Enhavo:
Homilio de Papo Paŭlo sesa dum la celebrado de la Kristokorpa Festo 1975 en Placo sankta Petro. Fratoj,ĉi tiu liturgio de la 'Kristokorpo', tiom aparta kaj tiom solena, havas la karakteron de repensado. Nia pripenso reiras al la nokto de la Sankta Ĵaŭdo, tiom intence signifoplena por Jesuo, la Majstro, kiu malfermis tiun paskan vespermanĝon per vortoj plenaj de intensa kortuŝo, de amema korinklino kaj de pasiigaj antaŭvidaj testamentoj: «Mi arde deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol suferi...» (Luk 22,15). Maltrankviliga scivolemo okazigas tiam eksterordinaran streĉon inter la kunmanĝantoj, dum Jesuo faras nekutimajn gestojn, kia estas la lavado de la mizeraj piedoj de la disĉiploj, kaj eldiras parolojn ekstreme dolĉajn kaj gravajn, disdonante, je iu difinita momento, panon kaj vinon. al kiuj estis tiel radike atribuitaj novaj, kvalifikaj kaj esencaj difinoj pri lia korpo kaj lia sango, ke la manĝo transformiĝis al ofero, en kiu la paska ŝafido, tiam manĝata, cedis sian jarcentan kaj historian valoron. de simbolo nacia kaj liberiga, al ĉeesto de aŭtentika, profetita kaj profetanta, sava viktimo, unika. universala kaj ĉiamdaŭra. Poste, la komisio de la frata amo, poste la doktrino de la ĉiama kuneco de Jesuo kun la siaj, kaj la alterna sinsekvo de la sufero kaj de la ĝojo, antaŭvidita por la fidelaj sekvantoj de la Majstro trans lia sentebla malapero, kaj poste la ripetita antaŭanonco pri la viviga misio de la Parakleta Spirito, kaj, fine, kvazaŭ krone al la mesia ekonomio, la fina kaj sacerdota preĝo de la Sinjoro, ŝvebanta inter ĉielo kaj tero, kiel himno ensorbanta en la transcendan unuecon la superegajn destinojn de la elaĉetita homaro. Tro da aferoj por ni! tuj ensorbitaj de la kruda kaj heroa dramo de la Pasiono de l' Sankta Vendredo, kaj fine, de la posta dramo, preskaŭ nekonceptebla pro ĝia plej alta feliĉo mem, de la reviviĝo de la Sinjoro, ĝuste Li, sed tiel mirinde vivanta, ke oni ne povas ĝin enteni en la kutimaj skemoj de nia ordinara pensmaniero. Ĉi tiu abundo de faktoj, de vortoj, de profetaj rilatoj kun la pasinteco kaj kun la futuro, formanta la tre densan bildon pri la paska mistero, devigas nin, kiel ni ĵus diris, al repensado kaj al serĉado de la centra punkto, kie la superabunda realo kondensiĝas al esprimo simbola, t.e. sakramenta, kaj pro tio mem transcendas la limojn de la kontingenco materia kaj momenta, kaj disverŝiĝas, kiel lumo el sia fokuso, kaj iĝas alirebla por tiu, kiu malfermas la okulojn sur tiun saman lumon, la okulojn de la kredo, kaj, transpasante la limojn de la spaco kaj de la tempo kaj tiujn de niaj eksperimentaj leĝoj, ĝin igas sia, kiel estis en la intenco de la Sinjoro ĉe la ekbruligo, kun supera potenco, kun senfina amo. Jen, ni, tremantaj ja pro miro kaj pro ĝojo, malfermas ĉi tiun kapablon riceveman kaj profundan de nia spirito; kaj ni ekkrias: Mistero de la Kredo! transirante tiel la sojlojn de la mirindega regno de Dio. al kiu estis nin invitinta, kvazaŭ al supera renkontiĝo. tiu paska bankedo de la Sinjoro en la antaŭtago de lia elaĉeta pasiono. Jes, ni kredas, ho Sinjoro! sed Vi, Vi mem, helpu nian nekredemon (Mar 9,24). Tiam, jen, la teologia sceno brilegas antaŭ ni; kaj ni neniam: povas ĝin tutan kontempli, ĝui, kompreni. La animoj, trejnitaj al ĉi tiu eksterordinara vido, tion bone scias. Por ion kompreni oni devas nun elekti kaj fiksi la rigardon al unu aparta fragmento de la granda bildo. Kia fragmento hodiaŭ por ni? Unu vorton Vian ni aŭskultas en ĉi tiu momento, ho Sinjoro; vorton Vian elektitan el tiu Via parolado en Kafarnao, parolado de komentario, de polemiko kaj de revelacio, kiun Vi, ho Sinjoro, sekvigis al la miraklo de la multobligado de la panoj por la amaso de proksimume kvin mil personoj, venintaj por serĉi Vin. trans la lago de Tiberiado, preludon kaj simbolon de la starigo de l' Eŭkaristio. Al ĉiuj ankoraŭ petantaj panon por la natura malsato, Vi, ho Sinjoro, ripetis «Mi estas la pano de la vivo; kiu venos al mi ne suferos pro malsato. kaj kiu kredos je mi neniam suferos pro soifo» (Joh 6,35), nome Vi okazigis la rimarkon pri alia malsato kaj pri alia soifo ol tiu de la surtera vivo, al kiu Via mirakla boneco estis, la antaŭan tagon, disdoninta nutraĵon senpagan kaj abundan; kaj tiel multajn aferojn Vi instruis, kiuj validas ankoraŭ, validas ĉiam, ankaŭ por ni tiom malproksimaj de la lokoj kaj de la tempoj, kiuj havis Vin fizike ĉeestanta. Vi instruis al ni, ke la bezonoj de la vivo surtera kaj ekonomia meritas ja la interesiĝon de la socio, la saĝan kaj tujan agadon de la homoj, fratigitaj pro nova motivo, pro la nekontestebla komuna bezono de tiu pano, kiun la tero povas doni, kaj donas al tiu, kiu al ĝi malavaras, ŝvitante kaj preĝante, siajn saĝajn penadojn. La solidareco inter la homoj, pro la sufero kaj la bezono kaj pro la perspektivo de iu ilia kreskanta bonstato kaj de pli justa partopreno de ĉiuj en la teraj havaĵoj, neniam estos forgesata, nek malzorgata de ĉiuj, kiuj nomiĝas kristanoj, kaj estas fidelaj sekvantoj de Via Evangelio; eĉ estos por ili agrabla kaj severa sindevigo des pli multobligi la terajn panojn ju pli granda estas la malsato, nome la bezono kaj la sufero, kiuj ilin postulas, kaj al tio estos por ili urĝa instigo kaj senkompara premio, scii, ke ĉi tiu strebado ekonomia kaj socia estos en ili subtenata de amo, kiun Vi sola povas doni en ĝia agokapablo kaj en ĝia beleco, la karitato. Kaj Vi, ho Sinjoro, faru ke al ĉi tiu supera lego de kristana socialeco ni povu doni veran, humilan, amikan, konstantan ateston. Sed samtempe Vi instruis al ni, ho Sinjoro, ke ne per nura pano tera vivas la homo (Mat 4,4), ĉar ne nur al la teraj destinoj estas vokata nia vivo: kaj ke al la supernaturaj destinoj, prezentataj al ĉi tiu nia natura ekzisto, Via parolo, Via elaĉeto, Via kuneco estas por ni nepre necesa Pano de eterna vivo.
Trad. Carolina MINNAJA
![]()
Al ĉiuj Esperantistaj pastroj oni havigis dum la pasinta somero leteron de la IKUE-prezidanto kun propono partopreni en la Dua Tutmonda Porpastra Spirita Ekzerco (TPSE) en Vatikano, de la 14a ĝis la 18a de septembro 1990. Ĉu eblas, ke neniu Itala Esperantista pastro partoprenos en ĝi? Ĉu la cirkulero perdiĝis inter la amaso da korespondaĵoj alvenintaj kutime al la pastroj?... Se vi ĝin ne ricevis au perdis, bonvolu peti ĝin al pastro Magnani. Ĝis nun sin anoncis al pastro Magnani pri sia aliĝo du Hungaraj kunpastroj, kvin Polaj, du Ĉeĥoslovakaj. Do, nur dek, kun la unika Italo p. Magnani. Ŝajnis al ni, ke estas tre bona okazo por Esperantista pastra renkontiĝo en Rome Ĉu ĝi fiaskos? Ĉu precipe pro la malesto de Itala Esperantista pastraro? Oni atendas esperplene la aliĝon de la dudeko da Esperantistaj Italaj pastroj! Tre respektindaj kunpastroj, saluton kaj pacbrakumon en Kristo! Jen propagandilo nacilingva (se ĝi ne estas en via patrina lingvo, mi bedaŭras. sed tio signifas, ke en la via ĝi ne ekzistas) kun la aliĝilo por gravega okazontaĵo en Romo. Ekde la 14a ĝis la 18a de Septembro 1990 okazos en la Salonego Paŭlo VI (Vatikano) la DUA TUTMONDA SPIRITA EKZERCO POR SACERDOTOJ (la unua okazis en 1984 kun 6.000 partoprenantoj!). kies temo, pritraktota de internaciaj famaj predikantoj. estas: 'Vokitaj por la evangelizado', responde al la alvoko de la Papo por nova evangelizado sojle de la tria jarmilo de Kristanismo. Nur al dumil pastroj el la (tiel nomata Tria Mondo) neevoluintaj Landoj kaj el la socialismaj Landoj estos repagitaj la elspezojn pere de nederlanda katolika fonduso. Ni kaptas tiun ĉi okazon por kunvenigi ĉiujn E-pastrojn, kaj pere de ili, ankaŭ la Sacerdotojn favorajn al nia movado. Ni sendas ĉi tiun cirkuleron al pli ol 200 E-pastroj el la adresaro de nia CO. Ĉi tiuj prizorgu la aliajn konatulojn. Ju pli ni estos, des pli ni havos voĉon por: 1) peti apartan aŭdiencon ĉe la Papo aŭ ricevi specialan sidlokon ĉe la Papa podio. 2) peti (ĉiuj rajtas peti!) kuraĝe al la Sankta Patro. ke li parolu al ni esperantlingvan saluton en tiu... lingva ĥaoso. 3) peti, ke Radio Vatikana dissendu esperantlingvan Sanktan Meson, kuncelebritan de ni ĉiuj en la vatikana kapelo iun matenon. se ni intertempe ricevos la aprobon de la Liturgiaj E-tekstoj (vidu «Notu Bone a») 4) propagandi ĉe la tutmonda pastra ĉeestantaro. ĉu per persona kontakto, ĉu per dosiero de nacilingvaj informiloj, kaj varbi por IKUE-celoj (vidu Notu Bone b) 5) pruvi al la organizantoj de la TUTMONDA PASTRARA SPIRITA EKZERCO kies Centra Oficejo estas ĉe: EVANGELIZZAZIONE 2000, Via Boezio 21, I-00192 ROMA RM, Italio. tel. (el eksterlando): +39 6 6873288. telelakso +39 6 6872334), ke la Internacia Lingvo utilas kaj funkcias ankaŭ en nia katolika medio. Pro tio, kompilante la aliĝilon, bv. preslitere indiki Esperanton en la listo de la konataj lingvoj. Respektindaj kunpastroj, samtempe oni proponas plilongigi vian restadon en Romo por ebligi dutagan kunestadon, jene: a) unu tagon por pridiskuti niajn IKUE-aferojn: IKUE post la Bazela ekumena renkontiĝo por la konstruo de KOMUNA HEJMO (Gorbaĉov) aŭ UNU EŬROPA KOMUNUMO KUN DU PULMOJ (Johano Paŭlo 2a); Instituto Internacia de Teologiaj Studoj; Misia bonfara agado de IKUE; Internacia Domo Sankta Familio en Romo: IKUE-influo ĉe Eklezìaj instancoj, Porreligiulaj Institutoj, Katolikaj Universitatoj, Porpastraj Seminarioj ktp). b) unutagan ekskurson tra Romo aŭ aliloken (Montecassino, Tivoli...)
ATENTON!
NOTU BONE a) Jen la lasta informo pri la nuna situacio de la FESTA MESLIBRO. Kaj la RITARO, jam preta por subskribo de la Papo ekde Novembro 1987, kaj la FESTA PROPRAĴO liverita al la Kongregacio la 11an de la pasinta Januaro, stagnas ĉe la Kongregacio de la Dia Kulto mem. Neniu konas la kialon. Oni petis Episkopon Miziołek, Prezidanto de la E-liturgia Komisiono. peri ĉe la Papo mem.b) Oni petas konsilojn kaj materialon por pretigi dignan tekon de propagandiloj nacilingvaj. Laŭeble ĉiu landa sekcio de IKUE pretigu sian materialon. Ĉiu sin turnu al la Landa Reprezentanto. Ekzemple UECI (Itala sekcio de IKUE) pretigos la jenajn materialojn: ― Faldfolio pri UECI-IKUE ― Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Homaj Rajtoj (esperantlingve kie specimeno) ― Deklaracio de UNESKO, 1985 ― Specimeno de EK kaj Katolika Sento (itallingva bulteno de UECI) ― Verko de Korytkowski (...se la kopioj sufiĉos por ĉiuj. Ĉe la CO. estas. ĉirkaŭ 1.000 kopioj de la itallingva eldono, sed vere malmultaj de la aliaj lingvoj) ― Traduko en la itala de ĈU ESPERANTO ESTAS DIREGNA? (artikolo de Prof. C. Piron, aperinta en EK 1984) ― Propagandiloj de Radio Vatikana Esperanto redakcio ― Turismaj propagandiloj en Esperanto pri diversaj italaj urboj ― Laŭeble leteratestoj de Ekleziaj altranguloj pri Esperanto kaj IKUE ― Letersaluto de UECI-IKUE al la Italaj pastroj ― Fotokopio de la telegramo de Papo Paulo VI al Kardinalo Wojtyła pri la E-mescelebro en Czenstochowa 1977" Fratajn salutojn. karegaj kunpastroj. Mi firme esperas. ke tiu ĉi okazo de E-pastra renkontiĝo tutmonda sukcesos. La Virgulino Maria helpu nin tro vi la kuraĝon kaj la rimedojn. Dio benu!
Kun frata estimo salutas vin,
Sac. Duilio Magnani Viale Carlo Zavagli, 73 I-47037 RIMINI FO - Italio
![]() Il gemellaggio fra questa grossa parrocchia, ma povera, e quella di don Magnani, piccola e... benestante, si è acceso proprio per la possibilità di comunicare mediante una lingua-ponte (l'Esperanto) che rende reciproca la soddisfazione di essere - appunto - fratelli gemelli. In effetti, queste suore hanno accolto con piacere lo studio della lingua, e ne da prova la seguente lettera di ringraziamento della Superiora. Medellin, la 7an de Februaro 1990 Altestimata Pastro: Mian koran saluton por vi kaj por viaj paroĥanoj, kiuj bonkore manifestiĝis per siaj donacoj, priatentante mian humilan sugeston pri helpo. Ke la bona Dio Patro de la Mizerikordoj rekompencu vin per amo kaj paco. ![]() Mi ricevis vian altvaloran donacon unue 150 Usonajn Dolarojn pere de S-ro Jorge Velàsquez, viro korektega kaj sendifekte konduta, modelo de bona kristano. La 25an de Januaro, tago de Sankta Paŭlo Apostolo, sin prezentis via kaj ankaŭ nia patrono portanta vian leteron kune kun 1100 Dolarojn kaj kun io pli valora, kiu estas: la kristana kaj malavara sento el viaj spiritaj gefiloj. Por ĉiuj, ke Dio benu kaj repagu. Sankta Paŭlo daŭras esti la granda misiisto de la Mondo, kiu mallongigas distancojn, faras aliancojn kaj kune kun sia kunulo Johano kunigas nin je la amo de Kristo. Nia komunumo vivas la dirojn de Sankta Paŭlo, 2 Kor. 5,14 kaj 1 Kor. 9,19-22. La monon, kiun vi sendis al ni, ni uzos por akiri feron por daŭrigi la konstruadon de la kapeleton, kie ĉiam ĉeestos ĉe niaj preĝoj vi kaj viaj paroĥanoj. Poste ni plibone sciigos al vi pri nia komunumo. Humile mi petas vian benon por nia Komunumo. File,
Fratino Teresita Londono Mazo
Superulino Fratinoj S-ta Maria Rozo Mistika. Kial la katolikaj gesamideanoj ne proponas similan iniciaton al siaj paroĥestroj kaj al la paroĥaj Konsilioj? Same, la E-paroĥestroj povus klarigi al siaj paroĥanoj bonfarajn iniciatojn, lige kun IKUE kaj UECI, kaj peti monkolektadon tiucele. Krome, oni sciu ke la UECI-grupo de Rimini kuraĝis prezenti al sia Dioceza Misia Konsilio detalan bonfaran planon por la rifuĝintoj en Tanzanio, kaj tiu bonfara iniciato aperis en la dioceza misia bulteno petante la helpon al ĉiuj paroĥoj. Kial do ne unuigi niajn multnombrajn eblecojn por financi komunan kaj gravan bonfaron? Oni pripensu ĝin kaj oni pridiskutu ĝin, eventuale dum la venonta UECI-Kongreso!
Uno sguardo al passato per programmare la futura attività dei cattolici esperantisti nel contesto di una realtà che sta subendo radicali mutamenti è stato il motivo ispiratore del convegno che si è tenuto a Gazzada (VA) il 17 e 18 marzo 1990, per iniziativa del Centro Cattolico Esperantista Milanese, con la presenza di una cinquantina di partecipanti provenienti da diverse città dell'Italia del nord. Dopo le parole di saluto del Prof. Glauco Corrado, che ha presieduto ai lavori, e l'intervento introduttivo di Mons. Longoni, assistente ecclesiastico dell'U.E.C.I., le relazioni di Polerani, Gimelli, Franzoni e Gambuti, risalendo ali' attività dei pionieri dell' Esperanto in campo cattolico ed ai fasti del Congresso Universale di Bologna del 1955, hanno preso in esame la situazione presente europea alla luce di quanto è emerso dai lavori del Congresso Nazionale di Bergamo dello scorso anno, sottolineando la necessità dell' affermazione dell' Esperanto quale unico rimedio ad una prossima riduzione a dialetti delle lingue europee più deboli e proponendo di interessare uomini di cultura e parlamentari delle regioni italiane, analogamente a quanto è stato fatto recentemente con il manifesto di Firenze, senza tralasciare d'altro canto di aderire ad iniziative a livello europeo. L' interesse per l'attuale momento storico è stato al centro dei successivi interventi di Sola, Corrado e Codroneo e della relazione profonda e articolata di don Conte, professore di storia medievale all'Università del Sacro Cuore di Milano. L'attenzione è stata rivolta alla nostra vecchia Europa, che, lacerata da secoli di guerre, ha faticosamente conquistato una serie di valori quali la libertà di pensiero, di religione, la priorità della persona rispetto alla società, valori che costituiscono un patrimonio comune non meno delle opere d'arte, dei capolavori letterari, delle scoperte scientifiche. I recenti mutamenti, cosi vasti e radicali, avvenuti ali' Est hanno portato ad una conferma e ad una rinascita di questi valori, accompagnata dal desiderio di costruire quella che è stata definita 'la casa comune europea'. Impresa questa affascinante nella sua complessità, di difficile attuazione per la serie di problemi da affrontare, di ostacoli da superare, non ultima l'affermazione su larga scala di controvalori quali l'edonismo, il consumismo, il razzismo. Per la costruzione di una nuova società europea è necessario risalire alle radici comuni del Cristianesimo, ali' opera dei grandi costruttori dell'Europa cristiana quali S.Benedetto, S.Bemardo e i Santi Cirillo e Metodio (messa in luce dalle relazioni di O. Alpago, M.V. Carassa, S. Giachino), significa fondarsi sui principi di fraternità cui l'insegnamento della Chiesa si ispira, per dar vita ad una nuova coscienza europea, significa guardare al futuro e lavorare insieme 'nel mondo, col mondo e per il mondo'.
Maria Teresa Campiani Boragini DAL GRUPPO DI BENEVENTO
Benevento, li 14 marzo 1990 A Sua Santità Giovanni Paolo II Palazzo Vaticano - ROMA
OGGETTO: Visita pastorale alla città di
Benevento. Santità, il Gruppo Esperantista Sannita «Maria Pironti» ha accolto con immensa gioia la notizia della Sua imminente visita pastorale alla nostra Benevento. Gli Esperantisti ricordano quanto Vostra Santità abbia fatto nella Sua Polonia per la diffusione degli ideali esperantisti e quanto stia continuando a fare per il nostro movimento di pace e di fratellanza. I nostri ideali si richiamano in parte al Vangelo, fonte di ogni bene e di amore, il nostro vessillo non si è mai bagnato di sangue e la nostra lingua non è stata di conquista. Il nostro idioma vuole essere uno strumento di comprensione e di promozione umana per raggiungere tutti insieme la pace nella vera libertà. La lingua ESPERANTO accanto alla lingua madre assicurerebbe il rispetto della dignità dell'uomo e dei popoli e getterebbe le basi per l'unità del genere umano. Noi Esperantisti con questa profonda convinzione diffondiamo il nostro messaggio di fratellanza universale. Nell'attesa della venuta di Vostra Santità, gli Esperantisti del Sannio La salutano con un simbolico abbraccio fraterno ed implorano, per il loro lavoro, la apostolica benedizione.
Il Presidente Grand. Uff. Dott. Antonio BALZERANO
|