Enhavo:
![]() La tuttaga konferenco havis kelkajn celojn. Unue, prezenti agadon de nia katolika movado al vasta publiko okaze de la Jubilea jaro. Due, montri al interesuloj evoluon de kristanaj aferoj en diversaj landoj de la vasta eŭropa regiono, kiu estis trafita per komunisma totalismo kaj nun travivis jardekon de libereco, do rigardi, kiaj ŝanĝoj tie okazis. Trie, montri samtempajn problemojn kaj doni eblon kompari la situacion en diversaj postkomunismaj ŝtatoj. Kvare, uzi Esperanton kiel prelegan lingvon de diversnacia lektoraro por rnontri ĝian kapablon kaj utilon precipe al neesperantista publiko, Kvine, propagandi katolikismon kaj kristanismon generale pere de la internacia lingvo kaj instigi similajn entreprenojn alilande. Matene oni inaŭguris la aranĝon per sankta meso en belega gotika preĝejo de la Oferado de Virgulino Maria el la 13-a jarcento, kies ekkonstruo devenas de la sama jaro, kiam iama ĉeĥa reĝo fondis la urbon Ceské Budéjovice. La meson Celebris tri pastroj en esperanto, ĉiu de alia nacieco: hungaro, polo kaj ĉeho. Ĉiuj ĉeestantoj ricevis tekstojn kaj kantis konatajn kantojn internacilingve. Por multaj kredantoj tio signifis tute novan travivaĵon. La konferenco mem okazis en granda salono de Konzervatorio. Ĝi estis ornamita fronte per la embemo de la jubilea jaro kun cifero 2000 kaj surskriboj "Kristo hieraŭ, hodiaŭ, eterne" en la ĉeha kaj en esperanto. La tuton kompletigis nia verda flago. Sur la tablo por prelegantoj lokis belaj floroj en simbolaj koloroj flava blanka, kiuj karakterizis nian devotecon al la Sankta Seĝo. Komence salutis prezidanto de la Katolika sekcio de Ĉena Esperanto-Asocio Miloslav Ŝvaĉek ĉiujn partoprenantojn kaj tralegis eĉ mesaĝon de nia IKUE-prezidanto ricevita el Romo. Poste sekvis antaŭtagmeza programa bloko. La unuan prelegon prezentis D-ro Gottfried Noske el Germanio. Li skeme parolis pri komplika postmilita situacio kaj sekvanta malsimila evoluo en ambaŭ germanaj ŝtatoj, kiuj marŝis sur tute aliaj vojoj ĝis falo de la fama "Berlina murego". Precipe la katolika eklezio travivis multajn ŝarĝprovojn. Post la unuiĝo de la lando venis novaj eventoj kun diversaj malfacilaĵoj eĉ esperoj. La dua preleganto estis Patro Lajos Kóbor el Hungario, kiu trafe priskribis precipe nefacilajn vivkondiĉojn de kristanoj dum la periodo de la komunista totalismo kaj poste rakontis atento-streĉe pri nunaj cirkonstancoj. Por illustri ilin li aldonis eĉ kelkajn interesajn eventojn el la samtempa hungara vivo. Post la tagmeza paŭzo oni aŭskultis ampleksan kontribuaĵon en la historio de sia patrujo, kiuj formis kristanan spiriton de la kroata popolo. Poste li okupiĝis pli detale pri kontraŭeklezia teroro el flanko de la komunisma reĝimo, pri tragika posta periodo de la milito ĝis samtempo, kiam ekregis en la lando nova registaro. Sian prelegon li riĉigis per multaj statisti-kaj datoj. Por kompletigo de niaj imagoj pri la tuta teritorio de eksa Jugoslavio M. Beloŝevic ankoraŭ koncize tuŝis problemojn de katolikoj en Slovenio, Bosnio kaj Hercegovino, Makedonio eĉ en resta Jugoslavio. La lasta prelego estis dediĉita al priskribo de komplikaj vojoj de la kristana komunumo de Ukrainio en erudita prezento el buso de tiea grekkatolika pastro Serhij Prudko. Post senkompatema ateizigo el flanko de la sovetia reĝimo ekestis forta disflorado de la religia vivo, kiu tamen estas bedaŭrinde akompanata per dividado je multaj spiritaj kaj ekleziaj fluoj. Tiuj ofte anstataŭ frata kunlaboro batalas unu kontraŭ la alia. Malgraŭe ĉi tiu lando havas esperon, ke post iu tempo ĉio ŝanĝiĝos al pli bona evoluo. Ĉar la riĉa programo, kiun akompanis ankaŭ demandoj kaj diskutoj, plenigis tute la sabatan tagon, la organizantoj ne povis plu envicigi vere interesan artikolon pri t.n. Vatikana orienta politiko /"Ostpolitik"/, kiun por tiu celo sendis al ili Carlo Sarandrea, sekretario de la Centra Oficejo de IKUE en Romo. Sed tamen oni intencas eldoni almanakon kun ne nur prezentitaj kontribuaĵoj, do ankaŭ kun menciita artikolo. Se ni bilancus iom la prelegan tagon, oni povas diri, ke ĝi alportis sendube al ĉiuj ĉeestantoj pliriĉigon de iliaj scioj pri kondiĉoj en diversaj teritorioj, kies sortoj estis en pasinteco al la ĉeha kristanaro tre proksimaj, sed nun en demokratia epoko ne plu bone konataj. Krome oni ĉi tie aplikis praktike la internacian lingvon kiel perspektivan interkomprenilon inter ĉiuj kredantaj homoj de diversaj nacioj. Precipe al la Katolika Eklezio ĝi certe faros ankoraŭ grandajn servojn. La evento estu instigo por nova praktika evangelizado de ni esperantistoj en homa socio.
Inĝ. Jan Kalny', Ĉehio
Ideo kaj propono organizi pilgrimadon al Monto Lussari, aperis februare - plej trafe -dum festado, en la sidejo de Triesta Esperanto-Asocio, de Semajno de Internacia Amikeco kaj ĉio ĉi fariĝis realaĵo, ĉar la 4an de junio grupo de 30 porsonoj ekskursis al la Sanktejo de Monto Lussari (en Valcanale, apud Valbruna). Venis esperantistoj el Aŭstrio, Slovenio kaj el nia regiono Friulo Julvenetio. Suno brilegis tiutage, ĉielo plej bele lazuris, neniu nubo ĉe la horizonto, tiom malpli en niaj koroj, malfermitaj al plej bonaj sentoj de amo, de deziro renkontiĝi kun Dio kaj kun la nekompareble bela naturo, atesto de Lia bonvolemo al la homoj, ĉirkaŭanta tiun antikvan Sanktejon. Ni atingis la supron, je 1789 metroj, per telfero. Tie spirhalta panoramo malfermiĝis antaŭ viaj okuloj: nia rigardo libere flugis al Orientaj Alpoj, al Taŭroj, al Karintio. En la Sanktejo, sinsekvis celebradoj de Diservoj, en diversaj lingvoj: je la 11a horo ni ĉeestis la germanlingvan, dum kiu ankaŭ Esperanto aŭdigis sian voĉon, per la legadoj de Fanny Riznar (Ljubliana) kaj Mario Liva (Udine). Ĝin menciis je la fino ankaŭ la Mescelebranto, kvankam en la germana, ĉar la plejmulto de la ĉeestantaro estis tiulingva. Sed mi rakontu iom pli pri tiu Sanktejo, kiu estas unu el la plej famaj preĝejoj, dediĉitaj al Sankta Maria, ne nur de Friulo sed ankaŭ de Slovenio kaj Karintio. Jam de jarcentoj ĝi estis religia renkontiĝejo de aŭstroj, italoj kaj slovenoj. Ĝiaj originoj datiĝas, plej probable, de la jaro 1360a. Antikva legendo rakontas, ke paŝtisto el Camporosso retrovis, surpinte de Lussari, sian perditan ŝafaron, genuitan apud junipera arbetaĵo ĉirkaŭ delikata, ligna statueto de Madono kun Infano. Mirplena, li ĝin prenis kaj portis al la paroĥestro de Camporosso. Sed la postan tagon tiu statueto mistere reaperis sur la monto. Dufoje ripetiĝis tiu «miraklo», tial la Patriarko de Aquileia ordonis ke tiuloke estu starigita kapelo dediĉe al Sankta Maria. Oni scias, ke komence de la 16a jc. ĝi estis transformita al preĝejo kaj, pli poste, en 1788 al Sanktejo. Fermita, sekve de ordono de la Aŭstria Imperiestro Jozefo la 2a, detruita dum la mondmilitoj, rekonstruita kaj rekonsekrita en la nuna jarcento, tiu ununava preĝejo plejbelas pro ligna plafono, pentre ornamita per steloj: flanke, du kapeloj estas dediĉitaj al la Sanktuloj Anna kaj Jozefo. La muroj estas freske pentritaj de la sloveno Tone Kralj en la jaroj 1930-1960, dum la fenestraj vitraloj estas verkaĵo de la Grafo di Colloredo (1960-61). Sur la ĉefaltaro, en la niĉo, staras tiu statueto, el tilia ligno, de Maria kun Jesuo, kies manteloj estis faritaj el cizelitaj kaj ĉizitaj arĝentaj lamenoj. La kronoj, ornamitaj per diverskoloraj ŝtonetoj, surhavas la simbolan globon kun kruco. Ĉirkaŭas la kapon de la Virgo aŭreolo kun dekdu steloj. La statuto estas gotikstila verkaĵo de aŭstraj metiistoj. Ekde 1500 la Preĝejo estis nomita «Sanktejo de la 3 Nacioj»: hodiaŭ ĝi povas esti «Sanktejo de Eŭropa Unio»! Post, la Di-servo, la mirinda panoramo katenis longatempe la pilgrimantan esperantistaron sur la natura, dekliva teraseto malantaŭ la preĝejo, ĝis kiam vole-ne-vole ni devis forveturi al restoracio, kie estis mendita la tagmanĝo. Tie la esperantistoj iĝis denove «ordinaraj esperantistoj», ne plu «pilgrimantaj»: antaŭ bongustaĵoj akompanitaj de tipe loka vino, jen interŝanĝo de ideoj, jen novaj proponoj de kunlaborado kaj kunagado, jen interkonsentoj pri Alp-Adria Konferenco, okazonta en septembro, jen anoncoj pri estontaj gravaj aranĝoj (70a Itala Kongreso en Trieste), ktp ktp. Sed unu ideo ĉefis, kun ĉies aprobo: ke tiu ĉi pilgrimago al Monto Lussari fariĝu tradicia evento inter la esperantistaro, kun precipa celo ke en tiu Sanktejo estu celebrita esperantlingva Meso almenaŭ unu-foje jare. Kaj tiel estos! Elda Doerfler
Signor Direttore, mi ha sorpreso non poco la recente "storica" decisione del nostro Consiglio Comunale di impegnarsi col nuovo statuto a diffondere il dialetto locale "attuando iniziative finalizzate al sostegno, alla diffusione ed allo stimolo dell'uso corrente dello stesso". Forse si è inteso scimmiottare il Parlamento nazionale il quale recentemente - in assenza di impegni più seri ha approvato la cosiddetta "Legge sulla tutela delle lingue minoritarie" nel demagogico tentativo di salvare in extremis i traballanti dialetti, col sicuro risultato di moltiplicare gli sprechi di denaro pubblico. Ma veramente i nostri politici credono che ci manchino motivi di divisione per cui ritengono sia bene suscitarli artificiosamente, visti i brillanti risultati conseguiti nella vicina Jugoslavia - soprattutto per le differenze linguistiche - e nella condomina Spagna (UE) per le differenze dialettali? Ma veramente qualcuno è convinto che nell'era di una mobilità di massa che non conosce confini (il 50% degli statunitensi risiede in uno stato diverso da quello in cui è nato) e dell'interrete che ci fa interagire col mondo intero (internet, per i nostri politici ed i giornalisti che non capiscono più l'italiano) si possa ritornare all'epoca dell'Albero degli zoccoli? Ma in quei tempi si trascorreva l'intera esistenza nel luogo di nascita, nel più completo isolamento per cui un linguaggio quale il dialetto, per quanto misero e irregolare, privo di letteratura e quindi di radici, con forti differenze anche all'interno di una stessa provincia, era più che sufficiente per le necessità di quei poveracci. Oggi, al contrario, il dialetto avrebbe una funzione essenzialmente folkloristica ma si tratterebbe di un folklore a caro prezzo perché lo si dovrebbe apprendere come lingua materna in sostituzione dell'italiano. Pertanto l'italiano diverrebbe una specie di lingua straniera in aggiunta a tedesco inglese e francese, e con simili compagni di viaggio verrebbe presto declassato al rango di povero dialetto destinato ad una rapida estinzione. Dialetti a parte, se non ci diamo una svegliata perderemo anche l'italiano, rischio tutt'altro che immaginario dato L'impegno con cui ogni giorno i nostri politici ed i giornalisti introducono nel linguaggio comune espressioni in inglese per apparire "istruiti" e moderni. Circa la perdita del dialetto, facciamoci forza; dopo tutto non si tratta della fine del mondo. Drammatica sarebbe invece per noi la fine dell'italiano, di ben altro spessore culturale e perché in esso affondano le nostre radici in quanto in italiano e non nei dialetti si sono espressi i migliori letterati, dalle Alpi alla Sicilia a partire dal 13° secolo, tramandandoci con le loro opere la memoria di quei tempi. Con i migliori sentimenti.
Leo Franzoni
![]() La informstando okazis de ĵaŭdo ĝis sabato, en halo de la Germana Katolika Foiro. Oni rimarkis multajn gejunulojn kaj viglan aranĝon: kolorajn balonetojn, loterio, kaj kukoj sur la tablo. Eble la italaj katolikaj opinias ke tio ne estus serioza? La ĉefa slogano estis "Esperanto - kompreniĝo por novajarmilo". La informstando funkciis ankaux kiel konstanta renkontejo por esperantistoj. Daŭre homoj vizitis ĝin, kaj estis venditaj multaj libroj de doktoro Ulrich Mathias "Esperanto: la nova latino de la Eklezio". La Meso okazis sabate matene 03/06/00 en la preĝejo St. Annen. Ĉefcelebranto estis Ĉefepiskopo Gyorgy Jakubinyi, kiu ankaŭ predikis en esperanto. Kuncelebris pastro Bernard Eichkorn. La partoprenantoj estis multaj pli ol la atendoj, multaj ankaŭ la gejunuloj. Partoprenis esperantistoj eksterlandanoj el Italio, Polio, Ĉekio. La prelego "Esperanto: la nova latino de la Eklezio" okazis sabate postagmeze 03/06/00, en la germana lingvo. Ĉefpreleganto esti Ĉefepiskopo Gyorgy Jakubinyi, enkondukis la temon doktoro Ulrich Mathias.
Paola Ambrosetto
L'iniziativa della Società biblica Africa del Sud (Sbas) di proclamare il 2000 Anno della Sacra Bibbia, ha trovato pronta risposta in diverse nazioni del continente. In Kenya le edizioni Paoline, in occasione delle celebrazioni d'apertura del grande giubileo, hanno pubblicato una nuova edizione della Bibbia di 2.176 pagine. L'opera, voluta dall'episcopato kenyano, è stata affidata ad una trentina di professori africani, affiancati da studiosi di altri Paesi esperti non solo di studi biblici, ma anche di cultura africana. La parte più caratteristica di questo libro è forse costituita dalle illustrazioni e dalle note introduttive, ispirate e di sapore prettamente africano. Preciso lo scopo: «Aiutare il popolo a trovare Gesù Cristo qui in Africa». Un progetto di traduzione ecumenica, Chiesa cattolica e riformata, della Bibbia in diola-kassa, lingua parlata nell'estremo sud - ovest del Paese è in cantiere nel Senegal. Oltre la conoscenza della Parola di Dio, si propone esplicitamente di assicurare una produzione letteraria cristiana, la promozione e l'alfabetizzazione in diola-kassa. L'operazione costosa e che richiede tempi lunghi è sostenuta dalla Società internazionale di linguistica, una Ong presente in Senegal da 15 anni. Proprio recentemente (Bulletin ENI, 8 marzo 2000), Geoffrey Stamp, caporedattore dell'Alleanza biblica universale, nel suo rapporto annuale, affermava che la traduzione della Bibbia in nuove lingue diventa un mezzo ottimale per la conservazione di tante parlate che diversamente scomparirebbero. Nel 1999 sono state portate a termine 21 traduzioni in nuove lingue. Fra le ultime la traduzione completa in azumleina nel Ciad, in nuer nel Sudan, in pakpak-dairi nell'Indonesia. «Attualmente - diceva - la Bibbia è tradotta in edizione integrale o parziale, in 2.233 delle 6.500 lingue parlate». Durante l'Assemblea generale annuale di Kempton Park, lo scorso febbraio, il segretario generale della Società biblica dell'Africa del Sud, il pastore Gerrit Kritizinger, si augurava che dichiarando il 2000 anno della Bibbia, si possano convincere migliaia di persone a dedicare almeno dieci minuti di ogni giorno alla sua lettura. «Non vi poteva essere un modo più appropriato, diceva, di commemorare il bimillenario della nascita di Cristo».
A.R. Da Rivista del PIME Mondo e Missione - giugno-luglio 2000
Rimini, 02.05.2000
Prot. EA 061-00 Nur la amo konstruas ĉie kaj ĉiusense. La Kreanto kreis pro la amo, per la amo kaj por la amo. La natura leĝo mem nur kontruas kaj nenion detruas. Efektive eĉ kiam ĝi ŝajnas detrui, verdire per tiuj cindroj rekonstruas novaĵojn. La leĝo de la naturo estas la amo, des pli tiu de la homo. Kristo donis novan "Amu Dion kaj la proksimulon unu la alian kiel Mi amis vin" (Jo. 13-34). Tia amo ne nur natura sed dia por la kredanto fariĝas potencopova kaj konstruas la personon, la kredanton, la societon, la ekonomion kaj ĉiujn homajn interrilatojn. Eĉ la globa lingva perilo postulas amon kaj obeas la amoleĝon. Do, se ni kredantaj esperantistoj vivas en la amo kaj agadas per la amo kaj por la amo vere konstruas ĉie kaj ĉiusense. ![]() La aldonita letero, subskribita ĉu de la paroĥestro ĉu de la Episkopo, pruvas la konkludon de la longtempa korespondaĵo, garantias la seriozecon de preĝeja projekto kaj la bonfarneceson. Ĝi ankaŭ konfirmas la ĝojon de internacia katolika kunlaborado kaj bonfarado pere de nia lingva perilo. Per alia letero la grupanoj asertis ke eventuala monhelpo estus grava pruvo ĉe la kunparoĥanoj, ĉe la paroĥestro kaj Episkopo mem, pri la valoro de interkomprenilo Esperanto. La dioceza UECI-grupo de Rimini akceptis la proponon kaj interkonsente kun la paroĥo de la Sanktaj Johano kaj Paŭlo de pastro Magnani oni sukcesis dumkaresme monkolekti tiucele 2.500 Francajn Frankojn, t.e. 760.000 italliroj. Per retpoŝto jam oni sciigis ilin pri tiu sumo. Tamen, ĉar la rimina dioceza UECI-grupo jam ĝemeliĝis kun alia E-juna grupo en Ebura Bordo (pri tio oni raportos venontfoje) ĝuste pro tio oni kuraĝas proponi al la aliaj italaj (UECI-grupoj similan ĝemeliĝon kun la E-gejunuloj de Anyronkope, tre fervoraj kaj bonvolemaj, sed tre malriĉaj kaj bezonantaj ĉion. Tamen, ni ne forgesu ke ili unue kaj ĉefe bezonas senti nian amon almenaŭ per grupa korespondado. Jen jubilea bonfarado por iu ajn UECI-grupo.
La UECI-dioceza grupo de Rimini Klubo ESPERO Anyronkope B.P. 276 Aneho-TOGO Subtenata de La episkopo de Aneho B.P. 113 Aneho-TOGO
Anyronkope, la 23-an de marto 2000 Sac. Duilio MAGNANI Viale Zavagli, 73 47900 Rimini ITALIO Ni restis tre feliĉaj kiam via letero nin atingis. Ni ĝojas kaj tre dankas al vi pro viaj klopodoj helpi al ni en la konstruigado de la preĝejo de nia vilaĝo Anyronkope. Ni montris vian leteron al nia paroĥestro, al kiu ni klarigis pri la afero. La paroĥestro kunsidis kun ni, kaj ni povis interkonsiliĝi pri la afero. Li proponis, ke ni prezentu mem la peton pri la konstruigado de la preĝejo. Li konsilis, ke ni povas montri al vi la konstru-projekton kun la kostotaksoj en dolaroj de ĉiu konstruenda parto. La paroĥestro aldonis, ke, ĉar ni mem jam kontaktis vin pro la afero, do ni finu ĝin kun vi. La episkopo de nia regiono kaj la paroĥestro aprobis nian peton, kaj akceptas subskribi niajn pet-leterojn. Ili konfirmas, ke la sola helpo, kiun ili povas disponigi al ni, estas subteni nin, aprobante kun subskribo niajn proponojn. Do nun la paroĥestro kaj la episkopo ege subtenas nin. Tiel, kion ni planas, pri ĉio tio ili scias. Ni kunsendas bildojn de jam faritaj laboroj de la preĝejo. Ni ne povas nun precizigi fiksitan monsumon, kiun vi don(ig)u al ni por la konstruo de la preĝejo. Ni tamen informu vin, ke la tuta mono bezonata por la konstruado estas 53.000.000 F CFA aŭ 530.000 FF. La kunsenditaj bildoj montros al vi ĝis kiu nivelo la preĝejo estas konstruata nun. Vi mem povas fari al ni la helpon financan laŭ via ebleco por la finkonstruo de la preĝejo. Ni aldonas foton de klubanoj, kiuj kuniĝas por adresi la peton al vi. Certe, nia klubo Esperanta pligrandiĝos en la vilaĝo: multaj samkredantoj Esperantistiĝos, kaj same, multaj Esperantistoj katolikiĝos. Ni kore dankas vin. Dio benu vin, Estimata Pastro.
La sekretario de ESPERO APROBITA DE:
![]()
Nasce a Montecitorio un movimento di resistenza contro l'inquinamento della lingua italiana sempre più contaminata dal "basic english" e da gerghi tecnici. Un gruppo di parlamentari rivendicando, anche per l'italiano lo status di lingua ampiamente minoritaria nel mondo, minacciata (non meno del friulano o del sardo) dall'avanzata del "pidgin english" ha deciso di organizzare un seminario nella Sala del Refettorio con lo scopo di difendere «la bella lingua» di Dante e Petrarca. Alla presenza del presidente della Camera, Luciano Violante, di Vittorio Sermonti, di Francesco de Gregori e di un gruppo di senatori (Vertone, Masullo, Fisichella, Pappalardo) il prossimo 6 giugno (ore 12) verrà presentato il Manifesto della Bella Lingua, un documento che ha lo scopo di sensibilizzare il Paese a non disperdere il nostro bagaglio linguistico e non ridurre la lingua italiana a una poltiglia espressiva. «Per quanto vitale nessuna lingua può resistere a lungo al disinteresse di chi la parla e la scrive - si legge nel Manifesto - Sembra necessario, dunque, avviare anche in Italia un movimento di resistenza attiva contro l'inquinamento della lingua. La quale non è minacciata da chi parla o scrive, ma da chi si augura la sua rapida estinzione per poter approdare, quanto prima, a un mondo globalizzato, dove la comunicazione corrente sia affidata ai dialetti e quella culturale al basic english».
da il Gazzettino del 4.6.2000
L'assemblea ordinaria degli associati UECI è convocata per domenica 3 settembre 2000 in Rimini/San Giuliano Mare presso il salone "Espero" della Parrocchia SS. Giovanni e Paolo, Viale C. Zavagli 73, alle ore 15.
Ordine del giorno
Il Comitato Centrale dell'UECI
![]() Si ritiene opportuno richiamare alcune parti essenziali dello statuto UECI e del regolamento di attuazione per le elezioni e per la votazione per lettera a tutti coloro che non potranno presenziare all'assemblea. (Statuto art. 16/ 2°-3° e 5° comma). Ogni elettore può votare per non più di quattro candidati. Per l'eleggibilità ogni candidato deve essere iscritto all'UECI da almeno due anni consecutivi, compreso quello in corso. Il Comitato Centrale dura in carica per tre anni e i suoi membri sono sempre rieleggibili. (Statuto art. 13/l°-3° e 4° comma). Hanno diritto di voto in Assemblea tutti gli associati che alla data di apertura dell'assemblea hanno compiuto i 16 anni di età e che sono iscritti e in regola con il pagamento della quota da almeno tre mesi. Chi non può essere presente, può farsi rappresentare per mezzo di apposita delega da un associalo presente. Nessun associa to può essere portatore di più di cinque deleghe. Gli associati non intervenuti che non abbiano dato delega possono votare mediante lettera sulla relazione morale e finanziaria e per le elezioni del Comitato Centrale. ATTENZIONE!!! Il votante per lettera, può fotocopiare i due modelli delle schede a pagina 7 e dopo avere espresso il voto deve piegarle e incollarne i margini scrivendo su una R.M.F. (= relazione morale e finanziaria) sull'altra C.C. (=elezione Comitato Centrale) quindi metterle in una busta, sulla quale nell'angolo esterno in alto a sinistra scriverà a chiare lettere: Dichiarazione di voto per il 3 settembre 2000, aggiungendo il proprio nome, cognome e indirizzo. La lettera va spedita al seguente indirizzo: Segreteria UECI, Via Eritrea, 8 - 31100 TREV1SO (dove dovrà giungere entro le ore 13 del 31 agosto 2000).
|