Klemento el Romo

Letero al la Korintanoj

Zorge de la torina UECI

esperantigis el la helena Armando Zecchin

INDEKSO

INDEKSO

AŬTORO, DATARO, ENHAVO, PROBLEMOJ.

LETERO DE SANKTA KLEMENTO AL LA KORINTANOJ

Adresitaro.

Preambolo: stato de la eklezio en Korinto.

I. Konsideroj pri la sekvendaj virtoj.

a) Kontraŭ la ĵaluzo.

b) La pentofaro.

c) La obeo kaj la kredo.

d) La humileco kaj la mildeco.

e) La paco kaj la konkordo.

II. La fideleco de Dio al la koroj nedispetaliĝintaj.

III. La komunuma disciplino.

a) La reciproka dependiĝo.

b) La hierarkio levida kaj ordino eklezia.

IV. Konstantaj admonoj.

V. La granda preĝo.

VI. Konklude.

 

 

 

Klemento el Romo

Letero al la Korintanoj

AŬTORO, DATARO, ENHAVO, PROBLEMOJ.

Kiu estas Klemento, sankta Klemento? Laŭ tre antikva tradicio, preskaŭ de neniu kontestata, li estis la tria sidiĝinto en la katedro de Petro en Romo. Laŭ iuj, ekzemple prieklezia historiisto Eŭsebo, li estus el la domo de la imperiestra familio Flavia-Domiciana eble kia libertino de la fama Konsulo Flavio Klemento. Iuj, kiel Ireneo, identigas lin inter la disĉiploj de apostolo Paŭlo. Laŭ aliaj, fine, li mortintus martirigita dum la persekuto de Domiciano († 96 p.K.)(1) sed tiu tradicio komenciĝas nur ekde la kvara jarcento. Li mortis kiel ajn verŝajne je la fino de unua jarcento.

Ekde la antkveco li estis tre ŝatata tiom ke kiam oni volis ŝatigi iun ajn verkon, tiun ĉi oni atribuadis al sankta Klemento. Ekzempliĝas la Constitutiones (Konstitucioj) kaj iu dua lia letero. La unua de Klemento, kiun ĉiuspecaj antikvaj fontoj unuanime atribuas al Klemento, tiom estimiĝis de diversaj eklezioj ke iufoje ĝi en kodeksaj aŭ papirusaj manuskriptoj kuntroviĝas kun la bibliaj kanonaj libroj. Preterpaŝe diratu ke tiun Klementan leteron oni akceptis kiel la unuan dokumenton de la postnovtestamenta kristana literaturo kvankam ĵusdate ekkuris opinio ke la Osirinka papiruso P. Oxy XLII 3057 kun leteraj fragmentoj de Amonio al Apolonio ( ? dekaj jaroj de unua jarcento pK.), se vere kristana dokumento, rabus tiun privilegion al la Unua de Klemento.

El la interna ekzameno de la enhavo de la koncernata letero elmergiĝas iu persono senhezitema, tute absorbita de sia tasko, tre ofte kaj bone mastrumanta la Sanktajn Skribojn, ĉu hebrealingvajn ĉu septuagintajn(2) kaj bone konanta ankaŭ la tre nombrajn apokrifajn verkojn el kiuj li elĉerpas fojfoje esprimojn kaj ankaŭ konceptojn, ne indiferenta rilate al la stoika kulturo kies fascino ŝajnas lin subigi kaj aktualigi juin konceptojn jam parte ĉeestantajn en la kristana konceptado. Pro ĉio tio jen granda disputo inter kompetentuloj: Ĉu Klemento venas el la kultura mondo greka aŭ juda aŭ simple kristana?

Krom la trajtoj de la personeco de Klemento, el la interna ekzameno de lia verko oni povas eltiri lian teologion pri eklezio, pri Kristo ktp. Ni vidos tion poste.

Dume, kio naskis originon de tiu komunikaĵo? El la enhavo de la letero mem ni informiĝas ke la eklezia komunumo de Korinto estis trairita de la ŝtormo de la malkonkordo kaj disŝiroj ĝis la deoficigo de ĝiaj legitimaj ekleziuloj. En Korinto disrompaĵoj de la frata unio estis jam okazintaj tuj post la evangelizado de Paŭlo: tiu ĉi riproĉe intervenis (v. 2K). Eble iuj el Korintanoj mem helpon petis ĉe la Roma eklezio aŭ tiu ĉi spontanee, puŝite de la frataj zorgoj aŭ de sia sindevigo atenti ĉiujn ekleziojn, komunikis per senditoj siajn pensojn kaj decidojn rilate al la tuta afero. La Korintanoj ricevis kaj longjare legadis en siaj liturgiaj renkontiĝoj tiun prapapan dokumenton.

Jen resuma divido de ĝia enhavo:

1) La konsideroj pri la virtoj praktikendaj (4-21)

a) kontraŭ la ĵaluzo (4-6)

b) la devo pri la pento (7-8)

c) la obeo kaj la kredo (9-12)

ĉ) la humileco kaj la mildeco (13-19)

d) la paco kaj la konkordo (19-21)

2. La fidindeco de Dio al la koroj nedispetaliĝintaj (22-36)

3. La disciplino komuneca (37-44)

a) la reciproka submetiĝo (37-39)

b) la hierarkio levida kaj ordino eklezia (40-44)

4. La ardaj admonoj (45-59)

5. La granda preĝo (59- 61)

6. La deduktaĵoj (62-65)

El tiu dokumento de la eklezia vivo de la unua jarcento, oni ankaŭ akiras la teologian konceptadon pri diversaj obiektoj jen rilate aliajn samtempajn dokumentojn jen rilate la novtestamentan teologion jen rilate la postajn kristanmedjajn verkojn ktp. Ni ĉi tie limiĝas aludi sen detale la plej rimarkeblajn trajtojn de la teologia konceptado devenanta de la Klementa letero. Jen:

a) Laŭ tiu letero la du testamentoj egalrajtas kaj egalvaloras. La aŭtoro kaptas vivekzemplojn sammaniere el la du Sanktaj Skriboj, eĉ la du formas ununuran tradicion kaj pensigas ununuran elektadon kaj montras superĉio la kontinuecon inter la konceptado pri la strukturoj de la malnova kaj nova popoloj, levidaj kaj ekleziaj.

b) Ripetiĝas la Paŭla doktrino pri la rilato inter la agoj kaj la kredo: la savo deiras nur el la kredo en Jesuo Kristo kiu kapabligas nin plenumi la agojn necesajn por ke la savigo efiku. Sed la Klementa tendenco evidentigi la valorojn de la malfruaj tradicioj, judaj kaj ankaŭ grekaj, lin klinas ĝis pliofta ekzaltado de la bonagado.

c) Li indikas per la sama termino "Sinjoro" ĉu Dion ĉu Jesuon Kriston, malgraŭ ke al tiu ĉi lasta ne aplikiĝas eksplicite de la teksto la dieco. Certe, multaj el tiuj esprimoj devenas el la samtempa liturgio. Notindas ankaŭ la prefero anstataŭigi la terminon "Dio" per tiu de la "nomo de Dio": tiu termino, oni scias, laŭ la lingva tradicio de la Judoj aludas ĉiam al la dia persono. Multfoje estas nomata la Sankta Spirito, al kiu ofte oni atribuas la personecajn aktivadojn ĉe Jesuo kaj ĉe Dio; sed ne disvolviĝas iu ajn teologio pri la Sankta Spirito.

e) Pri la personeco kaj agado de Kristo, Klemento encentriĝas sur la kvaliton de pereco. Ĉiu savo fontas el Kristo: ni estas elektitaj de li (50,7), vokitaj de li (59, 2), savitaj de li (58,2). Kiel en litanio, estas ripetata kvinfoje " δια τουώτου" = (pere de li). Ankaŭ la kategorio de la sacerdoteco elstaras: Kristo oferdonas ĉar li oferdonis sian sangon. La perado de Kristo valoris jam antaŭ ol ĉi tiu elverŝis sian sangon (12, 7). De li inspiriĝas kaj ebliĝas la perfekta agapo. Klemento ignoras la teologiaĵojn de la "filo de la homo" kaj "de la elektito".

f) En la letero mankas iu ajn kompleta doktrino pri la Sankta Spirito: ties estas insiste ekzaltita la agado, la personeca agado kiu superregas ĉiujn rilatojn inter Dio, Kristo kaj la elektitoj. Klemento enkondukas en la patristika literaturo la formulon de la liturgio judakristana: "Per la vivo de Dio, per la vivo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj de la Sankta Spirito."(58, 2).

g) La eklezio de Klemento estas tre evidente eklezio hierarkia. Elstaras en lia prieklezia teologio la distingo inter laikoj kaj tiuj kiuj funkcias kiel regantoj: malgraŭ ke li neniam distingas episkopojn disde presbiteroj, tiuj ĉiuj ricevas aŭtoritaton nur per la apostoleca nomumiĝo. Klemento uzas la unua la vorton "laiko" diversigante la kristanan popolon, kiu devas obei la legitimajn paŝtistojn: tiuj ĉi fundamentas sian dignecon, samkiel la levidoj-presbiteroj, unuaŝtupe en ilia sacerdoteca kapabligiteco "oferi la donojn" antaŭ la sankta altaro. La asembleo ne restas tamen tute pasiva: ĝi partoprenas en la elektado de la klerikaro (44, 54) laŭ neklarigitaj reguloj, sed post ilia enoficigo, la episkopoj kaj presbiteroj devas okupi sian lokon ĝis kiam ili kulpe koruptiĝus. En la kazo de Korinto, la sacerdotaro ne devojiĝis el la kredo kaj kristanaj kutimoj, tial oni devas ilin obei ĉar neobeante oni malŝatas la apostolan, kaj do, la kristan volon (3).

LETERO DE SANKTA KLEMENTO AL LA KORINTANOJ

 

Adresitaro.

La de Dio eklezio gastadanta en Romo al la de Dio eklezio gastadanta en Korinto, nome al ĉiuj vokitoj kaj santigitoj laŭ la dia volo pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro(4). La graco kaj la paco abunde alvenu al vi de la ĉiopova Dio pere de Jesuo Kristo.

 

Preambolo: stato de la eklezio en Korinto.

La kontraŭstaro. 1. 1 Kaŭze de la malfeliĉoj kaj de la domaĝoj kiuj nin trafis sinsekve frapon post frapo(5), ni decidas, kvankam malfrue, interveni pri la aferoj kaŭzantaj inter vi malakordojn, karaj amikoj, tio estas pri tiu aberacio - stranga ĉe la elektitoj de Dio - kia tiu kontraŭstaro malpia, sakrilegia, ekigita de kelkaj uloj entrudiĝintaj de ekstere kaj tromemfidaj. Tiun kontraŭstaron ili puŝis al tioma grado de frenezeco ke via nomo, kiun ĉiuj homoj respektegadis, admiradis, amadis, estas nun ege malŝatata.

La antaŭa sankta vivo. 2 Kiu fakte gastadis ĉe vi sen konfesi vian kredon superelstarantan, sen admiri vian saĝan kaj viglan piecon al Kristo, sen proklami vian malavarecon en kutimado de la gastigado, sen ellasi laŭdi viajn sciendaĵojn perfektajn kaj nekonfuzigeblajn? 3 Ĉar vi agadis senpartiece al ĉiuj kaj marŝadis laŭ la diaj preskriboj, obeante viajn ĉefojn kaj honorante laŭdece la presbiterojn(6)estadantajn inter vi. La junulojn vi entenadis en la prudento kaj digneco; la virinojn vi enkondukadis por ke ili plenumu siajn taskojn kun neriproĉebla konscienco dignece kaj ĉastece, sin plaĉigante al siaj edzoj laŭdece: kaj fakte ili respektadis la regulon de dependeco dum vi instruadis al ili la dignecon en la mastrumado kaj la diskretecon en ĉiuj aferoj.

2. 1 Vi montradis humilecon, nesciante fanfaronadon, pretante pli obei ol ordoni, vin feliĉigante pli per donado ol per ricevado. Vi kontentiĝadis per kio ĉiutage provizita al vi de Kristo dum ĵaluze gardadis funde de via koro liajn vortojn, liajn suferojn konservante antaŭ viaj okuloj. 2 Pro tio ĝoja kaj profunfa paco tiel volvadis ĉiujn korojn ke tiuj ĉi nesatigeble aspiradis al bonfarado; pro tio sur ĉiujn elverŝiĝadis abundo de Sankta Spirito. 3 Vi superpleniĝadis el sankta decido dum nobla fervoro kaj pieco plena el konfido streĉigadis viajn mensojn al ĉiopova Dio, petegata por ke li estu mizerikorda al vi se iam vi senatente pekuliĝus. 4 Vi tagnokte bataladis favore al la tuta grupo por ke per frata korinklino kaj interkonsento de voloj konstantiĝu la nombro de liaj elektitoj. 5 Unuj al la aliaj vi kondutadis sentrompe, senduoblece, senindigne. 6 Ĉiuj kvereloj, ĉiuj dividoj vin hororigadis. Vi priploradis la kulpojn de via proksimuloj kaj vi konsideradis iliajn mankojn kiel viaj. 7 Vi nemiam pribedaŭradis viajn bonfaritaĵojn, sed estadis "ĉiam pretaj al ĉio bona". 8 Via indega sinteno konstituadis vian ŝildan ornamaĵon, samtempe vi elplenumadis viajn taskojn en lia fida timo. La ordonoj kaj preceptoj de la Sinjoro okupadis vian tutan koron.

La mortiga marŝinversio. 3. 1 Honoro kaj abundo larĝe elverŝiĝis sur vin, sed okazis kiel skribite: "Li manĝis, li trinkis, li komforte kuŝis, li maldiligentiĝis kaj ekprancis, la bonamatulo." 2 De tio ekfontis ĵaluzo kaj envio(7), kvereloj kaj kontraŭstaroj, militoj kaj kaptiteco. 3 Tiele ekribelis "la senvaloruloj kontraŭ la valoruloj(8)", la malkleruloj kontraŭ la kleruloj, la stultuloj kontraŭ la saĝuloj, la junuloj kontraŭ la aŭtoritatuloj. 4 Kaŭze de tio forfuĝis la justeco kaj paco; pro tio ĉiu forlasis la diotimon kaj lasis ke lia fido obskuriĝu; ĉar oni ne plu laŭiras la diajn preskribojn kaj oni ne plu sintenas en maniero inda je Kristo; sed ĉiu sekvas fidezirojn de sia malvirta koro, posedata de tiu ĵaluzo maljusta kaj malpia, pro kio "la morto eniris en la mondon".

 

I. Konsideroj pri la sekvendaj virtoj.

 

a) Kontraŭ la ĵaluzo.

Ekzemploj el la malnova testamento. 4. 1 Jen fakte kio estas skribita: "Kaj post ia tempo okazis, ke Kain alportis el la terfruktoj donacoferon al la Eternulo, kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. 2 Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; sed Kainon kaj lian donacoferon li ne atentis. 3 Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis. 4 Kaj la Eternulo diris al Kain: kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo? Se vi korekte prezentis vian oferon, sed se samtempe vi ĝin nekorekte dividis, ĉu vi kulpe ne mankigis ion bona? 5 Trankviliĝu. Tio revenos al vi kaj vi ĝin regos. 6 Sed Kain parolis kun sia frato Habel: ni iru al la kamparo. Kaj post ilia alkampiĝo, Kajn sin ĵetis sur la fraton lin mortigante." 7 Vi vidas, fratoj, kiel ĵaluzo kaj envio kaŭzis fratmortigon! Kaj ĝuste pro ĵaluzo nia patro Jakob forfuĝis el la vido de sia frato Esav. 9 Ĵaluzo precize ĝismorte persekutigis Jozefon kaj igis lin sklavo. 10. Ankoraŭ ĵaluzo puŝis tiun fuĝi el la vido de la Faraono, reĝo de Egiptujo, kiam li mem ekaŭdis sian sampatrianon diranta: "Kiu igis vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi hieraŭ mortigis la Egipton?" 11 Estas pro ĵaluzo ke Aaron kaj Mirjam estis lokigitaj ekster la kampadejo. 12 Ĵaluzo descendigis Datan kaj Abiron vivaj al Ŝeolo, ĉar ili ribelis kontraŭ Moseo, la Diservisto. 13 Ĉiam pro ĵaluzo David estis trafita de envio - kaj ne nur fare de fremduloj! - sed li estis persekutita de Saul, reĝo de Izrael.

Ekzemploj aktualaj. 5. 1 Nun, fermante la serion de la praavaj ekzemploj, ni konsideru la aktualajn atletojn kaj metu ĉe niaj okuloj la noblajn kondutojn de nia generacio. 2 |uste pro ĵaluzo kaj envio oni persekutis la kolonojn la plej elstarajn kaj justajn dum ĉi tiuj bataladis ĝismorte. 3 Ni pripensu la apostolojn: 4 Petron kiu kaŭze de maljusta ĵaluzo eltenis tiom da suferoj - ne nur unu aŭ du fojojn! - kaj tiel atestinte sian fidon aliris al la glora loko al li promesita(9). 5 Por ke oni evitu ĵaluzon kaj malakordon, Paŭlo montris la premion rezervitan al la konstanteco. 6 Ŝarĝite sep fojojn el ĉenoj, ekzilite, priŝtonite, heroiĝinte el oriento al okcidento, li ricevis la klaran famon kiun lia fido meritis al li. 7 Instruinte la justecon al la tuta mondo kaj atinginte la limojn de okcidento(10), li atestadis al la registaranoj; tiele li, forlasinte la mondon, almigris la sanktan restadejon - jam klara modelo de konstanteco.

6. 1 Al tiuj homoj kiuj vivadis en sankteco aliĝis sennombra popolamaso de elektitoj kiuj pro ĵaluzo suferis multajn insultegojn kaj torturojn fariĝante sekve inter ni elstara ekzemplo. 2 Pro ĵaluzo virinoj estis persekutitaj: Danaidinoj kaj Dirkainoj spektakligitaj, ili spertis la plej akrajn kaj malpiajn perfortojn(11); ili atingis la celon en la kuro sur la kredvojo ricevante fine noblan kompenson, malgraŭ korpe feblaj. Ankoraŭ ĵaluzo separis edzinojn disde iliaj edzoj kaj aliigis la vorton de nia patro Adam: "Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno." 4 Ĵaluzo kaj malpaco renversis grandajn urbojn kaj deŝiris grandajn naciojn.

b) La pentofaro.

7. 1 Ĉion tion, karegaj, se ni skribas al vi, ni citas ne nur por vin admoni sed ankaŭ por rememorigi al ni mem; ĉar ni ludas en la sama areno dum pretiĝas al ni la sama lukto. 2 Ni forlasu do vantajn kaj senutilajn zorgojn kaj konformiĝu laŭ la gloraj kaj laŭdindaj normoj de nia tradicio. 3 Ni rigardu tion kio bonas, kio plaĉas kaj kio agrablas antaŭ nia kreinto. 4 Ni fiksu la okulojn sur la krista sango komprenante kiom ĝi grandvaloras ĉe la patro, ĉar ĝi, verŝita por nia savo, ebligis la ĝojon de la pentograco.

La Skriboj endoktrinigas pri la pento. 5 Ni trakuru ĉiujn generaciojn kaj al ni klariĝos, ke en ĉiu historietapo la Majstro(12) donacas pentivon al ĉiuj dezirantoj reveni al li. 6 Noa predikis pentofaron kaj la konformintoj sian agadon al lia peto saviĝis(13). 7 Jona minacis la ruinon al la Ninivanoj. Tiuj ĉi tuj pentis pri siaj pekoj; ili repaciĝis kun Dio per siaj petegoj kaj elpetis savon, malgraŭ eksteruloj rilate al la elektita popolo.

8. 1 La ministroj de la dia graco pritraktis pentendon puŝite de la Sankta Spirito. 2 Kaj la Majstro mem de la tuta kosmaĵo pri pento klare ĵuris: "Kiel veras ke mi vivas, diras la Sinjoro, tiel mi deziras ne la morton de la pekulo sed lian pentiĝon." Kaj li aldonas intencon bonecplenan: 3 "Kontriciu, domo de Izrael, pri via malicaj agoj. Deklaru al la membroj de mia popolo: Eĉ kiam viaj pekoj etendiĝus ĝisĉiele kaj ruĝus pli ol skarlato aŭ nigrus pli ol sakaĵo(14), se vi turniĝus al mi dirante: Patro! mi tuj elaŭdas vin kiel popolo sankta." 4 Kaj aliloke li tiel versiklis: "Vi lavu vin kaj igu vin puraj; vi forprenu antaŭ miaj okuloj la maldecaĵojn de viaj animoj; ĉesigu viajn misagadojn, lernu kutimiĝi al bonaĵoj, priserĉu la justecon, liberigu la subprematon, agnosku la rajtojn de la orfo kaj juste sintenu al la vidvino. Venu nu, por ke ni pridiskutu, testis la Sinjoro, kaj eĉ se viaj pekoj ruĝus kiel purpuro, mi ilin blankigos kvazaŭ neĝo; kaj se ili aspektus skarlataj, mi ilin igos blankaj. Kaj se vi konsentas min aŭskulti, vi manĝos la fruktaĵojn de la tero; se male vi ne konsentas min aŭskulti, la glavo vin voros. Ĉar tiel parolis la buŝo de la Sinjoro." 6 Volinte ke ĉiuj kiujn li amas gajnu la pentdonacon, tiel fiksis lia ĉiopova volo.

 

c) La obeo kaj la kredo.

9. 1 Ni obeu do lian volon plenan je grandiozeeco kaj majesteco; fariĝu petegantoj ĉe lia mizerikordo kaj lia bonvolo adorkliniĝante al li; turnu nin al lia kompatemo forlasante la vatajn okupiĝojn kaj malpacojn kaj mortigan ĵaluzon. 2 Ni fiksu la okulojn sur la homoj kiuj estis la perfektaj zorgantoj pri liaj gloro kaj grandeco.

Ĥanoĥ, Noa, Abraham. 3 Ni prenu Ĥanohon, kiu estis trovita justa pro sia obeado al Dio; li estis levita supren dum pri lia morto neniu postsignojn eltrovis. 4 Noa, juĝite fidela, estis komisiita prediki la novan naskiĝon(15), kaj per lia zorgado la Majstro savis la vivantaron kiu en konkordo eniris la arkeon.

10. 1 Abraham, kiu estis epitetita amiko de Dio, troviĝis fidela ĉar obeis la diajn vortojn. 2 Pro obeo li elmigris el sia lando, el sia familio, elhejmiĝis el la patra domo; li forlasis etan landon, senfaman familion, modestan domon celante akiri la heredaĵojn laŭ la diaj promesoj. Fakte Dio inspiris al li: 3 "Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun mi montros al vi; kaj mi elirigas el vi grandan popolon, kaj mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos benita de ĉiuj. 3 Kaj mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn mi malbenos, kaj per vi estos benitaj ĉiuj gentoj de la tero." 4 Kaj denove, kiam tiu ĉi apartiĝis de Lot, Dio promesis al li: "Levu viajn okulojn, kaj rigardu el la loko, sur kiu vi nun troviĝas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten: jen la tuta lando kiun vi vidas, tiun mi donos al vi kaj al via idaro poreterne. 5 Kaj mi faros vian idaron simile al tera polvo; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaŭ vian idaron." 6 Kaj ankoraŭ estis skribite: "Dio kondukis Abrahamon eksteren dirante: levu viajn okulojn kaj rigardu la ĉielon kaj nombru la stelojn, se eblas tion fari; tiel nombra estos via idaro. Kaj Abraham kredis je Dio, kaj tio estis al li aljuĝita kiel agrabliganta justeco ĉe Dio." 7 Okazis certe pro lia kredo kaj lia gastameco ke al li estis donita filo en lia oldaĝo, kaj okazis certe pro obeado ke li pretis lin buĉoferi en iu el la montoj kiun al li Dio indikis.

Lot. 11. 1 La samaj gastameco kaj pieco savis Lot de la katastrofo de Sodomo dum la tuta regiono estis eldetruita per fajro kaj sulfuro. Per tiu rakonto manifestiĝis ke la Majstro ne delasas esperantojn en li, sed ke li rezervas al la ribeluloj punon kaj turmentojn. 2 Fakte la edzino de Lot, elirante samtempe kiel li sed kun malsamaj sentoj, elstariĝis, kiel admona signo, salkolono(16) videbla ĝisnune por ke ĉiuj sciu ke la ŝanceliĝantaj koroj kaj dubantaj pri la dia ĉiopotenco fariĝas juĝo kaj simbolo al ĉiuj posteŭloj.

Raĥab. 12. 1 Ĉiam pro siaj kredo kaj gastameco estis savita Rahab, la prostitulino. 2 Ĉar kiam Josuo, filo de Nuno, sendis esploristojn en Jerikon, ties reĝo, persvadiĝinte ke tiuj ĉi estas gvatantaj la regionajn fortikaĵojn, ordonis ilin aresti por pliposte ilin kondamni al morto. 3 Nu, gastama Rahab, kaŝis la gastigitojn sur la tegmento-teraso sub linaj tolaĵoj. 4 Kiam la reĝaj senditoj alvenis dirante al ŝi: "La homojn, alvenintajn ĉi tien por spioni nian landon, kaj nun gastantajn ĉe vi, elirigu: tiel ordonas la reĝo", ŝi respondis: "Ja ĉe min eniriĝis ili, la homoj kiujn vi tiom raste priserĉas, sed ili haste eliris kaj jen ili survojas", al tiuj elektigante la kontraŭan direkton. 5 Kaj ŝi eksplikis al la esploristoj: "Mi intuiciis kaj jam scias ke la Sinjoro Dio al vi transdonis tiun ĉi landon: fakte la loĝantojn trafis timo kaj teruro kaŭze de vi. Tial kiam okazos ke vi estos ekkokupantaj tiun ĉi landon, prigardu vivon mian kaj tiun de la tuta familio de mia patro. 6 Kaj ili al ŝi promesis tiel :"Ni okazigos laŭ via peto. Sed, tuj kiam vi scios pri nia milita alveno, kolektu vian tutan parencaron sub via tegmento; kaj tiel ili saviĝos; ĉar ĉiuj trovitaj ekster via domo pereos." 6 Kaj ili sugestis pluan rekonsignon: ŝi alkroĉu sur sia domo skarlataĵon. Ili publikigadis ke la sango de la Sinjoro elaĉetas ĉiujn kredantojn kaj esperantojn en Dio. 8 Vi vidu, miaj amatoj, en ĉi tiu virino ne nur la kredon sed ankaŭ la investiĝon je profeteco.

 

d) La humileco kaj la mildeco.

13. 1 Nu, ni estu humilaj kaj, demetante ĉiujn sentojn de mememfazo, de vanteco, de furioza orgojlo, de kolero, plenumu ĉion skribitan; fakte diras la Sankta Spirito: "Nek saĝulo tromemfidu je sia saĝo, nek fortulo je sia forto, nek riĉulo je sia riĉaĵo, sed se iu fieras tiu fieru en la Sinjoro, en pri li serĉado kaj en agado laŭ rajto kaj justo." Ni memoru ĉefe la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiam li instruadis al ni bonvolon kaj grandanimecon. 2 Ĉar jen li esprimadis sin :"Estu mizerikordaj por ke oni mizerikordu al vi; pardonu por ke oni estu al vi pardonemaj; kiel vi zorgas pri la aliaj, tiel la aliaj zorgos pri vi; kiel vi onin pridonacas tiel oni pridonacas vin; kiel vi prijuĝas oni tiel vin prijuĝos; kiel vi praktikas bonon same oni bone sintenas al vi; la pesilon kiun vi uzas oni uzos por vin pripesi." 3 Ni firmdecide prizorgu ĉi tiun ordonon kaj ĉi tiujn preceptojn celante obei liajn sanktajn vortojn, en menshumileco. Ĉar jen sankta vorto: "Al kiu turnu mi la rigardon se ne al mildemulo, al pacemulo kaj tremetanto pro mia vorto?"

Kontraŭ la orgojluloj. 14. 1 Estas do juste kaj sankte, gefratoj, obei Dion prefere ol sekvi la orgojlajn agitantojn kiuj naskis la abomenendan kverelon pro ĵaluzo. 2 Ĉar ni riskas ne ordinaran danĝeron, sed gravan, se ni lasas nin blinde treni de voloj de nerespondecaj uloj kreintaj disputon kaj kontraŭstaron por nin malproksimigi for de la bono. 3 Ni reciproke bonvolu laŭe de la kompatemo kaj mildemo de nia kreinto. 4 Ĉar estas skribite: "La bonuloj priloĝos la teron, la senpekuloj estos enlasitaj dum la pekuloj ekstermitaj." 5 Kaj oni plumencias: "Ni vidis la malpiulon ekzaltita, stariĝinta kvazaŭ libanaj cedroj; kaj trapasante, mi jen lin ne plu vidis; serĉante lian lokon, mi ĝin ne trovis. Gardu vian senkulpecon kaj paŝu laŭ justeco, ĉar pacamanto havas posteŭlojn."

15. 1 Tiel vi amikiĝu kun tiuj kiuj piece praktikas la pacon, kaj ne kun tiuj kiuj sajnige la pacon volas. 2 Ie oni legas: "Ĉi popolo min honoras per la lipoj, sed ĝia koro vagas for de mi!" 3 Kaj plue: "Per la buŝo ili benadis, per la koro ili malbenadis." 4 Kaj aliloke: "Ili buŝe proklamis ami lin, lange mensogis al li; ilia koro ne sin tiras al li ignorante la fidelecon al la alianco kun li." 5 Aldone "Fariĝu mutaj la trompigaj lipoj damaĝantaj la justulon per malpiaj intencoj!" Kaj ankaŭ tio: "Ke la Sinjoro pereigu ĉiujn lipojn piece simulantojn, agantajn per orgojla lango, tiujn dirantajn: ni igos potenca nian langon, niaj lipoj apartenas al ni: kiu kapablas regadi sur ni? 6 Puŝite de la mizero de la povruloj kaj de la plorĝemoj de la ĉiobezonantoj mi estas mem enmiksiĝanta, drastas la Sinjoro. Mi min starigos ilia savo. 7 Mi malkaŝe agos kun ili."

Kristo servisto. 16. 1 Kristo fakte apartenas al la humiluloj, ne al la sin levantoj super lian gregon. 2 La sceptro de la dia majesteco, la Sinjoro Jesuo Kristo, ne alvenis kun nobla forgesteco kaj pompeco, malgraŭ ke li tiele povus, sed kun mensa humileco, laŭ tio kion jam deklaris la Sankta Spirito. 3 Precize diris Li(17): "Sinjoro, kiu akceptis nian predikadon? kaj al kiu la potenco de la Sinjoro estis revelaciita? Ni je lia ĉeesto anoncis ke li estas kiel juna branĉo aŭ radiko el soifanta tero. Li havis nek staturon nek gloron; ni rigardis lin: li ne montris aspekton nek belecon, sed li aspektis malestiminde, eĉ ne homo li ŝajnadis: homo lacigata de frapoj kaj trapikaĵoj, tiom kutimiĝanta al malfeliĉoj ke oni deturnu de li sian vizaĝon; onin li naŭzas; li nenion valoras. 4 Li portas niajn pekojn; kaŭze de ni kaj avantaĝe al ni li piloriiĝas de siaj torturantoj dum ni juĝadis lin destinita al la suferado, al la batoj, al la mistraktado. 5 Li estis frapita kaŭze de niaj pekoj, martirigita kaŭze de niaj malicaĵoj. La puno kiu fruktigis nian pacon faladis sur lin, kaj el liaj histdeŝiroj ni estas resanigitaj. 6 Ĉiuj kvazaŭ ŝafoj ni vagadis sencele; ĉiu laŭ sia vojo. 7 La Sinjoro lin forlasis pro niaj pekoj; kaj li, insultata, ne plendas. Kvazaŭ ŝafo li estis trenita al buĉado; kiel ŝafido, muta antaŭ sia tondanto, tiel li ne malfermas buŝon. En sia humiliĝo li seniĝis je ĉiuspeca rajto. 8 Lian posteŭlaron kiu povus prirakonti? ĉar lia vivo estas elradikigita el la tero. 9 Li al morto treniĝas de la kulpoj de mia popolo. 10 Mi kvitigos maliculojn per lia entombigo kaj per lia morto la satantojn je riĉeco. Ĉar li ne malpuriĝis je malico nek menzogo eliris el lia buŝo. Rezulte de tio la Sinjoro volas ke li liberiĝu el siaj trapikaĵoj. 11 Se vi propeke oferdonus, via animo vidos longan posteŭlaron. 12 La Sinjoro volas forpreni de lia animo la dolorojn, montri al li la lumon kaj remodli lian inteligenton, pravigi tiun ĉi justulon kiu fariĝis servisto de multnombraj homoj kaj mem sin ŝarĝis el iliaj pekoj. 13 |uste pro tio li heredos popolamasojn kaj partoprenos en la preddisdivido de la fortuloj rekompence por la morto al kiu lia animo estis forlasita, kaj de lia alkalkuliĝo inter malpiuloj. 14 Kaj li mem portis la malbonojn de la amaso sindonante kontraŭ la ties pekoj." 15 Kaj li mem(18) aldonas: "Se pensi pri mi, mi estas vermo kaj ne homo, la honto de la homaro kaj la mizerego de la popolo. 16 Ĉiuj vidintoj min abomenis min, ironie babiladis pri mi, dubante skuis la kapon: li esperis en la Sinjoro, ke la Sinjoro liberigu lin! Ke lin savu lia prizorgato!" 17 Vi konsideru, miaj amatoj, kia modelo al ni estis donita! Se la Sinjoro tiom humiliĝis, kion faru ni kiuj pasis sub la ŝirmo de lia graco ĝuste kaŭze de li.

Humileco de la Sanktuloj. 17. 1 Ni imitu do tiujn kiuj vestiĝintaj je kaprinaj kaj ŝafaj feloj cirkuladis predikante la alvenon de Kristo. Nome Elija, Eliŝa, kaj ankoraŭ Jeĥezkel, kaj plue la profetoj, al kiuj oni aldonu tiujn al kiuj li donis jam ateston. Abraham ricevis grandan ateston kaj, malgraŭ alnomite amiko de Dio kaj rigardinte fikse la gloron de Dio, diras kun humileco: "Se konsideri min, mi estas tero kaj cindro." 3 Kaj rilate al Ijob, jen kio skribita: "Ijob travivis juste, neriproĉeble, verame, diotime, for de ĉiu misagado." 4 Malgraŭ tio nur li mem sin akuzas dirante: "Neniu estas senmakula, eĉ se li vivas nur unu tagon." 5 Moseo, agnoskite "fidela en tuta lia domo", pretis la servon per kiu Dio punis la Egiptojn per ulceroj kaj plagoj. Kaj tiele, malgraŭ sia gloro, li ne sin laŭdis, sed kiam li dotiĝis je orakoldono samtempe diras: "Kiu estas mi ke vi sendu min? |uste mi havas voĉon feblan kaj langon balbutan. 6 Kaj aldone li insistas: "Mi mem egalas al potvaporo."

18. 1 Kio direblas pri David ricevinta la dian ateston? Dio garantie proklamis: "Trovinte viron sekvantan mian koron, Davidon la filon de Jiŝaj; mi lin sanktoleigis en mia eterna mizerikordo." 2 Tamen ĝuste li kantis antaŭ Dio: "Pardonu al mi, ho Dio, laŭ via granda mizerikordo, kaj laŭ la grandegeco de via kompatemo elforstreku mian misfaron. 3 Lavu min de mia ĉiam subpremega kulpo, kaj purigu min de mia peko; ĉar mi rekonas mian malbonecon, kaj mia peko staras senĉese antaŭ mi. 4 Nur kontraŭ vi mi pekis, kaj tion mi faris kio maldecas antaŭ vi: justa oni trovos vin en via parolado kaj vi triumfus se oni juĝus vin(19). 5 Jen, fakte en malico mi estis koncipita, kaj en pekoj min portis patrino mia. 6 Vi amis la veron: la nevideblaĵojn kaj sekretaĵojn de via saĝo vi montris al mi. 7 Vi aspergos min per hisopo kaj mi puriĝos; vi lavos min kaj mi fariĝos pli blanka ol neĝo. 8 Vi komunikos al mi gajecon kaj ĝojon; kaj miaj ostoj ekskuiĝas. 9 Turnu vian vizaĝon de miaj pekoj kaj neniigu ĉiujn miajn hontaĵojn. 10 Kreu en mi puran koron, ho Dio, kaj renovigu justan spiriton en miaj internaĵoj. 11 Ne forĵetu min de via vido, kaj ne forigu de mi vian sanktan spiriton. 12 Koncedu al mi la ĝojon de via savo, kaj fortigu min per la gvidanta spirito. 13 Mi prias instrui viajn vojojn al la malobservantoj, kaj ili konvertiĝos. 14 Liberigu min el sango(20), ho Dio, Dio mia savanto. 15 |ojante mia lango laŭdas la justecon. Ho Sinjoro, vi malfermos mian buŝon, kaj tuj miaj lipoj prikantos vin per laŭdo. 16 Se vi dezirus oferon, mi donus al vi; sed vi ne plezuriĝas antaŭ buĉofero. 17 Laŭ la Sinjoro, la vera ofero kuŝas en elpentita koro. Koron ŝiriĝintan kaj humiliĝintan Dio neniam malŝatos."

19. 1 Ke homoj tiom grandaj kaj sanktaj, kiuj ricevis tian ateston, montris tiom da humileco kaj da submetiĝo al obeo, tio ĉi plibonigis ne nur nin sed ankaŭ la generaciojn nin antaŭantajn ĉar ili akceptis tiujn vortojn en timo kaj vero.

e) La paco kaj la konkordo.

2 Ĉar ni tiom influiĝas de agoj tiom grandnombraj kaj elstaraj kaj gloraj, haste ni zorgadu pri la celo de la paco, celo al ni proponita ekde la komenco, fiksante la rigardon sur la patro kaj kreinto de la tuta mondo; ni ligu nin ĉe liaj donoj de paco kaj ĉe liaj bonfaraĵoj, belegaj, nekompareblaj. 3 Ni kontemplu lin per la mensaj okuloj kaj encentrigu tiujn animajn sur la longan paciencon de lia plano; ni pripensu per kia miteco li agis kun siaj kreaĵoj.

La harmonio de la universo. 20. 1 La ĉieloj moviĝantaj je lia ordono lin obeas en paco. 2 Diurne ili trakuras la asignitan vojiron, sen obstakliĝi reciproke. 3 La suno, la luno kaj la korusoj de la astroj turniĝadas laŭ lia ordono, en korkordo, interne de la fiksitaj baroj, neniam tiujn transpasante. 4 La tero, graveda je fruktoj, obeante lian volon, maturigas en favoraj sezonoj nutraĵojn por la homaro kaj brutaro kaj ĉiuj estaĵoj vivantaj en ĝi; ĝi nenion kontestas, ĝi ŝanĝas neniun el la reguloj kiujn li al ĝi preskribis. 5 La samaj ordonoj subtenas la nesondeblajn leĝojn ordigantajn la abismojn kaj la nepriskribeblajn leĝojn ordigantajn la subterajn mondojn. 6 La senlime mar-fosaĵo, per lia kreiva arto aranĝita en ujegoj, neniam rompis la barojn kiuj ĝin ĉirkaŭas; sed ĝi respektas la ricevitajn ordonojn. 7 Li fakte altrudis: "|is tie vi translimiĝu, kaj viaj ondegoj en vi mem rompiĝu!" 8 La oceano, netranslimebla por la homoj(21), kaj la mondoj transaj regiĝas per la samaj majstraj devigoj. La sezonoj, printempo somero aŭtuno vintro, sin sekvas pace unuj la aliajn. 10 La rezervejoj de la ventoj plenumas siatempe sian taskon sen perturboj. La neelĉerpeblaj fontoj, kreitaj por la plezuro kaj la sano, ne ĉesas allogi homojn per siaj mamoj ŝarĝitaj je vivo. La plej etaj bestoj koopere interproksimiĝas konkorde kaj pace. 11 Pri ĉiuj tiuj aferoj, la granda kreinto kaj majstro de la universo ordonis ke ili pace evoluu kaj konkorde; dum li difuzas siajn bonfaraĵojn sur la tutan kreitaron, al ni li superabunde prodigas tion kiam ni petegas lian mizerikordon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. 12 Al li la gloron kaj majestecon en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen.

La harmonia en la komunumo. 21. 1 Ekkonsciu, miaj karegaj, ke tiuj liaj donacoj tiom multenombraj transformiĝas en kondamnon, se ni ne vivas laŭ lia digneco, tion farante en konkordo kio bonas kaj agrablas antaŭ liaj okuloj. 2 Diritas fakte ie: "La Spirito de la Sinjoro estas lampo kiu esplore penetras en internajn profundecojn." 3 Ni konsideru kiom ene de ni li ĉeestiĝas kaj kiel al li neniu el niaj pensoj kaj internaj decidoj eskapas. 4 Justas do ke ni ne dizertu el nia posteno kontraŭ lia volo. 5 Prefereblas fakte ekkonflikti kun homoj neinteligentaj kaj senkonsideraj kaj tute bandaĝitaj je orgojlo en siaj arogantaj paroladoj ol kun Dio mem. 6 Ni riverencu al la Sinjoro Jesuo Kristo, kies sango verŝiĝis por ni; ne desapontu niajn ekleziestrojn; honoru presbiterojn; instruu la junularon encerbigante en ĝin la timon antaŭ Dio: direktu la virinojn sur la justan vojon de la bono. 7 Ke tiuj ĉi kutimiĝu al la aminda ĉasteco; ke ili montru seriozan volon al mildeco; ke ili manifestu per sia silentemo moderigan superregadon de sia lango; ke ili praktiku karitaton, ne partiece sed en sankteco kaj egalanime al ĉiuj timantaj Dion. 8 Ke niaj infanoj ricevu edukon en Kristo, ke ili lernu kiel ĉe li la humileco enpotenciĝas, kiel ĉe li efike gastadas la forto de ĉasta amo, kiom la timo antaŭ Dio bele elstaras, kiom ĝi grandas, kiel ĝi savas la sanktece vivantajn en li kun pura koro. 9 Ĉar li penetras en niajn pensojn kaj intencojn; sian spiriton vivigantan nin sed ne apartenantan al ni, kiam li volas, li tuj prenos.

 

II. La fideleco de Dio al la koroj nedispetaliĝintaj.

Dio aŭskultas la korojn simplajn. 22. 1 Pri ĉiuj tiuj aferoj garantias la kredo en Kristo. |uste pere de la Sankta Spirito ĝi nin invitas tiel: "Vi venu, filoj, aŭskultu min; mi al vi instruos la timon antaŭ la Sinjoro. 2 Kion faras homo deziranta la vivon, aspiranta vidi feliĉajn tagojn? 3 Gardu vian langon de malbono kaj viajn lipojn de trompigaj vortoj. 4 Deturnu vin de malico kaj realigu la bonon. 5 Serĉu pacon kaj prizorgu ĝin. 6 La okuloj de la Sinjoro insistas sur la justulojn dum liaj oreloj atentiĝas al ties petegoj: sed la vizaĝo de la Sinjoro sin turnas kontraŭ la malice agantoj por nuligi en la tero ilian memoratecon. 7 La justulo plenkriis kaj la Sinjoro lin aŭskultis liberigante lin de liaj suferadoj." 8 "Multaj estos la afliktiĝoj de la pekulo, sed tiujn esperantajn en la Sinjoro, la mizerikordo envolvas."

23. 1 Kompatema al ĉio kaj prodigema je bonaĵoj, la Patro al la ditimuloj rezervas korinklinojn; kun mildeco kaj boneco li disradias siajn gracaĵojn sur la alvenantojn al li kun la koro ne jam okupita. 2 Tial ni ne havu dismalfermitan menson kaj nia spirito ne ŝvelu pro liaj nekompareblaj kaj mirigaj donacoj!

Liaj projektoj plenumiĝas. 3 Plenumiĝu neniam por ni la Skriba verso tekstanta: "Malbonŝanco al tiuj kies animo malsimplas, al tiuj kiuj dubante en sia animo diras: tion ni jam aŭdis en la tempo de niaj patroj; sed jen ni oldiĝis kaj nenio el tio faladis sur nin. 4 Ho frenezuloj! Vi komparu vin kun arbo, ekzemple kun vitarbo. Antaŭe ĝi perdas siajn foliojn, poste aperas ĝermo, poste folio, poste floro, poste kruda beraro, fine jen la matura grapolo(22)." Observu bone, tra kioma rapideco la arbfrukto maturiĝas. 5 Vere, rapida kaj subita estos la plenumo de lia volo! Tiel atestas la Skribo: "Baldaŭ venos li kaj ne malfruos", kaj "subite alvenos en sian templon la Sinjoro, la Sanktulo kiun vi atendas."

La estonta resurekto... 24. 1 Ni rimarku, miaj karegaj, kiel la Majstro senĉese anoncas la estontan resurekton, kies primicojn li ekzemplis en Jesuo Kristo revivigante lin el la mortintoj.

... figurita en naturaj fenomenoj... 2 Ni konsideru, miaj karegaj, la resurekton okazontan en la fiksita tempo. 3 La tago kaj nokto vidigas al ni resurekton. La nokto endormiĝas, kaj la tago leviĝas; la tago malaperas, kaj la nokto hastas. 4 Ankaŭ la fruktiĝo: kiel naskiĝas la semoj kaj tra kia procezo? 5 Eliras la semanto kaj ĵetas sur teron ĉiun semeron. Tiu, falante sur grundon, seka kaj nuda, malagregiĝas; poste, ĝuste el tiu mem disagregaĵo, la alloga providenco de la Majstro ĝin resurektigas, kaj el unu sola semo multaj fruktiĝas.

... simbolita de la fenikso... 25. 1 Koncentrigu nian atenton pri la stranga signo kiu okazas en la regionoj de oriento, nome en tiuj de Arabio. 2 Estas birdo kiun oni nomas fenikso(23). Tiu birdo, unika en sia specio, vivas 500 jarojn. Kiam alvenas la momento de ĝia dissolvo en la morto, ĝi fabrikas al si el incenso kaj mirĥo kaj aliaj aromatikaj plantoj funebran neston, en kiun ĝi penetras, antaŭvidinte la elĉerpiĝon de sia vivotempo, kaj tie ĝi mortas. 3 El la karno putranta ekĝermas vermo nutriĝonta per la sukoj de la mortinta besto kaj kovriĝonta per plumoj. Poste, fortikiĝinta, ĝi levas la neston entenantan la ostojn de sia avo, kaj kun ĉi tiu ŝarĝaĵo pasas el Arabio al Heliopolo (=urbo de la suno) apud-Nila lando. 4 Kaj en plentago, sub la rigardo de ĉiuj, ĝi direktas sian flugon al la altaro de la suno, kie ĝi deponas la neston kaj tuj elanas por reveni. 5 La pastroj, kontrolinte siajn analojn, malkovras ke ĝi estas revenanta post 500 jaroj ekzakte.

26. 1 Ĉu ni povas konvinkiĝi ke temas pri iu eksterordinara mirindaĵo se la mondkreinto resurektigas tiujn kiuj lin servis en sankteco kaj en konfido de kredo perfekta, kiam li eĉ per birdo manifestas la gravecon de sia anoncaĵo?

Antaŭdirita de la profetoj. 2 Oni kelkloke asertas: "Vi min resurektigos kaj mi prikantos viajn laŭdojn," kaj "mi kuŝiĝis kaj ekdormis; mi vekiĝis ĉar vi estas kun mi." 3 Kaj Ijob aldonis siavice: "Vi revivigos mian karnon, tiun ĉi karnon kiu suferis tiujn ĉi penojn!"

Dio verama kaj ĉiopova. 27. 1 Tion esperante, niaj animoj do alkroĉiĝu al Fidelulo en siaj promesoj kaj al Justulo en siaj ĵuroj. 2 Kiu ordonis ne mensogi, kiom verama estas li mem! Ĉion povas Dio, krom mensogi. 3 Ni relumigu nian fidon en li kaj pripensu ke ĉiuj aĵoj enestas ĉe li. 4 En lia majesteca vorto ĉio konstituiĝis, kaj en lia vorto ĉio povas detruiĝi. 5 "Kiu al li demandos: kion vi faris? Aŭ kiu rezistos al la forto de lia potenco?" Li efektivigos ĉion kiel kaj kiam li volas, kaj nenio kion li dekretis forpasas. 6 Ĉiuj aĵoj inkliniĝas je lia dispono kaj nenio eskapas el lia volo, 7 Ĉar "la ĉieloj prirakontas la gloron de Dio kaj la firmamento anoncas la verkojn de liaj manoj; la tago proklamas al la tago, kaj la nokto konigas al la nokto; tiuj estas la vortoj kaj lingvecoj kies oni ne aŭdas voĉon."

28. 1 Ĉion vidinte kaj ĉion trakribrinte, ni timu lin, ni forlasu la malpurajn dezirojn pri maldecaĵoj, por ke lia mizerikordo ŝirmu nin kontraŭ la estontaj juĝoj. 2 Kien ni povas racie forfuĝi por eviti lian potencan manon? Kia mondo povus ricevi unu el liaj dizertintoj? Ĉar la Skribo ie mencias: "Kien iros kaj kie mi kaŝos min antaŭ vi? Se mi enĉieliĝus, vi tie jam estas; se terlimen mi fuĝus, tie staras via dekstra mano; se mi descendus en abismojn, tie imponas via spirito." 4 Kien do retiriĝi? kie malaperi for de tiu kiu amplekas universon?

Ni estu indaj je nia elektiĝo... 29. 1 Ni kun sankta intenco alproksimiĝu do al li, levu al li manojn purajn kaj senkulpajn, amu nian bonfarantan kaj kompateman patron kiu metis nin en sian elektan porcion. 2 Jen fakte la skribaĵo: "Kiam la Trealtulo dividis la naciojn disloĝiginte la filojn de Adam, li fiksis la limojn laŭ la nombro de siaj anĝeloj. Sed la porcio de la Sinjoro estis la popolo de Jakob, lia hereda lotaĵo estis Izrael." 3 Kaj en alia Skribero: "Jen la Sinjoro prenas sur si unu nacion el ĉiuj nacioj, samkiel homo rikoltas la primicojn de sia ĝardeno; kaj el tiu nacio eliros la Sanktulo de la Sanktuloj(24)."

30. 1 Tial se ni elektis sorton kiel lia sankta porcio, ni kondutu sanktece, rifuzante la klaĉaĵojn, la ĉirkaŭprenojn maldecajn kaj nepurajn, trinkekscesojn, scivolemon pri novaĵoj, abomenindan havemon, malhonoran adulton kaj evitendan tromemestimon. 2 "Ĉar Dio, estis dirite, rezistas al la tromemfidantojn kaj fordonas siajn favorojn al la humiluloj." 3 Ni kunligiĝu kun la vicoj de la ricevintoj la diajn favorojn; revestiĝu je konkordo, humileco, ĉasteco; eskapu el vanaj babiladoj kaj klaĉoj; praktikante la justecon per agoj, ne per nuraj vortoj. 4 "Jen la saĝa diro: kiu multe parolas tiu devigas siavice multe aŭskulti; kaj kiu garantiu pri kredebleco de bele parolanto? 5 Benata estu la naskito de virino nur se lia vivo kurtas; ne longiĝu tro en konversacioj." 6 Ke nia laŭdado cele haltu en Dio, ke ĝi ne devenu el niaj psikaj memtrompiĝoj: kiuj laŭdas sin mem, tiujn Dio malaprobas. 7 Ke la aliaj atestu pri nia bona konduto, samkiel okazi rilate al niaj patroj, nome la justuloj. Senhonteco, aroganteco, troriskemo por la forlasitoj de Dio; bonvoleco, humileco, mildeco por la dibenitoj.

kaj je lia beno. 31. 1 Ni alligiĝu do al liaj benoj kaj vidu kiajn vojojn trakuras tiuj ĉi benoj, deruligante la eventojn ekde la komenco. 2 Kio altiris la benon sur nian patron Abrahamon? ĉu ne tial ke li privivis la justecon kaj veron laŭkrede? 3 Isaak, konfide, plenkore(25) akceptis buĉoferiĝi ĉar li konis la estontecon. 4 Jakob, humilece, ekziliĝis el sia lando pro sia frato; li rifuĝis ĉe Laban tiun servante; kaj al li estis donita la Izraela dekduobla sceptro.

32. 1 Se oni konsideras unuope, kun sincera rigardo, la donojn disemitajn inter ni, ni komprenos iliajn gravecon. 2 De li fakte descendas la tuta sacerdotaro kaj levidaro, ministroj ĉe la dialtaro; de li eliras reĝoj, princoj kaj altaj postenuloj tra Jehuda; koncerne aliajn sceptrojn, ankaŭ tiuj meritas nemalplian honoron ĉar realiĝas la diaj promesoj: " Tiom estas via posteularo kiom la steloj de la ĉielo."

Nur Dio justigas 3 Ĉiuj tial plenpleniĝis je gloro kaj grandeco, ne pere de si mem nek pere de siaj bonfaraĵoj nek pere de siaj justecagoj kiujn ili realigis, sed per decido de lia volo. 4 Kaj ni, konsekvence, vokitaj en Jesuo Kristo, estas justigitaj nek pere de ni mem, nek pere de nia saĝo, pieco, aŭ inteligenteco, nek pere de la bonagoj kiujn ni realigis en korpureco, sed pere de la kredo; nur pere de ĉi tiu ĉiujn homojn justigas la ĉiopova Dio ekde la komenco ĝis nun. Al li agnoskiĝu la gloro en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen.

sed ni bezonas engaĝiĝi por la bono. 33. 1 Kion ni faru, miaj gefratoj? ĉu ni restu senfaraj antaŭ la bono kaj ĉu ni retiriĝu el karitato? Ha, la Majstro nin fordanĝerigu por ĉiam! Ni hastu, male, fervore kaj arde engaĝiĝi en ĉiun meritan farendaĵon! 2 Ĉar la Kreinto mem, la Majstro de la universo, ĝojadis pri siaj verkoj. 3 Per sia suverena potenco li fiksis la ĉielojn dum lia neampleksebla saĝo riĉigis ilin per harmonia ordo. Li apartigis la teron disde la akvo kiu ĝin ĉirkaŭas, ĝin stabiligante sur la firmaj fundamentoj de sia volo; per sia ordono li ekzistigis la brutaron moviĝantan. Lia ĉiopovo antaŭe kolektigis la maron kun la bestoj tie vivantaj, poste limigis ilian lokon. 4 Super tiuj estaĵoj, per siaj sanktaj kaj puraj manoj li fasonis suverenan kaj treelstaran estaĵon, la homon kiel premsignon de sia bildo. 5 Ĉar jen tio dirita de Dio: "Ni kreu homon laŭ nia bildo, similan al ni. Kaj Dio kreis la homon: en formo de viro kaj virino li kreis ilin." 6 Kaj kiam li finis ĉiujn tiujn aĵojn, li ĉe ili plezuriĝis, ilin benis proklamante: "Kresku kaj multiĝu." 7 Vidu! Ĉiuj justuloj belege provizis sin per siaj bonaj agadoj, per kiuj sin ornamante eĉ la Sinjoro ĝojis. 8 Antaŭ tia modelo, ni senprokraste konformiĝu al lia volo; ni ellaboru la justecverkon.

34. 1 La laboristo bona legitime prenas la panon de sia peno, dum la pigra kaj neglektema eĉ ne levas la okulojn al sia mastro. 2 Necesas do, ke ni ardege ekplenumu la bonon; de li fakte konsiston prenas ĉiuj estaĵoj. 3 Ĉar li nin avertis: "Jen la Sinjoro; lia salajro antaŭ li por ke ĉiu rekompenciĝu laŭ sia agado." 4 Pro tio li skoldas por ke ni kredu en li plenkore, kaj evitu ĉiun molaĵon kaj neglektaĵon en nia bonagado.

Ni servu kvazaŭ la anĝeloj. 5 Ni metu en lin niajn gloron kaj sekurecon; subigu nin al lia volo; konsideru la tutan amason de liaj anĝeloj, kiel ili restas ĉe li, servante al li. 6 Recitas vere la Skribo: "Miriadoj de miriadoj staradis antaŭ li kaj miloj de miloj servadis al li; kaj ĉiuj kriadis : Sankta, Sankta, Sankta estas la Sinjoro Cebaot, la tuta tero estas plena je lia gloro." 7 Kaj do ankaŭ ni kuniĝu en la sama loko, kun la interna konkordo de la intencoj, kaj ni, kiel unusola buŝo, laŭtlaŭdu lin por ke ni partoprenu en liaj grandaj kaj belegaj promesoj. 8 Ĉar estas ankaŭ dirate: "Kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio el la homa koro neniam suriris, tion Dio preparis por siaj amantoj."

Ni luktu por la posedo de la diaj donacoj. 35. 1 Kiom feliĉigaj kaj admirindaj la diaj donoj, karegaj! 2 Vivo en senmorteco, pleneco en justeco, vero en sincereco, kredo en sekureco, memmastreco en sankteco; ĉiuj tiuj ĝueblaĵoj atingebliĝis por nia inteligento!(26) 3 Kiaj estas fakte la bonaĵoj preparitaj por tiuj ilin atendantaj? La kreinto kaj patro de la jarcentoj, la tre sankta, nur li fiksas iliajn nombron kaj belecon. 4 Ni luktu do por ke ni troviĝu en la nombro de la sopirantoj, por ke ni ricevu la donojn promisitajn. 5 Sed kiamaniere, miaj amatoj, tio efektiviĝos? Nur se niaj pensoj najliĝas sur Dio per kredo, nur se ni serĉos tion kio agrablas al li, nur se ni plenumas tion kio decas ĉe lia neriproĉebla volo kaj ni survojos laŭ vero, forĵetante ĉiujn maljustaĵon kaj malicaĵon, avarecon, kverelemon, trompaĵojn kaj ruzaĵojn, kalumniaĵojn kaj klaĉaĵojn, rifuzon pri Dio, orgojlon kaj vantecon, fanfaronadon kaj malafablecon al fremduloj. 6 Ĉar falantoj en tiujn pekojn abomeniĝas al Dio, kaj "nur tiuj sed ankaŭ ilin aprobantoj". 7 En la Skriboj fakte oni legas, ke al pekulo Dio mesaĝis: "Kial vi recitas miajn preceptojn kaj via buŝo valoriĝas je mia alianco? 8 Dum vi flanken puŝis instruitaĵojn kaj forĵetis de vi miajn vortojn. Vidinte ŝteliston vi ekkuris kun li, kaj eniris en la nombron de la adultuloj. Via buŝo plenpleniĝis je malpuraĵoj, kaj via lango planis trompaĵojn. Kunsidiĝinte, vi kalumniis vian fraton kaj ĵetis ŝtonojn sur la vojon de viaj sampatrinidoj. 9 Tiaĵojn vi faris komplicigante min; kaj vi pensis, malpie, ke mi similas al vi. 10 Mi vin konfuzos kaj mi naŭzos vin je vi. 11 Lertiĝu pri tio, vi forgesintaj Dion, ke la timego ne vin ataku kiel leono dum mankas la liberiganto! 12 Nur laŭdofero min honoros; kaj laŭ tiu vojo mi montros al li la dian savon."

Jesuo Kristo, vojo al savigo. 36. 1 Tiu vojo, karegaj, per kiu ni trovis nian savon, estas Jesuo Kristo, la granda sacerdoto de niaj oferoj, la patrono kaj subportanto de niaj karencaĵoj. 2 Per li, ni fiksas nian rigardon sur la ĉielaltoj; per li ni kontemplas kvazaŭ per spegulo la senmakulan kaj nekompareblan divizaĝon; per li malfermiĝis okuloj de nia koro; per li niaj obtuzaj kaj blindaj pensoj ekfloris al lumo; per li, Dio volis ke ni gustumu senmortan konon; "ĉar li estas radiaĵo de Lia majesteco, ju pli elstaranta sur la anĝeloj des pli la nomo kiun li heredis elstaras sur la ilia." 3 Fakte estas dokumentite jene: "Kiu faras ventojn siaj senditoj; flamantan fajron liaj servantoj." 4 Dum koncerne sian filon Dio diris: "Vi estas mia filo, hodiaŭ mi vin naskis; petu min, kaj mi donos al vi la popolojn per heredo kaj en posedo la terlimojn." 5 Kaj li reparolis: "Sidu dekstre de mi ĝis mi faros viajn malamikojn benketon por viaj piedoj." Kiaj estis do liaj malamikoj? Tiaj encentriĝas en la malbonuloj kaj la oponantoj al Lia volo.

 

III. La komunuma disciplino.

 

a) La reciproka dependiĝo.

Komparaĵoj el militserva vivo. 37. 1 Ni servu do kiel soldatoj, miaj gefratoj, sub liaj neriproĉeblaj flagoj. 2 Ni konsideru servosoldatiĝintojn sub nia registaro, per kiaj disciplino, obeemo, submetiĝo ili elfaras la taskojn al ili asignitajn. 3 Ĉiuj nek estas ĉefkomandantoj, nek ĉefoj de mil, nek ĉefoj de cent, nek ĉefoj de kvindek, nek tiel plu de malmultnombraj, sed ĉiu en sia rango plenumas kion preskribitan por li de la reĝo kaj de la oficiro.

La korpo kaj la membroj. 4 Nek granduloj povas estiĝi sen etuloj, nek etuloj sen granduloj; en ĉiuj objektoj kreiĝas proporcia elementmiksaĵo kie unu aĵo utilas al la alia. 5 Ni prenu ekzemplon de nia korpo: la kapo sen la piedoj neniiĝas, kaj mem la piedoj sen la kapo; la plej etaj membroj de nia korpo estas necesaj kaj utilaj al la tuta korpo; evidente, ĉiuj konsentas vivi en reciproka dependeco por la bonfartado de la tuta korpo.

38. 1 Ni sekurigu sanon al tuta korpo kiun ni formas en Jesuo Kristo, kaj ĉiu submetiĝu al sia proksimulo, laŭ la dono al li asignita.

Donoj por sindediĉa servado, ne por ekzaltiĝo. 2 Fortulo prizorgu feblulon, kaj feblulo estimu fortulon; riĉulo regalu nehavulon kaj tiu ĉi dankemu al Dio kiu renkontigis lin kun malavarulo kiu plenigas lian nesufiĉecon; saĝulo montru sian saĝon ne per vortoj sed per bonfaraĵoj; humilulo ne atestu pri sia virto sed lasu ke alia garantiu por li; kiu estas pura en sia karno tiu ne fanfaronu, sciinte ke estas alia kiu fortigas ĝis la ĉasteco. 3 Rezonu do, gefratoj, kia krudaĵo nin knedis, kiuj kaj kiaj ni estis kiam ni eniris la mondon, el kia tombejo kaj el kiaj mallumoj nia farinto kaj kreinto nin enkondukis en sian mondon; li estis preparinta donacaĵojn antaŭ ol ni naskiĝis. 5 Ĉion ĉi tenante, ni devu ĉiam dankemiĝi al li. Al li la gloro en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen.

39. 1 Estas malspritaj, stultaj, sensentemaj kaj krudaj tiuj homoj kiuj nin primokas kaj ridindigas, preferante pufiĝi en siaj pensoj. 2 Konkrete kiom valoras la povo de mortemulo? Per kia forto agas tia naskito? 3 Fakte legiĝas Skribaĵo: "Neniu talio staris antaŭ mi, sed mi perceptis eĉ la plej etajn bruon kaj voĉon. 4 Oj ve? ĉu eblas, ke iu mortemulo estas pura antaŭ la Sinjoro? Ĉu iu homo eble povas ne meriti riproĉon rilate al siaj agadoj, kiam la Sinjoro ne fidas siajn servistojn kaj skandalon eltrovas eĉ ĉe siaj anĝeloj? 5 La ĉielo mem ne estas sufiĉe pura antaŭ li. Kio okazos al la loĝantoj en kotaj domoj, mem pastitaj el la sama materialo? Li piedepremis ilin kiel vermon; ili daŭras nur ekde mateno ĝis vespero; ne trovinte en si mem helpon, ili pereis. 6 Li blovis sur ilin kaj ili mortis, ĉar en ili seniĝis la saĝeco. 7 Vi petu haste helpon! Eble iu aŭskultos vian voĉon, eble vi vidos iun el sanktaj anĝeloj! Ĉar estas kolero kiu murdas la stultulon, ĵaluzo kiu mortigas la devojiĝinton. 8 Mi vidis stultulojn enradikiĝintajn sed tuj post ilian vivmanieron nuliĝintan. 9 Okazu ke iliaj infanoj perdiĝu! Povu ili esti primokataj ĉe hejmoj de la plej malriĉuloj dum neniu helpas ilin. Kio pretigita sur la tablo por la justuloj, tion tiuj ĉi manĝos, dum tiuj ne liberiĝos el siaj malfeliĉaĵoj."

 

b) La hierarkio levida kaj ordino eklezia.

La admirinda kunordiĝo levida. 40. 1 Ĉar tiaĵoj por ni evidentiĝas, per alkutimiĝo profundiĝi en kono pri Dio, ni diligente praktiku ĉion kion la Majstro ordonis plenumota en la fiksitaj tempoj. 2 Li ordonis ke la oferoj kaj liturgiaj servoj ne hazarde kaj senorde disvolviĝu, sed laŭ tempoj kaj momentoj fiksitaj. 3 Kie kaj per kiuj li volas ke ili efektiviĝu, li mem instruis per sia suverena decido, por ke ĉio sanktece procedu laŭ lia bonplaĉo kaj agrabligu lian volon. 4 Tial tiuj kiuj oferas en la fiksita tempo agas agrable kaj feliĉe: ĉar sekvante la preceptojn de la Majstro ili ne sin trompas. 5 Akurate al la ĉefsacerdoto estis preskribitaj apartaj liturgiaĵoj, al la presbiteroj indikita ilia deviga loko, al la levidoj oni asignis apartajn taskojn. Tiun kiu estas laiko(27) ligas taŭge porlaikaj preceptoj.

41. 1 Ĉiu el ni, miaj gefratoj, en sia propra rango klopodu plaĉi al Dio justakonscience agante kun digneco, ne malobeante la regulojn starigitajn por lia funkcio. 2 Ne ĉie, gefratoj, oni levas oferojn(28), oferon ordinaran aŭ votan, oferon propekan aŭ prokulpan, sed tio okazas nur en Jerusalemo(29). Kaj mem en ĉi urbo oni oferas ne en budo iu ajn, sed antaŭ la sanktejo, sur la altaro, post skrupula ekzameno pri la viktimo fare de la sacerdotestro kaj supre menciitaj ministroj. 3 Nu la agantoj kontraŭ lia volo meritas mortpunon. 4 Deduktu, gefratoj: ju pli altiĝas la kono je kiu ni estas juĝitaj dignaj, des pli multiĝas la danĝeroj kiujn ni riskas(30).

La sekvantoj ĉe la apostoleca ofico. 42. 1 La apostoloj ricevis por ni de Jesuo Kristo la bonan novaĵon; Jesuo, la Kristo, estis sendita de Dio(31). 2 Kristo do elvenas el Dio, la apostoloj elvenas el Kristo; ambaŭ okazintaĵoj belordigitaj de la divolo. 3 Ricevinte instruaĵojn kaj certigite pro la resurekto de Jesuo Kristo kaj fidindiĝinte de la dia vorto per la plencertigo de la Sankta Spirito, ili eliris anonci ke laŭ la bona novelo la dia regno estas alvenanta. 4 Ili predikis tra vilaĝoj kaj urboj kaj stabilis la primicojn kribrante ĉies spiriton por formi el tiuj la episkopojn kaj diakonojn de la kredontoj. 5 Kaj en tio nenio nova ĉar jam delonge la Skribo parolis pri episkopoj kaj diakonoj; tiel fakte recitas iu pia versego: "Mi estigos iliajn episkopojn en la justeco kaj iliajn diakonojn en la kredo."

La tipa kazo de Aaron. 43. 1 Kiel miri se, vidinte konfiditan en Kristo al si tian oficon fare de Dio, ili enofocigis tiujn al kiuj ni estas aludantaj? Ankaŭ la benata Moseo, "la fidela servisto en tuta lia domo", doktrinis en la Sanktaj Skriboj ĉion al li ordonitan kaj la aliaj profetoj lin sekvis, apogante per sia atesta fideleco la leĝojn de li dekretitajn. 2 Efektive kiam plivastigis konflikto pri la sacerdoteco kaj kiam la triboj interbatiĝis por scii kian el tiuj rajtus garni siajn vestojn el la glora Nomo, Moseo ordonis al la dek du tribestroj ke ĉiu el ili portu vergon kun enskribita la nomo de sia tribo(32). Ĉi tiujn preninte kaj faskiginte, ilin li enfermis per la sigelaj ringoj(33) de la tribestroj kaj ilin deponis en la tabernaklon de la dia atesto sur la tablo de Dio. 3 Post la fermo de la tendo, li sigelis la ŝlosilojn sammaniere kiel la vergojn. 4 Tiam li al ili diris: "Gefratoj, la tribo, kies vergo eksprosis, estos mem la elektita de Dio por legitime sacerdotiĝi kaj celebri antaŭ li." 5 La sekvantan matenon li kunvokis tutan Izraelon, la ses cent mil homojn(34), montris la sigelojn al la tribestroj, malfermis la tabernaklon de la dia atesto, reprenis la vergojn. Nu, oni konstatis ke la vergo de Aaron ne nur ekĝermis sed ankaŭ fruktis. 6 Korkaruloj, kio ŝajnas al vi? Ĉu Moseo ne sciintis antaŭe la okazontaĵon? Sendube, li antaŭsciis! Sed se li tiel agis, tion faris por ke Izraelidoj ne tumulte malordiĝu devintaj, male, glori la Nomon de la Unikulo kaj Veremulo. Al kiu estu gloro en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen.

Pri episkopeco kaj presbitereco. 44. 1 Niaj apostoloj ja sciis per nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke ekestos kvereloj koncerne la episkopan funkcion. 2 Kaj ekzakte pro tio, elkoninte la estontaĵojn, ili starigis tiujn kiuj okupu la plej eminentan postenon, kaj fiksis la normon laŭ kiu post la morto de tiuj lastaj, aliaj homoj postvenu en iliajn oficojn. 3 Tial la investitojn de ili aŭ poste de aliaj elstaraj homoj, aprobe de la tuta eklezio, kiuj sian taskon avantaĝe al la sekvantaro de Jesuo Kristo plenumis laŭdinde, tio estas humilece kvietece dignece kaj kiuj delonge ricevis akcepton fare de ĉiuj, nu tiujn demeti el iliaj funkcioj ni estimas agon maljusta. 4 Ne estus senpripensa nia kulpo elpeli el la episkopa ministerio tiujn kiuj oferis la donojn piece kaj neriproĉinde. 5 Feliĉaj la presbiteroj kiuj trakurante sian vojon finiris fekunde kaj perfekte sian vivon: nenio povas minaci elpostenigon el la asignitaj oficoj. 6 Tamen ni vidas iujn el tiuj, malgraŭ ilia bonkonduto, forpelitaj el taskoj kiujn ili honorate kaj laŭdate funkciigis.

IV. Konstantaj admonoj.

La justuloj estas persekutataj. 45. 1 Gefratoj, ni strebu kaj fervoru al tio kio rilatas la savon. 2 Vi jam ŝvitadis sur la Sanktaj Skriboj, tiuj veraj(35) ĉar donitaj de la Sankta Spirito. 3 Vi agnoskis ke kio ajn skribita en ili povas juĝiĝi nek maljusta nek falsa. Nu, vi neniam trovos ke justuloj estus elpelitaj de religiemaj homoj. 4 Kelkaj justuloj estis persekutitaj, sed fare de uloj senleĝaj; ili estis malliberigitaj, sed de malpiaj personoj; ili estis priŝtonitaj de krimuloj; ili estis mortigitaj de homoj kiuj nutriĝis per hontiga kaj maljusta ĵaluzo. 5 Tiujn ĉi suferojn ili pacience eltenis. 6 Kion diri pri tio, gefratoj? Ĉu Danielo en la fosaĵon de leonoj estis ĵetita eble de ditimantoj? 7 Ĉu tiuj kiuj enfermis en fajriganta forno Ananian, Azarian, Meŝaĥon pratikis la admiran kaj gloran kulton al la Plejaltulo? Ekskludiĝu tio! Kiaj homoj do vadis tra tiaj fiagoj? Abomenindaj personoj, jam plenpleniĝintaj je ĉiaspeca malico,tiom koleris ke mem liveris al torturoj tiujn homojn kiuj kun sanktaj kaj laŭdindaj intencoj servis al Dio. Ili neniam suspektis ke la Plejalta estas la defendanto kaj protektanto de tiuj honorantaj kun pura konscienco lian elstaregan Nomon, al kiu iru la gloro en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen. 8 Kiuj male konfideme eltenis ĝisfine, tiuj heredis gloron kaj honoron; ili tiom estis ekzaltitaj ke Dio enskribis ilian nomon en sia memuaro por la jarcentoj de la jarcentoj. Amen!

Kristo disŝirita. 46. 1 Ni bezonas strikte aliĝi, karuloj, al tiaj modeloj. 2 Fakte reliefiĝas tiu tekstaĵo: "Alkroĉu vin al la sanktuloj, ĉar alkroĉiĝintoj al ili fariĝos sanktuloj." 3 Kaj estas dirite en alia frazaro: "Kun senmakululo vi senmakulos, kun elektito vi elektitiĝos, kun perversulo vi perversiĝos." 4 Ni do mirinde kuniĝu al la senkulpuloj kaj justuloj, ĉar tiuj estas la elektitoj de Dio. 5 Kial kvereloj, koleroj, diskutoj, disiĝoj kaj bataloj inter vi? 6 Ĉu ni ne havas ununuran Dion, ununuran Kriston, ununuran Spiriton de graco difuzitan en ni kaj ununuran vokitecon en (36) 7 Kial dividi kaj disigi la kristajn membrojn, kial konspiris kontraŭ nia korpo mem ĝis tia pinto de frenezeco? Ĉu ni forgesu ke ni estas membroj unuj de la aliaj? Vi rememoru la Sinjorajn vortojn. 8 Li mem diris: "Malbeno al tia homo! Por li prefereblus neniam esti naskiĝinta ol maledifi unu solan el miaj elektitoj; dezireblus por li esti pezigita de muelŝtono kaj defaligita en la maran fundon ol devojigi unu solan el miaj elektitoj." 9 Viaj diseriĝoj multajn el tiuj perpleksigis, ilin senkuraĝigante kaj dubemigante, nin ĉiujn ĉagrenigante. Tamen viaj malpacoj plidaŭras!

Maldigna intrigo. 47. 1 Vi reprenu la leteron de nia tre kara apostolo. 2 Kion al vi li skribis ĉe la komenco de la evangelizado? 3 Ja okazis sub la inspiro de la Spirito ke li sendis al vi leteron por precizigi sian ofican pozicion kaj tiun de Kefas kaj Apolos(37), ĉar jam ekde tiam vi debutis tra skismoj(38). 4 Sed tiu skismo estis tiam malpligranda kulpo, ĉar viaj preferoj inklinadis al apostoloj rajtigitaj kaj al iu difinita persono aprobita de tiuj ĉi. 5 Sed nun vi konsideru kiaj elementoj vin devojigis kaj al vi perdigis la prestiĝon kaj ŝatatecon de via frata amo. 6 Hontigas, karuloj, certe hontigas kaj malestimigas kristanan konduton aŭdi ke la trefirma kaj antikva eklezio de Korinto, instigite de unu aŭ du personoj, revolte kontraŭas siajn presbiterojn. 7 Kaj bruoj ne nur atingis nin, sed ankaŭ tiujn ne interdividantajn nian kredon, tiel ke via frenezo igas la nomon de la Sinjoro blasfemita kaj metas vin mem en danĝeron.

48. 1 Vi do elsarku el via koro tiun malindaĵojn; ni ĵetu nin al piedoj de la Majstro, ploru kaj petegu por ke li ekaŭdu, nin repacigu kaj reestigu en la nobla kaj sankta praktikado de la ama frateco.

La pordo de Kristo. 2 Tia la pordo de justeco aperta sur la vivo kiel preskribite: "Vi malŝlosu la pordojn de justeco; mi eniru por laŭdi la Sinjoron. 3 Jen la pordo de la Sinjoro; tra ĝi la justuloj eniros." 4 Multe da pordoj estas malfermitaj, sed tiu de la justeco, tiu ĉi estas la Kristo mem. Feliĉaj kiuj tra ĝi pasis senhezite paŝante en justeco; ili elfinis ĉion sentime. 5 Se iu estas fidela, se iu kapablas klarigi la prikredan konon, se iu agas korpure, 6 nu tiu ĉi kondutu des pli humile iu pli li sin konsideras kiel elstara, kaj prizorgu ĉiujn, ne nur sin mem.

Elstareco de la "agapo". 49. 1 Kiu posedas kristan karitaton, tiu obeu ankaŭ kristajn ordonojn. 2 La agapan ligon de Dio kiu kapablas rakonti? 3 La grandecon de lia boneco, kiu povus esprimi? 4 Estas nedireblaj la altecoj en kiujn plialtigas karitato. 5 Karitato fakte unuigas al Dio, "karitato kovras amason da pekoj", karitato mildigas ĉion, ĉiam paciencas; nenion malpuran enhavas karitato, nenion pliŝvelantan; karitato neniam disdividas; karitato ne instigas ribelon, karitato kooperas en konkordo; pere de karitato perfektiĝis la dielektitoj; nenio senkaritata plaĉas al Dio. 6 Pere de karitato la Majstro nin altiris al si; agis karitato kiam Jesuo Kristo, sekvanta dian volon, oferis sian sangon por ni, sian karnon por nia karno kaj sian vivon por nia vivo.

50. 1 Vi vidas, kareguloj, kiel karitato gravas, mirigas, kaj ĝia perfekteco superas ĉiun komentarion. 2 Kiu troviĝos en karitato? Nur tiu dignigita de Dio. Ni preĝu do kaj petu al lia mizerikordo, ke ni troviĝu en karitato, foriĝintaj de ĉiuj homaj kabaloj, nereproĉindaj. 3 Ĉiuj generacioj pasis, de Adamo ĝis hodiaŭ, sed nur tiuj en karitato perfektigitaj de la graco vivadas ĉe la loĝejo de la piuloj; kaj tiuj ĉi lastaj manifestiĝos kiam ekestos la krista regno. 4 Ĉar oni skribis: "Vi eniru momenteton en viajn kelojn, ĝis foriĝos miaj kolero kaj furiozo, kaj mi ekmemoros la ĝojtagon, kaj mi restarigos vin de viaj ĉerkoj." 5 Ni trefeliĉas, amegatoj, se ni konstante deĵoras en la diamo en la karitata konkordo, por ke pro karitato niaj mankoj estu al ni pardonataj. 6 Estas atestite: "|ojaj tiuj kies kulpoj estas pardonitaj kaj kies malicaĵoj estas forigitaj; feliĉa la homo al kiu la Sinjoro ne ŝuldigas liajn kulpojn kaj kiu ne havas trompaĵojn en sia buŝo." 7 Tiu beateco venis sur la dielektitojn pro Jesuo Kristo nia Sinjoro. Al li la gloro en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen.

Konfesi siajn eraroin. 51. 1 Ĉiuj malmoralaj defalaĵoj kaj fiagoj, nin trafintaj kaŭze de embuskoj de la kontraŭulo(39), ni petu ke estu al ni pardonataj. Rilate al la instigintoj al ribelo kaj skismo, ili devas prikonsideri kion kumunan ni havas en la espero. 2 Ĉar kiuj sintenas kum timo kaj karitato tiuj preferas fali mem en la penojn ol en ilin faligi la proksimulojn; kai ili lasas sin kondamni mem ol kompromisi la konkordon al ni tiom bone transdonitan en la justeco. 3 Homo ŝatu pli konfesi siajn kulpojn ol durigi sian koron, samkiel malmoliĝis la koro de la konspirantoj kontraŭ la diservanto, Moseo. Ilia puno estis ŝokfrapa. 4 "Ĉar ili dumvivaj descendis en la Hadeson", kaj "la morto estos ilia paŝtisto." 5 Faraono, lia armeo kaj ĉiuj estroj de Egiptio, kun la ĉaroj kaj iliaj ŝarĝitoj enfosiĝis en la Ruĝan maron pereante pro la sola kaŭzo ke ili malmoligis sian stultan koron, post la signoj kaj la mirindaĵoj okazigitaj de Moseo, la servisto de Dio, en Egiptio.

52. 1 La Mastro de la universo, gefratoj, nenion bezonas; li al neniu pridemandas ion, nur ke oni konfesu lin. 2 David, la elektito, diris fakte: "Mi konfesos la Sinjoron, kaj tio plaĉos al li plimulte ol bovido al kiu kreskadas la kornoj kaj ungoj. Ke povruloj tion vidu kaj ekĝoju." 3 Kaj li ripetis: "Donu al Dio laŭdoferon kaj kvitiĝu el viaj votoj al la Plejaltulo. Poste vi alvoku min la tagon de via afliktiĝo; mi vin savos kaj vi min glorigos." 4 "Ĉar la ofero, por Dio, identas al elpentita koro."

La ekzemplo de Moseo. 53. 1 Vi konas, ja vi konas tre bone la sanktajn Skribojn, karuloj, kaj vi pripesis la dian vorton. Nur por al vi tion memorigi mi tiaĵojn skribis. 2 Same al Moseo, suprenirinta la monton kaj daŭriginta fasti kvardek tagojn kaj noktojn, Dio ordonis: "Haste descendu de tie, ĉar via popolo malobservis la leĝon, eĉ tiuj kiujn vi elirigis el Egiptio! Ili hastis forlasi la vojon kiun vi al ili jam preskribis; ili kunfandis al si idolojn." 3 Kaj la Sinjoro por li aldonis: "Mi jam tiel parolis unufojon kaj jen la duan: mi manpesis tiun genton kaj jen ĝi knediĝas el malmolnukoj; ellasu min jenon esprimi; mi forstrekos ilian nomon de tersurfaco kaj igos eliri de vi grandan kaj enviindan nacion, multe pli nombran ol tiun ĉi." 4 Kaj Moseo respondis: "Ho, ne! Sinjoro! Pardonu, male, al tiu popolo aŭ vi forstreku ankaŭ min el la libro de la vivantoj." 5 Ha granda karitato! Ho perfekteco nesuperebla! La servisto sincere liberigas sian parolon antaŭ sia Mastro; li petegas la pardonon por la popolamaso aŭ la pereigon de si mem kun ĝi.

Sindono al la komunumo. 54. 1 Kiu do el vi noble, kompateme, karitatplene pulsigas sian koron? 2 Tiu ĉi diru: "Se la ribelo, kverelo, disiĝoj pro mi leviĝas, nu mi mem forlasas la landon ekziliĝante kien vi volas, mi obeas la ordonojn de la amaso. Por ke fine la kristaj vicoj pace vivu kun siaj legitimaj presbiteroj. 3 Tiel agante, li akiros grandan gloron en Kristo, kaj sendepende de la loko kiu bonakceptu lin. Ĉar "al la Sinjoro apartenas la tero kaj ĉio kion ĝi entenas". 4 Tiel agis kaj agos la civitanoj de Dio.

55. 1 Sed, por preni ankaŭ ekzemplojn el la paganaj gentoj(40), multe da reĝoj kaj regantoj dum plagoj liveris sin mem al morto, sekvante orakolajn indikojn, por ke iliaj kuncivitanoj estu savitaj elspeze de ilia sango. Multaj ekziliĝis el siaj propraj urboj por ke finiĝu amasribeloj. 2 Ni sciis ke multaj el inter ni akceptis malliberiĝi por ke aliaj estu liberigitaj; multaj memvole sklaviĝis por vivteni aliajn per la prezo de la vendo de si mem. 3 Multaj virinoj, fortigitaj per la dia graco, plenumis virajn agojn. 4 La benata Judita, vidinte sian urbon sieĝatan, petis al la estroj ke al ŝi konsentiĝu eliri por viziti la militan fremdulan kampadejon. 5 Ŝi do sindonis al risko kaj eliris pro amo al siaj patrujo kaj popolo ĉirkaŭitaj, kaj la Sinjoro ellasis Holofernon en la mano de iu virino. 6 Ne malplian danĝeron alfrontis Estera, perfektigite en sia kredo, intencinte savi la dek du Izraelajn tribojn, riskantajn pereon. Fastante kaj humiliĝante ŝi petegis la Majstron, Dion de la jarcentoj; ĉi tiu, vidinte la humilecon de ŝia animo, decidis protekti la popolon pro kies amo ŝi tiom riskas.

Rekoni siajn malpravecojn. 56. 1 Ni mem propetu por falantoj en mankojn, por ke al ili estu donitaj la modereco kaj humileco kaj ili cedu, ne al ni, sed al la divolo(41). Tiam, kiam ni mizerikordanime memorigos ilin antaŭ Dio kaj ties sanktuloj, niaj preĝoj, perfektiĝante, efikiĝos. 2 Ni akceptu, karuloj, admonon pri kiu neniu devos indigni. La moraladmonoj kiujn ni donas unuj al la aliaj bonas kaj grandege utilas. Ili koherigas nin al dia volo. 3 Tiel fakte resonas la sankta Vorto: "Per forta puno trafis min la Sinjoro, sed ĝis la morto li min ne forlasis!" 4 "Ĉar kiun li amas tiun la Sinjoro punkorektas; li punas la filojn pri kiuj li mizerikordas!" 5 "La virtuloj, ankaŭ tio travidebliĝas, milde riproĉos min; iliaj riproĉoj alvenos al mi; sed ke mia kapo ne ŝmiriĝu per la oleo de la pekuloj!" 6 Kaj estas proklamite ankaŭ: "Feliĉa la homo al kiu la Sinjoro sendas riproĉojn. Vi ne repuŝu la avertojn de la Ĉiopova: jes, li igas nin suferaj, sed nin restarigas; 7 li frapas sed liaj manoj resanigas. 8 Ses fojojn li vin liveros al domaĝoj, la sepan la malfeliĉaĵoj sukcesos eĉ ne vin tuŝi. 9 Dum malsato li forfuĝigas la morton el vi, en milito li ŝildiĝas al vi kontraŭ la atencoj de la glavo. 10 Kontraŭ la langoskurĝilo vi estos ŝirmita kaj vi jam ne timos la ruinigon, kiam ĝi venos. 11 Vi primokos dum svarmado de maljustecaĵoj kaj malpuruloj; kaj vi ne teruriĝos plu pro sovaĝaj bestoj. 12 Ĉar la sovaĝaj bestoj havos pacon kun vi. 13 Poste vi esploros vian loĝejon kostatante ke tie regnas la paco kaj ke via tendo ne suferis pro domaĝoj. 14 Vi ekscios, ke via idaro estos grandnombra kaj via naskitaro estos kiel la kampa herbo. 15 Kaj vi iros al tombejo samkiel garbo da greno falĉita en sia tempo, samkiel la grenamaso en la korto kiun oni prigardas en la ĝusta tempo(42)." 16 Vidu do, karegaj, kiel la Majstro potektas kiujn li korektas; tio okazas por sin montri bona patro kaj por spertigi al ni sian mizerikordon ke li korektadas per sia sanktaj korektiloj.

57. 1 Vi do, el kiuj originiĝis la fundamento de la dissiĝo, subiĝu al la presbiteroj kaj pentanime permesu ke oni vin korektu, kaj vi fleksu la genuojn de via koro(43). 2 Ellernu la submetiĝon forlasante la tromemestimon kaj la orgojlan arogantecon de via lingvaĵo; prefereblas efektive esti trovite en eteco inter la eletiktoj de la armeo de Kristo ol esti honorite per nedevitaj aplaŭdoj kaj esti forpelite ekster lia espero.

Aŭskulti la Saĝon. 3 Ĉar tiel anoncas la privirta majstra Saĝo(44): "Jen mi eligas por vi unu vorton de mia spiro, mi instruas al vi miajn sentencojn. 4 Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; mi disvolvis mian paroladon kaj neniu atentis, sed vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn nesuferante miajn predikojn. Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo kaj mi mokos, kiam timo vin atakos, kiam la timo atakos vin kvazaŭ uragano, kaj malfeliĉo venos kvazaŭ ventego, kiam plugos vin mizero kaj sufero. 5 Tiam vi min vokos, sed mi ne respondos. Ili, la superruzuloj, serĉos min, sed min ne trovos. Tial ke ili malamis la saĝon, kaj la timon antaŭ la Sinjoro ili ne deziris; miajn konsilojn ili malestimis kaj miajn predikojn. 6 Ili manĝos la fruktojn de sia agado kaj ili satiĝos je siaj malpiaj agadoj. 7 Ili krisoliĝas en maljustecaĵoj kontraŭ la sendefenduloj, tial pro tio ili estos mortigitaj; la juĝo detruos la maliculojn. Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere en sia tendo kun konfidema espero."

58. 1 Ni obeu do lian plejsanktan kaj gloran Nomon, malproksimiĝante de la minacoj anoncitaj de la Saĝo kontraŭ la rifuzantoj, por ke ni "ripozu en konfidemo" sur la tresankta Nomo de lia majesto. 2 Vi akceptu niajn rekomendojn kaj vi pri tio neniam pentos. Samkiel veras ke vivas(45) Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la Sankta Spirito - kredo kaj espero de la elektitoj -, veras ankaŭ ke la larĝanima praktikanto de la preceptoj kaj ordonoj donitaj de Dio, kun humileco kaj persista mildeco, tiu ĉi estos ŝatata kaj nombrata inter la savitoj de Jesuo Kristo, pro kiu estu la gloro al Li en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen!

59. 1 Se iuj daŭrigas malobei kion ni diris per lia ordono, tiuj sciu ke ili mem plonĝas en mankojn kaj riskajn danĝerojn.

 

 

V. La granda preĝo.

2. Se pensi pri ni, ni estos senkulpaj pri tiu peko, kaj ni persistos petegi, ke la kreinto de la universo konservu nerekreskita la nombron de la elektitoj pro sia filo Jesuo Kristo nia Sinjoro, per kiu li nin vokis el la tenebroj al la lumo, el la nesciado al la sciado pri la gloro de sia nomo, 3 por ke ni povu esperi en via Nomo, kiu estigas ĉiun kreaĵon, Vi kiu apertigis niajn korojn ĝis la kono pri vi, nome la unika Plejaltulo en la ĉielaltoj, la Plejsanktulo loĝanta inter la sanktuloj, Vi kiu mallevas la arogantecon de la orgojluloj, kiu nuligis la kalkulojn de la nacioj, kiu levas la humilulojn kaj mallevas la superstariĝantojn, Vi la riĉiganto kaj malriĉiganto, Vi la mortiganto kaj viviganto, Vi la sola bonfaranto ĉe la spiritoj kaj Dio de ĉiu karno; Vi kiu harsplitade traserĉas la abismojn, kiu kontrolas la homagojn, Vi la sekureco por la endanĝeriĝantoj kaj savo por la senesperantoj, Vi la kreinto kaj reganto super ĉiuj spiritoj; Vi, kiu plikreskigas la naciojn de la tero kaj ene de tiuj elektis ĉiujn kiuj vin amas per Jesuo Kristo via treamata filo, per kiu Vi nin instruis, sanktigis, honoris. 4 Ni Vin petegas, Majstro, ke Vi estu nia defendanto kaj protektanto. Savu la dolorspertantajn inter ni, levu la falintojn, manifestiĝu al la bezonantoj, sanigu la malsanulojn, revoku la perdiĝintojn de via popolo; satigu la malsatulojn, liberigu niajn malliberulojn, restarigu la feblulojn, kuraĝigu la timemulojn, faru ke ĉiuj nacioj rekonu ke vi solas kiel Dio, ke Jesuo Kristo estas via filo, kaj ke "ni estas via popolo kaj la ŝafoj de via paŝtataro".

60. 1 Estas Vi kiu efektive videbligis la eternan mondan ordon; estas Vi, Sinjoro, kiu kreis la teron, Vi la fidindulo tra ĉiuj generacioj, la justulo en juĝado, la admirindulo pro forto kaj belegeco, Vi la saĝulo kreante la estaĵojn kaj la inteligentulo tiujn firmigante, Vi la bonulo favoranta al ĉio videbla kaj bonfaranto al la konfidantoj en Vi; mizerikorda kaj kompatema, pardonu al ni niajn ŝuldojn kaj maljustaĵojn, niajn mankojn kaj malzorgaĵojn. 2 Kalkulu neniun pekon de Viaj servistoj, sed purigu nin per la purigo de via vero, kaj direktu niajn paŝojn por ke ni marŝu en intenca sankteco kaj ni faru ĉion bonan kaj akcepteblan ĉe Viaj okuloj kaj ĉe la okuloj de niaj regantoj. 3 Jes, Majstro, briligu Vian vizaĝon sur ni por ke fortikiĝu la paco, por ke ni evitu la punantan ĉiopovon de via mano kaj por ke ni liberiĝu de ĉiuj pekoj per via trealta brako, kaj por ke ni liberiĝu de tiuj nin maljuste malamantaj. 4 Donu al ni la konkordon kaj la pacon tiel ke ĉiuj terloĝantoj, samkiel vi tiaĵojn donis al niaj avoj kiam ili petegis vin en kredo kaj vero, por ke ni obeu vian trefirman kaj elstaran Nomon, kaj niajn ĉefojn kaj regantojn super tero.

Preĝo por la registaranoj. 61. 1 Vi, Majstro, revestis ilin je reĝeca povo per via mirinda kaj nedirebla potenco, por ke ni, agnoskinte la gloron kaj la honoron konceditajn de vi al ili, submetiĝu al ili evitante ĉiun kontraŭstaron al via volo. Donu al ili, Sinjoro, sanktecon, pacon, konkordon, stabilecon por ke ili praktiku senkontraste la suverenecon el Vi procedanta. 2 Estas Vi, fakte, ĉiela Majstro, reĝo de la jarcentoj, kiu donis al la homfiloj gloron, honoron kaj povon sur la teraj aĵoj. Ho Vi, Sinjoro, inspiru iliajn decidojn laŭ kio bonas kaj agablas ĉe viaj okuloj, por ke ili, pie trudante en mildeco kaj paco la povon de Vi donitan, trovu Vin favora. 3 Ho Vi, kiu sola kapablas plenumi tiujn bonfaraĵojn kaj ankorajn pligrandajn por ni, ni Vin dankas per la granda sacerdoto kaj protektanto de niaj animoj Jesuo Kristo, per kiu estu al vi la gloro kaj la grandeco, nun kaj de generacio al generacio kaj en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen.

 

 

 

VI. Konklude.

Resumo de la konsiloj. 62. 1 Nia mesaĝo, miaj karaj, jam sufiĉe traktis tion kongruan kun nia religio kaj tion pliutilan al virta vivo avantaĝe de la dezirantoj konduti laŭ la piec-justec-stilo. 2 Ni tuŝis ĉiujn punktojn koncerne la kredon, la pentofaron, la realan karitaton, la deteniĝemon, la moderecon kaj la paciencon; ni klarigis ke ni bezonas plaĉi al ĉiopova Dio per vivo sanktiĝante en justeco, vero, larĝanimeco, kaj praktikante la konkordon kaj forgesante en karitato kaj paco ĉiun rankoron, persistante en vigleco, imitante niajn supre menciitajn patrojn: ili plaĉis pro sia humileco antaŭ la Patro, Dio kaj Kreinto, kaj favore al ĉiuj homoj. 3 Ni memorigis vin pri tiuj aferoj tre volonte, ĉar ni estas skribantaj, kaj tion ni klare konscias, al fideluloj eminentaj, kiuj jam priesploris la vortojn de la diaj instruaĵoj.

63. 1 Konvenas ke ni profitante je tiaj mirindaj ekzemploj fleksu la nukon kaj okupu la lokon kiun la obeo al ni asignis, por ke, retiriĝante el vanaj agitadoj, ni senprokraste realigu la celon al ni proponitan en la vero. 2 Vi al ni disdonus fakte ĝojon kaj gajecon se vi obeus tion pri kio ni al vi skribis helpe de la Sankta Spirito, se vi nete tranĉus la kulpajn kolerigojn ekscitantajn vian ĵaluzon, laŭ nia invito al la paco kaj konkordo esprimita en tiu ĉi letero.

Heroldoj kaj bondeziroj de paco. 3 Ni sendis al vi fidindajn kaj saĝajn homojn, kiuj senriproĉe pasigis sian vivon ekde juneco ĝis oldeco inter ni; ili estos atestoj inter ni kaj vi. 4 Ni aŭdacis tion fari por ke vi sciu ke nia sola zorgo fontas el la neceso ke vi tuj revenu al paco.

64. 1 Rilate aliajn aferojn, ke Dio ĉiovidanta, Majstro de la spiritoj kaj de ĉiu krejtaĵo - kiu elektis la Sinjoron Jesuon Kriston kaj per li nin faris sia aparta popolo - donu al ĉiu persono, alvokanta lian mirindan kaj sanktan Nomon, kredon, timon, pacon, paciencon, toleremon, deteniĝemon, purecon kaj moderecon por ke ĉiu agrabliĝu al lia Nomo per nia granda sacerdoto kaj protektanto Jesuo Kristo, per kiu estu gloro al Li kaj grandeco potenco kaj honoro, nun kaj en la jarcentoj de la jarcentoj. Amen.

65. 1 Vi haste resendu al ni en la paco kaj ĝojo niajn sendulojn Klaŭdon Efebon kaj Valerion Biton(46) kun Fortunato, por ke ili kiel eble plej baldaŭ anoncu al ni la pacon kaj konkordon deziritajn kaj atenditajn, kaj por ke ni reĝoju, ni mem, kiel eble plej baldaŭ pro la trankvileco reĝanta inter vi.

La fina beno. 2 Ke la graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi kaj kun ĉiuj vokitoj kiujn Dio vokis per Jesuo Kristo, per kiu estas al li gloro honoro potenco kaj majesteco, eterna regno, ekde la jarcentoj ĝis la jarcentoj de la jarcentoj.

 

___________________ Notoj

 

(_1) De kelkaj dekoj reprezentiĝis opinio - sed sub feblaj kritikaj apogiloj - laŭ kiu Klemento episkopis en Romo de 68 al 76 pK. Tiukaze, komplete revoluciiĝus lia viv- kaj verk-kronologio.

(_2) Temas pri Biblio tradukita el la hebrea al la greka lingvo en la tria j. aK. Laŭ legendo la tradukintoj estis sepdek: de tio la latina "septuagintoj". La du tekstoj, tiu hebrea kaj tiu greka ne ĉiam kongruas, ankaŭ se ambaŭ en la nova testamento ĝuas la saman aŭtoritatecon.

(_3) Jen la precipaj manuskriptoj kodeksaj kaj papirusaj entenantaj la leteron de Klemento: Alexandrinus (= A) de la V j., Hierosolymitanus (= H) de la XI j., versio latina (= L) de la XI j., versio siriaka (= S) de la XII j., du versioj koptaj (= C1 kaj C2) de la V-VII jj. La jena traduko profitis precipe je la teksta rekonstruo de la "Sources chrétiennes" (Les éditions du Cerf. Paris).

(_4) Per Sinjoro oni tradukas la grekan κύριος ĉu tiu ĉi rilatas Dion ĉu Jesuon Kriston.

(_5) Ĉi tie estas aludita la persekutado de imperiestro Domiciano kontraŭ la Kristanoj.

(_6) La greka Πρεσβύτεροι en ĉi tiu kunteksto interpretiĝas kiel grandaĝuloj; aliloke ĝi transdonas teknikan signifon de personoj ŝarĝitaj je preciza ofico, kiuj nomiĝis Πρεσβύτεροι, grandaĝuloj, ankaŭ kiam ili fakte estis junuloj, kiel Timoteo, la disĉiplo de Paŭlo.

(_7) La envio estas sufero pro alies bonaĵoj. ĝi katalogiĝas inter la sep ĉefpekoj. Waluzo vekas la timon rilate al la bonaĵoj posedataj. Do, en si mem ĝi povas enteni nur justajn kaj ekvilibrigajn sentojn, sed ofte la deziro konservi siajn proprajn bonaĵojn translimiĝas en la deziron kaj agon por ke la proksimularo ne havu aŭ perdu siajn samspecajn bonaĵojn.

(_8) Eble temas pri proverbo.

(_9) La peco, precipe se kunigita kun la sekvanta kiu raportas pri la alia kolono (= Paŭlo), ofertas klaran ateston pri la martiriĝo de Sankta Petro en Romo.

(10) Tiu frazo pensigas ke reale apostolo Paŭlo vizitis ankaŭ Hispanion ĉar la limojn de la mondo oni imagis ĉe la Kolonoj de Herkuleso. Tio akordiĝas kun la aserto de Rom.15,28.

(11) Rakontas Taĉito (Ann., XV,44), ke Nerono por definitive estingi onidirojn lin konjektantajn incendiinta Romon, eltrovis la kulpulojn kaj tiujn pereigis tra tre rafinitaj torturoj. Li volis, ke dum vojiro al morto ili estu mokataj: ilin vestigis per bestaj feloj por ke la hundoj ilin dumvivajn diskarnigu, li ilin krucumigis aŭ destinis esti dumvive bruligitaj por ke ili fariĝu noktaj torĉoj. Klemento mencias ĉi tie alian rafinitan torturon eltrovitan de Nerono kaj uzitan ankaŭ poste: la kondamnitoj estis devigataj rolludi mitologiajn personojn en epizodoj ĉe kiuj tiuj ĉi mortfiniĝas: Isiono, pune turniĝanta poreterne, ligita la manojn kaj la piedojn al trovarmigita rado; Ikaro kiu sin disfrakasas falinte el la ĉielo; Herkuleso pereanta sur la brulŝtiparo; Muzjo Scevola enmetanta la manon sur la karbetujo; Pazifaa stringadata de la taŭro.

(12) La termino Majstro elektiĝis por traduki la grekan δεσπότης La termino esperanta despoto sonus tre negative dum la alia Sinjoro, certe pli taŭga, rezerviĝas por doni la sencon de la greka Κύριος.

(13) La geneza rakonto ne mencias tiun mision de Noa. Temas nur pri Juda tradicio, jam menciita en 2Pet.2,5, kie Noa nomiĝas Heroldo de Justeco.

(14) La sako estis nigra ĉar elfarita el kapraj haroj. La kaproj en Mezoriento normale estis nigraj. (V. ankaŭ Alta Kanto 4,1).

(15) Tio estas la mondrenoviĝo post la diluvo.

(16) Jozefo Flavio asertas ke li mem vidis tiun statuon (Antik., II, 4). Pri ĝi parolas samkiel pri aĵo ekzistanta ankaŭ Ireneo kaj Justeno.

(17) Vidu ĉe Jesajo 53. Klemento trovis tiun perikopon certe en liturgiaĵoj en kiu ĝin oni aplikadis al Kristo, kiel jam oni kutimis en la NT. Ankaŭ ĉi tie Klemento sekvas la Septuagintojn kies oni notas la etajn variaĵojn rilate al la hebrea teksto.

(18) Sendube Kristo. Tiu estas la unika skriba peco de Klemento in kiu la Kristo parolas pri si mem en la Malnova Testamento. La aliaj intervenoj de Kristo en tiu verko (v. 22,1) rilatas la NT.

(19) Komprenu: mi konfesas mian pekon, por ke, se iu juĝistiĝas pri via agadmaniero, vi povu troviĝi fidela al la faritaj promesoj, ĉar tiujn ĉi vi fintenas eĉ kun mi kiu, pekinte, perdis ĉiun rajton al via fideleco.

(20) La sango malpurigas: "liberigu min de peko aŭ krimo"

(21) Oftas ĉe Antikvuloj la aludoj pri kontinento trans la Atlantiko. Ankaŭ Klemento estas filo de la samtempa kulturo.

(22) Oni ne malkovras el kie Klemento eltiras tiun citaĵon, kiu ne eliras el la Sanktaj Skriboj. Klemento foje citas kiel bibliaj frazojn el apokrifaĵoj.

(23) La legendo de la fenikso, tre renomita kaj kredita en la antikveco sub diversaj versioj, ĝuis la krediton de la realeco ĉe Klemento. Aliparte tion kredis ankaŭ Herodoto kaj Taĉito kaj aliaj famaj aŭtoroj.

(24) Tiu citaĵo devenas el apokrifaĵo nealveninta ĝis ni, aŭ ĝi estas la rezulto de diversaj bibliaj versegoj.

(25) La Biblio (Gen. XXII, 7ss.) ne diras ke Isaak sin lasis konduki al oferbuĉado kun konfido, plenkore. Tiu detalo devenas el Juda tradicio, pri kiu raportas ankaŭ Jozefo Flavio.

(26) Necesas distingi du kategoriojn de bonaĵoj: tiuj jam je nia dispono dum ĉi tiu vivo, kaj tiuj ĝueblaj nur en transtempa vivo, priparolataj en la posta versego.

(27) Jen la origino en la eklezio kaj en la disvastigita kulturo de fama termino. Eble, laŭ iuj, la vorto estis jam aplikita de Judaj Hebreoj al la apartenantoj nek al la tribo de Levi nek al la posteŭlaro de Aaron.

(28) Notu la distingon inter ofero ĉiutaga kaj deviga (konsistanta el du Ŝafidoj kaj el determinita kvanto de faruno, de oleo kaj de vino) disde la ofero okaza kiun oni realigadis por grac-obteni aŭ pardonpeti aŭ rebonigi.

(29) El tiu frazo kaj aliaj similaj, iuj komentariistoj devenigas la konvinkon ke ankaŭ post la septdekaj jaroj de la unua jarcento, tio estas ankaŭ post la detruo de la templo fare de la Romanoj, la Javea kulto daŭris en Jerusalemo.

(30) Oni la malobeon al la Judaj kultaj normoj punadis tre rigore, eĉ ĝis mortpuno. Des pli estos punita la malobeo al la nova kulto (en la dia juĝo!) ju pli la Nova Leĝo perfektigas la Malnovan, diras Klemento

(31) Observu kiel tie ĉi kaj pli poste Klemento profilas la sinsekvon de aŭtoritatuloj inter kiuj la apostoloj okupas neanstataŭeblan ĉeneron. Li reliefigas la etapojn senhezite: Dio-Kristo-Apostoloj-Elektitoj de l apostoloj-Elektitoj de l apostolaj elektitoj kun eklezia aprobo...

(32) Tiu rakonto, kiu ne koheras kun la skribaj donitaĵoj, eble devenas de malfruaj tradicioj de la hebrea medio, al kiu Klemento ŝajnas pruntedoni krediton.

(33) Raportante pri la biblia rakonto rilate al la vergoj, Klemento aldonas al la biblia teksto iujn cirkonstancojn liveritajn de la rabena hebrea tradicio. V. Nombroj 17.

(34) Eble ne necesas averti ke la nombroj de la Biblio iujfoje gamas laŭ fantazio. El la teksta tuteco oni komprenas ke al la libro-kompilintoj interesis ne la ekzakteco de faktoj sed la instrua telogiaĵo de tiuj ĉi fontanta. Klemento ripetas kion oni legis en la Eliro.

(35) Notu la klaran aserton pri la dia inspirado en la Sanktaj Skriboj kaj la distingon inter Skriboj veraj (inspiritaj) kaj falsaj (apokrifaj).

(36) En tiu versego estas tre klare asertata la Sanktega Triunuo. Kp. kun k. 57..

(37) Kefas estas apostolo Petro. Apolos estas Aleksandria judo, pli elokventa ol profunda. Li daŭrigis en Korinto la laboron de Paŭlo, entuziasmigante multojn pro sia bona kono pri la Skriboj kaj pro sia riĉa kaj brilega elokventeco.

(38) Paŭlo komencis sian predikadon en Korinto en la jaro 52 daŭrigante ĝin por 18 monatoj. La Unua al la Korintanoj datiĝas je 57 kaj pritraktas iujn trouzojn, kutimiĝintajn en tiu eklezio post la foriro de la apostolo.

(39) La kontraŭulo pensigas la diablon. Per "aliancano de la kontraŭulo" Klemento aludas ribelestrojn, pri kiuj li parolos tuj poste.

(40) Spontanas memori Kodron, Likurgon, kaj la diversajn romajn Dekojn.

(41) Klemento sugestas klaran koncepton pri la dia volo kiu manifestiĝas tra la hierarkia aŭtoritato.

(42) Tio estas, la morto okazos nature kaj en malfrua aĝo.

(43) Metaforo hardita, kiun tamen Klemento ripetos plurfoje: per ĝi oni substrekas la totalecon de la homaj sentoj.

(44) "Saĝo" nomiĝas pliekzakte La Sentencoj de Salomono, sed ankaŭ aliaj bibliaj libroj prenas tian subtitolon kiu poste iufoje etendiĝas al la tuta Biblio.

(45) La esprimo "vivas Dio" estas la sama formulo de la ĵuro en la Malnova Testamento. De tiuj Klementaj paroloj originis la triunua kristana ĵuro.

(46) Eble temas pri personoj aluditaj de sankta Paŭlo kiam tiu ĉi, skribante al la Romanoj, sendis salutojn al tiuj kiuj estas el la domo de Cezaro (Nerono). Ĉe la Nerona epoko oni povus lokigi la junan aĝon de tiuj senditoj, laŭdatan de Klemento. Rilate al Fortunato, iuj lin kredas la sendito de la Korintanoj mem. Sed, kvankam havante bonan versimilecon, tio restas ankoraŭ konjekto.

 

 

Torino. 1996.

 

UECI TORINO 2003 6

 

Instigis al la esperantigo de la Klementa letero pastro Anĝelo Duranti, prezidanto de I.A.B.O, celanta pretigi kaj eldoni ekumenan Biblion enhavantan ankaŭ la librojn iam ajn, tra la diversaj eklezioj, opiniatajn kanonaj.