesto San Giovanni (Ml) – tel. 02.2621149
Ciovanni CONTI, via F. Filzi 51, 20032 Cormano (Ml), tel. 02.66301958 – fax 02.66302110
Marsilio GUAZZINI, via Coletti 108, 47900 Rimini, tel. 0541.22993
Assistente Ecclesiastico: mons. Ciovanni BALCONI, p.zza Duomo, 16, 20122
Milano, tel. 02.878014 (ab.) - 02.8556274 (Curia);
Grafica e impaginazione di Katolika Sento: Mario GUILLA, via Benadir 62, 13100 Vercelli, tel. 0161.259397



Da "Il Natale" (vv. 57-77 e 92-112) di Alessandro Manzoni

L'ETERNO NASCE "OGGI"
Quell'«Oggi», pur cronaca d'un giorno passato ha la data d'ogni giorno.
Oggi Egli è nato: ad Efrata,
Vaticinato ostello,
Ascese un'alma Vergine,
La gloria d'Israello,
Grave di tal portato:
Da cui promise è nato,
Donde era atteso uscì.
Hodiaŭ Li naskiĝis:
al Efrato, laŭ rivelo,
suriris milda Virgulin,
la glor' de Izraelo,
je tia Fil' graveda:
Lin fiksis voĉ' profeta
Je l' naskaj gent' kaj lok'.
La mira Madre in poveri
Panni il Figliol compose,
E nell'umil presepio
Soavemente il pose;
E l'adorò: beata!
Innanzi al Dio prostrata,
Che il puro sen le aprì.
Patrino lia flegis
Lin Per vindoto l' mizera,
kaj en humila best-manĝuj'
Lin gardis am-ofera.
La Filon ŝi adoris,
pro kies nask' doloris,
sekve de Dia vok'.
L'Angel del cielo, agli uomini
Nunzio di tanta sorte,
Non de' potenti volgesi
Alle vegliate porte;
Ma tra i pastor devoti,
Al duro mondo ignoti,
Subito in luce appar.
Anĝel ĉiela, anoncist
de tia sort al homoj,
ne iras de potenca gent'
al primigardataj domoj;
sed al paŝtiŝtoj piaj,
ĉe l' kruda mond' neniaj,
aperas Li per hel'.

SCOMPARE LA "NINNA-NANNA"

Par che siano i pastori a intonar la ninna-nanna
Ma cantarla a Gesù Bambino non è facile
perché Egli è l'Uomo («Dormi, o Fanciul»),
l'Uomo-Dio («Dormi, o Fanciul celeste),
Dio («Dormi, o Celeste»): e giunti a questo
punto la ninna-nanna non c'è più.

Senza indugiar, cercarono
L'albergo poveretto
Que' fortunati, e videro,
Siccome a lor fu detto,
Videro in panni avvolto,
In un presepe accolto,
Vagire il Re del Ciel.
Jen senprokraste al priserĉ'
de l' rifuĝej malriĉa,
laŭ la sugest' aŭdita
ĵus kuradis ar' feliĉa:
kaj vidis ke sur kripo,
en povra beb-ekipo
ĝemetis la Sinjor'.
Dormi, o Fanciul; non piangere,
Dormi, o Fanciul celeste:
Sovra il tuo capo stridere
Non osin le tempeste,
Use sull'empia terra,
Come cavalli in guerra,
Correr davanti a Te.
Dormu Infan', ne ploru nun,
Infan' ĉiela dormu:
kaj grince super via kap'
ne più l' tempestoj ŝtormu,
kiuj sur ter' malsaĝa,
kiel bestar' sovaĝa,
fuĝas de Vi en tondr'.
Dormi, o Celeste: i popoli
Chi nato sia non sanno;
Ma il di verrà che nobile
Retaggio tuo sapranno;
Che in quell'umil riposo,
Che nella polve ascoso,
Conosceranno il Re.
Dormu, Ĉielulo, la homar'
pri l' naskigint' nescia,
atendas tagon kiam
ĝi heredo estos via,
kaj konos en humila
ripoz', en polv' ekzila
la Reĝon de la mond'.
Traduzione in esperanto di Gaudenzio Pisoni